Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 268 (2007-08-31)
Elvira Fontes ne plu inter ni

La 25-an de aŭgusto forpasis en San-Paŭlo la elstara Esperanto-pedagogo s-ino Elvira Fontes. Ŝi naskiĝis en 1916 kaj estis profesie instruisto de la franca lingvo. Esperanton ŝi lernis en 1960 kaj ekde la posta jaro instruis ĝin en Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) dum kvar jardekoj. En la 70-aj jaroj ŝi gvidis televidan Esperanto-kurson ĉe TV Cultura. S-ino Fontes prezidis EASP de 1974 ĝis 1983 kaj longtempe redaktis ĝian bultenon "La Lampiro". Ŝi estis direktoro de la instrua departemento de EASP, sekciestro de ILEI en Brazilo kaj prizorganto de ekzamensesioj de Brazila Esperanto-Ligo.  De 1973 ĝis 1988 ŝi redaktis semajnan rubrikon pri Esperanto en la ĵurnalo "Diario Popular" de San-Paŭlo. Oni ofte invitis ŝin paroli pri Esperanto ĉe ĵurnaloj kaj televidstacioj. Ŝi aŭtoris du furorajn lernolibrojn, "Unuaj paŝoj" (en 2001 aperis ĝia 7-a eldono) kaj "Survoje al Esperantujo" (1991). Elvira Fontes estis fakdelegito de UEA pri literaturo ekde 1973, komitatano A 1974-1980 kaj ekde 2000 Honora Membro de UEA.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026