"Ni ekbruligu la flamon de Amikeco trans limoj. Ĝia lumo signifas justecon, fratecon, pacon inter homoj kaj popoloj. Kaj por ke tiu flamo povu lumi pli klare en la mondo, ni laboras por la disvastigo de la neŭtrala internacia lingvo, Esperanto. En la servo de la nobla tuthomara kulturo ĝi vivu, floradu kaj eligu la lumon de amikeco trans limoj."
Tiel Erik Carlén, antaŭ pli ol 36 jaroj anoncis la belan ideon pri la starigo de tiu ĉi grava jara evento, kiu poste fariĝis tutmonda tradicio de la Esperanto-medio. Al la origina ideo oni povas aldoni plurajn aliajn signifojn, laŭ propraj vidpunktoj kaj sugestoj de la medio, sed la ideo pleje respegulas la esencan fonon de nia lingvo internacia:
Tamen, malgraŭ la dekomenca sukceso inter ni esperantistoj, iom post iom, tiu ĉi celebrado fariĝis pli modesta, malmulte ekspluatita, preskaŭ forgesita. Ĉu vere estas tiel? Donu vi respondon. La plej agema kaj vigla grupo estis ĝis nun sendube tiu de Loveno (Leuven) en Belgio, kiu ĉiujare organizas imponan aranĝon kun subteno de la urba administracio. Petu sugestojn kaj informojn al tiuj esperantistoj, iIli estos kontentaj helpi vin.
Alia grupo kiu ĉiam organizas ion elstaran estas tiu de Triesto (Italio), kiu ĉi-jare dum tiu semajno prezentos “Kurta KinoEsperanto Festivalo”-n kaj la filmojn alvenintajn el Italio, Ukrainio, Litovio, Kroatio; ĵurio kaj publiko voĉdonos por la plej bonaj. Spektontoj, ankaŭ ne esperantistoj, estos bonvenaj.
Pluraj Esperanto-grupoj aranĝas komunan vespermanĝon aŭ skribas bildkartojn al malproksimaj geamikoj, aliaj organizas ekskurseton, aliaj donacas librojn al fora E-grupo. La eblecoj ion fari estas abundaj, sufiĉas iom da bona volo. Bona, eĉ bonega, ideo estus kolekti monon por financi la partoprenon de junulo al TEJO-Kongreso en Vjetnamio aŭ al UK en Japanio.
Mi invitas vin ĉiujn partopreni en tiu ĉi celebrado: bonvolu kontakti min -- se vi emas -- por peti informojn, sugestojn, indikojn; mi estas je dispono. Kaj, se vi ion aranĝos, bonvolu informi min kaj mi informos la aliajn, kiuj povos imiti vin kaj ricevi instigon al simila agado.
Edvige Ackermann (Italio)
noredv CHE tele2.it
Komisiito de UEA pri SIA
MondaFest’ 2020: unua semajno kun riĉa programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 889 (2020-06-25)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 849 (2020-02-17)
Universala Esperanto-Asocio: Mesaĝo al Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko okaze de Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 783 (2019-02-20)
Semajno de Internacia Amikeco (SIA) 2018
Gazetaraj Komunikoj n-ro 728 (2018-02-23)
21a de februaro 2018 Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 725 (2018-02-19)