Kadre de la 105-a UK en Montrealo okazos la
73-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas profesorojn,
docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj
al la sekretario de IKU (
Lige kun la IKU
okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj
por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu
prelego kadre de la IKU kaj el du kromaj prelegoj. Tiukaze bonvolu indiki,
ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.
La
prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko.
Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan
biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Proponoj,
kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti utiligitaj en aliaj
kadroj, kiel Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem
zorgi pri sia aliĝo.
Akceptita IKU-prelego estos rekompencita
per honorario de 260 EUR. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa
livero de teksto por la IKU-libro kaj duono – de la efektiva okazigo
de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en
la retejo de IKU: https://www.uea.org/kongresoj/universitato.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
La Universala Kongreso en Montrealo prokrastita al la jaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 862 (2020-04-11)
UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)