Fine de januaro aperis ĉe UEA, rezulte de ties kunlaboro kun la instrua TTT-paĝaro www.edukado.net kaj la instruista faka asocio ILEI, la informkajero "La Komuna Eŭropa Referenckadro: Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj" [1].
La kerno de la 24-paĝa kajero estas la Esperanto-traduko de la unua ĉapitro el la plurcentpaĝa libro [2] eldonita de la Konsilio de Eŭropo kaj konsiderata la plej baza kaj grava dokumento en la eŭropa lingvoinstrua medio. En la kajero troviĝas ankaŭ la memtaksaj tabeloj de la Referenckadro kaj artikolo pri la uzo de la Europass-sistemo.
Per tiu ĉi eldonaĵo UEA kaj ILEI celas diskonigi la enhavon kaj la signifon de la Referenckadro, informi pri sia kunlaboro kun la Lingva Departemento de la Konsilio de Eŭropo kaj indiki la paŝojn faratajn kaj farotajn por ebligi al la monda esperantistaro pli bonkvalitajn kaj modernajn lingvouzajn kondiĉojn. La esperantistaj fakuloj pri lingvoinstruado nun alfrontas la defion oficiale kaj konsekvence apliki la novan skalon kaj la koncernajn terminojn, kaj ellabori kaj akreditigi novan, laŭnorman ekzamensistemon de UEA kaj ILEI. Pri la progreso en tiu laboro informos la oficialaj organoj de ILEI kaj la porinstruista paĝaro www.edukado.net.
La broŝuro "La Komuna Eŭropa Referenckadro" estas aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA por la prezo 3,00 eŭroj (plus sendokostoj kaj 6% por imposto en EU; rabato de 1/3 ekde 3ekz.). Ĝi estas ankaŭ rete elŝutebla ĉe www.edukado.net , kies sekcioj Referenckadro kaj Katalogo havas pli da informoj pri la eldonaĵo.
La materialojn de la kajero tradukis Roel Haveman, Katalin Kováts kaj István Ertl. Pri la ĝenerala kunordigo kaj redaktado respondecis Katalin Kováts.
[1] Kováts, K. (red): La Komuna Eŭropa Referenckadro: Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj. Rotterdam: UEA, 2007. 24p. ISBN 978 929017095 2
[2] La titolo de la anglalingva versio (la verko ekzistas en kelkaj lingvoj): "The European Framework in its political and educational content” in: Common European Framework of Reference for Languages: Learning, Teaching, Assessment (CEFR). Strasbourg: Council of Europe, 2001.
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 849 (2020-02-17)
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)
UEA 111-jara: Vivanta asocio por vivanta lingvo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 800 (2019-04-28)
La unua numero de Unesko-Kuriero por 2019 (jan-mar) omaĝas la Internacian Jaron de Indiĝenaj Lingvoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 794 (2019-04-10)
Aperis la Dua Bulteno kun servoj (loĝado, ekskursoj, bankedo) por la 104-a UK, Lahtio 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 784 (2019-02-28)