La 92-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Jokohamo (Japanio) de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2007 kun 1901 partoprenantoj el 57 landoj, kun la temo "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto",
Konstatinte, ke ideoj kaj influoj moviĝas ambaŭdirekte inter "Okcidento" kaj "Oriento", sed ke pro la aktualaj neegalecoj tiu reciprokeco iĝis nevidebla,
Konstatinte, ke tiu sama kaŭzo malhelpas ankaŭ la fluon de ideoj kaj influoj inter aziaj landoj,
Notinte, ke tro rigidaj konceptoj pri "Okcidento" kaj "Oriento" malhelpas interlokajn dialogojn, kaj
Notinte kun kontento, ke la jaro 2008 estas proklamita fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Jaro de Lingvoj,
Alvokas, ke la rilatoj inter civilizoj kaj kulturoj baziĝu ne sur konflikto sed sur interkompreniĝo, justeco kaj paco,
Konfirmas la potencialon de Esperanto por interponti homojn de diversaj lingvoj kaj kulturoj,
Atentigas samtempe pri la akuta neceso konsciiĝi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Esperanto-komunumo, kaj rilati kun instancoj kaj asocioj kiuj jam okupiĝas pri tiaj problemoj,
Deklaras, ke la ekesto de regiona kunlaboro ankaŭ en Azio kaj aliaj mondopartoj estas esenca antaŭkondiĉo por la plua disvolviĝo de Esperantaj agadoj tie,
Esprimas la senkondiĉan subtenon de la Esperanto-komunumo al vera plurlingvismo kiel rimedo por akceli unuecon en diverseco, kaj kuraĝigas esperantistojn energie labori por la plenumo de la celoj de Unuiĝintaj Nacioj por la Internacia Jaro de Lingvoj.
(Noto: Oficialaj angla kaj franca tradukoj de la rezolucio estos riceveblaj ĉe la Centra Oficejo.)
La Universala Kongreso en Montrealo prokrastita al la jaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 862 (2020-04-11)
Kongresa rezolucio de la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 842 (2019-12-30)
Rezolucio de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 814 (2019-07-26)
Rezolucio de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 749 (2018-08-10)
Rezolucio de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 584 (2015-08-04)