Ĝis la 29-a de januaro 1312 kongresanoj el 51 landoj aliĝis al la 92-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la Jokohamo de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto. Sekve la Jokohama UK jam superis la definitivajn nombrojn de aliĝintoj de du ekstereŭropaj UK-oj de la lastaj dek jaroj: Adelajdo en 1997 (1224) kaj Tel-Avivo en 2000 (1212), dum du aliaj UK-oj ankoraŭ superas Jokohamon en la statistiko: Fortalezo en 2002 (1484) kaj Pekino en 2004 (2031). La unua japana UK en Tokio en 1965 arigis 1710 aliĝintojn. Ĝis nun la nombra evoluo de la Jokohama UK preskaŭ precize sekvas tiun de la UK en Florenco. Je la sama dato pasintjare la Florenca UK havis 1305 aliĝintojn el 51 landoj, kaj ĝia fina nombro estis 2209 kongresanoj el 62 landoj.
Pli ol duono, 766, de la aliĝintoj venas el la gastigonta lando. Ĝiaj najbaroj Korea Respubliko kaj Ĉinio liveris po 68 kaj 29 aliĝintojn. La aliaj landoj kun minimume 10 aliĝintoj ĝis nun estas Germanio (50), Francio (49), Litovio (34), Italio kaj Nederlando (po 25), Pollando (22), Britio (18), Svedio (17), Brazilo (16), Usono (14), Kroatio (13), Belgio (12), Bulgario, Ĉeĥio kaj Svislando (po 11), Aŭstralio, Hungario kaj Rusio (po 10).
Membronombro 2019: nova kotizsistemo estis pozitiva por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 853 (2020-03-05)
La 103-a UK havas altan protektanton kaj altan nombron de aliĝoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 720 (2018-01-12)
Fina statistiko de Lillo: 2698 aliĝintoj el 80 landoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 586 (2015-08-20)
UEA retenis la membronombron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 449 (2012-03-22)
1400 aliĝintoj unu semajnon antaŭ la 96-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 417 (2011-07-16)