Sinjoro Prezidanto,
Gesinjoroj Honoraj Gastoj,
Estimataj Gekongresanoj,
Geamikoj karaj, alvenintaj al Jokohamo el ĉiuj partoj de nia planedo, akceptu la tradician Zamenhofan saluton!
Vi reunuiĝis por ĝui la sen-egalan, neforgeseblan etoson de niaj kongresoj kaj por debati i.a. pri la akcepto de Okcidento en Oriento aŭ pri rezisto tiurilata. Tiu elektita kongresa temo aperas urĝe aktuala en nia epoko de tutmondiĝo. Fakte, unu jarcenton post nia unua Universala Kongreso, kiam "...inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj...", nun, citante la vortojn de nia Prezidanto, "... homoj kun homoj ĉi tie reunuiĝantaj venas ne nur de Eŭropo sed de plej diversaj kulturregionoj de la mondo".
Mi, persone, estante inĝeniero de pontoj, ege ŝatus kontribui al konstruo de pontoj de interkompreno kaj de akcepto reciproka inter Oriento kaj Okcidento. Dum mia profesia kariero, plurajn jarojn mi funkciis kiel konsilisto ĉe mondfama Tokia konstrufirmao. Tiam, dum miaj oftaj restadoj en via lando, mi spertis persone la akcepton de Oriento; mi ĝuis amikecon de miaj tiamaj kunlaborantoj, mi estis kore akceptata en iliaj hejmoj, konatiĝis kaj amikiĝis kun iliaj gefamilianoj. Kelkajn jarojn pli malfrue mi estis akceptita ankoraŭ pli sincere, estante, kun mia edzino, invititoj de Oomoto, al kies membroj mi ŝatus eldiri ĉi tie mian apartan saluton.
Mi ŝatus aparte saluti ankaŭ doktoron Kobayashi kaj la teamon de tradukintoj de "La Zamenhof-strato", kies laboro estis rekompencita per la belega eldono de la japana versio de la libro. Fine mi dezirus honori la memoron de Ito Kanzi, mia forpasinta spirita frato Ludovikito, el kies senlaca strebo rezultis impona kolekto de la plena verkaro de nia komuna Avo, kies ideoj estas akceptataj de bonpensantoj same en Okcidento kiel en Oriento.
Tamen, kontraŭe al miaj personaj spertoj, mi konscias ke la rezisto inter Oriento kaj Okcidento certe ankoraŭ ne malaperis. Ĝi rezultas de malkompreno ne nur de lingvo sed ankaŭ de kutimoj kaj ĝenerale de kulturoj malsamaj. Por venki tian reziston ni devas esti armitaj de toleremo ambaŭflanka. Estas ja la idealo de toleremo, kiu antaŭ 120 jaroj naskis nian Lingvon Internacian, por ke ĝi faciligu la komprenon de la diverseco kaj sekve la akcepton de tiu diverseco – de diverseco, sekve de multnombro de kulturoj, konribuanta al la spirita riĉeco de la homaro.
Ni esperantistoj kontribuas per nia agado al la akcepto kaj ni konraŭbatalas la reziston inter Oriento kaj Okcidento. Mi forte deziras al via Kongreso, ke ĝi estu grava paŝo sur la vojo kondukanta al tiu nobla celo.
Louis C. Zaleski-Zamenhof
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)