Bv. noti la pli fruan
limdaton por IKU-proponoj (Internacia Kongresa Universitato) dum la
UK en Montrealo. UEA invitas personojn kun taŭgaj kvalifikoj kandidatiĝi
ĉe la IKU-sekretario Amri Wandel (
La prelegoj estu pri
interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu preleganto
devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo.
Lige kun
la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Bv.
indiki, ĉu via IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS kurso, kiu
konsistos el la IKU-prelego kaj du kromaj prelegoj.
La
proponoj estos prijuĝitaj de profesia ĵurio kaj respondoj estas
antaŭvidataj en marto. Proponoj, kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj, kiel Scienca
Kafejo.
Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario
de 260 EUR. Duono de la honorario dependas de la efektiva okazigo de la
prelego kaj duono - de ĝustatempa livero de teksto por la IKU-libro, kiu
aperos fine de majo 2020 en formato simila al la IKU-libroj de la
antaŭaj jaroj.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
UEA fariĝis ĉefa partnero de KAEST 2020, kiu okazos rete (1-4 oktobro)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 906 (2020-09-11)
Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)