Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 720 (2018-01-12)
La 103-a UK havas altan protektanton kaj altan nombron de aliĝoj

La Alta Protektanto de la 103-a UK estas s-ro Luís Filipe de Castro Mendes, Ministro pri Kulturo en la registaro de Portugalio. Konata poeto kaj verkisto en la portugala lingvo, s-ro de Castro Mendes disvolvis longan diplomatian karieron, interalie en Luando, Madrido, Parizo, Rio-de-Ĵanejro, Budapeŝto, kaj Nova Delhio. Plej laste li estis la ĉefa portugala reprezentanto ĉe Unesko (2011-2012) kaj la Konsilio de Eŭropo (2012-2015), antaŭ ol akcepti la postenon de kulturministro en aprilo 2016.

La unua aliĝperiodo por la kongreso, kun la plej favora tarifo, finiĝis la 31-an de decembro. Ĝis nun estas registritaj 1019 homoj el 61 landoj – bona nombro, kiu nur iomete postrestas la aliĝojn por la 100-a UK en Lillo. La landoj kun plej multaj kongresanoj estas Francio (187), Germanio (91), Pollando (68), Brazilo (64), Japanio (58), Hispanio (49), Belgio (39), Rusio (30), Britio/Italio/Koreio (27), Nederlando (26), Usono (25), Portugalio (24), Ĉeĥio (22), Danio (20), Irano (18), Finnlando (17), Hungario (16), Ĉinio/Svislando (15), Aŭstrio (12), kaj Kanado (11).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/720a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026