Du elstaraj membroj de UEA forpasis en januaro en tre alta aĝo: la honora membro d-ro Yamazoe Saburoo kaj la dojeno de la Delegita Reto s-ro René Llech-Walter.
D-ro Yamazoe Saburoo naskiĝis la 20-an de oktobro 1908 kaj forpasis la 15-an de januaro 2007. Li estis biokemiisto kaj profesoro pri medicino. Esperanton lin eklernis en 1928. Li estis dumviva membro de Japana Esperanto-Instituo kaj prezidanto de Japana Esperanta Medicina Asocio. D-ro Yamasoe estis ĝenerala sekretario de Universala Medicina Esperanto-Asocio 1970-1989; ĉefredaktoro de "Medicina Internacia Revuo" 1976-1993 kaj kasisto de UMEA ekde 1976 ĝis 2000. Krom fakaj artikoloj en Esperanto, li aŭtoris du ampleksajn vortarojn: "Angla-Esperanta Medicina Terminaro" (2001) kaj "Esperanta-Angla Medicina Terminaro" (2006). En 1980 li ricevis premion de la japana registaro, en 1996 la Premion Ossaka de Japana Esperanto-Instituto kaj en 1998 li fariĝis honora membro de UEA.
La 24-an de januaro forpasis s-ro René Llech-Walter, kiu festis sian 100-an naskiĝdaton la 30-an de marto pasintjare. Ekde 1932 ĝis sia morto li estis delegito de UEA en sia hejmurbo Perpignan en Francio. Li estis estrarano de UEA 1955-1964 kaj prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto 1957-1967, kiu poste elektis lin honora prezidanto. Li estis dumviva membro de UEA kaj Internacia Katolika Unuiĝo Esperantitsta. Llech-Walter estis konata kultur-aganto inter katalunoj en Francio. En 1982 la franca edukministerio rekonis lian aktivadon per sia plej grava distingo, la rango de Komandoro en la Ordeno de Akademiaj Palmoj. Ĉambro en la Centra Oficejo de UEA portas lian nomon memore al lia kontribuo por aĉeti la domon de la Asocio en Roterdamo komence de la 60-aj jaroj.
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas rete aliĝi, senpage por UEA-membroj, ĝis la 26-a de julio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 890 (2020-06-27)
MondaFest’ 2020: Por la Virtuala Kongreso Individuaj Membroj de UEA aliĝos senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 885 (2020-06-16)
Membronombro 2019: nova kotizsistemo estis pozitiva por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 853 (2020-03-05)
Mesaĝo al niaj membroj: Festu la Universalan Tagon de la Infano ĉi-merkrede!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 834 (2019-11-18)