Dum la 93-a UK en Roterdamo okazos la 61-a sesio de Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, 767, IL-71799 Makabim, Israelo, rete:
Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego rajtas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ por AIS-kurso.
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Estos bonvenaj proponoj ligitaj al la kongresa temo "Lingvoj: trezoro de la homaro" aŭ al la 100-jariĝo de UEA. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo).
La proponoj estos prijuĝataj de la Komisiono pri IKU kaj fine konsiderataj de la Estraro de UEA. La proponintoj estos informitaj pri akcepto aŭ ne-akcepto ĝis 2008-04-15. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis 2008-05-31.
Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per modesta honorario. Pliaj detaloj troviĝas en la IKU-paĝo ĉe http://uea.org/dokumentoj/IKU/.
La prelegtekstoj de la 60-a IKU okazinta dum la Jokohama UK estas haveblaj kiel presitaa libro (120 paĝoj; red. A. Wandel; prezo 12,00 eŭroj plus afranko kaj, en EU, imposto 6%) kaj ankaŭ rete en la IKU-paĝo (vd. supre). Ankaŭ IKU-libroj de kelkaj antaŭaj jaroj estas plu aĉeteblaj ĉe la Libroservo de UEA kaj rete legeblaj ĉe la IKU-paĝo.
La konata Esperanto-historiisto d-ro Ulrich Lins prelegos en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 24-an de novembro. D-ro Lins, en kies redakto lastatempe reaperis la klasika verko "Vivo de Zamenhof" de Edmond Privat, faros du prelegojn. Unu prelego traktos la staton de esploroj pri L.L. Zamenhof, dum la alia rilatos pli proksime al la historio de UEA, kies 100-jariĝon oni festos en 2008.
En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La Malferma Tago daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
19 aŭtoroj aŭ aŭtoraj duopoj el 12 landoj partoprenis la konkurson pri simbolo por la 100-jariĝo de UEA, festota en 2008. Preskaŭ ĉiuj sendis pli ol unu proponon aŭ plurajn variantojn de sama propono. Deklarante la konkurson la Estraro de UEA deziris, ke la simbolo "emfazu la 100-jaran historion de UEA kaj la aktualecon de ĝiaj celoj kaj idealoj", kaj ke ĝi estu "elvoka, laŭeble simpla kaj uzebla presite kaj elektronike".
Du UEA-Estraroj partoprenis en la prijuĝado. La malnova Estraro selektis
kvin proponojn por la "finalo", lasante la finan decidon al la
nova Estraro, elektita en Jokohamo. Tiu ĉi unuanime juĝis la verkon de
Guillem Sevilla la plej taŭga. La laŭreato estas 24-jara grafika
dezajnisto el Barcelono, membro de Kataluna Esperanto-Junularo.
Guillem Sevilla klarigas, ke la simbolo emfazas "per simpla kaj
aktuala aspekto la tut-teran disvastiĝon de la neŭtrala lingvo
Esperanto, atingitan grandparte danke al UEA". La simbolo
"subtile rilatiĝas al tradiciaj esperantismaj identigiloj (stelo),
sed ĝi uzas ankaŭ eksterajn identigilojn (parolvezikoj, kvin koloroj)
rekoneblajn de la publiko, kiu ne konas la la esperantistan
heraldikon". La elektita emblemo ne havas unu fiksan formon, sed
"temas pri fleksebla identiga sistemo kun senfinaj potencialaj
variantoj depende de la bezonoj kaj rimedoj".
Variantoj de la nova simbolo estas elŝuteblaj ĉe http://www.uea.org/dokumentoj/simbolo/.
La 92-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Jokohamo (Japanio) de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2007 kun 1901 partoprenantoj el 57 landoj, kun la temo "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto",
Konstatinte, ke ideoj kaj influoj moviĝas ambaŭdirekte inter "Okcidento" kaj "Oriento", sed ke pro la aktualaj neegalecoj tiu reciprokeco iĝis nevidebla,
Konstatinte, ke tiu sama kaŭzo malhelpas ankaŭ la fluon de ideoj kaj influoj inter aziaj landoj,
Notinte, ke tro rigidaj konceptoj pri "Okcidento" kaj "Oriento" malhelpas interlokajn dialogojn, kaj
Notinte kun kontento, ke la jaro 2008 estas proklamita fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Jaro de Lingvoj,
Alvokas, ke la rilatoj inter civilizoj kaj kulturoj baziĝu ne sur konflikto sed sur interkompreniĝo, justeco kaj paco,
Konfirmas la potencialon de Esperanto por interponti homojn de diversaj lingvoj kaj kulturoj,
Atentigas samtempe pri la akuta neceso konsciiĝi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Esperanto-komunumo, kaj rilati kun instancoj kaj asocioj kiuj jam okupiĝas pri tiaj problemoj,
Deklaras, ke la ekesto de regiona kunlaboro ankaŭ en Azio kaj aliaj mondopartoj estas esenca antaŭkondiĉo por la plua disvolviĝo de Esperantaj agadoj tie,
Esprimas la senkondiĉan subtenon de la Esperanto-komunumo al vera plurlingvismo kiel rimedo por akceli unuecon en diverseco, kaj kuraĝigas esperantistojn energie labori por la plenumo de la celoj de Unuiĝintaj Nacioj por la Internacia Jaro de Lingvoj.
(Noto: Oficialaj angla kaj franca tradukoj de la rezolucio estos riceveblaj ĉe la Centra Oficejo.)
La nova Estraro de UEA ekokupiĝis pri la lasta stadio de la elektoprocezo en la Asocio, dum kiu ĝi nomumas komisionojn kaj komisiitojn por specifaj laborkampoj. La plenumado de tiu granda tasko postulos plurajn monatojn.
Jam en sia unua kunsido en Jokohamo la Estraro reelektis Humphrey Tonkin (Usono) kaj Michela Lipari (Italio) respektive kiel prezidanton kaj sekretarion de la komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA. Surbaze de ilia propono la Estraro poste nomumos la juĝantojn de unuopaj branĉoj de la Konkursoj. La komisiono pri Internacia Kongresa Universitato konsistas el d-ino Sabine Fiedler (Germanio), Wen Jingen (Ĉinio), prof. d-ro Hans Michael Maitzen (Aŭstrio), prof. d-ro Humphrey Tonkin (Usono), kaj prof. d-ro Amri Wandel (Israelo), kiu funkcios kiel nova sekretario de IKU.
Al la estraro de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), kiu en la strukturo de UEA havas statuson de komisiono, estis elektitaj Humphrey Tonkin (Usono) kiel direktoro, A. Giridhar Rao (Hinda Unio) kiel sekretario, Detlev Blanke (Germanio), Mark Fettes (Kanado), Sabine Fiedler (Germanio), Federico Gobbo (Italio), Kimura Goro (Japanio), kaj la estrarano de UEA José Antonio Vergara (Ĉilio).
Komisiito pri la projekto Indiĝenaj Popoloj fariĝis Erik Felker (Usono). La Estraro konfirmis ankaŭ la konsistojn de du regionaj komisionoj. Tiun pri la Afrika Agado kunordigas Aimé-Florent Ntoto Zola (DR Kongo). La aliaj membroj estas Antoine Kouablan Kouassi (Ebura Bordo), Emile Malanda Nianga (DR Kongo), François Hounsounou (Benino), Jérémie Sabiyumva (Burundio), Adje Adjevi (Togolando), Charles Alofa (Benino), kaj Jean Codjo (Benino/Kanado). Al la komisiono pri Amerika Agado apartenas Maritza Gutierrez (Kubo) kiel kunordiganto, Martin Schaeffer (Germanio/Meksiko), Boris-Antoine Legault (Kanado), James Rezende Piton (Brazilo), Atilio Orellana Rojas (Argentino/Nederlando), Steve Brewer (Usono), kaj Ruben Sanchez (Argentino).
"Ni ekbruligu la flamon de Amikeco trans limoj. Ĝia lumo signifas justecon, fratecon, pacon inter homoj kaj popoloj. Kaj por ke tiu flamo povu lumi pli klare en la mondo, ni laboras por la disvastigo de la neŭtrala internacia lingvo, Esperanto. En la servo de la nobla tuthomara kulturo ĝi vivu, floradu kaj eligu la lumon de amikeco trans limoj."
Tiel Erik Carlén, antaŭ pli ol 36 jaroj anoncis la belan ideon pri la starigo de tiu ĉi grava jara evento, kiu poste fariĝis tutmonda tradicio de la Esperanto-medio. Al la origina ideo oni povas aldoni plurajn aliajn signifojn, laŭ propraj vidpunktoj kaj sugestoj de la medio, sed la ideo pleje respegulas la esencan fonon de nia lingvo internacia:
Tamen, malgraŭ la dekomenca sukceso inter ni esperantistoj, iom post iom, tiu ĉi celebrado fariĝis pli modesta, malmulte ekspluatita, preskaŭ forgesita. Ĉu vere estas tiel? Donu vi respondon. La plej agema kaj vigla grupo estis ĝis nun sendube tiu de Loveno (Leuven) en Belgio, kiu ĉiujare organizas imponan aranĝon kun subteno de la urba administracio. Petu sugestojn kaj informojn al tiuj esperantistoj, iIli estos kontentaj helpi vin.
Alia grupo kiu ĉiam organizas ion elstaran estas tiu de Triesto (Italio), kiu ĉi-jare dum tiu semajno prezentos “Kurta KinoEsperanto Festivalo”-n kaj la filmojn alvenintajn el Italio, Ukrainio, Litovio, Kroatio; ĵurio kaj publiko voĉdonos por la plej bonaj. Spektontoj, ankaŭ ne esperantistoj, estos bonvenaj.
Pluraj Esperanto-grupoj aranĝas komunan vespermanĝon aŭ skribas bildkartojn al malproksimaj geamikoj, aliaj organizas ekskurseton, aliaj donacas librojn al fora E-grupo. La eblecoj ion fari estas abundaj, sufiĉas iom da bona volo. Bona, eĉ bonega, ideo estus kolekti monon por financi la partoprenon de junulo al TEJO-Kongreso en Vjetnamio aŭ al UK en Japanio.
Mi invitas vin ĉiujn partopreni en tiu ĉi celebrado: bonvolu kontakti min -- se vi emas -- por peti informojn, sugestojn, indikojn; mi estas je dispono. Kaj, se vi ion aranĝos, bonvolu informi min kaj mi informos la aliajn, kiuj povos imiti vin kaj ricevi instigon al simila agado.
Edvige Ackermann (Italio)
noredv CHE tele2.it
Komisiito de UEA pri SIA
La membroj de la nova Estraro de UEA, elektita en la UK en Jokohamo, decidis pri disdivido de ĉefaj respondecoj. Prezidanto Probal Dasgupta respondecas pri kunordigo kaj ĝenerala planado de la agado. Vicprezidanto Ranieri Clerici gvidos la eksterajn rilatojn de la Asocio, dum la reelektita alia vicprezidanto Claude Nourmont plu respondecas ankaŭ en la nova Estraro pri edukado, kulturo kaj kongresoj. Barbara Pietrzak okupiĝos, krom pri kutimaj taskoj de ĝenerala sekretario, ankaŭ pri informado. Loes Demmendaal estas estrarano pri financo kaj administrado. Pri landa kaj regiona agado respondecas Hori Yasuo, dum Jose Antonio Vergara ekgvidas la fakan kaj scienca agadon de UEA.
La estraranoj dividos inter si poste ankoraŭ diversajn specifajn taskojn. Dum la proksimaj monatoj ili ankaŭ elektos multajn komisionojn kaj komisiitojn.
POEZIO:
Partoprenis 30 verkoj de 16 aŭtoroj el 13 landoj.
PROZO
Partoprenis 24 verkoj de 13 aŭtoroj el 11 landoj.
ESEO
Partoprenis 8 verkoj de 6 aŭtoroj el 5 landoj.
TEATRO
Partoprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj e 2 landoj.
INFANLIBRO DE LA JARO
Eldonejo "Éditions Pour penser à l'endroit" pro la libro "Ĉio fareblas de Aline de Pétigny", tradukita de Martine kaj Christian Rivière.
Partoprenis 5 verkoj el 5 landoj.
KANTO
Unua, dua, tria premioj: ne aljuĝitaj;
Honora mencio: Dina Lukjanec (Kazaĥio) pro "La urbo ora".
Partoprenis 8 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.
Unu el la plej famaj Esperanto-libroj, "Vivo de Zamenhof", estas denove havebla. Sojle de la Jokohama UK aperis ĉe UEA la sesa eldono de tiu ĉi verko, unue eldonita en 1920, nur tri jarojn post la forpaso de Lazaro Zamenhof (1859-1917). Verkis ĝin la juna sviso Edmond Privat (1889-1962). Li estis la unua, kiu, krom priskribi la vivon de Zamenhof, ankaŭ malkaŝis liajn verajn motivojn por la kreo de Esperanto.
La libro de Privat jam delonge estas konsiderata klasikaĵo. Aperis de ĝi tradukoj en ok naciajn lingvojn. La nunan eldonon redaktis Ulrich Lins. La redaktoro zorge kontrolis ĉiujn citaĵojn el paroladoj kaj verkoj de Zamenhof surbaze de "Plena verkaro de L.L. Zamenhof" de Ludovikito. En la ampleksaj notoj troviĝas font-indikoj kaj aldonaj klarigoj. La nova eldono estas pli abunde ilustrita, ankaŭ per multaj malpli konataj fotoj. Sekve la libro ne estas nur reeldono sed posedas nun tute novan kvaliton. Sendube, multaj novaj legantoj kaptos la ŝancon konatiĝi kun la verko de Edmond Privat, kiu en rava stilo proksimigas al ni la vivon, kreadon kaj ideojn de Zamenhof. Samtempe ĝi estas ĵurnalisme viveca enkonduko en la pioniran periodon de Esperanto.
La prezo de la 171-paĝa libro estas 9,00 eŭroj (plus imposto de 6% en EU kaj sendokostoj). Ekde samtempa mendo de 3 ekzempleroj la Libroservo de UEA donas rabaton de 1/3.
Konforme al la novaj lingvotestaj normoj de la Konsilio de Eŭropo la ekzamena laborgrupo de UEA kaj ILEI estas ellaboranta novan ekzamensistemon, kiu ebligos al la esperantistaro trapasi internaciajn ekzamenojn je tri niveloj A, B kaj C. La novtipajn atestojn pri lingvokono pli kaj pli ofte jam postulas dungantoj kaj edukinstitutoj ne nur en Eŭropo sed ankaŭ en multaj aliaj landoj de la mondo. La ekuzo de unueca normaro ankaŭ en Esperanto-ekzamenoj ebligas taksi lingvajn lertojn laŭ samaj kriterioj en kaj ekster Esperantujo, kompare kun ajna nacia lingvo. (Pli da informoj troviĝas en la sekcio Referenckadro en www.edukado.net.)
La testado de la novtipaj ekzamenoj finiĝos en tiu ĉi jaro kaj la nova ekzamensistemo povos ekfunkcii en 2008. En la unua periodo tiaj ekzamenoj estos organizataj de du eŭropaj centroj, kiuj poste trejnos kaj rajtigos ekzamenantojn kaj organizos ekzamensesiojn ankaŭ aliloke. La malnovaj ekzamenoj de UEA-ILEI dume plu estos okazigataj laŭ la malnova strukturo, t.e. en du niveloj. Estas konsilinde trapasi ilin, kiam oni bezonas atestilon por propra celo aŭ nur ene de la movado.
Pri la Referenckadro, taksaj normoj kaj la novtipaj ekzamenoj okazos prezentoj dum la Tago de Lernejo en la UK en Jokohamo. UEA kaj ILEI alvokas siajn landajn asociojn kaj sekciojn akiri kaj studi la broŝuron "La Komuna Eŭropa Referenckadro", eldonita de UEA ĉi-jare, kaj laŭ ĝi komenci adapti siajn enlandajn instru- kaj ekzamensistemojn. Oni povas mendi la broŝuron ĉe la Libroservo de UEA aŭ elŝuti de edukado.net.
Por pliaj informoj kaj klarigoj oni kontaktu la vicprezidanton de
ILEI, Zsofia Korody,
Universala Esperanto-Asocio, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954, ĉeestas la 34-an Ĝeneralan Konferencon de Unesko en Parizo (16 okt. - 3 nov. 2007) kiel observanto. La delegitoj de UEA estas la vicprezidanto pri eksteraj rilatoj s-ro Ranieri Clerici kaj la konstantaj reprezentantoj de UEA ĉe la Pariza sidejo de Unesko s-ino Renée Triolle kaj d-ino Barbara Despiney. La esperantistan partoprenon en la Unesko-konferenco plifortigas ankaŭ la observantoj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj s-ro Jean-Pierre Boulet, s-ino Monique Arnaud kaj d-ro François Lo Jacomo.
Lige kun la Ĝenerala Konferenco okazis ankaŭ Internacia Forumo de Civila Socio la 25-an de oktobro. Flanke de UEA partoprenis Triolle kaj Despiney, flanke de ILEI Boulet. La publikan demandon de Renée Triolle al la ministro pri edukado de Jordanio, kial la ministro parolis angle kaj ne en sia propra lingvo, tiu ĉi respondis, ke li "volis tuŝi pli grandan publikon", sed poste li tamen parolis nur arabe.
La esperantistaj delegitoj efike utiligis la Konferencon kaj la Forumon por kontaktoj kun oficialuloj de Unesko kaj reprezentantoj de aliaj NRO-j. Ili disdonis multe da informiloj pri Esperanto, precipe diverslingvajn versiojn de la Manifesto de Prago kaj de la rezolucio de la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo. Al la irana ministro pri eksterlandaj aferoj s-ino Triolle povis donaci ekzempleron de la dulingva revuo "Irana Esperantisto".
Portreto de Antoni Grabowski (1857-1921) malfermas la ĉi-jaran Jarlibron de UEA omaĝe al la 150-a datreveno de la granda poeto-tradukisto, kiu grave influis la evoluon de la nova lingvo. La apero de la Jarlibro preskaŭ koincidis kun lia naskiĝtago la 11-an de junio. En la antaŭparolo Renato Corsetti, por la lasta fojo kiel prezidanto de UEA, traktas la rolon de tiu ĉi plej populara Esperanto-libro, al kiu la evoluo de komunikrimedoj nun metas aliajn defiojn ol en la tempo, kiam Hector Hodler redaktis ĝin.
Kun 1733 adresoj en 102 landoj la Jarlibro havas 56 delegitojn malpli kaj 3 landojn pli ol pasintjare, kiam estis 1789 delegitoj en 99 landoj. Estas 53 ĉefdelegitoj (52 en 2006), 976 (1006) lokaj delegitoj, 118 (116) vicdelegitoj, 39 (40) junularaj kaj 1295 (1333) fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn. La nombro de kontakt-informoj pri lokaj kluboj restas sama kiel pasintjare, 81 en 28 landoj. La proporcio de rete atingeblaj delegitoj plu kreskis, kvankam la jaroj de rapida kresko jam pasis. Entute 1223 (70,6%) delegitoj anoncas retadreson. En Jarlibro 2006 ili estis 1233 (68,9%).
En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kun la titolo Gvidlibro 2007, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, Akademio de Esperanto, edukaj kaj kulturaj organizaĵoj, bibliotekoj, ktp. Tie legeblas ankaŭ la Esperanto-rezolucioj de Unesko kaj la Gvidlinioj por informado de UEA. La Jarlibro enhavas ankaŭ anoncojn kaj rabatkuponon de la Libroservo de UEA.
Individuaj membroj de UEA povas profiti de la informa trezoro de la Jarlibro ankaŭ rete. Krom facila uzebleco por rapida serĉo de delegitoj k.a. informoj, avantaĝo de la reta Jarlibro estas ĝia ĝisdateco. Pere de la reta Jarlibro eblas krome sendi retmesaĝojn al delegitoj kaj akiri por si plusendan retadreson kun la finaĵo @uea.org. Uzantoj de la reta Jarlibro, kies kotizo rajtigas ricevi la revuojn "Esperanto" aŭ "Kontakto", povas legi ilin rete jam, kiam ili estas presataj, kaj daŭre disponi pri la antaŭaj numeroj ekde la jarkolekto 2004. Por ekuzi la servon necesas registriĝi ĉe http://reto.uea.org, alirebla ankaŭ per la ligilo "Jarlibro" sur la startpaĝo de www.uea.org. Meze de junio tiu ĉi servo, enkondukita en aprilo 2005, havis 1450 uzantojn. En sia antaŭparolo Renato Corsetti dankas la kreinton de la reta Jarlibro: "Mi kredas ke Hector Hodler en la transmondo estas aparte fiera pri Andrej Grigorjevskij, kiu realigis la retan Jarlibron, kaj pri UEA, kiu komisiis la realigon."
La 27-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 24-an de novembro, allogis 110 vizitantojn el 18 landoj. Por la dua fojo la prelegoj de la Malferma Tago okazis en la nova konferencejo de la UEA-domo, sed en la antaŭa fojo tie ankoraŭ mankis ŝovebla son-izola muro inter la ĉambroj Kanado kaj Aŭstralio, kiuj pli frue servis kiel ejo de Biblioteko Hector Hodler. Ĉi-foje ambaŭ ĉambroj estis kunigitaj en unu grandan salonon po du horojn komence kaj fine de la tago, sed dum tri horoj okazis en ili samtempe du paralelaj programoj.
Komence la libroservisto Ionel Oneţ konatigis al la publiko la plej lastajn novaxjojn de la Esperanta merkato. La ĉefa gasto de la Tago estis la konata historiisto d-ro Ulrich Lins, kiu faris du prelegojn, "Esperanto kiel lingvo kaj ideo en orienta Azio" kaj "Mia alproksimiĝo al Zamenhof". La dua prelego ligiĝis al lia redakta laboro super la sesa eldono de la klasika verko "Vivo de Zamenhof" de Edmond Privat, kiun UEA lanĉis en la UK en Jokohamo. Alia historiisto, d-ro Ziko van Dijk, elpaŝis en sia ne malpli konata rolo de fakulo pri Esperanto-informado, prezentante sian plej freŝan libron, "Informado praktike". Unu el la plej elstaraj nuntempaj Esperanto-verkistoj, Jorge Camacho, prezentis ne nur sian propran novan verkon, la poemaron "Eklipsas", sed ankaŭ la volumon "La lingvo serena" kun kolektitaj poemoj kaj eseoj de la Nobel-kandidato Baldur Ragnarsson, kaj la novan periodaĵon "Beletra Almanako", kies unua volumo ĵus aperis. Alispecan verkon, sian lernolibron "Esperanto per rekta metodo", prezentis Stano Marĉek, kiu lanĉis ĝian nederlandan eldonon en la Malferma Tago. Kvankam origine lanĉita antaŭ kelkaj jaroj, al multaj vizitantoj ankoraŭ nova estis ankaŭ la dvd-kurso "Esperanto - pasporto al la tuta mondo", kiun prezentis Lusi Harmon kaj Diana Babeck-Weichert.
La vizitantoj povis konatiĝi ankaŭ kun ĝisnunaj kaj estontaj projektoj de E@I (Esperanto ĉe Interreto), i.a. la planata reta informportalo pri Esperanto, kaj kun la agado kaj celoj de la eŭropa Esperanto-partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto. La programon finis unuhora renkontiĝo kun estraranoj de UEA, dum kiu Ranieri Clerici, Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj Loes Demmendaal respondis plej diversajn demandojn, i.a. pri la festado de la 100-jariĝo de UEA, Internacia Jaro de Lingvoj, UK en Roterdamo, kaj eksteraj rilatoj de UEA.
Kun 12 ekzempleroj la reeldonita "Vivo de Zamenhof" estis la plej furora libro de la tago. Sekvis ĝin "Informado praktike" de Ziko van Dijk (11) kaj la bildstrio "Zamenhof bildrakonte" (10). Aliaj popularaj titoloj estis "Beletra Almanako" (7), "La lingvo serena" de Baldur Ragnarsson (6), "Fraŭlino Maitreyi" de Mircea Eliade (6) kaj la nederlanda eldono de "Esperanto per rekta metodo" de Stano Marĉek (5). Entute la Libroservo de UEA vendis librojn k.a. varojn por 2858 eŭroj.
Novaĵo estas, ke unuafoje eblas sekvi kelkajn progamerojn de la Malferma Tago virtuale. Filmis kaj enretigis ilin Andrej Grigorjevskij, kiu volontule prizorgas retajn servojn de UEA. Pro teknikaj kialoj la filmoj ne povis aperi en la propra servilo de UEA, sed eblas vidi ilin ĉe http://video.google.com, serĉante per "Malferma Tago", aŭ pere de Libera Folio ĉe http://www.liberafolio.org/2007/malfermatago/.
La venonta Malferma Tago okazos sabaton, la 26-an de aprilo 2008, kaj estos dediĉita al la 100-a datreveno de la fondo de UEA.
Kun pli ol 90 vizitantoj el 15 landoj la Centra Oficejo de UEA spertis nekutime multnombre vizitatan "printempan" Malferman Tagon sabaton, la 2-an de junio. Pro la rekonstruado en la oficeja domo tiu ĉi aranĝo, organizita jam por la 27-a fojo, okazis pli malfrue ol kutime kaj fariĝis fakte somera Esperanto-aranĝo. Nekutima estis ankaŭ la scenejo por prelegoj kaj aliaj programeroj. Anstataŭ la nova konferencejo de la CO la programo disvolviĝis en la oficistaj laborĉambroj de la unua etaĝo, kies rekonstruado finiĝis tiel lastmomente, ke la oficistoj ne havis tempon por reveni al siaj kutimaj lokoj el la konferencejo, kien ili estis evakuitaj por la daŭro de la konstruado.
La ĉefa gasto estis Claude Piron, kiu elektis iom provokan temon por sia dufoje prezentita prelego: "Ĉiuj neesperantistoj estas afaziuloj". Lucas Vignoli Reis, vojaĝanta "ataŝeo" de Brazila Esperantista Junulara Organizo, prelegis kun sonaj kaj bildaj specimenoj pri la muziko de sia lando. Yves Nevelsteen kaj Petro Balaz enkondukis la publikon en la retan enciklopedion Vikipedio. Kiu volis konatiĝi kun Vikipedio pli profunde, povis poste ĉeesti praktikan demonstron kiel uzi kaj kunredakti ĝin. La tutan tagon estis ankaŭ montrataj Esperanto-filmoj. Surpriza aldono al la programo estis la flamenka versio de "La espero" fare de Solo.
La plej furora libro dum la Tago estis la ĵus aperinta "Afero de espero: Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko" de Heidi Goes, kiun la aŭtorino mem prezentis kadre de la programo. "Afero de espero" vendiĝis en 17 ekzempleroj. Malkovrinte, ke la Libroservo de UEA ankoraŭ posedis 15 ekz. de "Maks kaj Moric", germana ŝatanto de tiu infanlibra klasikaĵo tuj aĉetis la tutan stokon tiel certigante al ĝi surprizan duan lokon. De "Vikipedio: praktika manlibro" estis venditaj 9 ekz. kaj de la ĉiam populara lernolibro "Saluton!" 6 ekz. Po 5-ekzemplere vendiĝis "Lingvo kaj popolo" de Humphrey Tonkin, "Ĵim la migrulo: aventuroj de juna leopardo" de S. Stampa kaj la nova poemaro de Jorge Camacho "Eklipsas". Entute la Libroservo vendis librojn kaj aliajn varojn por 2054 eŭroj.
La venonta Malferma Tago de la Centra Oficejo okazos sabaton, la 24-an de novembro 2007.
Claude Piron, unu el la plej popularaj Esperantaj verkistoj kaj oratoroj, prelegos en la venonta Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazos sabaton, la 2-an de junio. Pro rekonstruado en la UEA-domo la dato estas pli malfrua ol kutime, tiel ke anstataŭ printempa Malferma Tago ĉi-jare unuafoje okazos -- espereble! -- somera Malferma Tago.
En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, varmos la tutan tagon. La Malferma Tago daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
Laŭ propono de la landa asocio la Estraro de UEA nomumis s-ron Mukunda Raj Pathik Wagle la unua ĉefdelegito por Nepalo. Pasintjare Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) estis akceptita kiel aliĝinta landa asocio de UEA kaj sekve ĝi ricevis la rajton proponi ĉefdelegiton. Laŭ la regularo pri delegitoj ĉefdelegito povas esti nur en landoj, kies landa asocio estas aliĝinta al UEA.
S-ro Mukunda Raj Pathik Wagle estas unu el la plej spertaj movadanoj en sia lando. Li estas individua membro de UEA ekde 1991 kaj fakdelegito pri instruado, poezio kaj turismo ekde 1997. Ekde la akcepto de NEspA en UEA li ankaŭ reprezentas sian asocion en la Komitato de UEA kiel observanto.
Francio rivalas kun la gastigonta lando Nederlando pri la unua loko en la statistiko de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Roterdamo de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2008. Je la 24-a de decembro ambaŭ landoj reprezentiĝis per egala nombro da registritaj aliĝintoj, 91. Entute estis 615 aliĝintoj el 49 landoj. La Centra Oficejo antaŭvidas, ke la nombro forte kreskos en januaro, kiam oni enskribos la kongresanojn aliĝintajn lastmomente antaŭ la fino de la unua kotizperiodo. La 1-an de januaro ĉiuj kotizoj plialtiĝos.
En la provizora statistiko situas alte ankaŭ Germanio (49), Japanio (44), Italio (34) kaj Belgio (28). Aliaj landoj kun pli ol 10 aliĝintoj estas Irano (19), Brazilo kaj Pollando (po 18), Danio (16), Rumanio (15), Finnlando (14), Aŭstrio kaj Svislando (po 13), kaj Britio (12).
Fine de januaro aperis ĉe UEA, rezulte de ties kunlaboro kun la instrua TTT-paĝaro www.edukado.net kaj la instruista faka asocio ILEI, la informkajero "La Komuna Eŭropa Referenckadro: Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj" [1].
La kerno de la 24-paĝa kajero estas la Esperanto-traduko de la unua ĉapitro el la plurcentpaĝa libro [2] eldonita de la Konsilio de Eŭropo kaj konsiderata la plej baza kaj grava dokumento en la eŭropa lingvoinstrua medio. En la kajero troviĝas ankaŭ la memtaksaj tabeloj de la Referenckadro kaj artikolo pri la uzo de la Europass-sistemo.
Per tiu ĉi eldonaĵo UEA kaj ILEI celas diskonigi la enhavon kaj la signifon de la Referenckadro, informi pri sia kunlaboro kun la Lingva Departemento de la Konsilio de Eŭropo kaj indiki la paŝojn faratajn kaj farotajn por ebligi al la monda esperantistaro pli bonkvalitajn kaj modernajn lingvouzajn kondiĉojn. La esperantistaj fakuloj pri lingvoinstruado nun alfrontas la defion oficiale kaj konsekvence apliki la novan skalon kaj la koncernajn terminojn, kaj ellabori kaj akreditigi novan, laŭnorman ekzamensistemon de UEA kaj ILEI. Pri la progreso en tiu laboro informos la oficialaj organoj de ILEI kaj la porinstruista paĝaro www.edukado.net.
La broŝuro "La Komuna Eŭropa Referenckadro" estas aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA por la prezo 3,00 eŭroj (plus sendokostoj kaj 6% por imposto en EU; rabato de 1/3 ekde 3ekz.). Ĝi estas ankaŭ rete elŝutebla ĉe www.edukado.net , kies sekcioj Referenckadro kaj Katalogo havas pli da informoj pri la eldonaĵo.
La materialojn de la kajero tradukis Roel Haveman, Katalin Kováts kaj István Ertl. Pri la ĝenerala kunordigo kaj redaktado respondecis Katalin Kováts.
[1] Kováts, K. (red): La Komuna Eŭropa Referenckadro: Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj. Rotterdam: UEA, 2007. 24p. ISBN 978 929017095 2
[2] La titolo de la anglalingva versio (la verko ekzistas en kelkaj lingvoj): "The European Framework in its political and educational content” in: Common European Framework of Reference for Languages: Learning, Teaching, Assessment (CEFR). Strasbourg: Council of Europe, 2001.
Deklaro okaze de la Tago de la Gepatra Lingvo:
LA GEPATRA LINGVO KAJ ESPERANTO: NEDISIGEBLAJ LINGVAJ RAJTOJ DE ĈIU HOMO
"La gepatra lingvo estas kara al ĉiu el ni. En la gepatra lingvo ni eldiras niajn unuajn vortojn kaj esprimas niajn pensojn plej bone. Ĝi estas la bazo, sur kiu ĉiuj homoj disvolvas sian personecon de la momento, kiam ili spiras sian unuan spiron, kaj ĝi estas tio, kio subtenas ilin dum iliaj vivoj. Ĝi estas la rimedo por lerni respekton al si mem, al sia historio kaj al sia kulturo kaj, ĉefe, al aliaj homoj kaj al iliaj diferencoj."
Per ĉi tiuj vortoj la ĝenerala direktoro de Unesko, Koïchiro Matsuura, malfermas la ĉi-jaran mesaĝon por la Tago de Gepatra Lingvo, kiu estas celebrata ĉiu-jare la 21-an de februaro. Ĉiu parolanto de la internacia, neŭtrala lingvo Esperanto certe aprobas ilin, ĉar la parolantoj de Esperanto scias pri lingvaj rajtoj, kaj ilia agado celas protekti tiujn rajtojn ĉie en la mondo rilate al ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj. Neniu lingvo, fakte, estas tro malgranda, por ke oni malatentu kaj mistraktu ĝiajn malmultajn parolantojn. Ankaŭ ili estas homoj samvaloraj kiel ni kaj ankaŭ ili rajtas je respekto. Ilia kulturo ne estas portanto de valoroj malsuperaj al tiuj de aliaj kulturoj, kiuj posedas la rimedojn por altrudi sin al ĉiuj.
Al la parolantoj de Esperanto apartenas ankaŭ la konceptoj, kiujn oni trovas en la deklaro, rilate al la graveco en la nuna mondo de harmonia kombinado inter diverseco kaj identeco, kio en nia kampo signifas kombinadon inter gepatra lingvo kaj aliaj lingvoj bezonataj por komunikado kun aliaj komunumoj proksimaj kaj malproksimaj.
Esperanto estas inter tiuj lingvoj la lingvo por rilatoj internaciaj je regiona kaj monda nivelo. Esperanto ne celas anstataŭigi la naciajn kaj lokajn lingvojn. Tio estu klara al ĉiuj. La parolantoj de Esperanto celas protekti ĉies lingvon kaj ĉies identecon.
Eraras la defendantoj de lokaj lingvoj kontraŭ ŝtataj lingvoj. Ili vidas nur sian problemon, kaj persiste tute ignoras la danĝeron de pli grandaj lingvoj, kiujn ili eĉ bonvenigas. Kontraŭ tiuj ili certe ne povos rezisti en la posta generacio. Esperanto celas defendi ankaŭ iliajn rajtojn, kiel asertis Zamenhof, kiam li parolis pri la ebla utiligo de Esperanto en plurgentaj regnoj.
Eraras la defendantoj de naciaj grandaj kaj mezgrandaj lingvoj en Eŭropo kaj ĉie tra la mondo, kiuj vidas nur sian lingvon kaj sian kulturon kaj pensas, ke ili povas sukcesi savi sin mem, eĉ se ĉiuj aliaj pereos. Ili nur revas resti kiel la dua plej granda lingvo en la mondo. Alianco inter ili kaj la parolantoj de Esperanto estus avantaĝa por ĉiuj.
Eraras la amas-komunikiloj, kiuj de tempo al tempo atentigas kontraŭ la ebla forigo de ĉiuj lingvoj fare de Esperanto. Ofte ne temas pri eraroj, ĉar tiaj akuzoj venas de homoj kaj komunikiloj el landoj, kie oni parolas lingvon deklaritan internacia, kaj kiu grandskale respondecas pri la malapero de lingvoj kaj lulturoj en la mondo nun.
Ni rediru nun tute klare: Esperanto estas nur dua lingvo por kontaktoj inter gentoj de malsamaj lingvoj, ĉiu el kiuj rajtas kontribui al la monda kulturo siajn konojn kaj siajn pensojn. En monda skalo nia riĉeco estas nia varieco, sed sen lingvo, kiun ĉiu same povas lerni facile kaj pro libera elekto, nur malriĉeco kultura kaj unuformeco tutmonda sekvos.
Esperanto ne havas armeon, kiu disvastigas ĝin. Esperanto ne havas ekonomiajn interesojn, kiuj devigas homojn lerni ĝin. Esperanto ne havas kulturan industrion, kiu volas disvastigi siajn produktojn koste de lokaj alilingvaj produktoj. Esperanto nur havas la forton de racio kaj de justeco, pro kiu ĉiam pli multaj homoj libervole elektas ĝin por riĉigi sian internacian vivon, por koni aliajn kulturojn, por kontribui al pli justaj internaciaj rilatoj.
Renato Corsetti
Prezidanto de UEA
Meze de decembro finpretiĝis la Esperanta traduko de grava lingvopedagogia verko de la Konsilio de Eŭropo. Per ĝi Esperanto atingis ankaŭ lingvopolitikan rekonon ĉe eŭropaj instancoj kiel la Konsilio de Eŭropo, ALTE (Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo) kaj la DIALANG-projekto de la Eŭropa Komisiono, kiuj bonvenigis kaj aprobis la aperigon de siaj dokumentoj en Esperanto.
La resuma verko "Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado" celas en travidebla kaj kohera maniero subteni lingvolernantojn, lingvouzantojn kaj instruistojn ĉe la difinado kaj atingado de siaj celoj. La ellaboritaj taksosistemoj ebligas unuecan mezuradon de lingvaj kapabloj, kun travideblo kaj internacieco, kiu faciligos kompari lingvokonojn en diversaj landoj kaj pro tio servas kiel bazo de la ekzamensistemo de UEA-ILEI. La akreditigo de tiu novtipa ekzameno nun okazas ĉe ALTE. Unuaj tiaj ekzamenoj estas planataj por la dua parto de 2008.
La Referenckadro-projekto disvolviĝis sub la gvido de la porinstruista retejo http://www.edukado.net/. La diplomatian kaj organizan laboron plenumis Katalin Kováts, kiun helpis en diversaj fazoj de la laboro Sylvain Lelarge, Renato Corsetti kaj Osmo Buller.
La tradukinto Roel Haveman, dum monatoj per persista kaj diligenta laboro esperantigis la dokumenton. Por la traduko kolektiĝis fakaj terminoj, kiuj, post la publikigo de ĉi tiu Esperanta versio, estos norme sekvindaj kaj aplikindaj en ajna ekzamensistemo pri Esperanto. Dum la tradukado Roel Haveman zorge kompilis ankaŭ librofinan indekson, kiu estas la plej riĉa indekso de la ekzistantaj Referenckadro-versioj. En la kontrolado de la 262-paĝa dokumento partoprenis multnacia provlegantaro: Marc Bavant, Ranieri Clerici, István Ertl, Katalin Kováts, Rob Moerbeek kaj Brian Moon. La kovrilo de la eldonaĵo estas kreita de Francisco L. Veuthey.
La Esperanto-traduko de la Referenckadro baldaŭ listiĝos en la oficiala retejo de la Konsilio de Eŭropo kiel la 26-a versio apud 25 nacilingvaj tradukoj. La traduklaboron financis Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj Fondaĵo Saliko subtenis eldonajn kaj organizajn kostojn.
La libro estas elŝutebla el la retejo http://www.edukado.net/ kaj multobligebla por nekomercaj celoj. Ĉe la Libroservo de UEA akireblos fine de januaro kontraŭ produktokostoj multobligitaj ekzempleroj, kiuj povas bone servi kiel informmaterialo donacota al bibliotekoj kaj landaj edukinstancoj.
Kun la espero, ke per tiu ĉi laboro la teamo kontribuis al pli kvalita kaj pli moderna instruado de la internacia lingvo, al pli sistema kaj internacie normigita pritaksado de niaj lingvokapabloj, kaj al la akceptigo de Esperanto kiel socikultura kaj lingvopolitika fakto, Eŭrop- kaj mond-nivele, ni donacas ĝian rezulton al Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj al la uzantoj kaj instruantoj de la internacia lingvo tutmonde.
Apliku ĝin flekseble por pluiri la komencitan vojon.
Katalin Kováts, redaktoro de http://www.edukado.net/, gvidanto de la Referenckadro-projektoPli detalaj informoj kaj la elŝutejo ĉe
La Estraro de UEA, elektita en la Pekina UK en 2004, kunsidis en Roterdamo de la 13-a ĝis la 15-a de aprilo. Temis pri la lasta ordinara kunsido de la Estraro, kiu ja ankoraŭ kunsidos komence de la UK en Jokohamo, sed tie ĝi traktos nur la lastajn teknikajn demandojn pri la kongresa programo kaj la unua kunsido de la Komitato. La restantaj monatoj de la mandato tamen ne signifas ferion por la estraranoj, sed ili restas plene okupitaj ĝis la UK kaj laŭbezone faros decidojn rete. Same kiel en ĉiu kunsido dum la pasintaj tri jaroj, ankaŭ en la lasta partoprenis ĉiuj estraranoj. Ĉeestis krome la Ĝenerala Direktoro, Konstanta Kongresa Sekretario, redaktoro de "Esperanto" kaj observantoj de TEJO (Chuck Smith) kaj ILEI (Zsofia Korody).
Plejparto de la tagorderoj de la aprila kunsido estas sama ĉiujare kaj ĉefe rilatas al la preparado de la kunsidoj de la Komitato, al kiu la Estraro devos raporti pri sia agado en la antaŭa jaro kaj proponi buĝeton kaj aliajn planojn por la venonta jaro. La agadraporto pri 2006 estis jam praktike preta, sed ekestis diskuto pri tio, kiom detala ĝi devus esti. La konkludo estis klopodi iom koncizigi ĝin antaŭ ĝia aperigo en la junia numero de "Esperanto". Pro personaraj problemoj en la Centra Oficejo la financaj raportoj ankoraŭ ne pretis. Ĉar la plej gravaj eroj de la spezokonto tamen estis finkalkulitaj, estas jam klare, ke en 2006 la en- kaj elspezoj ekvilibriĝis. La buĝeto de 2006 antaŭvidis negativan saldon de 8650 eŭroj, sed la fina minuso estas nur kelkcent eŭroj. Por la jaro 2008 oni proponas plene ekvilibran buĝeton. La Estraro enoficiĝis fronte al deficito de 57194 eŭroj en 2003 kaj povas do kalkuli la financan resanigon de la Asocio inter siajn ĉefajn atingojn.
Oni konfirmis la konsiston de la Loka Kongresa Komitato de la 93-a UK en Roterdamo (19-26 julio 2008) kun Ans Bakker-ten Hagen kiel prezidanto. La estraranoj diskutis ankaŭ pri la temo de tiu UK, sed ĝi ankoraŭ atendas finan vortumon. Ĉar en 2008 oni festos la 100-jariĝon de UEA kaj ĉar ĝi estos Internacia Jaro de la Planedo Tero, oni klopodas kunigi ambaŭ aferojn sub sama temo. Por trovi taŭgan kaj elegantan vortumon la Estraro atendas proponojn ankaŭ de komitatanoj kaj aliaj interesitoj.
La elektado de la loko por la UK en 2009 proksimiĝas al la fina decido. La Estraro definitivigis, ke ĝi okazos en Pollando por festi la 150-an datrevenon de la naskiĝo de d-ro L.L. Zamenhof. La fina elekto okazos en Jokohamo inter Bjalistoko kaj Poznano.
La Estraro benis formale la jam pli fruan intencon transdoni la premiitajn verkojn de la Belartaj Konkursoj por publikigo en la nova revuo "Beletra Almanako", kiun la eldonejo Mondial lanĉos ĉi-jare. Al la eldonserio Oriento-Okcidento estis akceptita nova titolo, "Maitreyi" de la granda rumana verkisto Mircea Eliade, aperonta ĉe la eldonejo Bero. La 23-a okazigo de la fama Esperanto-aranĝo ARKONES en Poznano (21-23 septembro 2007) ricevis aŭspixiojn de UEA.
Kvin kandidatoj sin anoncis por la elektado de komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn en la supera organo de UEA. Ĉar fine de la jaro 2006 la individuaj membroj de UEA nombris pli ol 6000, povis esti elektotaj sep komitatanoj B. Ĝis la limdato, la 28-a de februaro, liveris kompletajn dokumentojn kvin kandidatoj. Sekve ili estas aŭtomate elektitaj kaj poŝta voĉdonado de membroj ne estas bezonata.
La kvin komitatanoj B, kies oficperiodo komenciĝos je la unua tago de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, estas Marija Beloševic (Kroatio), Tomasz Chmielik (Pollando), Johan Derks (Nederlando), István Ertl (Luksemburgio) kaj Jukka Pietiläinen (Finnlando). Beloševic, Ertl kaj Pietiläinen membras ankaŭ en la nuna Komitato elektita en 2004. Chmielik kaj Derks eniros la Komitaton kiel novaj membroj.Marija Beloševic (nask. 1965) estas konata i.a. kiel longtempa aktivulo kaj estrarano de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Tomasz Chmielik (1957) estas aktiva eldonisto kaj estrarano de Esperantlingva Verkista Asocio. Johan Derks (1940) aktivas i.a. pri eŭropa agado kaj estis estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio. István Ertl (1965) estas Esperanta verkisto kaj tradukisto kaj laboris dek jarojn kiel redaktoro de la revuo "Esperanto". D-ro Jukka Pietiläinen (1966) funkciis i.a. kiel prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando kaj lastatempe kiel komisiito de UEA pri informado.
Laste la komitatanoj B estis elektitaj sen poŝta balotado en 1992. Kvankam en la antaŭa jaro UEA havis pli ol 8000 individuajn membrojn, unuafoje de 60 jaroj, por naŭ lokoj de komitatanoj B anonciĝis nur ok kandidatoj. En kvar postaj fojoj okazis balotoj, en kiuj partoprenis 30-33% de la individuaj membroj. Pri la ses lokoj de komitatanoj B en la nun deĵoranta Komitato konkursis antaŭ tri jaroj 16 kandidatoj. Voĉdonis tiam 1491 membroj, t.e. 31,4%.
UEA spertis ioman malkreskon de sia membraro en 2006, kiam ĝi registris 6066 individuajn kaj 11732 aligitajn membrojn. En 2005 la nombroj estis respektive 6107 kaj 12253. Estis entute 17798 membroj en 117 landoj, dum en 2005 temis pri 18360 membroj en 113 landoj. La junaj membroj de UEA samtempe apartenas al la junulara sekcio TEJO, kiu pasintjare havis 515 individuajn (533 en 2005) kaj 1979 (2074) aligitajn membrojn.
Malpli da individuaj membroj estis antaŭvideble, ĉar la efiko de Universala Kongreso al ilia nombro estis malpli forta ol en 2005. La UK en Florenco estis iom malpli granda ol tiu en Vilno (resp. 2209 kaj 2344 aliĝintoj), sed krome pli granda parto de la Florencaj kongresanoj estis regulaj membroj. En la kongreslando Italio estis 59 pliaj membroj, kiuj pli-malpli egalis la falon en Litovio (-61), sed la Florenca UK ne sufiĉe plimultigis la membraron en najbaraj landoj de Italio por kontraŭpezi la perdojn ĉe tiuj de Litovio. La "kongresa efiko" ĉiam tuŝas la nombron en la kategorio Membro kun Jarlibro, kiu pasintjare notis minuson de 59. Ĉar estis entute 41 individuaj membroj malpli, aliaj kategorioj do kresketis.
La distribuo inter la diversaj kotizkategorioj estis: Membroj kun Gvidlibro 375 (388 en 2005), Membroj kun Jarlibro 1368 (1408), Junaj Membroj kun Jarlibro 342 (361), Membroj-Abonantoj 2862 (2842), Junaj Membroj-Abonantoj 132 (130), Dumvivaj Membroj 824 (821), Junaj Dumvivaj Membroj 25 (29), Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 50 (42), Junaj Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 16 (13), Honoraj Membroj 64 (65), Membroj de Honora Patrona Komitato 8 (8).
Kun 670 individuaj membroj Francio retenis sian pintan pozicion super Germanio (546) kaj eĉ plifortigis ĝin, ĉar en 2005 ĝia nombro estis 665 kontraŭ 568 en Germanio. Sur la tria loko estis Japanio, kie estis 410 individuaj membroj (401). (En la provizora statistiko de la kuranta jaro Japanio, dank' al la UK en Jokohamo, staras jam nevenkeble ĉe la pinto kun preskaŭ 800 membroj!) La aliaj landoj kun pli ol 100 individuaj membroj pasintjare estis Usono 361 (363), Brazilo 360 (365), Italio 284 (223), Nederlando 262 (260), Hispanio 186 (154), Belgio 174 (171), Britio 171 (169), Svedio 169 (188), Finnlando 167 (176), Rusio 167 (239), Ĉinio 153 (136), Pollando 134 (170), Hungario 111 (112) kaj Svislando 111 (98).
Senteble falis la nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj membroj de la landaj asocioj, kiuj ne estas indviduaj membroj de UEA. Ŝanĝoj en ilia nombro tamen ne respegulas la efektivan evoluon en la koncernaj asocioj, ĉar multaj asocioj anoncas al UEA malpli grandan nombron ol ili vere havas. En la statistiko aperas nur la nombroj, laŭ kiuj la asocioj kotizis al UEA. Du trionoj el la malkresko de 521 aligitaj membroj okazis en Vjetnamio (-335), kies asocio ne povis pagi laŭ la antaŭa nombro. Malkreskoj okazis ankaŭ en Korea Respubliko (-87), Belgio (-82), Japanio (-63), Brazilo (-54) kaj Svedio (-46). Tre rimarkinde estas, ke en Francio, kie estis pli da individuaj membroj, ankaŭ la nombro de aligitaj membroj kreskis per 97.
La revuo "Esperanto" havis 4089 pagitajn abonojn, t.e. 5 pli ol en 2005. La nombro de pagitaj abonoj de la junulara revuo "Kontakto" estis 893 (-29).
Laŭlanda statistiko de la membraro de UEA aperas en la aprila numero de "Esperanto".
En 2008 Universala Esperanto-Asocio estos 100-jara. Por ekhavi grafikan identigilon, kiu kunligu ĉiaspecajn aktivaĵojn tra la mondo okaze de tiu festo, la Estraro de UEA lanĉis konkurson pri jubilea simbolo.
La serĉata simbolo emfazu la 100-jaran historion de UEA kaj la daŭran aktualecon de ĝiaj celoj kaj idealoj. Ĝi estu elvoka, laŭeble simpla kaj uzebla presite kaj elektronike. Ĝi estu unukolora aŭ plurkolora sed ankaŭ unukolore uzebla. La simbolo estos uzata nur lige kun la festado de la 100-jariĝo de UEA kaj ĝi ne anstataŭos la ĝeneralajn movadajn simbolojn (verda stelo, simbolo de la Jubilea Jaro 1987 k.a.).
En la konkurso rajtas partopreni ĉiuj, ankaŭ ne-esperantistoj. Oni rajtas partopreni per pli ol unu konkursaĵo. La gajninto ricevos premion de 500 eŭroj. La rajtoj pri la premiita konkursaĵo, inkluzive de ĝia eventuala adapto, apartenos al UEA. Pri la aljuĝo decidos la Estraro de UEA.
Oni sendu la konkursaĵojn ĝis la 30-a de junio 2007 al Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando; aŭ rete al <simboloCHEco.uea.org>.S-ro Koïchiro Matsuura, Ĝenerala Direktoro de Unesko, publikigis mesaĝon pri la celebrado de la Internacia Jaro de Lingvoj en 2008. En ĝi li skizas la ĉefajn idealojn kaj celojn de tiu speciala jaro, al kiu estos dediĉita ankaŭ la temo de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo en julio 2008. UEA aperigas la mesaĝon en Esperanta traduko kun la celo, ke ĝi estu vaste diskonigata inter esperantistoj.
La jaro 2008 estas proklamita Internacia Jaro de Lingvoj fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Unesko, al kiu oni konfidis la taskon kunordigi la agadon por la Jaro, pretas plenumi sian rolon kiel gvida aganto.
La Organizaĵo estas plene konscia pri la decida graveco de la lingvoj por la multaj defioj, kiujn la homaro devos alfronti dum la venontaj jardekoj.
La lingvoj fakte estas nepraj por la identeco de la homaj grupoj kaj individuoj kaj por ilia paca kunekzisto. Ili estas strategia faktoro por antaŭeniri al daŭropova evoluigo kaj harmonia rilato inter la tutmonda kaj la loka.
La lingvoj havas kernan gravecon por atingi la ses celojn de Edukado por Ĉiuj (EPĈ) kaj la Jarmilajn Evoluigajn Celojn (JEC) aprobitajn de Unuiĝintaj Nacioj en 2000.
Kiel faktoro de socia integriĝo, la lingvoj ludas strategian rolon en la forigo de la ekstrema malriĉeco kaj malsato (JEC 1), dum kiel kolonoj de alfabetiĝo kaj lernado de kapabloj por la vivo ili estas ankaŭ nepraj por atingi universalan unuanivelan edukadon (JEC 2). La batalo kontraŭ HIV/aidoso, malario kaj aliaj malsanoj (JEC 6) devas utiligi la lingvojn de la koncernaj homgrupoj por trafi ilin, kaj la konservado de lokaj kaj indiĝenaj scioj kaj lertoj strebe al naturmedia pluteneblo (JEC 7) estas kerne ligita al lokaj kaj indiĝenaj lingvoj.
Plie, la kultura diverseco estas intime ligita al la lingva diverseco, kiel indikite en la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco de Unesko kaj ĝia Agoplano (2001), la Konvencio por la Konservado de la Nemateria Kultura Heredaĵo kaj la Konvencio pri la Protektado kaj Antaŭenigo de la Diverseco de la Kulturaj Esprimoj (2005).
Tamen, en la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% el la 7000 lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi. Nun estas uzata malpli ol kvarono el ili en la lernejoj kaj ciberspaco, kaj la plimulton oni uzas nur sporade. Miloj da lingvoj -- malgraŭ tio ke ĉiu estas regata de homgrupo kiu ĝin uzas kiel ĉiutagan komunikilon -- forestas el la eduksistemoj, komunikaj rimedoj, eldona industrio kaj ĝenerale el la publika sfero.
Urĝas agi. Kiel? Per la kuraĝigo kaj prilaboro de lingvopolitikoj ebligantaj al ĉiu lingvokomunumo la uzon de ties gepatra lingvo kiel eble plej vaste kaj ofte, ankaŭ en la edukado, apud la rego de iu nacia aŭ regiona lingvo kaj iu internacia lingvo. Ankaŭ kuraĝigante la parolantojn de regantaj lingvoj regi alian nacian aŭ regionan lingvon kaj unu aŭ du internaciajn lingvojn. Nur se plurlingvismo estos plene akceptita, ĉiuj lingvoj povos trovi sian lokon en nia tutmondiĝinta mondo.
Tial Unesko invitas la registarojn, UN-organojn, organizaĵojn de la civila socio, edukajn instituciojn, asociojn de profesiuloj kaj ĉiujn aliajn koncernatojn stimuli la respekton, antaŭenigon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj, aparte de tiuj endanĝerigitaj, en ĉiuj situacioj de la individua kaj kolektiva vivoj.
Ĉu per iniciatoj sur la eduka kampo, la ciberspaco aŭ la klera medio; ĉu per projektoj por savtenado de endanĝerigitaj lingvoj aŭ antaŭenigo de la lingvoj kiel iloj de socia integriĝo; aŭ per esplorado de la interrilato inter la lingvoj kaj la ekonomio, inter la lingvoj kaj scioj de la indiĝenoj aŭ inter la lingvoj kaj la kreado, estas necese ke la ideo "lingvoj gravas!" estu diskonigata ĉie.
Tiukuntekste, la 21-a de februaro kiel dato de la naŭa Internacia Tago de la Gepatra Lingvo havos elstaran signifon kaj estos aparte taŭga limdato por la enkonduko de iniciatoj celantaj antaŭenigon de lingvoj.
Nia komuna celo estas atingi agnoskon, sur la nacia, regiona kaj internacia niveloj, pri la graveco de la lingva diverseco kaj plurlingvismo en la eduka, administra kaj jura sistemoj, en la kulturaj esprimoj kaj komunikaj iloj, en la ciberspaco kaj komerco.
La Internacia Jaro de Lingvoj 2008 alportos unikan ŝancon por fari decidan antaŭeniron survoje al la atingo de tiuj celoj.
Koïchiro Matsuura
Fine de oktobro jam 1524 individuaj membroj de UEA estis registritaj kiel uzantoj de la reta Jarlibro. Tio signifas, ke jam tuta kvarono de individuaj membroj utiligas la eblecon konsulti ĝisdatajn informojn, ekz. pri la Delegita Reto, kaj kontakti delegitojn per retletero sendebla pere de la reta Jarlibro. En la reta Jarlibro troviĝas ankaŭ informoj pri la membroj de diversaj organoj de UEA kaj pri landaj kaj fakaj asocioj. Per premo de butono eblas prepari kaj sendi retleteron ankaŭ al ili.
La uzantoj de la reta Jarlibro havas aliron ankaŭ al la reta versio de la revuo "Esperanto" kaj, se ili estas membroj aŭ patronoj de TEJO, al "Kontakto". Krom la ebleco legi la plej novan revunumeron jam, kiam la papera versio ankoraŭ estas presata, daŭre legeblaj estas ĉiuj numeroj de "Esperanto" kaj "Kontakto" ekde la jaro 2004.
La reta Jarlibro havas plej multe da uzantoj en Francio (157); sekvas Usono (125), Germanio (112), Brazilo (85), Japanio (85), Italio (68), Nederlando (58), Hispanio (52), Rusio (50) kaj Belgio (47). Individuaj membroj de UEA povas registriĝi kiel uzantoj de la reta Jarlibro en ĝia retejo reto.uea.org.
La Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhaes faris laborviziton al Bjalistoko la 11-an kaj 12-an de oktobro. Temis pri ilia unua vizito al Bjalistoko post la decido de la Estraro de UEA, ke la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en 2009 okazos tie por prifesti la 150-an datrevenon de la naskiĝo de L.L. Zamenhof. La oficistojn akompanis la Ĝenerala Sekretario de UEA Barbara Pietrzak kaj, flanke de la loka esperantistaro, Jaroslaw Parzyszek kaj Elzbieta Karczewska, prezidantoj respektive de Fondumo Zamenhof kaj Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj Nina Pietuchowska, sekretario de Fondumo Zamenhof.
Denove konfirmiĝis la eksterordinare favora sinteno, kiun Esperanto kaj la okazigo de UK ĝuas ĉe la aŭtoritatoj de la naskiĝurbo de Zamenhof kaj kiu manifestiĝis en la Jokohama UK per la elpaŝoj de la urbestro, d-ro Tadeusz Truskolaski. Dum renkontiĝo kun la urbestro la reprezentantoj de UEA traktis diversajn aspektojn de la antaŭvidata urba subteno al la organizado de la UK. Poste d-ro Truskolaski kaj Osmo Buller donis gazetaran konferencon, en kies komenco Buller transdonis al la urbestro specialan diplomon pri lia elekto kiel "Amiko de Esperanto" rezulte de voĉdonado de la reta gazeto "Freŝo". La konferencon partoprenis ĵurnalistoj de multaj lokaj kaj tutlandaj amaskomunikiloj. Krome, Barbara Pietrzak estis intervjuita de Pola Televido.
La funkciuloj de UEA diskutis pri UK-preparoj ankaŭ kun vicurbestro Aleksander Sosna kaj konatiĝis kun turismaj entreprenoj. Ili vizitis ankaŭ la ejojn de la Teknika Universitato, kiu funkcios kiel la ĉefa kongresejo de la 94-a UK kaj apud kiu estos starigita granda tendo por la inaŭguro k.a. programeroj celitaj por la tuta kongresanaro. En la densa programo estis ankaŭ multnombre vizititaj prelegoj al studentoj. Osmo Buller parolis en la historia fakultato de la Bjalistoka Universitato pri la historio de UEA kaj UK-oj. Grandan intereson elvokis la prelego de Clay Magalhaes al studentoj de turismiko en la Teknika Universitato pri la organizado de UK-oj kaj ĝiaj specifaĵoj kompare kun aliaj internaciaj kongresoj. La prelegon de Magalhaes antaŭis prelego de prof. Halina Swieczkowska pri filozofiaj aspektoj de planlingva kreado.
En kunsido kun profesorino Hanna Konopka, prezidanto de la Komitato de Fondumo Zamenhof, oni traktis la funkciadon de la Fondumo kaj ĝiajn planojn por estonteco. Post 20-jara serĉado de solida bazo por ĝiaj aktivaĵoj oni nun rigardas antaŭen kun optimismo, ĉar verŝajne la Fondumo baldaŭ ricevos propran ejon por starigi Zamenhof-muzeon, ekspozicion, bibliotekon kaj esplorejon pri Esperanto kaj interlingvistiko. La apogon al tiuj planoj kaj al la invito de UK direktoro Buller vidas kiel klaran indikon, ke la nunaj decidfarantoj de la urbo malkovris la unikan potencialon por turismo kaj ekonomio, kiun prezentas la fakto, ke la aŭtoro de Esperanto naskiĝis en Bjalistoko.
En la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo UEA ricevis du novajn Honorajn Membrojn. Pro iliaj gravaj servoj al la tutmonda Esperanto-movado la Komitato de UEA distingis d-ron Endre Dudich el Hungario kaj prof. Konisi Gaku el Japanio.
D-ro Dudich naskiĝis en 1934 kaj laboris profesie kiel geologo, i.a. ĉe Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj en Parizo. Li estis i.a. membro de la Komisiono de UEA pri Scienca kaj Faka Aplikado de Esperanto kaj vicprezidanto de Hungara Esperanto-Asocio. Liaj ĉefaj Esperantaj verkoj estas la geologia lernolibro "Ĉu vi konas la teron?" kaj la sciencfikcia romano "La lumo nutranta".
Konisi Gaku, universitata profesoro pri fiziko, naskiĝis en 1934. Li estas prezidanto de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj kaj longtempa juĝanto de la Belartaj Konkursoj de UEA. Li multe tradukis, i.a. "La neĝa lando" de Kawabata Yasunari kaj "Nokto de la galaksia fervojo" de Miyazawa Kenzi. De li aperis la originalaj prozaĵoj "La kosmoŝipo Edeno n-ro 5" kaj "Vage tra la dimensioj". En 2006 aperis ampleksa "Esperanto-japana vortaro", kies redaktan komitaton li gvidis.
En Jokohamo la Komitato starigis ankaŭ novan formon de honorigo, Diplomon pri Elstara Agado, pri kies aljuĝo decidas la Estraro. Ĝiaj unuaj ricevantojestas la germana Interkultura Centro Herzberg kaj s-ro Donald J. Harlow el Usono. La Centro en Herzberg famiĝis en la Esperanto-movado pro sia aktiva kaj altkvalita agado, kies elstara frukto estis la decido de la urbo Herzberg oficiale deklari sin Esperanto-urbo. S-ro Don Harlow estis diplomita pro pionira Esperanta aktivado en Interreto.
Per decido de la Ĝenerala Direktoro de UEA du laborantoj de la Centra Oficejo baldaŭ transprenos novajn funkciojn. La rearanĝo de la stabo fariĝis necesa pro la forpaso de la longtempa oficisto Marvin H. Stanley.
Ekde la 1-a de novembro la sekretario de la CO, Ralph Schmeits, laboros en la librotena fako. S-ro Schmeits, kiu estas nederlandano kaj naskiĝis en 1979, estas oficisto de UEA ekde novembro 2005. La postenon de oficeja sekretario transprenos ekde la 1-a de decembro Katarzyna Marciniak, kiu ekde novembro 2006 laboras kiel volontulo de TEJO. Ŝi estas el Pollando kaj naskiĝis en 1978. La Estraro de TEJO baldaŭ elektos novan volontulon kiel ŝian posteulon.
La 25-an de aŭgusto forpasis en San-Paŭlo la elstara Esperanto-pedagogo s-ino Elvira Fontes. Ŝi naskiĝis en 1916 kaj estis profesie instruisto de la franca lingvo. Esperanton ŝi lernis en 1960 kaj ekde la posta jaro instruis ĝin en Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) dum kvar jardekoj. En la 70-aj jaroj ŝi gvidis televidan Esperanto-kurson ĉe TV Cultura. S-ino Fontes prezidis EASP de 1974 ĝis 1983 kaj longtempe redaktis ĝian bultenon "La Lampiro". Ŝi estis direktoro de la instrua departemento de EASP, sekciestro de ILEI en Brazilo kaj prizorganto de ekzamensesioj de Brazila Esperanto-Ligo. De 1973 ĝis 1988 ŝi redaktis semajnan rubrikon pri Esperanto en la ĵurnalo "Diario Popular" de San-Paŭlo. Oni ofte invitis ŝin paroli pri Esperanto ĉe ĵurnaloj kaj televidstacioj. Ŝi aŭtoris du furorajn lernolibrojn, "Unuaj paŝoj" (en 2001 aperis ĝia 7-a eldono) kaj "Survoje al Esperantujo" (1991). Elvira Fontes estis fakdelegito de UEA pri literaturo ekde 1973, komitatano A 1974-1980 kaj ekde 2000 Honora Membro de UEA.
Por daŭrigi la araban agadon de UEA, la Estraro de UEA elektis komisionon, kiu ricevis la nomon Komisiono pri Agado en la Meza Oriento kaj Norda Afriko. Kvankam pro mallongeco oni verŝajne plu parolos ankaŭ pri araba komisiono, ĝia oficiala nomo estis revortumita konforme al la praktiko de Unuiĝintaj Nacioj.
La kunordiganto de la komisiono estas Marie Helene Desert (Francio) kaj ĝia sekretario estas Renato Corsetti (Italio). Krome membras en ĝi Si Abdelkrim Boughoud (Maroko), Mohand Cherif Chelbi (Alĝerio), Samia Harir (Francio), Bachir Elmaghnia (Alĝerio), Wa'el el-Mahdi (Barejno), Gerrit Berveling (Nederlando) kaj Atilio Orellana Rojas (Nederlando).
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA invitas partoprenantojn por la 59-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo.
Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj en ajna formo. Krome validas jenaj kondiĉoj:
La branĉo KANTO ĉi-foje ne okazos.
Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo oni sendu ilin en unu ekzemplero; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Principe ĉiuj konkursaĵoj, escepte de infanlibroj kaj filmoj, akcepteblas rete.
Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2008. Por filmo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 2008.
Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete:
La konkursaĵoj (krom infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta retmesaĝo aŭ koverto, se oni sendas la tuton poŝte. Se eble, oni sendu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas aŭ instrukciu debetigi propran UEA-konton per la sama valoro.
Premioj: Unua premio: 230 EUR; dua premio: 161 EUR; tria premio: 92 EUR; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) 161 EUR; Infanlibro de la Jaro: 483 EUR.
Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.
Detala regularo haveblas ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Ĝi legeblas ankaŭ ĉe http://uea.org/dokumentoj/belartaj_konkursoj_regularo.html.
Sinjoro Prezidanto,
Gesinjoroj Honoraj Gastoj,
Estimataj Gekongresanoj,
Geamikoj karaj, alvenintaj al Jokohamo el ĉiuj partoj de nia planedo, akceptu la tradician Zamenhofan saluton!
Vi reunuiĝis por ĝui la sen-egalan, neforgeseblan etoson de niaj kongresoj kaj por debati i.a. pri la akcepto de Okcidento en Oriento aŭ pri rezisto tiurilata. Tiu elektita kongresa temo aperas urĝe aktuala en nia epoko de tutmondiĝo. Fakte, unu jarcenton post nia unua Universala Kongreso, kiam "...inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj...", nun, citante la vortojn de nia Prezidanto, "... homoj kun homoj ĉi tie reunuiĝantaj venas ne nur de Eŭropo sed de plej diversaj kulturregionoj de la mondo".
Mi, persone, estante inĝeniero de pontoj, ege ŝatus kontribui al konstruo de pontoj de interkompreno kaj de akcepto reciproka inter Oriento kaj Okcidento. Dum mia profesia kariero, plurajn jarojn mi funkciis kiel konsilisto ĉe mondfama Tokia konstrufirmao. Tiam, dum miaj oftaj restadoj en via lando, mi spertis persone la akcepton de Oriento; mi ĝuis amikecon de miaj tiamaj kunlaborantoj, mi estis kore akceptata en iliaj hejmoj, konatiĝis kaj amikiĝis kun iliaj gefamilianoj. Kelkajn jarojn pli malfrue mi estis akceptita ankoraŭ pli sincere, estante, kun mia edzino, invititoj de Oomoto, al kies membroj mi ŝatus eldiri ĉi tie mian apartan saluton.
Mi ŝatus aparte saluti ankaŭ doktoron Kobayashi kaj la teamon de tradukintoj de "La Zamenhof-strato", kies laboro estis rekompencita per la belega eldono de la japana versio de la libro. Fine mi dezirus honori la memoron de Ito Kanzi, mia forpasinta spirita frato Ludovikito, el kies senlaca strebo rezultis impona kolekto de la plena verkaro de nia komuna Avo, kies ideoj estas akceptataj de bonpensantoj same en Okcidento kiel en Oriento.
Tamen, kontraŭe al miaj personaj spertoj, mi konscias ke la rezisto inter Oriento kaj Okcidento certe ankoraŭ ne malaperis. Ĝi rezultas de malkompreno ne nur de lingvo sed ankaŭ de kutimoj kaj ĝenerale de kulturoj malsamaj. Por venki tian reziston ni devas esti armitaj de toleremo ambaŭflanka. Estas ja la idealo de toleremo, kiu antaŭ 120 jaroj naskis nian Lingvon Internacian, por ke ĝi faciligu la komprenon de la diverseco kaj sekve la akcepton de tiu diverseco – de diverseco, sekve de multnombro de kulturoj, konribuanta al la spirita riĉeco de la homaro.
Ni esperantistoj kontribuas per nia agado al la akcepto kaj ni konraŭbatalas la reziston inter Oriento kaj Okcidento. Mi forte deziras al via Kongreso, ke ĝi estu grava paŝo sur la vojo kondukanta al tiu nobla celo.
Louis C. Zaleski-Zamenhof
Du elstaraj membroj de UEA forpasis en januaro en tre alta aĝo: la honora membro d-ro Yamazoe Saburoo kaj la dojeno de la Delegita Reto s-ro René Llech-Walter.
D-ro Yamazoe Saburoo naskiĝis la 20-an de oktobro 1908 kaj forpasis la 15-an de januaro 2007. Li estis biokemiisto kaj profesoro pri medicino. Esperanton lin eklernis en 1928. Li estis dumviva membro de Japana Esperanto-Instituo kaj prezidanto de Japana Esperanta Medicina Asocio. D-ro Yamasoe estis ĝenerala sekretario de Universala Medicina Esperanto-Asocio 1970-1989; ĉefredaktoro de "Medicina Internacia Revuo" 1976-1993 kaj kasisto de UMEA ekde 1976 ĝis 2000. Krom fakaj artikoloj en Esperanto, li aŭtoris du ampleksajn vortarojn: "Angla-Esperanta Medicina Terminaro" (2001) kaj "Esperanta-Angla Medicina Terminaro" (2006). En 1980 li ricevis premion de la japana registaro, en 1996 la Premion Ossaka de Japana Esperanto-Instituto kaj en 1998 li fariĝis honora membro de UEA.
La 24-an de januaro forpasis s-ro René Llech-Walter, kiu festis sian 100-an naskiĝdaton la 30-an de marto pasintjare. Ekde 1932 ĝis sia morto li estis delegito de UEA en sia hejmurbo Perpignan en Francio. Li estis estrarano de UEA 1955-1964 kaj prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto 1957-1967, kiu poste elektis lin honora prezidanto. Li estis dumviva membro de UEA kaj Internacia Katolika Unuiĝo Esperantitsta. Llech-Walter estis konata kultur-aganto inter katalunoj en Francio. En 1982 la franca edukministerio rekonis lian aktivadon per sia plej grava distingo, la rango de Komandoro en la Ordeno de Akademiaj Palmoj. Ĉambro en la Centra Oficejo de UEA portas lian nomon memore al lia kontribuo por aĉeti la domon de la Asocio en Roterdamo komence de la 60-aj jaroj.
En la 92-a UK en Jokohamo denove okazos Oratora
Konkurso por junularo. La precizaj dato kaj loko
estos anoncitaj en la Kongresa Libro. Rajtos
partopreni gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis
al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la
kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu
tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri
kulturo s-ino Claude Nourmont,
La junaj oratoroj povos elekti inter kvar temoj:
Oni devos paroli pri la elektita temo libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de parolado estos 10 minuitoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La plej bonaj konkursantoj ricevos libropremiojn.
"Vojaĝo en Esperanto-lando" de akademiano Boris Kolker konkeris la unuan lokon en la vendostatistiko de la Libroservo de UEA en 2006, jam por la kvina sinsekva fojo. Tiu perfektiga legolibro kaj gvidilo tra la Esperanto-kulturo estis vendita en 347 ekzempleroj kaj ĝia tradicia rivalo, la listo de gastigantoj de "Pasporta Servo", en 322 ekz. Kun 272 ekz. tre bone startis la vendado de la diskut-instiga verko de Humphrey Tonkin, "Lingvo kaj popolo", aperinta jarmeze.
Ĉi-kune troviĝas du furorlistoj. Tiun de totalaj vendoj ĉefe influas kvantaj mendoj de aliaj libroservoj. La alia listo dokumentas unuekzemplerajn vendojn al individuaj klientoj poŝte aŭ surloke en Roterdamo. Titoloj de aliaj eldonejoj ol UEA evidente havas iom pli da ŝanco eniri la statistikon de unuopaj vendoj. En la furorlisto de ĉiuj vendoj estas 12 eldonaĵoj de UEA/TEJO; en tiu de unuopaj vendoj ili nombras 9 el 20. La vendoj en la kongresa libroservo estas enkalkulitaj en la statistiko de ĉiuj vendoj. (Aparta furorlisto de la Florenca UK aperis en la novembra numero de revuo "Esperanto", p.229.)
Apud "Gerda malaperis!" de Claude Piron, kiu jam havas konstantan lokon en ĉiu furorlisto, pasintjare la plej populara libro de alia eldonejo ol UEA estis "Plena manlibro de Esperanta gramatiko" de Bertilo Wennergren, kiu post multjara konsultebleco en la reto fariĝis alirebla ankaŭ en presita formo.
Jam de pluraj jaroj nur libroj troviĝis en la pinto de la listo de ĉiuj vendoj. En la pasinteco kasedoj kaj (kompaktaj) diskoj nur sporade estis sufiĉe furoraj por tio, sed vera premiero estas la apero de DVD en la "granda" listo. Temas pri "Esperanto elektronike" (86 ekz.), kiun Esperanto-organizaĵoj krome mendis grandkvante rekte ĉe la eldoninto. Nur unu kliento mankis, por ke ankaŭ alia DVD, la scienc-fikcia "Kin-Dza-Dza!" (70 ekz.) eniru la liston de ĉiuj vendoj. Inter la unuopaj vendoj ĝi troviĝas kune kun du aliaj DVD-oj, la dokumenta filmo "Vizito al la Centra Oficejo" kaj la teatraĵo "La duonokulvitro".
En la antaŭlasta jaro, 2005, la vendoj de la Libroservo de UEA kreskis 5,5% kompare kun 2004. Des pli ĝojige estas, ke okazis simila kresko ankaŭ pasintjare. La vendoj sumiĝis je 133 919 eŭroj, kio estas 4,6% pli ol en 2005 kaj signifas realan kreskon de la vendovolumeno, ĉar la inflacio en Nederlando estis 1,2%. La Libroservo vendis entute 2459 diversajn titolojn, kvankam de plej multaj el ili nur po 1 aŭ 2 ekzemplerojn. Pli-malpli same multe da aliaj titoloj ne altiris klienton.
Osmo Buller
VENDOJ ENTUTE
| ekz. | Titolo, prezo |
| 347 | "Vojaĝo en Esperanto-lando", legolibro de B. Kolker*, EUR 18,00 |
| 322 | "Pasporta Servo", listo de gastigantoj*, EUR 15,00 |
| 272 | "Lingvo kaj popolo", esearo de H. Tonkin*, EUR 14,10 |
| 186 | "Saluton!", lernolibro de A. Childs-Mee*, EUR 10,80 |
| 161 | "Sed homoj kun homoj", eseo de Z.M. Sikosek*, EUR 16,50/22,50 |
| 143 | "Internacia Kongresa Universitato 2006", red. A. Wandel*, EUR 12,90 |
| 131 | "Gerda malaperis!", facillingva romaneto de C. Piron, EUR 5,70 |
| 123 | "Etimologia vortaro de la propraj nomoj", A. Cherpillod*, EUR 19,50 |
| 118 | "Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj", eseo de M. Boulton*, EUR 1,80 |
| 108 | "Plena manlibro de Esperanta gramatiko", B. Wennergren, EUR 27,00 |
| 107 | "Manlibro pri instruado de Esperanto", red. K. Kov?ts, EUR 7,50 |
| 102 | "Pocket Esperanto Dictionary", A. McLinen*, EUR 15,00 |
| 88 | "La princo", N. Machiavelli, trad. Carlo Minnaja, EUR 10,20 |
| 87 | "Konciza etimologia vortaro", A. Cherpillod*, EUR 19,80/24,90 |
| 86 | "Esperanto elektronike", komputila DVD, EUR 9,00 |
| 85 | "La vintra fabelo", teatraĵo de W. Shakespeare, trad. H. Tonkin*, EUR 14,10 |
| 82 | "El la polvo de la tero", sciencpopulariga esearo de W.F. Rolt, EUR 2,70 |
| 78 | "La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka", G.C. Fighiera*, EUR 2,40 |
| 76 | "El tero kaj etero", novelaro de Julia Pi?ro, EUR 2,70 |
| 71 | "Plena ilustrita vortaro de Esperanto", ĉefred. G. Waringhien, EUR 87,00 |
VENDOJ UNUOPAJ
| ekz. | |
| 57 | "Plena manlibro de Esperanta gramatiko", B. Wennergren, EUR 27,00 |
| 44 | "Pasporta Servo", listo de gastigantoj*, EUR 15,00 |
| 36 | "Etimologia vortaro de la propraj nomoj", A. Cherpillod*, EUR 19,50 |
| 32 | "Plena ilustrita vortaro de Esperanto", ĉefred. G. Waringhien, EUR 87,00 |
| 32 | "Vojaĝo en Esperanto-lando", legolibro de B. Kolker*, EUR 18,00 |
| 31 | "Lingvo kaj popolo", esearo de H. Tonkin*, EUR 14,10 |
| 28 | "Manlibro pri instruado de Esperanto", red. K. Kovats, EUR 7,50 |
| 27 | "Samideanoj", legolibro; red. A. Korĵenkov, EUR 7,50 |
| 24 | "Vizito al la Centra Oficejo", P. Balaz kaj F.L. Veuthey (DVD)*, EUR 12,90 |
| 23 | "Nederlands-Esperanto-Nederlands woordenboek", P. De Smedt, EUR 17,70 |
| 23 | "Historio de Esperanto", A. Korĵenkov, EUR 12,00 |
| 22 | "Extraordinaire diversit? des langues", A. Cherpillod, EUR 9,00 |
| 21 | "El verva vivo ĵurnalista", membiografio de S. Maul, EUR 21,00 |
| 20 | "Kin-Dza-Dza!", scienc-fikcia filmo (DVD), EUR 14,40 |
| 20 | "La vintra fabelo", teatraĵo de W. Shakespeare, trad. H. Tonkin*, EUR 14,10 |
| 20 | "La duonokulvitro", teatraĵo de A. Baissac (DVD), EUR 9,90 |
| 20 | "Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj", eseo de M. Boulton*, EUR 1,80 |
| 19 | "Tinĉjo en Tibeto", bildstrio de Herg?, EUR 11,70 |
| 18 | "Sed homoj kun homoj", eseo de Z.M. Sikosek*, EUR 16,50/22,50 |
| 18 | "Konciza etimologia vortaro", A. Cherpillod*, EUR 19,80/24,90 |
* Eldonaĵoj de UEA/TEJO. La prezoj estas aktualaj nerabatitaj vendoprezoj.
Post dujara interrompo reaperis "Familia Esperanto" sub la sceptro de nova redaktoro, Claude Rouget el Norvegio. "Familia Esperanto", kies subtitolo estas "Cirkulaĵo por Esperantlingvaj paroj kaj familioj", estas oficiala organo de Rondo Familia de UEA. La nova numero estas kolore ilustrita, 20-paĝa, kaj enhavas i.a. raportojn pri novjaraj Esperanto-aranĝoj, inviton al la Internacia Infana Kongreseto en Jokohamo, porinfanajn rakontojn kaj versaĵojn, spertojn de diverslandaj Esperanto-familioj kaj resuman raporton pri la pasinta jardeko de Rondo Familia.
La bulteno estas legebla en la retejo de Rondo Familia, http://uea.org/rondo_familia, kie oni povas legi ankaŭ ĝiajn antaŭajn numerojn. Por familioj, kiuj ne havas aliron al komputiloj kaj reto, oni konsideras ankaŭ paperan eldonon. Por ebligi tion subtenaj kotizoj de 10 EUR aŭ pli estas bonvenaj al la UEA-konto idoj-p de la Rondo.
Rondo Familia estis fondita en 1994, la Internacia Jaro de Familio, por ligi esperantistajn familiojn. Ĝi registras familiojn kun aŭ sen infanoj, sendepende de ilia movada engaĝiĝo. La Rondo estas gvidata de komisiono, kies kunordiganto estas Amri Wandel kaj aliaj membroj redaktoro Claude Rouget, Jouko Lindstedt kaj Bert Schumann. Lindstedt estas administranto de la retlisto denask-l, www.helsinki.fi/~jslindst/denask-l.html , kaj Schumann komisiito pri Internacia Infana Kongreseto, http://www.uea.org/kongresoj/iik.html
En sia aprila kunsido la Estraro de UEA elektis la prelegojn de la Internacia Kongresa Universitato en la Jokohama UK. La decido estis farita subaze de la profesia pritakso de la Komisiono pri IKU kunordigita de prof. Christer Kiselman. La Komisiono taksis la prelegproponojn laŭ du kriterioj: fakeco, t.e. kiom kvalifikita estas la preleganto por la temo, kaj populareco, t.e. kiom interesa kaj alloga estas la proponita temo por la kongresanoj.
En Jokohamo oni aŭdos naŭ IKU-prelegojn:
La resumoj de la prelegoj estas jam legeblaj en la retejo de IKU: http://uea.org/dokumentoj/IKU .
La prelegoj de Sibayama, Vergara kaj Wandel estos samtempe kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj. Ĉiu el la tri kursoj konsistos el la koncerna IKU-prelego kaj du daŭrigaj prelegoj pri la sama temo, kio ebligos al la partoprenantoj pli profunde konatiĝi kun la temo.
Per komuna decido de la estraroj de TEJO kaj UEA Pavel (Paŭlo) N. Moĵajev el Ukrainio transprenos de Ĵenja Amis la redaktorecon de "Kontakto". Ĵenja Amis estas redaktoro de la socikultura revuo de TEJO ekde 2002. Post pli ol kvinjara sukcesa kaj multe laŭdata laborado ŝi laŭgrade transdonos la respondecon al sia posteulo ĉi-jare.
Paŭlo Moĵajev naskiĝis en 1981 kaj diplomiĝis en 2003 en la Krimea Ŝtata Medicina Universitato en Simferopolo, kie li nun estas instruisto pri anatomio. Kun Esperanto li konatiĝis en 2000 kaj ekde tiam aktive partoprenas la landan movadon. Ekde la jaro 2003 li okupiĝas pri provlegado de "Kontakto", kies redaktoron li pasintjare ekhelpis kiel vicredaktoro. Partoprenantoj de pluraj Esperanto-aranĝoj povis ekkoni ankaŭ liajn muzikajn talentojn; ekz. en IJK-oj en 2004 kaj 2005 li koncertis prezentante proprajn kantojn. Moĵajev estas ankaŭ aktiva Esperanto-instruisto kaj diplomiĝis pri la Cseh-metodo. Li verkas, tradukas kaj lastatempe laboras ankaŭ super Esperanta-rusa vortaro.
Esperanto-bibliotekoj havas denove ŝancon pligrandigi siajn kolektojn, ĉar ankaŭ ĉi-jare UEA disdonos subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Rajtas kandidatiĝi bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. Interesitaj bibliotekoj sendu priskribon pri si kaj liston de dezirataj libroj laŭ ordo de prefero. Petoj pri diskoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. Subvencion oni ricevos kiel librojn laŭ la listo, kiu akompanis la peton. Pasintjare sep bibliotekoj ricevis subvenciojn je la valoro de 75 ĝis 250 eŭroj.
La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2007. Krom paperpoŝte (UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando), eblas sendi ilin rete al direktoroĈEco.uea.org.
Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006), kiu kun sia edzino donacis la bonhavon de la Biblioteka Apogo, eblas konatiĝi per la retejo www.poulthorsen.dk.
La nova Estraro de UEA decidis en sia kunsido la 9-an de aŭgusto en Jokohamo, ke la 94-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Bjalistoko, Pollando, por omaĝi la 150-an datrevenon de la naskiĝo de d-ro L.L. Zamenhof en lia naskiĝurbo mem.
La urbestro de Bjalistoko, d-ro Tadeusz Truskolaski ĉeestis la kunsidon, kune kun la prezidantino de Bjalistoka Esperanto-Societo, s-ino Elzbieta Karczewska, kaj s-ro Aleksander Zdechlik, kiu reprezentis la Ĉefan Estraron de Pola Esperanto-Asocio. D-ro Truskolaski transdonis al la Estraro alvokon de bjalistokanoj por okazigo de la UK en ilia urbo. Dum unu semajno ĉ. 3500 personoj subskribis la alvokon. Krom entuziasman akcepton de la urbanoj, la urbestro promesis vastan apogon de la urbo al la organizado de la kongreso.
N-ro 3 de la bulteno "Esperanto en Afriko" lanĉis monkolektadon por ebligi al kiel eble plej multaj afrikaj esperantistoj partopreni en la 93-a UK en Roterdamo en 2008. Pro ekonomiaj kialoj partopreno en UK estis ĉiam apenaŭ atingebla luksaĵo por afrikaj movadanoj. Ekde la 80-aj jaroj tamen preskaŭ ĉiujare po kelkaj afrikanoj povis realigi sian revon partopreni en UK, ĉu helpe de la Triamonda Kongresa Fondaĵo de UEA ĉu helpe de landaj Esperanto-asocioj, lokaj kluboj kaj individuaj esperantistoj.
En la UK en Jokohamo afrika ĉeesto mankis pro eksterproporciaj kostoj, i.a. pro la neceso vojaĝi al Japanio tra Eŭropo, kiu duobligus la kostojn necesajn por partopreno en UK en eŭropa lando. Por doni per la relative malmulta disponebla mono al kiel eble plej multe da esperantistoj la eblecon kongresi, UEA ĉi-jare helpis azianojn, kies partopreno en eŭropa UK siavice kostus tre multe. Krome, aparte laŭdindan kaj imitindan solidarecon montris la landa asocio de UEA, Japana Esperanto-Instituto, kiu faris kampanjon por venigi kongresanojn el malpli bonfartaj aziaj landoj. Per tiu helpo 20 esperantistoj, kiuj venkis ankaŭ la vizajn barojn, povis spiri la unikan etoson de UK.
UEA alvokas nun donacojn por partoprenigi afrikanojn en la Roterdama UK. Oni povas sendi al UEA donacojn tra kiu ajn kanalo (pri diversaj pagmanieroj vd. Jarlibro 2007, p.36). Oni aldonu la indikon "Por afrikanoj al UK".
1715 kongresanoj el 57 landoj aliĝis al la 92-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta en Jokohamo, Japanio, de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto ĉi-jare. Iom pli ol duono (904) venas el la gastigonta lando. Francio (91) ŝajnas jam certigi la duan lokon en la statistiko antaŭ Korea Respubliko (85). Aliaj landoj en la pinta dekduo estas Germanio (58), Ĉinio (44), Italio (43), Litovio (42), Rusio (34), Nederlando kaj Pollando (po 32), Usono (29) kaj Brazilo (26).
La 9-an de junio forpasis John (Johano) Rapley (1927-2007), nur dek tagojn antaŭ sia 80-jariĝo. Li estis la lasta direktoro de la Centra Oficejo de UEA en la vilaĝo Heronsgate apud Londono. Esperantisto de 1944, li eklaboris en la CO en 1951 kaj estis ĝia direktoro de 1954 ĝis 1955, kiam la CO translokiĝis al Roterdamo. Post longa paŭzo Rapley laboris ankaŭ en la Roterdama oficejo kiel librotenisto en du periodoj, 1983-1986 kaj 1990-1992. Vivante ankoraŭ en Londono li aktivis en la Londona Esperanto-Klubo, kies honora vicprezidanto li fariĝis, kaj kiel peranto de SAT. Laste Rapley kaj la edzino Helga vivis en Francio, i.a. kelkajn jaroj en La Kvinpetalo.
S-ro Aref Azari, honora membro de UEA ekde 2001 kaj honora prezidanto de Irana Esperanto-Asocio, forpasis 83-jara la 13-an de oktobro en Tehrano. Krom sia denaska lingvo, la turka, li lernis plurajn aliajn lingvojn. Li diplomiĝis kiel meĥanika inĝeniero en Usono kaj dum multaj jaroj profesie laboris en Usono kaj Germanio. En Irano li estis direktoro en kelkaj famaj fabrikoj. Li ekkonis Esperanton junaĝe, sed serioze li okupiĝis pri ĝi ekde 1976. Li gvidis multajn kursojn kaj multaj el liaj lernantoj fariĝis movadaj aktivuloj, sed unuavice li dediĉis sin al vortara laboro. En la jaro 2000 aperis lia "Ampleksa Esperanto-persa vortaro", 600-paĝa verko kun pli ol 15000 kapvortoj, kies eldonkostojn li mem surprenis. La alidirektan vortaron li sukcesis fini 70-procente.
Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj. Por iniciati kaj kunordigi diversajn agadojn dum tiu jaro, kiu defie koincidos kun la jubileo de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio, la Estraro de UEA elektis specialan laborgrupon. Ĝi funkcios sub la gvido de vicprezidanto Ranieri Clerici kaj membras en ĝi Peter Baláž, François Bartsch, Charmian Common, Renato Corsetti, Barbara Despiney, Mark Fettes, Josep Franquesa Sole, Andrej Grigorjevskij, Aleks Kadar, Lee Chong-Yeong, Ulrich Lins, Hokan Lundberg, A. Giridhar Rao, Hans Michael Maitzen, Ileana Schroeder kaj Renée Triolle.
La Internacia Jaro de Lingvoj inspiris ankaŭ la elekton de la kongresa temo de la 93-a UK en Roterdamo (19-26 julio 2008), "Lingvoj: trezoro de la homaro".
Ankaŭ la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo (4-11 aŭgusto 2007) havos en sia programo Movadan Foiron kaj Klerigan Tagon. Post la sukcesa unua provo en Florenco, ankaŭ en Jokohamo la Movada Foiro okazos lige kun la sabata Interkona Vespero. En ĝi landaj kaj fakaj asocioj, eldonejoj, kulturaj kaj movadaj instancoj k.a. povos prezenti siajn agadon, eldonaĵojn ktp. Interesitoj petu specialan respondilon ĉe Anna Lowenstein (
En la kongresa lundo okazos jam por la kvina fojo la Kleriga Tago. Ĝin organizas Humphrey Tonkin (
La 12-an de aŭgusto forpasis en Portadown, Norda Irlando, post longa elĉerpa malsano Marvin H. Stanley. Li naskiĝis la 20-an de oktobro 1953. En 1975 li diplomiĝis pri ekonomiko kaj kontado, kaj en 1984 ankaŭ kiel bibliotekisto kaj informadikisto. Servinte kiel ŝtatoficisto en Belfasto, ekde septembro 1986 Marvin Stanley laboris en la Centra Oficejo de UEA kiel ĉefkontisto. Dum multaj jaroj li gvidis ankaŭ la agadon de Espermenso. Unu el liaj ŝatokupoj estis ĝardenado kaj tial li volonte pasigis sian malmultan liberan tempon prizorgante la ĝardeneton de la UEA-domo.
Sub la titolo "Lingvaj kaj historiaj analizoj" aperis la aktoj de la 28-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno en 2005. Krom enkonduko de d-ro Detlev Blanke, kiu gvidis la konferencon kaj redaktis la aktojn, en la volumo aperas la tekstoj de ĉiuj ses prelegoj kun resumoj en Esperanto kaj la angla. Kontibuis al la konferenco Oksana Burkina el Rusio ("Rimarkoj pri la prononca normo en Esperanto"), Aida Čižikaitė el Litovio ("Uzo de refleksivo en la litova, Esperanto kaj kelkaj aliaj romandevenaj lingvoj"), Toon Witkam el Nederlando ("La ekscito de vortstatistiko: kiel krudforta kunmet-analizo kompletigas tekstkontrolon"), Sebastian Moret el Svislando ("Esperanto aŭ fremdaj lingvoj? Diskutadoj en Sovetlando 1920-1930"), Christian Lavarenne el Francio ("La katolika eklezio kaj Esperanto: kelkaj novaj faktoj"), kaj Andreas Künzli el Svislando ("Metologiaj aspektoj en la projekto Svisa Enciklopedio Planligva").
"Lingvaj kaj historiaj analizoj" (ISBN 978 92 9017 098 3), grandformata kaj plaste kovrumita, havas 92 paĝojn. Ĝia prezo ĉe la Libroservo de UEA estas 12,00 eŭroj (plus sendokostoj kaj, en EU, imposto 6%; ekde 3 ekz. rabato de 1/3).
Ĝis la 29-a de januaro 1312 kongresanoj el 51 landoj aliĝis al la 92-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la Jokohamo de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto. Sekve la Jokohama UK jam superis la definitivajn nombrojn de aliĝintoj de du ekstereŭropaj UK-oj de la lastaj dek jaroj: Adelajdo en 1997 (1224) kaj Tel-Avivo en 2000 (1212), dum du aliaj UK-oj ankoraŭ superas Jokohamon en la statistiko: Fortalezo en 2002 (1484) kaj Pekino en 2004 (2031). La unua japana UK en Tokio en 1965 arigis 1710 aliĝintojn. Ĝis nun la nombra evoluo de la Jokohama UK preskaŭ precize sekvas tiun de la UK en Florenco. Je la sama dato pasintjare la Florenca UK havis 1305 aliĝintojn el 51 landoj, kaj ĝia fina nombro estis 2209 kongresanoj el 62 landoj.
Pli ol duono, 766, de la aliĝintoj venas el la gastigonta lando. Ĝiaj najbaroj Korea Respubliko kaj Ĉinio liveris po 68 kaj 29 aliĝintojn. La aliaj landoj kun minimume 10 aliĝintoj ĝis nun estas Germanio (50), Francio (49), Litovio (34), Italio kaj Nederlando (po 25), Pollando (22), Britio (18), Svedio (17), Brazilo (16), Usono (14), Kroatio (13), Belgio (12), Bulgario, Ĉeĥio kaj Svislando (po 11), Aŭstralio, Hungario kaj Rusio (po 10).
Al la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo aliĝis 1901 esperantistoj el 57 landoj. La dua UK en Japanio estis do pli multnombra ol la unua, kiu okazis en Tokio en 1965 kaj arigis 1710 aliĝintojn. En Jokohamo ĉeestis krome 160 personoj, kiuj aĉetis 196 unutagajn kartojn. La oficiala statistiko de UK-aliĝintoj, kiu aperas i.a. en la Jarlibro de UEA, tamen ne inkluzivas aĉetintojn de unutagaj kartoj.
Plej multe da kongresanoj, 1024, liveris la gastiganta lando Japanio. Minimume 10 aliĝintoj venis el Francio (94), Korea Respubliko (91), Germanio (62), Ĉinio (57), Litovio (49), Italio (46), Rusio (35), Pollando kaj Usono (po 34), Brazilo kaj Nederlando (po 32), Britio kaj Hispanio (po 24), Irano kaj Svedio (po 19), Finnlando, Kroatio kaj Svislando (po 18), Aŭstralio, Belgio kaj Bulgario (po 16), Ĉeĥio (12), Hungario kaj Israelo (po 11), kaj Slovakio kaj Vjetnamio (po 10).
Kadre de la elektado de komisionoj kaj komisiitoj por nova trijara periodo la Estraro de UEA elektis ankaŭ la juĝantojn de la Belartaj Konkursoj. Kune kun prof. Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari, respektive prezidanto kaj sekretario, ili konsistigas la Komisionon pri Belartaj Konkursoj. Inter la elektitoj estas pluraj laŭreatoj de la Konkursoj.
Pri la verkoj de la unuopaj konkursaj branĉoj juĝas po tri ĵurianoj. Tiuj pri poezio estas Anja Karkiainen (Finnlando), Carmel Mallia (Malto) kaj Mao Zifu (Ĉinio). Pri prozo juĝos Gerrit Berveling (Nederlando), Donald Broadribb (Aŭstralio) kaj Konisi Gaku (Japanio), kaj pri eseo Detlev Blanke (Germanio), Giancarlo Fighiera (Italio) kaj Gotoo Hitoshi (Japanio). La juĝantoj pri teatraĵoj estas Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio) kaj Giuliano Turone (Italio). La Infanlibron de la Jaro elektos Kitagawa Hisasi (Japanio), Jouko Lindstedt (Finnlando) kaj James Rezende Piton (Brazilo). La juĝantoj pri filmoj estas Roman Dobrzynski (Pollando), Brian Moon (Luksemburgio) kaj Francisko Veuthey (Nederlando).
Por la branĉo de kantoj oni provizore ne elektis juĝantojn, ĉar en 2008 ne okazos konkurso en tiu branĉo.
Limdato por partopreni en la Belartaj Konkursoj de 2008 estas la 31-a de marto, escepte de filmoj, por kiuj la limdato estas la 1-a de julio. Ĉiujn konkursaĵojn oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete:
edukado.net aktiva dum la UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 336 (2009-08-03)
Lernu.net kaj Edukado.net diplomitaj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 296 (2008-07-28)