Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 255 (2007-02-16)
Oratora Konkurso en Jokohamo

En la 92-a UK en Jokohamo denove okazos Oratora Konkurso por junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro. Rajtos partopreni gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo s-ino Claude Nourmont, .

La junaj oratoroj povos elekti inter kvar temoj:

  • Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto
  • Kiel la reto ŝanĝas la Esperanto-movadon?
  • Ĉu ni lernas el pasinteco?
  • Sciencfikcio - ĉu fantazio aŭ aŭguro?

Oni devos paroli pri la elektita temo libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de parolado estos 10 minuitoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La plej bonaj konkursantoj ricevos libropremiojn.

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)

Konrad Andrzejuk venkis en la Oratora Konkurso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 512 (2013-07-29)

Oratora Konkurso en Rejkjaviko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 500 (2013-05-22)

Oratora Konkurso en Bjalistoko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 328 (2009-06-04)

Rezultoj de la Oratora Konkurso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 295 (2008-07-27)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026