Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Reta kinejo
Videoj de Universala Esperanto-Asocio en Youtube
La plej novaj videoj de UEA publikigitaj en Youtube-kanalo UEAviva. Por vidi pli transiru per la ligilo.
La 2-an de aŭgusto 2026
Anonco de la gajnintoj de la kvina Interkultura Novelo-Konkurso (INK-5)

Ni ĝoje anoncas la gajnintojn de la kvina Interkultura Novelo-Konkurso (INK-5)! Trovu la kompletan liston de gajnintoj, finalistoj kaj pliajn detalojn en: https://bobelarto.ink/ Partoprenu ankaŭ la sekvan eldonon de INK! https://bobelarto.ink/eo/konkurso/ Ni dankas la kunlaboron al la Universala Esperanto-Asocio (UEA), la Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj al Bobelarto pro la organizado de la konkurso. La gajnintojn prezentas Manuela Ronco, la sekretario de INK.

La 27-an de julio 2026
Virina Agado de UEA: Korpo kaj sano de virinoj

La 25-a de majo estas grava dato en la historio de la Komisiono de UEA por Virina Agado. Fakto estas, ke la Estraro de UEA aprobis ĝian kreadon en tiu dato en la jaro 2024. Pro tio la Komisiono volas aperi ĉiun jaron en tiu dato. Programo: „Virinoj kaj viroj - unu homaro kun duspecaj cerboj ?“ D-ro Christoph Klawe (Germanio) Hildegarde von Bingen Malgosia Komarnicka (Pollando) Fumado ĉe virinoj D-ino Margaret Zaleski-Zamenhof (Francio) "Baby blues" kaj ĝiaj fiziologiaj fontoj Mirejo parolis (Svislando) Specifaj kanceroj ĉe virinoj D-ino Ruth Kevess-Cohen (Usono) Virina sano en 2050 Artikolo de D-ino Alina Staikov el Zuriko Ĝenerala diskuto

La 26-an de julio 2026
73- Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj

La 12-an de julio 2026
Komitatkunsido de UEA la 11an de julio 2026

La 25-an de junio 2026
72- Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj

La 8-an de majo 2026
71- Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj

La 12-an de aprilo 2026
70- Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj

La 28-an de marto 2026
69- Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj

La 22-an de marto 2026
Komitatkunsido de UEA la 21an de marto 2026

La 20-an de marto 2026
110-a Universala Kongreso de Esperanto [Brno, Ĉeĥio 2025]

Dokumenta kurtfilmo pri la la 110-a Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥioo, kiu okazis de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2025. Aliĝis 1132 homoj kaj la temo estis: Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj Pliaj informoj: https://www.uea.org/kongresoj/UK/2025 Filmo farita de Rogener Pavinski. Subtekstigu la filmon en via lingvo, elŝutu la transkribitan dosieron:https://drive.google.com/file/d/1VVRt9ck0DPAPNxIxkutO3tcJYTHt6Upv/view?usp=sharing Uzu teksto-redaktilon kaj traduku (sen ŝanĝi la tempo-indikojn) kaj sendu retpoŝte al rogener(ĉe)ikso(punkto)net Tiu ĉi filmo samkiel aliaj registraj agadoj de la UK estas eblaj danke al donacoj. Eblas donaci dum aliĝo al la UK, rekte per la aliĝilo, aŭ konstante, al la fondaĵoj de UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj - diversaj fondaĵoj subtenas la kongresan agadon kaj eblas elekti unu aŭ plurajn.

La 7-an de marto 2026
Eksterordinara komitata kunsido de la 7-a de marto 2026

La 4-an de februaro 2026
68- Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj

La 3-an de februaro 2026
Unu jaron sen Renato: Memorkunveno

Reta memorkunveno por Renato Corsetti kun ĉeesto de liaj familianoj kaj partopreno de ĉ. 90 homoj en la 1-a de feb. 2026

La 9-an de januaro 2026
67- Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj

La 1-an de januaro 2026
Premio Maertens 2026: intervjuo kun la premiito, Alekso Miller

PREMIO MAERTENS 2026 Komuniko de la juĝkomisiono La Premio Grégoire Maertens celas premii esperantistajn organizaĵojn aŭ individuojn, kiuj per siaj realigoj grave kontribuis kaj plukontribuos al la evoluigo de la Esperanto-movado. Pri la ricevantoj de la premio decidas komisiono konsistanta el eksaj prezidantoj de UEA, eventuale kun la kunlaboro de aliaj eksaj estraranoj de UEA. Malsame al aliaj movadaj premioj, la Premio Maertens metas emfazon ne nur al la jamaj atingoj, sed ankaŭ al la potencialaj estontaj kontribuoj de la premiito; simbole, oni anoncas ĝin en la unua tago de la nova jaro—kiu ankaŭ, nehazarde, estas la naskiĝtago de la nomdoninto. La Premio Grégoire Maertens por la jaro 2026 estas aljuĝita al: Alekso Miller pro lia rimarkinda laboro sur la kampo de la Esperanta video-arto, kiu malfermas novajn vojojn en la informado, instruado, uzado kaj ĝuado de la lingvo. Kreskinta en la usona ŝtato Minesoto, Alekso diplomiĝis en orienta Usono pri teatro kaj nun loĝas en Atlanto, Georgio. Tiu urbo estas la dua grava centro de filmproduktado en Usono, kaj Alekso ne nur aktoras en diversaj filmoj kaj teatraj prezentoj, sed akiris la necesajn kapablojn por mem reĝisori kaj produkti filmojn, kadre de vigla loka komunumo de kin-laboristoj. Konatiĝinte kun Esperanto en 2013, kaj spertante ĝian vivantecon en la somera kursaro NASK en 2016, li ekvidis en ĝi invitan terenon por videokreado. Inter liaj multaj kontribuoj al la evoluigo de tiu kampo, elstaras la jenaj: - la jutuba kanalo Exploring Esperanto ("Esplori Esperanton"), jam kun pli ol 380 videoj kaj 8200 abonantoj; - la Usona Bona Film-Festivalo, kiu jam atingis sian 7-an eldonon kun pli ol 200 filmoj el la tuta mondo, el kiuj la plej populara atingis jam pli ol 63.000 spektojn; - la realigo de plena profesinivela filmo de la teatraĵo "1910" el la Universala Kongreso en Montrealo en 2022. Ĉiu el tiuj diversaj projektoj estas mem plurfaceta, servante kiel modelo kaj inspiro por vastiĝanta filmkulturo en Esperanto. Ekzemple, la videoj ĉe Exploring Esperanto uzas diversajn formatojn, inkluzive de mallongaj vertikalaj videoj por tre mallongaj "kapsulaj" videoj (multaj el tiuj estas pri la ĝusta vortouzo de iu Esperanta vorto). La filmoj estas ĉiaspecaj: jen distraj, jen edukaj, jen plene esperante, jen angle kun esperantaj subtekstoj. Estas aŭdiolibroj, atentokaptaj mallongaj filmoj, estas registraĵoj de koncertoj, skeĉoj, improvizaj humuraĵoj. La vigleco kaj vario en si mem kreas allogan bildon pri la lingvo kaj ĝia kulturo. Prizorgante la Film-Festivalon, en kiu partoprenas homoj el la tuta mondo, Alekso ankaŭ helpis plibonigi la filmojn kvalite, per konsiloj kaj praktika helpo, same per prelegoj pri filmado, muntado, redaktado de sono, ktp. Li krome zorgis, ke la Festivalo ne dependu de li, kaj efektive la lastaj du eldonojn organizis aliaj, dum li mem plu senlace kuraĝigas kaj subtenas kaj la organizantojn kaj hezitemajn filmemulojn. Enplektante siajn aktorajn amikojn kaj konatojn en la produktado de filmoj en Esperanto, li cetere signife popularigis la lingvon en la Atlanta kino-komunumo. Pinto de tiu filmproduktado ĝis nun estas la filmo de la originala teatraĵo "1910", por kiu Alekso utiligis kvar kameraojn, redaktis la sonon, kaj faris la finan muntaĵon, inkluzive de intervjuetoj kun la aktoroj kaj la verkistino Ĵenja Amis. La fina produkto estas spektebla ĉe lia jutuba kanalo (jam 7.300 spektoj). Tamen, kredante je la valoro de fizikaj realigoj, disvastigeblaj sendepende de la retaj entreprenoj, Alekso krome pretigis la filmon por eldono sur Blu-radia disko kun multaj aldonaĵoj kaj subtitoloj en ok lingvoj. Pri ties eldono nun respondecas Esperanto-USA. Per sia talenta laboro, Alekso Miller signife plialtigas la nivelon de la Esperanta filmkulturo kaj sendube stimulos ĝian pluan evoluon en la venontaj jaroj. La aljuĝo de la dua Premio Grégoire Maertens, kun mona subteno de €1.000, celas rekoni lian elstaran kaj daŭrontan kontribuon. Kelkaj ligiloj al projektoj menciitaj en la teksto: - https://www.youtube.com/@ExploringEsperanto - https://www.youtube.com/@EsperantoUSA (ludlistoj de la Film-Festivalo troveblas ĉi tie) - https://www.youtube.com/watch?v=fbWldQKlfrA (La plena teatraĵo "1910")

Pliaj videoj de UEA estas spekteblaj en Youtube-kanalo UEAviva
 
Supren
UEA, 2026