[ Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj paperaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]
La Internacia Tago de Familioj, la 15-a de majo, estas okazo por rekoni la gravecon de la familio kiel la baza unuo de socio. Ĉi-jare la Tago alprenas specialan signifon dum la mondo frontas la eksplodon de KOVIM-19. Tra la mondo familioj estas dividitaj de militoj, naturaj katastrofoj, malsato – kaj nun de neeblo moviĝi trans distancoj pro timo de infektiĝo. Kaj la Internacia Tago de Familioj okazas nur tagojn post horora kaj poltrona atako kontraŭ akuŝa hospitalo en Afganio, kiu portis morton al patrinoj kaj orfigis bebojn ĝuste tie, kie nova vivo envenas la mondon.
Kiam L.L. Zamenhof kreis Esperanton, en 1887, li revis pri mondo unuigita de komunikado trans etnaj lingvoj por krei tion, kio fariĝu unu tutmonda familio. Tra la jaroj lian idealismon kontraŭis la insista emfazo de multaj niaj gvidantoj pri malsameco kontraŭ simileco, kaj sendependeco kontraŭ kunlaboro. Sukcesaj familioj scias kiel partopreni, kiel komunikiĝi kaj kiel toleri diferencon. La familio restas modelo de tio, kion ni povus atingi en malferma, demokratia, kunlaborema mondo. Ni alvokas al parolantoj de Esperanto, ke ili laboru por atingi tiun idealon, kaj al Unuiĝintaj Nacioj, ke ĝi daŭrigu kaj intensigu sian laboron por familioj kaj infanoj ĉie en la mondo. Neniam estis epoko, kiam espero estas pli grava ol nun, kaj esperoplena agado pli gravas ol senpensa dividiĝo. Per Esperanto, la lingvo de espero, nia Asocio laboras por unuigi la mondon cele al pli bona kaj pli humana morgaŭo.
[ Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj paperaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]
La 21-a de majo estas deklarita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Tago de Teo. Post akvo la plej ofte uzata trinkaĵo en la mondo estas teo. Te-rikolto kaj -produktado povas esti la plej grava vivrimedo por pluraj neriĉaj familioj en multaj landoj. Te-industrio provizas formalan laboron por multaj homoj, inkluzive signife multe da virinoj, en urboj kaj vilaĝoj, kio gravas des pli en foraj malriĉaj regionoj. Krom tio, estas science pruvite, ke teo danke al kontraŭinflama kaj antioksidanta ecoj estas utila por sano: bonkvalita teo helpas por bona funkciado kaj kondiĉo de digesta sistemo, koro, haŭto, renoj kaj dentoj.
Tiel Unuiĝintaj Nacioj per deklaro de specifa tago por teo atentigas la homaron pri la graveco de teo en la monda batalo kontraŭ mizero. La tago ankaŭ pensigas te-produktantojn kaj te-ŝatantojn pri ekologiaj problemoj: teo povas kreski nur en specialaj kondiĉoj, kiuj nun de loko al loko ŝanĝiĝas pro la klimat-problemo. Pluraj agrikulturaj areoj esencaj al te-plantado ne plu estas tiaj, kiaj ili estis antaŭ kelkaj dekoj da jaroj, tiel ke te-komunumo devus aktive subteni politikojn por protekto kaj gardado de la naturmedio, speciale laŭ la direktoj de internaciaj rekomendoj kiel la Celoj por Daŭripova Evoluigo.
Fine estas egale grava la kultura aspekto ĉirkaŭ teo. De jarcentoj, eĉ jarmiloj, ĝi estas parto de tradiciaj kulturoj en multaj landoj en pluraj kontinentoj: Ĉinio, Barato, Indonezio, Japanio, Kartvelio, Irano, Argentino, Vjetnamio, Turkio, Anglio, Hispanio, Svislando, Azerbajĝano kaj multaj aliaj tenas profundajn kulturajn rilatojn kun teo. Samtempe ĝi estas ilo por konekti ĉiujn tiujn kulturojn per komunaj aŭ similaj trajtoj, sociaj kaj familiaj, tiel ke per teo individuoj ĝentile heredas kaj grupoj nature konservas la kulturan diversecon de la mondo, la edukajn valorojn por infanoj kaj la socian estimon pri kulturo, historio kaj ekologio.
Teamanta Esperantista Organizo (TEO) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA) kunlaboras por diskonigi al homoj en pli ol 120 landoj tion, kion teo reprezentas, kun la celo antaŭenigi la valorojn de paco, internacia kunlaboro kaj daŭripova evoluigo, konstante atentaj al la Tagordo 2030 de Unuiĝintaj Nacioj.
Rezolucion de la Ĝenerala Asembleo de UN pri la Internacia Tago de Teo eblas legi en 6 lingvoj ĉe https://undocs.org/A/C.2/74/L.6/Rev.1.
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 887 (2020-06-18)