Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 260 (2007-04-22)
Naŭ IKU-prelegoj, tri AIS-kursoj en Jokohamo

En sia aprila kunsido la Estraro de UEA elektis la prelegojn de la Internacia Kongresa Universitato en la Jokohama UK. La decido estis farita subaze de la profesia pritakso de la Komisiono pri IKU kunordigita de prof. Christer Kiselman. La Komisiono taksis la prelegproponojn laŭ du kriterioj: fakeco, t.e. kiom kvalifikita estas la preleganto por la temo, kaj populareco, t.e. kiom interesa kaj alloga estas la proponita temo por la kongresanoj.

En Jokohamo oni aŭdos naŭ IKU-prelegojn:

  • GOTOO Hitosi: "La Vortaro por Lernantoj";
  • KIMURA Gorou: "Ĉu malplimultaj lingvoj estas ekonomiaj malvenkintoj?";
  • LEE Chong-Yeong: "Kapitalismo kaj Konfucea kulturo";
  • Eugen MACKO: "Orienta-okcidenta dialogo laŭ Heidegger";
  • SIBAYAMA Zyuniti: "Geografia Informo-Sistemo (GIS) en nia vivo";
  • José Antonio VERGARA: "Malegalecoj je sano kaj ties sociaj determinantoj";
  • Amri WANDEL: "Orienta astronomio: gasto-steloj en la Galaksia fervojo";
  • ZHU En: "Esperanto kaj Bakin";
  • YAMASAKI Seiko: "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto".

La resumoj de la prelegoj estas jam legeblaj en la retejo de IKU: http://uea.org/dokumentoj/IKU .

La prelegoj de Sibayama, Vergara kaj Wandel estos samtempe kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj. Ĉiu el la tri kursoj konsistos el la koncerna IKU-prelego kaj du daŭrigaj prelegoj pri la sama temo, kio ebligos al la partoprenantoj pli profunde konatiĝi kun la temo.

El Gazetaraj Komunikoj

CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 909 (2020-09-22)

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 903 (2020-09-06)

Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026