La 21-an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la universitato de Dako (Orienta Banglujo), ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo plurajn manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bengala (bangla / bn / বাংলা ভাষা), kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo "pli granda", parolata de la fortuloj de tiu momento.
Je la 17-a de novembro 1999 Unesko proklamis la 21-an de februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. En 2007 ankaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (1) alvokis la membroŝtatojn por "Antaŭenpuŝi la konservadon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj uzataj de la popoloj de la mondo", samtempe deklarante la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj. (2) En 2014 Unesko aperigis en sia retejo ankaŭ Esperanto-lingvan version de la mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro, Irina Bokova. (3)
Kiel rilatas al ĉio ĉi Esperanto? La kernaj valoroj de ĉi tiu tago, la diverseco kaj la rajto de ĉiu homo paroli sian gepatran lingvon, estas ankaŭ la valoroj, kiujn la tutmonda movado por Esperanto defendas. Ni, la esperantistoj, volas neniun lingvon malaperigi, ni volas, ke ĉiuj lingvoj plu ekzistu, en respekto de ĉies lingvaj rajtoj, kaj regu lingva justeco en la inter-komunikado. Ĉi-cele, de multaj jaroj, Universala Esperanto-Asocio (UEA) solene kunfestas ĉi tiun tagon, interalie por substreki, ke la internacia lingvo Esperanto ne estas eliminanto de lingvoj, kia estas lingvo de granda ekonomia kaj militista potenco.
Esperanto fakte estas protektilo kontraŭ la malapero de lingvoj, kiel diris s-ino Vigdís FINNBOGADÓTTIR (prezidento de la Respubliko Islando inter 1980-1996): "Estas jam tempo ke la diversaj nacioj komprenu, ke neŭtrala lingvo povus iĝi vera remparo por iliaj kulturoj kontraŭ la monopolema influo de nur unu aŭ du lingvoj, kiel hodiaŭ tio pli kaj pli evidentiĝas. Mi sincere esperas, ke Esperanto rapide progresos por helpi ĉiujn naciojn de la mondo." (4)
Eble iu ankoraŭ demandas: "Kial ĝuste Esperanto?". La kialo estas
simpla. Malantaŭ Esperanto ne estas ŝtatoj, ekonomiaj interesoj,
imperiismaj strebadoj, nek popoloj, kies intereso estus la malaperigo de
aliaj popoloj, ties lingvoj, aŭ akiro de iliaj merkatoj. Malantaŭ
Esperanto estas nur bonvolaj homoj el plej diversaj popoloj, nacioj, kiuj
celas justecon por ĉiuj kulturoj kaj ĉiuj lingvoj, en paco inter ĉiuj
popoloj.
"Plifortigi la rajtojn de la parolantoj de ĉiu lingvo
estas la celo, al kiu esence kontribuas Esperanto." (Prof. Robert
Phillipson (5)). Esperanto estas ilo akcelanta atingon de justa komunikado
kaj tiel de justaj rilatoj inter etnoj, kulturoj, popoloj. "... Mi
esperas, ke Esperanto daŭrigos la plenumadon de tiu duflanka rolo
subtenante diversecon kaj kreante unuecon." (Rita Izsák-Ndiaye,
Speciala Raportisto de UN. (6))
Sekve, la uzo de la ponto-lingvo Esperanto en internacia komunikado
realigas lingvan egalrajtecon kaj helpas ĉiujn pluvivigi sian lingvon. Ĉi
tiu estas la klara mesaĝo, kiun Esperanto-parolantoj el la tuta mondo
volas sendi al ĉiuj tutmonde la 21-an de februaro.
- Ekkonu la
internacian lingvon, Esperanton, per www.lernu.net! (7)
Informa Fako de Universala Esperanto-Asocio, UEA (8), Renato Corsetti, Stefano Keller, Emilio Cid, Vasil Kadifeli, kun teamanoj, www.linguistic-rights.org/21-02-2018
1) www.un.org/en/events/motherlanguageday
2) 2008 - International
Year of Languages | http://www.un.org/en/events/iyl/
3)www.unesco.org/new/en/unesco/events/prizes-and-celebrations/celebrations/international-days/international-mother-language-day-2014
(arĥiva kopio de la Unesko-retpaĝo: PDF)
4)http://www.linguistic-rights.org/uea/Justa_Komunikado_Lingva_Justeco_Vigdis_FINNBOGADOTTIR_prezidento_de_la_Respubliko_Islando_1980_1996.pdf
5)www.linguistic-rights.org/esperanto-125/Dr-Robert-Phillipson-Professor-emeritus-125-years-of-Esperanto.html
- Dr. Tove Skutnabb-Kangas
6)
www.linguistic-rights.org/esperanto-125/Rita-Izsak-UN-independent-expert-on-minority-issues.html
7) www.lernu.net
8) Universala Esperanto-Asocio (UEA) -
www.uea.org
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia tago de Biciklo, 3 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 882 (2020-06-03)
Mesaĝo de TEO kaj UEA okaze de la Internacia Tago de Teo, 21 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 873 (2020-05-16)