Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 259 (2007-03-24)
Konkurso pri jubilea simbolo por la 100-jara UEA

En 2008 Universala Esperanto-Asocio estos 100-jara. Por ekhavi grafikan identigilon, kiu kunligu ĉiaspecajn aktivaĵojn tra la mondo okaze de tiu festo, la Estraro de UEA lanĉis konkurson pri jubilea simbolo.

La serĉata simbolo emfazu la 100-jaran historion de UEA kaj la daŭran aktualecon de ĝiaj celoj kaj idealoj. Ĝi estu elvoka, laŭeble simpla kaj uzebla presite kaj elektronike. Ĝi estu unukolora aŭ plurkolora sed ankaŭ unukolore uzebla. La simbolo estos uzata nur lige kun la festado de la 100-jariĝo de UEA kaj ĝi ne anstataŭos la ĝeneralajn movadajn simbolojn (verda stelo, simbolo de la Jubilea Jaro 1987 k.a.).

En la konkurso rajtas partopreni ĉiuj, ankaŭ ne-esperantistoj. Oni rajtas partopreni per pli ol unu konkursaĵo. La gajninto ricevos premion de 500 eŭroj. La rajtoj pri la premiita konkursaĵo, inkluzive de ĝia eventuala adapto, apartenos al UEA. Pri la aljuĝo decidos la Estraro de UEA.

Oni sendu la konkursaĵojn ĝis la 30-a de junio 2007 al Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando; aŭ rete al <simboloCHEco.uea.org>.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026