Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 273 (2007-12-03)
UEA invitas prelegi en la Roterdama IKU-sesio

Dum la 93-a UK en Roterdamo okazos la 61-a sesio de Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, 767, IL-71799 Makabim, Israelo, rete: amri@.spamaĵo?huji.ac.il, ĝis 2008-01-31.

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego rajtas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ por AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Estos bonvenaj proponoj ligitaj al la kongresa temo "Lingvoj: trezoro de la homaro" aŭ al la 100-jariĝo de UEA. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo).

La proponoj estos prijuĝataj de la Komisiono pri IKU kaj fine konsiderataj de la Estraro de UEA. La proponintoj estos informitaj pri akcepto aŭ ne-akcepto ĝis 2008-04-15. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis 2008-05-31.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per modesta honorario. Pliaj detaloj troviĝas en la IKU-paĝo ĉe http://uea.org/dokumentoj/IKU/.

La prelegtekstoj de la 60-a IKU okazinta dum la Jokohama UK estas haveblaj kiel presitaa libro (120 paĝoj; red. A. Wandel; prezo 12,00 eŭroj plus afranko kaj, en EU, imposto 6%) kaj ankaŭ rete en la IKU-paĝo (vd. supre). Ankaŭ IKU-libroj de kelkaj antaŭaj jaroj estas plu aĉeteblaj ĉe la Libroservo de UEA kaj rete legeblaj ĉe la IKU-paĝo.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

UEA invitas prelegi en la 72-a IKU-sesio en Lahtio: nova limdato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 778 (2019-01-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026