Tiom UEA vastiĝis tra la mondo ke la tradicia nov-jara mesaĝo devus esti sendita plurajn fojojn tra la jaro. Multaj el niaj membroj festas la novan jaron nun, sed ekzistas ankaŭ multaj kiuj festos ĝin post kelkaj tagoj; aliaj, kiuj festos ĝin en marto aŭ septembro; aliaj, kiuj nun festas ne la novan jaron sed Ramadanon; kaj certe eĉ aliaj. Ĉiukaze, pro respekto al la tradicio, ni restu ĉe la komenco de la kristana kalendaro.
Novjara mesaĝo estas okazo por pritaksi kun kritika distanco la evoluon dum la pasinta jaro kaj por esprimi dezirojn pri la evoluo en la posta jaro.
La Esperanto-movado dum la jaro 2000 daŭrigis sian kutiman kreskon. Ne lasu ke misgvidu vin la membro-nombro de ĉi tiu aŭ de aliaj organizaĵoj. En efektiveco, ĉi-momente Esperanto kreskas, foje eĉ tumulte, en regionoj kiuj ne eniras la bon-kondutan cirklon de la ok plej industriaj landoj en la mondo. Ekster tiuj ok landoj esperantistoj apenaŭ povas revi pagi kotizojn aŭ aĉeti librojn eldonatajn en tradicie fortaj bazoj de la movado. Defio staras antaŭ UEA kaj la ceteraj organizaĵoj: ĉu ni sukcesos trovi manierojn enplekti tiujn homojn en la vivon de Esperantujo? Nia himno nenie asertas ke la flugiloj de facila vento devas porti la novan senton nur de riĉa loko al riĉa loko.
Se vi do vivas en lando kie ne estas problemo pagi la kotizon de individua membro, bonvolu fari tion. Per tio vi helpos ĉiujn agadojn de UEA (ekde disvastigo de Esperanto inter la junularo aŭ en la Interreta mondo ĝis helpo al la movado en Afriko aŭ Nepalo). Jen kiel, fakte, oni elspezos la monon de via kotizo. Krome, vi aliĝos al la rondo de la esperantistoj plej bone informataj per la plej legata Esperanto-revuo, kaj vi estos inter la plej favorataj partoprenantoj de Universalaj Kongresoj, aĉetantoj de libroj kun rabatoj ktp.
Estas nun finiĝanta Kampanjo 2000, kiun sindediĉe sekvis la esperantistaro en multaj landoj. Ĝi portis kelkajn sukcesojn, dum ĉe iuj agad-flankoj progreso forestas. UEA, kiel reprezentanto de la monda esperantistaro, regajnis ĉiujn ŝanceliĝintajn poziciojn ĉe internaciaj organizaĵoj, kiel UN kaj Unesko kaj aliaj ankoraŭ, kaj ĝuste en la dua duono de la jaro 2000 atingis pliajn rezultojn. Esperantistoj estis petataj prelegi en Unesko mem al la tuta mondo de neregistaraj organizaĵoj. Neniu ridetis kaj neniu primokis, multaj eĉ petis rilati kun ni. Same okazas en UN, kie, dank' al la refortigita Novjorka Oficejo, oni komencas ricevi de pluraj flankoj subtenojn por la rezolucio de la Seula konferenco de NRO-j (1999), kiu postulas ke UN finfine alfrontu la problemon de lingvaj homaj rajtoj kaj la eblan solvon pere de neŭtrala lingvo.
En ĉiuj kontinentoj esperantistoj komencas funkciigi ĉiam pli sukcese siajn kontinentajn au landarajn Esperanto-asociojn, -uniojn kaj -komisionojn. Mi ne povas ne mencii la amerikajn kaj aziajn kongresojn, kiel brilajn ekzemplojn de tio kion oni faras. Mi ne povas ne mencii la revigliĝon de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu eble siavice revigligos kelkajn Esperanto-agade marĝenajn eŭropajn landojn. Mi certas ke eŭropaj esperantistoj kapablos ĝis maksimumo ekspluati la eblojn kiujn prezentas la Eŭropa Jaro de Lingvoj 2001, por montri al la mondo, kiu vere volas subteni plurlingvecon kaj sekurigi la plu-ekziston de naciaj lingvoj.
Apud la tradiciaj rimedoj por Esperanto-agado pli kaj pli ekspansias io nova: Interreto. Estas vere mirinde konstati kiel rapide esperantistoj sukcesis adaptiĝi al ĉi tiu moderna komunik-rimedo kaj utiligi ĝin por Esperanto. Tiu kampo certe prezentas al ni multajn eblojn (mi ne kaŝu de vi ke multaj novaj esperantistoj en multaj malnovaj landoj varbiĝas pere de interretaj kursoj). UEA kaj la ceteraj organizaĵoj devus, laŭ mi, iom pli kuraĝe plonĝi en ĉi tiun maregon, kie oni trovas amason da junaj kaj interesaj homoj. Ĝuste tiajn homojn ni bezonas.
Ĉar ni parolas pri junaj homoj, estas oportune mencii la labor-streĉojn de nia junulara sekcio TEJO, kiu rekomencas produkti novajn ideojn kaj novajn sukcesajn agadojn. Mi apelacias al ĉiuj legantoj de ĉi tiu mesaĝo, junaj kaj maljunaj, ke ili klopodu superi organizajn kaj aĝajn limojn kaj antaŭenigi kunlaboron. Ĉiu plia novjara mesaĝo fakte portas nin pli proksimen al la momento kiam la TEJO-homoj devos transpreni la torĉon (kaj mem verki siajn novjarajn mesaĝojn). Same mi petas ĉies kunlaboron por ILEI, nia instruista brako. Apenaŭ necesas diri ke kie oni ne instruas Esperanton, oni ne kreas esperantistojn. Instruado havas fortan lokon en la nun diskutata nova laborplano de UEA.
Mi ne povas fini ĉi tiun mesaĝon sen du lastaj konsideroj.
Niaj fakaj asocioj devas fortiĝi, por apliki Esperanton en la praktiko. Nur kiam Esperanto estos lingvo per kiu oni povas aĉeti kamionon en Eŭropo kaj sendi ĝin al Afriko, tiam Esperanto komencos esti vere normale internacia lingvo.
Mi parolis pri kamionoj kaj komercado, sed ne estas malsame pri spiritaj kaj kulturaj varoj. Kiel ĉiam okazis en la pasinteco, ekzistas fortoj en la mondo kiuj postulas rezigni je demokratio favore al ekonomia efikeco. Ne estas strange ke tiujn ideojn subtenas ĉefe tiuj kiuj estas (aŭ esperas esti) ekonomie fortaj. Ni apartenas, laŭ mi, al la alia flanko, al tiuj kiuj postulas ke la homo estu en la centro de la atento, kiuj pensas ke ekonomia evoluo havas sencon nur se ĝi plifeliĉigas, ne se ĝi mortigas la homon per malsanoj aŭ detruante lian mondon. Ni postulas ke ankaŭ en la lingva kaj kultura kampo estu demokratio, ke neniu humiliĝu kaj submetiĝu. Tion ni diru laŭte kaj klare en ĉiuj forumoj en kiuj ni havos la eblon paroli dum la venonta jaro. Interne de la movado, ĉiuj bonvolu partopreni la diskutojn pri la labor-plano, kies slogana resumo estas ĝuste: Al lingva demokratio!
Bondezirojn al vi kaj al Esperanto en la jaro 2001-a.
Kep Enderby
La ĝenerala sekretario de UEA, Michela Lipari, petas uzi por mesaĝoj
al ŝi nur la ret-adreson <
Ankaŭ la retadreso de la estrarano pri kulturo, Tacuo Huĝimoto, estas
ŝanĝita. La nova estas
En la jaro 1999 UEA ricevis 21 novajn dumvivajn membrojn, dum ilia nombro en 1998 estis nur 13. En 2000 dumviva membriĝo eĉ pli populariĝis. Ĝis la 15-a de decembro aliĝis jam 28 novaj dumvivaj membroj. De post 1976, kiam la dumviva kotizo estis fiksita je 25-oblo de la kotizo de Membro-Abonanto en la koncerna lando, nur en unu jaro aliĝis pli da dumvivaj membroj, nome 29 en la jaro 1979. UEA do notos novan rekordon, se ĝis la jarfino ankoraŭ du pliaj membroj kotizos por la tuta vivo.
Germanio liveris 5 dumvivajn membrojn. La aliaj landoj estas Japanio (4), Britio kaj Francio (po 3), Brazilo kaj Usono (po 2), Aŭstralio, Bulgario, Ĉinio, Hispanio, Korea Respubliko, Luksemburgio, Nederlando, Pollando kaj Vjetnamio (po 1).
18 el la aliĝintoj estas viroj, 10 estas virinoj. La plej juna naskiĝis en 1984, la plej aĝa en 1921. Ok el la novaj dumvivaj membroj neniam antaŭe membris en UEA sed rekte aliĝis en la dumviva kategorio.
Je la Zamenhof-Tago 2000 UEA havas entute 894 dumvivajn membrojn.
Inter ĉiuj neregistaraj organizaĵoj UEA troviĝas sur la 14-a loko en la monda statistiko de kolektantoj de subskriboj por Manifesto 2000. Ĝis la 10-a de oktobro pli ol 60 milionoj da homoj donis per sia subskribo apogon al tiu dokumento, iniciatita de grupo de Nobel-premiitoj pri paco kadre de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco. Duono de la subskriboj estis kolektita de Monda Spirita Universitato Brahma Kumaris. Pli ol unu milionon atingis ankaŭ Monda Federacio de Unesko-Kluboj, -Centroj kaj -Asocioj.
La 20 plej aktivaj NRO-j laŭ la nombro de kolektitaj subskriboj:
| 30 588 855 | Monda Spirita Universitato Brahma Kumaris |
| 1 101 481 | Monda Federacio de Unesko-Kluboj, -Centroj kaj -Asocioj |
| 247 365 | Studrondo Guru Gobind Singh |
| 102 168 | Jubillenium |
| 90 014 | Monda Konfederacio de Instruistoj |
| 70 026 | Fondaĵo Dhammakaya |
| 66 816 | Pax Christi Internacia |
| 35 109 | Caritas Internationalis |
| 30 000 | Soka Gakkai Internacia |
| 13 399 | Monda Packonsilio |
| 11 622 | Pacboato |
| 9 578 | Soroptimista Internacio |
| 9 216 | Fondaĵo Alvoko de Nobel-Premiitoj |
| 5 669 | Universala Esperanto-Asocio |
| 4 769 | Kunordiga Komitato de Internacia Volontula Servo |
| 3 243 | Kunularo de Aktivuloj por Homara Bonfarto |
| 2 707 | Monda Organizaĵo por Antaŭlerneja Edukado |
| 2 586 | Monda Skolta Asocio |
| 1 629 | Pacfondaĵo Goi |
| 1 522 | Internacia Konsilio de Organizaĵoj de Folkloraj Festivaloj kaj Popola Arto |
La kolektado de subskriboj plu daŭras. Oni povas subskribi en Interreto ĉe www.uea.org/2000.html aŭ per letero al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Ĉe UEA eblas ricevi senpage faldfoliojn kun la teksto de Manifesto 2000 kaj kupono por subskribo. Esperanto-gazetoj estas petataj represi la tekston de la Manifesto kun la kupono aŭ dissendi la faldfolion kune kun sia proksima numero.
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA denove invitas partoprenantojn. La rezultojn oni anoncos en la 86-a Universala Kongreso en Zagrebo.
Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondiĉoj:
Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj.
Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK, "Kulturo de dialogo -- Dialogo inter kulturoj". Proksimuma longo 10 tajpitaj paĝoj (ĉ. 400 x 65 tajpospacoj). Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj.
Kanto: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj aŭtoroj. Premio "An-Song-san" kaj du aliaj premioj.
Vidbendo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo (vd. ĉe Eseo). Daŭro 15 ĝis 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.
Infanlibro de la Jaro: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en la jaro 2000. Unu premio.
Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2001. Por vidbendo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 2001.
Ĉion oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnneweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
La konkursaĵoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas.
Premioj: 1-a premio: EUR 190; 2-a premio: EUR 133; 3-a premio: EUR 76; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) EUR 133; Infanlibro de la Jaro: EUR 399.
Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Belartaj Konkursoj.
Detala regularo haveblas kontraŭ unu respondkupono ĉe UEA, Nieuwe
Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, aŭ rete ĉe <
En 2001 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA. Parto de tiu procezo estas elekto de komitatanoj B kiel reprezentantoj de la individuaj membroj (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidebla nombro da IM je la 31-a de decembro 2000 oni elektos sep komitatanojn B por la periodo 2001-2004.
La Ĝenerala Regularo (art. 8) preskribas: "Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn."
Kompletaj proponoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo ĝis la 28-a de februaro 2001. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj (t.e. ne telefaksoj aŭ retmesaĝoj).
Ĉiu kandidato devas esti individua membro de UEA dum du jaroj antaŭ la elektiĝo (t.e. 1999 kaj 2000) kaj kompreneble kotizi ankaŭ por 2001. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Jama komitatano estas reelektebla kondiĉe ke en la periodo 1995-2000 li/ŝi ĉeestis almenaŭ unu komitatkunsidon. Oni tamen memoru ke la elektoj estas ŝanco alporti freŝajn fortojn kaj ideojn al la gvidado de la Asocio.
Se ne estos pli ol sep validaj kandidatoj, oni konsideros ĉiujn elektitaj. Se ili estos pli multaj, la individuaj membroj ricevos en aprilo voĉdonilon por elekti siajn reprezentantojn per baloto.
Uzu vian demokratian rajton reprezentiĝi en la supera gvidorgano de UEA!
Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro
En la ferma solenaĵo de la 85-a UK en Tel-Avivo la kongresanoj sendis gratulmesaĝon al s-ro Moshe Katsav, membro de la Honora Komitato de la UK, pro lia ĵus okazinta elekto al la ofico de la prezidento de la kongresa lando. Nome de la kongresanoj la mesaĝon subskribis Kep Enderby, prezidanto de UEA, kaj Amri Wandel, prezidanto de LKK.
Prezidento Katsav reciprokis la gratulojn per dankletero al prof. Wandel. La letero tekstas:
Jerusalemo, 19 okt 2000 Al Prof. Amri Wandel
Prezidanto de la LKK de la Universala Kongreso de Esperanto Ŝalom kara Prof. Wandel, Multajn dankojn por la bondeziroj kaj la gratuloj kaj speciale por la varmaj vortoj kiuj estis por mi fonto de kuraĝigo kaj kaŭzis al mi grandan plezuron. Ni devas elstarigi la unuigan, agi por la forigo de la streĉoj en la socio kaj konduti en reciproka estimo kaj en la spirito de nacia paciĝo. Ni agu kune por efektivigi la ŝtatajn kaj naciajn defiojn kiuj troviĝas antaŭ ni. Koran saluton al s-ro Keppel Enderby, la prezidanto de UEA. Kun saluto de bona nova jaro, Moshe Katsav
UEA disdonis por la kvara fojo subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Rekorda nombro de 28 Esperanto-bibliotekoj el 21 landoj sendis peton. La juĝkomisiono povis ĝojigi 15 bibliotekojn, inter kiuj estis dividita la sumo de 1800 eŭroj.
La subvencion ricevis: Kataluna Esperanto-Asocio (EUR 250); Vjetnama Esperanto-Asocio (EUR 250); Bonaera Esperanto-Asocio, Argentino (EUR 150); Chengdu-a Esperanto-Asocio, Ĉinio (EUR 150); Esperanto-Biblioteko Novaj Horizontoj, Kolombio (EUR 150); Esperanto-Societo La Progreso, Prilep, Makedonio (EUR 150); Korea Esperanto-Asocio (EUR 100); Esperanto-Societo Bude Borjan, Zagrebo, Kroatio (EUR 100); Malta Esperanto-Societo (EUR 100); Kultura Esperanto-Centro de Angevin kaj Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo, Francio (po EUR 75); Esperanto-Muzeo Lajos Gyula, Pecs, Hungario (EUR 75); Animada Klubo de Esperanto, Zambio (EUR 75); Bulgara Esperanto-Asocio (EUR 50); Lipecka Esperanto-Klubo Revo, Rusio (EUR 50).
Ekde la unua aljuĝo en 1997 ĝis nun, entute 43 Esperanto-bibliotekoj povis pligrandigi siajn kolektojn per subvencio de la Biblioteka Apogo. Pro la multeco de la petintoj la subvencio ankoraŭ ne estis asignita dufoje al sama biblioteko.
Petoj por la aljuĝo en 2001 devos atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2001. Ilin akompanu listo de dezirataj libroj ordigitaj laŭ prefero, ĉar la subvenciojn oni ricevas ne kiel monon sed kiel librojn. Konsiderataj estas nur bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia ekstermovada instanco.
La subskribokampanjo de Unesko por Manifesto 2000 jam pli ol duonvojas. El la celataj 100 milionoj da nomoj pli ol 60 milionoj estis atingitaj en septembro. Duono el ili, iom pli ol 30 milionoj, estis kolektita en Hinda Unio, dum en Brazilo oni superis 13 milionojn.
Ankaŭ UEA partoprenas en la kampanjo. UEA eldonis la Esperantan tradukon de la Manifesto kiel belan faldfolion. Multaj Esperanto-gazetoj aperigis la tekston de la Manifesto kun kupono por subskribo. Aliaj estas petataj fari same aŭ sendi kun sia proksima numero la folion riceveblan ĉe UEA. Eblas subskribi ankaŭ en Interreto ĉe www.uea.org/2000.html.
Ĝis la 10-a de oktobro UEA ricevis entute 5669 subskribojn, el kiuj 4152 papere kaj 1517 rete. Inter la 82 landoj Brazilo estas la sola kun pli ol mil subskriboj (1027), sekvata de Italio (853) kaj Francio (633). La statistiko malkaŝas ankaŭ, ke en multaj landoj kun relative forta Esperanto-movado oni ankoraŭ neglektis la kolektadon. Landaj asocioj kaj lokaj kluboj devus rapide ekaktiviĝi, sed iniciatemaj esperantistoj kompreneble ne bezonas atendi ilian instigon por mem ekagi.
Ne temas pri propra kampanjo de UEA sed pri partopreno en la ĝenerala kampanjo de Unesko. Tial esperantistoj kolektu subskribojn ne nur de aliaj esperantistoj sed de ĉiuj homoj en sia medio. Ankaŭ la subskribojn de ne-esperantistoj oni sendu al UEA.
| Papere | Rete | Sume | |
| Afganio | - | 1 | 1 |
| Albanio | 14 | - | 14 |
| Alĝerio | 1 | 1 | 2 |
| Antiloj | 1 | - | 1 |
| Argentino | 159 | 7 | 166 |
| Aŭstralio | 19 | 13 | 32 |
| Aŭstrio | 11 | 17 | 28 |
| Belgio | 88 | 66 | 154 |
| Benino | 1 | 13 | 14 |
| Bjelorusio | 1 | - | 1 |
| Bosnio-Hercegovino | 55 | - | 55 |
| Brazilo | 888 | 139 | 1027 |
| Britio | 25 | 41 | 66 |
| Bulgario | 70 | 7 | 77 |
| Ĉeĥio | 331 | 7 | 338 |
| Ĉilio | 86 | - | 86 |
| Ĉinio | 18 | 11 | 29 |
| Danio | 16 | 17 | 33 |
| Ebura Bordo | 1 | - | 1 |
| Estonio | 1 | - | 1 |
| Fiĝio | - | 1 | 1 |
| Finnlando | 28 | 16 | 44 |
| Francio | 181 | 452 | 633 |
| Ganao | 2 | 1 | 3 |
| Germanio | 85 | 67 | 152 |
| Greklando | 2 | - | 2 |
| Hinda Unio | 9 | 4 | 13 |
| Hispanio | 12 | 16 | 28 |
| Hungario | 56 | 12 | 68 |
| Irano | 30 | 27 | 57 |
| Irlando | 1 | 4 | 5 |
| Islando | 1 | 2 | 3 |
| Israelo | 4 | 4 | 8 |
| Italio | 796 | 57 | 853 |
| Japanio | 19 | 21 | 40 |
| Jugoslavio | 87 | 4 | 91 |
| Kamerunio | 1 | - | 1 |
| Kanado | 2 | 4 | 6 |
| Kazaĥio | 1 | 1 | 2 |
| Kenjo | 1 | - | 1 |
| Kolombio | 1 | 40 | 41 |
| Kongo, Dem.Resp. | 7 | - | 7 |
| Korea Resp. | 1 | 15 | 16 |
| Kroatio | 15 | 2 | 17 |
| Kubo | 9 | - | 9 |
| Latvio | - | 1 | 1 |
| Libano | - | 2 | 2 |
| Libio | 1 | - | 1 |
| Litovio | 5 | 4 | 9 |
| Luksemburgio | 1 | 2 | 3 |
| Madagaskaro | 1 | - | 1 |
| Malto | - | 1 | 1 |
| Meksiko | - | 2 | 2 |
| Moldavio | - | 1 | 1 |
| Nederlando | 88 | 37 | 125 |
| Nepalo | 25 | - | 25 |
| Niĝerio | 4 | - | 4 |
| Nikaragvo | 1 | - | 1 |
| Norvegio | 3 | 17 | 20 |
| Nov-Zelando | - | 4 | 4 |
| Pakistano | 118 | 57 | 175 |
| Pollando | 73 | 9 | 82 |
| Portugalio | 1 | 6 | 7 |
| Rumanio | 11 | 104 | 115 |
| Ruslando | 249 | 46 | 295 |
| San-Marino | - | 1 | 1 |
| Senegalio | 2 | - | 2 |
| Slovakio | 128 | 18 | 146 |
| Sud-Afriko | - | 4 | 4 |
| Svedio | 17 | 19 | 36 |
| Svislando | 63 | 9 | 72 |
| Taĝikio | 1 | - | 1 |
| Tajlando | 1 | 1 | 2 |
| Tanzanio | 18 | 1 | 19 |
| Togolando | 41 | 3 | 44 |
| Turkio | 1 | - | 1 |
| Ukrainio | 105 | 18 | 123 |
| Usono | 9 | 45 | 54 |
| Uzbekio | 3 | - | 3 |
| Venezuelo | - | 2 | 2 |
| Vjetnamio | 44 | 12 | 56 |
| Zambio | 1 | - | 1 |
| (Nekonata) | - | 1 | 1 |
| TOTALE | 4152 | 1517 | 5669 |
Jam por la 13-a fojo pleniĝis de vizitantoj la sidejo de UEA en Roterdamo dum la Malferma Tago sabaton, la 25-an de novembro. Entute 110 gastoj el 12 landoj ĝuis programon, kiu fariĝis pli riĉa ol antaŭanoncite.
La ĉefa gasto estis Spomenka Stimec, unu el la plej elstaraj nuntempaj Esperanto-verkistoj, kiu dufoje prelegis pri sia verkista aktivado kaj aŭtografis siajn librojn. Ĉar ŝi estas sekretario de la Loka Kongresa Komitato de la 86-a UK, ŝi uzis la okazon ankaŭ por doni freŝajn informojn pri la kongresaj preparoj.
La librokulturan funkcion de la Malferma Tago plie emfazis la lanĉo de la Esperanta eldono de La lada tambureto de la Nobel-premiito Gunter Grass. Ĉeestis kaj la tradukinto Tomasz Chmielik, kiu prezentis ĝin, kaj la eldoninto Georgo Handzlik, kiu regalis la publikon ankaŭ per trobadora koncerto.
En la plenŝtopita biblioteko de UEA, kiu cetere funkciis kiel kinejo de Esperanto-filmoj, okazis krome prelego de Renato Corsetti, vicprezidanto de UEA, pri la nun preparata laborplano de UEA.
Por la libroservo de UEA la tago estis aparte laboriga. Libroj kaj aliaj varoj vendiĝis je la suma valoro de 4249,65 eŭroj (9365 guldenoj), kio estas la dua plej bona rezulto en la serio de Malfermaj Tagoj. Pleje furoris murkalendaro dediĉita al la Zagreba UK (28 ekz.), la romano de Grass (16) kaj nederlanda Esperanto-gramatiko (13).
Pli ol 130 neregistaraj organizaĵoj (NRO-j) partoprenis la 24-an kaj 25-an de novembro 2000 en kolokvo titolita "Kulturo de paco: aganta ideo". Ĝi okazis en la Unesko-domo en Parizo kaj estis organizita de la NRO-Ligokomitato de Unesko por revui la agadon de la tutmonda movado por kulturo de paco kaj neperforto. Tiu movado estis lanĉita komence de 2000, Internacia Jaro por la Kulturo de Paco.
Krom bilanci la agadon de NRO-j kaj la atingitajn rezultojn dum la Jaro, la kolokvo diskutis ankaŭ kiel plifortikigi kunlaboron inter NRO-j kaj Unesko sojle de la Internacia Jardeko por Kulturo de Paco kaj Neperforto por la Infanoj de la Mondo (2001-2010). La kolokvo laboris en plenkunsidoj kaj ok atelieroj laŭ la ok temoj de la agadprogramo de UN pri kulturo de paco.
Malfermante la kolokvon la ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura, ĝojis pri la sukceso de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, dum kiu NRO-j mobiliziĝis por disvastigi Manifeston 2000 iniciatitan de Nobel- premiitoj pri paco. Matsuura aldonis: "Hodiaŭ, unu monaton antaŭ la fino de tiu jaro, ni povas aserti, ke la alvoko estis aŭdita: 72 milionoj da subskribintoj - pli ol centono de la monda loĝantaro - jam aliĝis al Manifesto 2000."
Tri junuloj: koreino, alĝeriano kaj franco, reprezentantaj la Fondaĵon Alvoko de Nobel-premiitoj pri Paco por Infanoj, intervenis. Ili atentigis la partoprenantojn pri riskoj de tutmondiĝo kaj petis fini ekonomian militon, kiu mortigas multajn infanojn. Ili konkludis: "Perforto ne funkcias!"
UEA kaj ILEI estis oficiale reprezentitaj de Vincent Charlot kaj Renee Triolle. UEA kaj ILEI partoprenis en kvar el la ok atelieroj. Al tiu pri la temo "Subteni plenvaloran komunikadon kaj liberan cirkuladon de informoj kaj scioj", UEA estis invitita kontribui per prelego. Philippe Berizzi kaj Karine Berizzi-Texier faris la prelegon, por kies preparado oni starigis retgrupon antaŭ la kolokvo. Alian prelegon liveris UNDA (Internacia Katolika Asocio por Radio kaj Televido). La lingvo de la ateliero estis la franca kaj en ĝi partoprenis 24 reprezentantoj el 14 NRO-j.
La prelego de Karine kaj Philippe Berizzi montris profesian kvaliton kaj vekis intereson de la publiko. La fina raporto de la grupo elstarigis kiel ĝiajn specifajn kontribuaĵojn la nocion de lingva malegaleco, la deziron esti komprenita kaj la rifuzon ignori aliulon. La raportistino aparte menciis la reton de UEA, precipe la interretan, kaj la komunan lingvon kiel kontribuantajn al respekto de aliuloj kaj al "interŝanĝo kaj dialogo".
La dua tago konsistis el du grandaj partoj: prezentado de la rezultoj de la ateliera laboro kaj debato pri la agadplano por la Jardeko: "Kiel mobilizi la tutan NRO-komunumon?"
Tre produktivaj, la ok atelieroj ebligis starigi konkludojn kaj precizajn rekomendojn. Monique Fouilhoux, prezidantino de la NRO-Ligokomitato de Unesko, resumis ilin ĉirkaŭ tri ĉefaj aksoj: la necesoj informi, formi kaj fine dialogi. Pri tiu lasta ŝi indikis ke la neceso dialogi kaj interŝanĝi implicas "partoprenigi ĉiun kaj redukti la lingvan malegalecon".
Post la kolokvo, UEA aliĝis al retforumo pri "Tutmonda movado por kulturo de paco kaj neperforto."
Eĉ la plej fajraj popoldancoj en la Nacia Vespero ne ĉiam povas konkurenci kun la vervo kiun oni ĉiujare spertas en la kongresa aŭkcio. El tiu en Tel-Avivo la virtuoza makleristo Humphrey Tonkin kreis spektaklon, kiu tiom similis al piroteknikaĵo, ke en la superplena salono ĝuis ĝin ankaŭ tiuj, cetere granda plimulto, kiuj ne partoprenis ĝin aĉetocele. Ĝi evidente surprizis ankaŭ la kamerateamon de la Israela Televido kiu pasigis en ĝi longan tempon.
La ĉi-jara bona celo de la aŭkcio estis Fondaĵo Afriko de UEA, al kies rimedoj la vendo de 59 diversaj objektoj kontribuis entute 4035 israelajn siklojn (EUR 1090).
Plej multaj el la aŭkciaĵoj estis libroj. Tamen, la plej altajn prezojn atingis ne-libraj varoj: la honoro pro kongresnumero 1 de la Zagreba UK kostis 310 siklojn (EUR 84) aldone al la aliĝkotizo, afiŝo de la ĉi-jara UK kun aŭtografoj de LKK-anoj 250 siklojn (EUR 68) kaj folio kun glumarkoj de la neokazinta Tel-Aviva UK de 1967 kostis 160 siklojn (EUR 43).
Inter libroj la plej altpreza estis la unua kaj sola volumo de "Ilustrita vortaro de Esperanto: A-K" de Francisco Azorin el 1955, kiun la gajninto ricevis por 190 sikloj (EUR 51). Ke malnoveco sola ne difinas la prezon, tion montris la interesiĝo pri la bindita jarkolekto 1954 de "Esperanto", kies prezo en la konkurso inter pluraj kolektemuloj atingis 170 siklojn (EUR 46). La Kongresa Libro de Stokholmo 1934 vendiĝis por kvarobla prezo (ILS 120, t.e. EUR 33) kompare kun tiu de la Antverpena UK 1928, supozeble ne pro tio ke la unua estus tiom pli rara ol la dua, sed ĉar hazarde la ĉi-fojaj aĉetemuloj malhavis ĝin en sia kolekto.
La aŭkcia sekretariino Michela Lipari enkasigis bonajn prezojn ankaŭ por "Hebrea progreso en Palestino" el 1926 (ILS 150 = EUR 41), "Esperantismaj versaĵoj" de Zamenhof k.a. (ILS 140 = EUR 38), "La juda ŝtato" de Herzl el 1934 (ILS 130 = EUR 36), kaj "Kompleta gramatiko kaj vortfarado" de Fruictier el 1930 (ILS 120 = EUR 33). La plej malnova aŭkciaĵo, Literatura Aldono al "Lingvo Internacia" el 1905 kostis 110 siklojn (EUR 30), dum la preskaŭ same aĝa "Esperanta sintakso" de Fruictier el 1907 montriĝis unu el la malplej kostaj eroj: ĝia nova posedanto akiris ĝin por nuraj 30 sikloj (EUR 8).
KIO ESTAS DEMOKRATIO? 80 demandoj kaj respondoj. David Beetham kaj Kevin Boyle. Ilus. Plantu. El la angla trad. Geoffrey Sutton. Rotterdam: UEA 2000. 143p. ISBN 92 9017 066 2. 21cm. Prezo: EUR 9,90.
Post "Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj" kaj "Paĉjo, kio estas rasismo?" UEA eldonis trian libron pri bazaj civitanaj scioj. La verko pri "Kio estas demokratio?" de la britaj profesoroj Davit Beetham kaj Kevin Boyle estas klara kaj facile komprenebla manlibro pri la esenco, celoj kaj praktika funkciado de demokratio, verkita laŭ komisio de Unesko.
Simile al la pli frua libro pri homaj rajtoj, la lernolibro pri demokratio estas verkita en formo de 80 demandoj kaj respondoj. Ili estas aranĝitaj en ses sekcioj: bazaj konceptoj kaj principoj; liberaj kaj justaj elektoj; malferma kaj respondeca regado; rajtoj de unuopuloj; demokratia socio; la estonteco de demokratio.
Unuavice la libro celas kontentigi edukan bezonon en landoj, kiuj ĵus komencis enradikigi demokratiajn principojn kaj en kiuj ofte mankas propra tradicio pri ilia praktikado. Tamen, ankaŭ al loĝantoj en landoj kun longaj demokratiaj tradicioj ĝi estas utila legaĵo, ĉar ĝi prezentas interesajn vidpunktojn pri problemoj, kiuj estas temoj de aktuala debato en multaj landoj. La aŭtoroj montras, ke demokratio ne estas unuforma, sed ofte eĉ tre malsamaj solvoj kaj agadmanieroj povas esti aplikataj. Krom doni praktikajn respondojn al konkretaj demandoj, per sia kritika aliro la aŭtoroj instigas demokratian pensmanieron, por ke la leganto sciu orientiĝi ankaŭ en situacioj, kiuj ne estas traktitaj en la libro.
Kiel kutime ĉe eldonaĵoj de UEA, "Kio estas demokratio?" havas tre belan grafikan veston, i.a. pro spritaj ilustraĵoj de Plantu, ĉefdesegnisto de la franca ĵurnalo Le Monde.
La Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA evidente estas veter-imuna aranĝo. Malgraŭ somermeze belega kaj varma vetero ĝia 12-a eldono sabaton, la 13-an de majo, kolektis saman nombron da vizitantoj (85) kiel unu jaron pli frue en malpli bela tago. Krom el pluraj eŭropaj landoj, po du vizitantoj venis eĉ el Brazilo kaj Japanio.
La ĉefgasto estis Gian Carlo Fighiera, iama KKS de UEA kaj multflanka movada aktivulo. Li prelegis trifoje pri la obstakloj kaj ŝancoj, kiujn li vidas por Esperanto en la tria jarmilo. Grandan atenton li donis al la decida rolo de UEA tiurilate. Kiel Fighiera atentigis, almenaŭ naŭ el dek esperantistoj referencas al UEA, sendepende de tio, ĉu ili mem membras en ĝi. Laŭ peto de UEA Fighiera prilaboros sian prelegon, konsiderante ankaŭ la ideojn el la viglaj postprelegaj diskutoj, por aperigo en la serio de Diskutkajeroj de UEA.
Krom aŭskulti al Fighiera, spekti filmojn kaj babili ĉe la kaftablo, la gastoj ankaŭ multe butikumis en la libroservo, kiu vendis dum la tago por 4816,69 guldenoj. Ĉefe furoris novaj libroj de UEA, kiel "Paĉjo, kio estas rasismo?" (10 ekz.), "Esperantaj sinonimoj" (8), "Kio estas demokratio?" (6) kaj "Hejma vortaro" (5). Inter la verkoj de aliaj eldonistoj elstaris la romano "La ŝtona urbo" de Anna Lowenstein (7).
Jam nun la Centra Oficejo invitas por sia sekva Malferma Tago, kiu okazos la 25-an de novembro.
Ŝimon Peres, laŭreato de la Nobel-pacpremio en 1994, akceptis la inviton de UEA esti Alta Protektanto de la 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.
La Tel-Aviva UK, rekonita de Unesko kiel Flagŝipa Evento de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, apenaŭ povus havi Altan Protektanton pli ligitan al la celoj de tiu Jaro kaj de ĉiu UK ol Shimon Peres. Li ja estas konata kiel unu el la arkitektoj de la pacprocezo en la regiono, kies loĝantojn tiom longe turmentis malamo kaj perforto. Ne hazarde Peres estis kuniniciatinto de la Manifesto 2000 por la Kulturo de Paco kaj Senperforto, ĉar li mem fariĝis simbolo kaj modelo de sentima agado por anstataŭigi kulturon de perforto per kulturo de paco.
Peres estas aktiva en la politiko de sia lando jam de duona jarcento. Li okupis multfoje postenon de ministro, i.a. dufoje tiun de ĉefministro. En la nuna registaro li estas ministro pri regiona kunlaboro. Li estas ankaŭ vicprezidanto de la Socialista Internacio.
Je la 25-a de majo la 85-a UK havis 1111 aliĝintojn el 54 landoj.
De la 22-a ĝis la 26-a de majo, ĉirkaŭ 1300 homoj el 700 ne-registaraj organizaĵoj (NRO-oj) partoprenis en la Jarmila Forumo ĉe la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. Universala Esperanto-Asocio estis reprezentita de prof. Lee Chong-Yeong kaj d-ro Mark Fettes kaj de la konstanta UN-reprezentanto de UEA, Rochelle Grossman.
La Forumo estis iniciato de la NRO-oj mem, responde al la planoj de UN okazigi grandan pintkunsidon de ŝtatestroj ("Jarmila Pintkunsido") en septembro 2000. La organizantoj esperis tiamaniere iom influi la interregistarajn diskutojn pri la estonteco de UN.
Kontraste al la oficialaj konferencoj, la Jarmila Forumo disponis pri tre malmultaj rimedoj - malpli ol duonmilionon da dolaroj - kaj neeviteble suferis reprezente kaj organize. Forestis multaj konataj NRO-oj, kaj grandaj partoj de la mondo ĉeestis nur per manpleno da homoj. Ankaŭ la diskutoj spegulis mankon de bona preparo, tiel ke nur tre malfacile ellaboriĝis en la lastaj horoj komuna konkludaro de la delegitoj.
Malgraŭ tiuj malfortoj, la UEA-grupo celtrafe laboris por levi la konscion pri lingvaj rajtoj kaj lingvaj problemoj. Disdoniĝis multaj centoj da informiloj, i.a. kajero kun la Manifesto de Prago en la ses oficialaj lingvoj de UN, kaj plurfoje en la pleno la delegitoj de UEA prenis la mikrofonon por atentigi pri lingva dimensio de la diskutoj. Fine, en la rekomendojn de du tem-grupoj, pri Homaj Rajtoj kaj Tutmondiĝo, ili sukcesis enmeti frazojn pri lingvaj rajtoj, la konservado de lingva diverseco, kaj la bezono de egaleca interkultura komunikado.
En la lasta tago UEA aranĝis apartan kunsidon pri "Lingvo kaj Homaj Rajtoj", nome de la Koalicio de NRO-j por Internacia Helplingvo. Kvankam ĉeestis nur reprezentantoj de Transnacia Radikala Partio, Mondfederista Movado kaj Sxintoismo, la kunsido montriĝis tre utila por disvolvi komunan strategion en la rondoj de UN. Tre klare sentiĝas bezono de NRO-grupo, kiu konstante konsciigu pri la rolo de lingva diverseco en socia evoluo kaj monda demokratio, kaj kiu varbu aliancanojn inter la ŝtatoj same kiel ĉe la diversaj branĉoj de UN. Nur surbaze de tiu pli vasta konscio, la kontribuo de Esperanto povos ricevi pli vastan agnoskon kaj subtenon. En la venontaj monatoj konkretiĝos agadplano surbaze de tiu ideo.
Ĉi-jare UEA disdonos por la kvara fojo subvenciojn al Esperanto-bibliotekoj el la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Pasintjare naŭ bibliotekoj povis pliriĉigi siajn kolektojn je la suma valoro de 1825 eŭroj.
Povas peti subvencion Esperantaj bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. La subvencipetojn devas akompani listo de dezirataj libroj, ordigita laŭ prefero. Diskoj, kasedoj, vidbendoj k.a. ne-libraj varoj ne estas subvencieblaj. Se la peto estos akceptita, oni ricevos librojn por la valoro de la subvencio.
La subvencipetoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2000.
En diversaj okazoj tra la jaro 1999 oni jam raportis pri la bonega progreso de la vendoj de la libroservo de UEA. Provizora finkalkulo konfirmas, ke la rezulto klare superas tiun en 1998, kiam la sumo de EUR 134848 (NLG 297165) signifis la plej bonan rezulton de la 90-aj jaroj ĝis tiam. Kresko je 6,4 procentoj en 1999 plialtigis la rekordon al EUR 143499 (NLG 316230).
Post kelkaj necesaj precizigoj la libroservo publikigos statistikon de la plej furoraj titoloj.
Ĝis la 14-a de julio la 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo (25 julio - 1 aŭgusto) nombris 1188 aliĝintojn el 55 landoj.
Japanio, kiu jam en frua stadio certigis sian pozicion kiel la plej granda liveranto de kongresanoj, atingis je tiu dato la nombron de 220. Sur la dua loko estas Germanio kun 123 aliĝintoj. Sekvas Francio (80), Israelo (71), Pollando (62), Italio (56), Nederlando (55), Kroatio (47), Usono (40), Brazilo (34) kaj Rusio (29).
Konsilio de Eŭropo, en kiu membras preskaŭ ĉiuj landoj de Eŭropo kaj kiu estas konata pro sia okupiĝo pri homaj rajtoj, kaj Eŭropa Unio deklaris la jaron 2001 Eŭropa Jaro de Lingvoj.
La du eŭropaj organizaĵoj strebas progresigi instruadon de lingvoj kaj levi la konscion de la granda publiko pri la valoro de lingva plureco en Eŭropo. Krom vasta informkampanjo, uzanta specialajn simbolon kaj frapfrazojn, oni organizos amason da eventoj sur ĉiuj niveloj: tuteŭrope, plurlande, nacie kaj loke.
UEA subtenas la iniciaton de la eŭropaj organizaĵoj. La celoj de la Eŭropa Jaro de Lingvoj kongruas kun tiuj de la Esperanto-movado, al kiu ĝi donos okazon diskonigi siajn lingvopolitikajn celojn. Eĉ se la Jaro formale celas nur la lingvojn "rekonitajn de la membroŝtatoj" ĝi ja ebligos partoprenon ankaŭ de Esperanto-organizaĵoj per projektoj kongruaj al la celoj de la Jaro. Krome oni povas antaŭvidi, ke ĵurnalistoj k.a. interesitoj ne limigos sin nur al la ŝtataj lingvoj sed povos interesiĝi ankaŭ pri la situacio de Esperanto kaj la perspektivoj por ĝia pli vasta uzo en Eŭropo.
La Jaro de Lingvoj prezentas ŝancon al agado por antaŭenigi la celojn de Kampanjo 2000, t.e. plialtigi la prestiĝon de la internacia lingvo. influi la internacian vivon, kaj levi la organizan kaj idean nivelon de la Esperanto-movado. La Jaro ricevos atenton i.a. en la traktado de la kongresa temo de la Zagreba UK, "Kulturo de dialogo -- Dialogo inter kulturoj" kaj en la eldona agado de UEA, t.e. revuoj kaj libroj. Landaj asocioj devus atenti ĝin en siaj aranĝoj kaj eldonaĵoj, kaj klopodi kiel eble plej multe kunlabori kun ne-esperantistaj asocioj kaj fakuloj.
Por evoluigi ideojn pri la esperantista kontribuo al la Jaro, estas formiĝanta kunaganta grupo kiun kunordigas Anna Ritamäki:
Adreso: Dragsfjärdsvägen 690 FI-25700 Kimito, Finnlando, rete:
Oficialaj informoj troviĝas en TTT i.a. ĉe:
Estas por mi granda plezuro transdoni miajn plej varmajn bondezirojn al la 85-a Universala Kongreso de Esperanto.
La komenco de nova jarmilo donas al ni unikan okazon por pripensi nian komunan destinon, en momento, kiam ni estas interkonektitaj kiel neniam antaŭe. La avantaĝoj de tutmondiĝo estas evidentaj: pli rapida kresko, pli alta vivnivelo, novaj ebloj. Tamen komenciĝis reago, ĉar la distribuo de tiuj avantaĝoj ne estas tre egala kaj ĉar la tutmondan merkaton ankoraŭ ne ankras reguloj sur bazo de komunaj sociaj celoj.
La aparta rolo de Unuiĝintaj Nacioj en la nova tutmonda erao deriviĝas el la universaleco de nia membraro kaj de niaj agadoj kaj el la komunaj valoroj kiujn esprimas nia Ĉarto. Estas nia tasko certigi, ke tutmondiĝo donu avantaĝojn ne nur al iuj sed al ĉiuj; ke paco kaj sekureco realiĝu ne nur por kelkaj sed por multaj; ke ebloj ekzistu ne nur por privilegiitoj sed por ĉiu homo ĉie. Pli ol iam ajn Unuiĝintaj Nacioj estas bezonataj por transponti diferencojn inter ŝtatoj rilate al potenco, kulturo, grandeco kaj interesoj -- servante kiel la loko kie oni esprimas kaj antaŭenigas la aferon de komuna homeco.
Dum via kunesto en Tel-Avivo, memoru ke ĉiu el ni povas fari ion por ke nia unueca mondo estu pli bona mondo, kaj ke ĉiu el ni havas la devon eluzi ĉiujn siajn eblojn. Unuiĝintaj Nacioj povas krei eblojn, sed ĝi ne povas devigi vin uzi ilin. Ĝi povas gardi pacon, sed ĝi ne povas devigi vin alproprigi ĝin. Ĝi povas helpi por identigi vojon al evoluado, sed ĝi ne povas sola laŭiri tiun vojon. Al vi, la popoloj de Unuiĝintaj Nacioj, apartenas la tasko "kapti la tagon" kaj pleje eluzi, por la bono de plej multaj, la eblojn kiujn prezentas tiu ĉi nova epoko. En tiu spirito, mi deziras al vi plenan sukceson.
Kofi Annan
(La lasta frazo de la cetere anglalingva mesaĝo estis en Esperanto.)
La 85-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Tel-Avivo, Israelo, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2000, kun 1212 partoprenantoj el 61 landoj,
Deklaras
ke:
- en tiu ĉi Internacia Jaro por la Kulturo de Paco necesas refortigi la
tutmondajn klopodojn trovi komunajn kulturajn valorojn kaj interkonsentojn
cele al konstruo de tutmonda Kulturo de Paco;
- tio ĉi okazos nur
se en la mensoj de la homoj ni komune kreos tiun kulturon, ĉar daŭra paco
estas konstruata nur en la mensoj de homoj;
- en tiu ĉi mondoparto,
la Meza Oriento, kie kunvenas malsamaj kulturoj, kaj kie riĉa historio
samtempe unuigas kaj dividas homojn, apartaj streboj estas bezonataj kaj
jam farataj en serĉado de paco;
- kondiĉo por paco estas la
respekto de ĉiuj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj inkluzive de la
lingvaj rajtoj de ĉiuj konfliktantaj grupoj;
- la internacia lingvo
Esperanto estas kreita ĝuste por ebligi kulturon de paco inter malsamaj
gentoj, kaj ke pro sia neŭtraleco kaj pro sia rekono de la digno kaj
samvaloro de ĉiuj hom-grupoj ĝi donas grundon, sur kiu valoroj de paco
povas flori;
Alvokas
ĉiujn internaciajn organizaĵojn, ĉiujn
registarojn kaj ĉiujn homojn:
- ke ili decide ekrespektu la lingvajn homajn rajtojn cele al lingva kaj kultura demokratio en la mondo kaj subtenu la klopodojn de la Esperanto-movado en tiu kampo;
Deklaras
la pretecon de la Esperanto-movado:
- plulabori por kulturo de paco en la mondo surbaze de reciproka respekto
kaj egalvaloro de ĉiuj gentoj kaj hom-grupoj grandaj kaj malgrandaj;
- agi ĉie, kie paco estas minacata, apoge al la ceteraj klopodoj de la
internacia komunumo;
Esprimas
- sian admiron kaj subtenon al la klopodoj de la homoj de ĉi tiu regiono, kiuj laboras por krei la eblecon de kulturo de paco, kiu estas antaŭkondiĉo por alveni al situacio de paca kunvivado kaj de respekto ambaŭflanka de la homaj rajtoj kaj de la fundamentaj liberecoj por ĉiuj.
La jaro 2000 ne provizis escepton al la regulo, ke la nombro de verkoj senditaj al la Belartaj Konkursoj de UEA rekte rilatas al la grandeco de la tiujara Universala Kongreso. Post la kvante kaj kvalite bonrikoltaj Montpeliera kaj Berlina jaroj, respektive kun 118 kaj 102 konkursaĵoj, en la Tel-Aviva jaro la juĝantoj devis taksi entute 69 konkursaĵojn.
La premiolisto aspektas nekutime. En poezio kaj prozo, la bazaj branĉoj de la Konkursoj, la ĵurio trovis nur po unu premiindan verkon, ambaŭ tamen meritajn por la unua premio. Aliflanke, en la esea kaj kanta branĉoj, kiuj en pasinteco ofte spertis jarojn kun neniu aŭ malmultaj premioj, la rezulto ĉi-foje estis rimarkinda. En la esea branĉo ĉiuj verkoj ricevis premion aŭ honoran mencion, kaj en la kantobranĉo la unua premio estis asignita egale al du kantoj de sama aŭtoro.
La sola branĉo, kiu altiris pli da konkursaĵoj ol en la antaŭa jaro, estis tiu de infanlibroj. Partoprenis ses libroj eldonitaj en 1999. Tiu nombro ĝojigis la juĝantojn, el kiuj unu tamen domaĝis la nepremiitajn librojn, ĉar laŭ li en malpli abunda jaro pli-malpli ĉiu el ili estus povinta gajni la premion.
Kvankam la premio "Nova Talento" ne estis aljuĝita, ankaŭ en la ĉi-jara honortabelo troviĝas aŭtoroj, kiuj ne estis distingitaj antaŭe. Tamen ne ĉiuj el ili estas tute novaj talentoj: Mikaelo Giŝpling, laŭreato de la unua premio en poezio, estas jam eldonita poeto ("El sisma zono", eld. Flandra E-Ligo en 1994).
Laŭ interkonsento kun UEA, la literatura revuo "Fonto" ankaŭ ĉi-jare aperigos la premiitajn verkojn.
Sub la devizo "Por kulturo de paco" aperis la Jarlibro 2000 de UEA. Tiun plej faman kaj utilan Esperanto-libron enkondukas antaŭparolo de d-ro Louis C. Zaleski-Zamenhof, kiun la speciala jaro instigis imagi, kiel lia avo Doktoro Zamenhof "alfrontus la hodiaŭan sojlon de miljaroj" kaj kian rolon povos ludi liaj idealoj "en mondo de komputiloj kaj interreto".
En la unua parto, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2000, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, same kiel pri landaj, fakaj, edukaj kaj kulturaj organizaĵoj, bibliotekoj kaj alispecaj establoj, sendepende de tio ĉu ili havas formalan rilaton kun UEA aŭ TEJO. Oni trovas ankaŭ la Esperanto-rezoluciojn de Unesko, la Deklaracion pri Esperantismo kaj la Manifeston de Prago.
Du trionoj el la 310 paĝoj konsistas el la adresaro de la Delegita Reto de UEA kun 1960 individuoj en 99 landoj. Estas 46 ĉefdelegitoj, 1067 lokaj delegitoj, 158 vicdelegitoj, 68 junularaj kaj 1442 fakaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas ĉ. 750 diversajn fakojn. Rimarkinde plimultiĝis la delegitoj kun retpoŝta adreso: 744 delegitoj (38%) estas atingeblaj rete, dum en la Jarlibro 1999 ilia nombro estis 572 (29%) el 1959.
Kun eldonkvanto de 7500 ekzempleroj la Jarlibro estas la plej grandkvanta regula eldonaĵo en Esperanto. Tial ankaŭ ĉi-jare kelkdeko da en- kaj ekstermovadaj organizaĵoj, eldonistoj, turismaj k.a. entreprenoj utiligas ĝin kiel reklamforumon.
Fine de la Jarlibro troviĝas la jam tradicia rabatkupono de la libroservo de UEA por la individuaj membroj kaj speciala rabatkupono por akiri malaltpreze librojn de la Jubilea Eldonserio de UEA. Kun la Jarlibro la individuaj membroj de UEA ricevas ankaŭ aliĝilon de UK 2001 en Zagrebo.
En sia kunsido en Tel-Avivo la Komitato de UEA distingis kvar aktivajn esperantistojn per honora membreco de la Asocio: Juan Eduardo Bachrich (Venezuelo), Elvira Fontes (Brazilo), Edwin de Kock (Sud-Afriko/Usono) kaj Sija van Wijngaarden (Nederlando).
Juan Bachrich (1921) estas jam de kvin jardekoj la motoro de la movado en sia lando kaj longtempe peranto de UEA. Elvira Fontes (1916) ricevis la honorigon pro siaj meritoj kiel Esperanto-instruistino. Edwin De Kock (1930) certigis sian lokon kiel unu el la plej elstaraj poetoj de nia lingvo jam per sia debuta kolekto en 1961. Sija van Wijngaarden (1920) laboris kiel oficistino en la Centra Oficejo de UEA tri jardekojn ĝis sia emeritiĝo en 1985.
Multaj esperantistoj ricevis alvokojn de d-ro Ruben Feldman Gonzalez pri lia proponata projekto "Esperanto kiel Dua Nacia Lingvo de Ĉinio" (mallongige 2 NLC). Tiuj alvokoj celis, ke UEA kaj Ĉina Esperanto-Ligo faru oficialan proponon al la ĉina registaro pri la afero. Esperantistoj el diversaj landoj estis anoncitaj kiel apogantoj de la projekto, kvankam pri tio ne ĉiuj antaŭkonsentis.
Lastatempe d-ro Feldman Gonzalez dissendis mesaĝojn, laŭ kiuj "UEA jam transprenis la taskon oficiale proponi Esperanton kiel DUA[n] NACIA[n] LINGVO[n] de Ĉinio". Tiu aserto facile donas neĝustan impreson.
UEA petis d-ron Feldman Gonzalez ĉesi dissendadi sian alvokon ke UEA kaj ĈEL faru al la ĉina registaro la celitan proponon. Tia alvoko ne plu necesas, ĉar ĝi estas jam ricevita de la Estraro de UEA, kiu nun estas diskutanta, interkonsiliĝe kun ĈEL, ĉu la ideo estas tiom realisma, ke eblos kaj indos okupiĝi pri ĝi. Ĉiukaze estas certe, ke en pozitiva kazo temus pri silentaj diplomatiaj paŝoj sen publika bruo. Se en iu momento ia publika agado povos utili, UEA alvokos por tio kaj konsilos pri ĝia ĝusta formo.
Nur tiusence UEA transprenis la proponon. Plua publika agado, ĉu de la iniciatinto ĉu de aliaj, estas ne nur nebezonata sed povas esti malutila kaj kontraŭefika. Temas pri delikata afero, kies prilaboradon oni ne subfosu per emocia entuziasmo, ĉar tio povus kauzi vastan damaĝon por la reputacio de Esperanto kaj ĝia movado. Kreante falsajn esperojn oni krome riskas subfosi la estontan pretecon de esperantistoj apogi eĉ realismajn kaj kompetente preparitajn projektojn por Esperanto ĉe oficialaj instancoj.
Sekve ĉiu prudenta esperantisto, kaj aparte Esperantaj organizaĵoj kaj gazetoj, ignoru kaj ne plu aperigu nek dissendu ajnajn alvokojn favore al la projekto.
Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA
Delongaj kontaktoj de Terminologia Esperanto-Centro de UEA (TEC) kun la internaciaj terminologiaj instancoj Infoterm kaj TermNet ebligis la partoprenon de du junaj geesperantistoj en la Terminologia Somera Akademio en Vieno de la 7-a ĝis la 12-a de aŭgusto.
Fabien van Mook, kiu jam de pluraj jaroj aktivas en la terminologia komisiono de TAKE, kaj Sandra Schweder, kiu diplomiĝis per studfina verko pri terminologio en Esperanto, ĉeestis la kursaron kun entute 35 partoprenantoj el 20 landoj. Ilian partoprenon subtenis Fondaĵo Wu"ster de UEA.
La unusemajna aranĝo konsistis el kvin partoj: 1) bazaj principoj de terminologio; 2) terminologia mastrumado per komputiloj; 3) trejnado kaj instruado pri terminologio; 4) apliko de terminologio en tradukado kaj adaptado de komputilaj programoj kaj dokumentoj; 5) ontologio.
Van Mook substrekas, ke "tre utilis la kurso por vidi novajn alpaŝojn kaj metodojn de la nuntempa terminologio kaj ties aplikoj en la mondo". Ankaŭ ekestis valoraj neformalaj kontaktoj, kaj Schweder estis invitita viziti ankoraŭ ĉi-jare la nun renovigatan Wu"ster-arkivon de Infoterm.
La konata verkistino Spomenka Stimec estos la ĉefgasto de la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 25-an de novembro. Ŝi prezentos kaj aŭtografos siajn verkojn, de kiuj la vizitantoj de la Malferma Tago trovos en la libroservo eĉ tutan dekon.
Tra la tuta tago, t.e. de 10h00 ĝis 17h00, senhalta kinejo montros Esperanto-vidbendojn. Kiel kutime, ankaŭ ĉi-foje ĉiuj libroj k.a. varoj en la libroservo estos vendataj kun rabato. Bonŝanculoj povos gajni libron ankaŭ en la senpaga loterio. Krome funkcios bazaro de esperantaĵoj kaj la laborantoj de la CO regalos la vizitantojn per senpagaj kafo kaj teo.
De la 1-a ĝis la 8-a de septembro okazis en Varna (Bulgario) TEJO-seminario kun la temo "Balkana junulara agado por kulturo de paco". La seminario, kiu kolektis 35 gejunulojn el 17 landoj, estis multflanka kaj laŭ pritakso de ĝiaj partoprenantoj tre sukcesa.
La seminarion partoprenis ne nur Esperanto-parolantoj sed ankaŭ aktivuloj de aliaj neregistaraj junularaj organizoj, por kiuj estis organizita lingva trejnado. Bedaŭrinde pro vizaj problemoj pluraj gejunuloj, precipe ekstereŭropanoj, ne povis alveni en Bulgarion. Tiuj problemoj respegulas la balkanan realecon.
Dum la seminario okazis multaj interesaj prezentoj, inter kiuj menciindas prelego pri historio de balkanaj etnaj rilatoj fare de d-ro Valerij Stojanov, vicdirektoro de la Instituto pri historio ĉe la Bulgara Nacia Akademio de Sciencoj. Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de la revuo "Literatura Foiro", prelegis pri la balkana kultura kunlaboro ankaŭ kadre de Esperantio. La regionan kulturon eblis ekkoni i.a. per la filmo "Kapra korno" kaj dum balkana vespero. Eksterbalkanio kaj Esperanto-kulturo estis eroj ankaŭ de la vesperaj programoj, kiuj kutime finiĝis per E-rokmuzika diskejo.
Trejnadon pri junulara agado provizis pluraj TEJO-aktivuloj per prelegoj kaj konkretaj taskoj. Pritraktiĝis interalie eksteraj rilatoj, landa agado, informado, strukturoj de Esperantio, kaj financoj. En laborgrupoj la partoprenantoj povis praktike utiligi la ricevitajn sciojn, ekz. por kreo de projektoj kaj organizado de renkontiĝoj. Dum liberaj forumoj ili povis mem prezenti siajn temojn, i.a. pri ekologio, UN kaj Balkanio, orienteŭropa ekonomio kaj etna malamo. Aldone la partoprenantoj ankaŭ ludis simulludon, kies celo estas praktiki toleremon kaj demokration, kaj ekskursis al ekologia kaj civitanrajta organizoj en Varna.
La partoprenantoj trejniĝis en komunikado, eksciis kiun kontakti pri diversspecaj aktivecoj en E-movado kaj TEJO, kaj spertis internan, personan evoluon. Naskiĝis multaj novaj projektoj kaj kunlaboro inter pluraj landoj, balkanaj kaj eksterbalkanaj.
Raporto kun fotoj de la seminario troveblos baldaŭ sur la retpaĝo de
TEJO kaj en la detala postseminaria broŝuro, aperonta ene de la venontaj
monatoj kaj mendebla ĉe TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam,
(el raporto verkita de laborgrupo pri Informado dum la seminario)
La plej prestiĝa banko en Kroatio, la Zagreba Banko, subvencias ĉiujare ses projektofakojn. La ĉi-jaran subvencion en la fako Junularo gajnis Kroata Esperanto-Ligo por projekto pri partoprenigo de junaj esperantistoj en la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo. La projekto celas pagi partoprenkotizon de junaj aktivuloj el Kroatio, kiuj helpos en la realigo de UK.
Inter 460 projektoj pri junularaj aranĝoj en Kroatio la juĝkomisiono taksis tiun de KEL la plej bona. Krom ĝi, la Zagreba Banko subvenciis ankaŭ 46 aliajn projektojn. Prof. Dalibor Brozovic', prezidanto de KEL, akceptis la dokumentojn pri la subvencio dum solena ceremonio la 27-an de septembro.
Estas menciinde, ke en la fako Arto la printempan premion de la Zagreba Banko ricevis la teatra ensemblo Ponto de Vida Jerman por la prezento de la teatraĵo "Poto" en la Tel-Aviva UK. En la sama branĉo Romana Rozic, esperantistino-filmreĝisorino, ricevis subtenon por sia filmo.
Kvankam la inflacio en Nederlando lastatempe estis ĉ. 2,5% jare, la kotizoj de UEA restos en 2001 samaj kiel en 2000. Pro la malfortiĝo de la koncernaj naciaj valutoj la kotizoj iom plialtiĝos por kelkaj landoj. Por Japanio, Kanado kaj Usono tamen eblis senteble malaltigi ilin pro la malfortiĝo de eŭro kontraŭ iliaj valutoj, kvankam la Centra Oficejo ja antaŭvidas refortiĝon de eŭro dum la jaro.
Ke la kotizoj por 2001, inkluzive de la prezoj de simplaj abonoj de la revuoj Esperanto kaj Kontakto, praktike en ĉiuj landoj kostos reale malpli ol la kotizoj por 2000 kaj eĉ 1999, espereble pozitive influos la evoluon de la membraro de UEA.
| Lando/valuto | MG | MJ(-T) | MA(-T) | SA | Kto | SZ |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Argentino/eŭro | 4 | 10 | 24 | 14 | 9 | 48 |
| Aŭstralio/dolaro | 14 | 34 | 85 | 51 | 31 | 170 |
| Aŭstrio/eŭro | 7,63 | 19,26 | 47,96 | 30,52 | 18,17 | 95,93 |
| Aŭstrio/ŝilingo | 105 | 265 | 660 | 420 | 250 | 1320 |
| Belgio/eŭro | 7,68 | 19,21 | 48,09 | 30,61 | 18,34 | 96,18 |
| Belgio/franko | 310 | 775 | 1940 | 1235 | 740 | 3880 |
| Brazilo/eŭro | 4 | 10 | 24 | 14 | 9 | 48 |
| Britio/pundo | 5 | 14 | 34 | 21 | 13 | 68 |
| Bulgario/eŭro | 4 | 10 | 24 | 14 | 9 | 48 |
| Ĉeĥio/krono | 170 | 420 | 1050 | 630 | 380 | 2100 |
| Danio/krono | 55 | 140 | 355 | 230 | 135 | 710 |
| Finnlando/eŭro | 7,57 | 19,34 | 47,93 | 30,27 | 18,50 | 95,87 |
| Finnlando/marko | 45 | 115 | 285 | 180 | 110 | 570 |
| Francio/eŭro | 7,62 | 19,06 | 48,02 | 30,49 | 18,29 | 96,04 |
| Francio/franko | 50 | 125 | 315 | 200 | 120 | 630 |
| Germanio/eŭro | 7,67 | 19,43 | 48,06 | 30,17 | 18,41 | 96,12 |
| Germanio/marko | 15 | 38 | 94 | 59 | 36 | 188 |
| Greklando/drakmo | 2200 | 5400 | 13500 | 8600 | 5200 | 27000 |
| Hispanio/eŭro | 7,21 | 18,03 | 44,47 | 28,25 | 16,83 | 88,94 |
| Hispanio/peseto | 1200 | 3000 | 7400 | 4700 | 2800 | 14800 |
| Hungario/forinto | 1200 | 3100 | 7700 | 4600 | 2800 | 15400 |
| Irlando/eŭro | 7,62 | 19,05 | 47,93 | 30,47 | 17,78 | 95,86 |
| Irlando/pundo | 6 | 15 | 37,75 | 24 | 14 | 75,50 |
| Islando/eŭro | 8 | 19 | 48 | 29 | 17 | 96 |
| Israelo/eŭro | 6 | 16 | 39 | 23 | 14 | 78 |
| Italio/eŭro | 7,75 | 19,11 | 48,03 | 30,47 | 18,59 | 96,06 |
| Italio/liro | 15000 | 37000 | 93000 | 59000 | 36000 | 186000 |
| Japanio/eno | 900 | 2200 | 5500 | 3300 | 2000 | 11000 |
| Kanado/dolaro | 12 | 30 | 75 | 45 | 27 | 150 |
| Nederlando/eŭro | 8 | 19 | 48 | 31 | 18 | 96 |
| Nederlando/guldeno | 17,63 | 41,87 | 105,78 | 68,32 | 39,67 | 211,56 |
| Norvegio/krono | 65 | 165 | 415 | 250 | 150 | 830 |
| Nov-Zelando/dolaro | 16 | 40 | 100 | 60 | 36 | 200 |
| Pollando/eŭro | 4 | 10 | 24 | 14 | 9 | 48 |
| Portugalio/eŭro | 6,98 | 16,96 | 42,40 | 26,94 | 15,96 | 84,80 |
| Portugalio/eskudo | 1400 | 3400 | 8500 | 5400 | 3200 | 17000 |
| Rusio/eŭro | 4 | 10 | 24 | 14 | 9 | 48 |
| Slovakio/krono | 190 | 480 | 1200 | 720 | 430 | 2400 |
| Svedio/krono | 70 | 170 | 430 | 275 | 165 | 860 |
| Svislando/franko | 12 | 31 | 78 | 47 | 28 | 156 |
| Usono/dolaro | 8 | 20 | 50 | 30 | 18 | 100 |
| TARIFO A/eŭro | 5 | 13 | 32 | 19 | 11 | 64 |
| TARIFO B/eŭro | 4 | 10 | 24 | 14 | 9 | 48 |
Aliaj landoj: Liĥtenŝtejno laŭ Svislando, Luksemburgio laŭ Belgio, San-Marino laŭ Italio. Tarifo A: Honkongo, Korea Resp., Malto, Singapuro, Sud-Afriko, Tajvano. Tarifo B: Ĉiuj ceteraj landoj ne jam menciitaj.
| MG | Individua Membro kun Gvidlibro tra la Esperanto-movado. |
|---|---|
| MJ (-T) | Individua Membro kun Jarlibro (kaj ĝis inkl. 29 jaroj membro en TEJO kun Kontakto sen plia abonpago). |
| MA (-T) |
Individua Membro kiel MJ(-T) plus la revuo Esperanto. |
| DM (-T) | Dumviva Membro pagas por la tuta vivo en unu fojo 25-oblon de la kotizo MA. Oni ricevas la Jarlibron kaj Esperanto, kaj, dum oni estas ĝis inkl. 29-jara, membrecon en TEJO kun Kontakto kaj TEJO tutmonde. |
| DPat | Dumviva Patrono pagas por la tuta vivo en unu fojo 250-oblon de la kotizo MA. Oni ricevas la samajn eldonaĵojn kiel DM, kaj estas aŭtomate membro de Societo Zamenhof. |
| PT | Patrono de TEJO pagas trioble la kotizon de MJ kaj ricevas la revuon Kontakto kaj aliajn eldonaĵojn de TEJO. |
| DPT | Dumviva Patrono de TEJO pagas por la tuta vivo en unu fojo 25-oblon de la kotizo de PT. Oni ricevas la samajn eldonaĵojn kiel PT. |
| SZ | Kotizo por Societo Zamenhof, aparta societo por financaj apogantoj de UEA (ne inkluzivas membrecon en UEA). La minimuma kotizo estas duoblo de MA. |
| SA | Abono al Esperanto, sen membreco en UEA. |
| Kto | Abono al Kontakto, sen membreco en UEA/TEJO. |
| TT | Abono al TEJO tutmonde sen membreco en TEJO kostas la duonon de MJ. |
| ED | Abono al Esperanto-Dokumentoj (en la angla, franca aŭ Esperanto) por 10 numeroj kostas la duonon de MA. |
Kiel individuaj membroj de TEJO (MJ-T aŭ MA-T) por 2001 estos registritaj tiuj individuaj membroj de UEA, kiuj estos malpli ol 30-jaraj la 1-an de januaro 2001 (t.e. kiuj naskiĝis en 1971 aŭ poste). Ankaŭ Dumvivaj Membroj samtempe membras en TEJO, dum ili estas malpli ol 30-jaraj.
Eblas aboni ankaŭ al "TEJO tutmonde" sen esti membro de TEJO. La abonprezo estas duono de la MJ-kotizo por la koncerna lando.
La agadon de TEJO oni povas apogi fariĝante Patrono de TEJO. La kotizo estas 3-oblo de la MJ-kotizo por la koncerna lando. La Patronoj ricevas ambaŭ eldonaĵojn de TEJO, "Kontakto" kaj "TEJO tutmonde".
Oni povas pagi pere de la perantoj de UEA, aŭ rekte al UEA per ĝiro al ĝia banka aŭ poŝta konto, per ĉeko aŭ poŝtmandato, aŭ per kreditkarto.
Post pli ol unujara preparado ricevis sian finan formon "Gvidlinioj por informado pri Esperanto". Laborgrupo de la Komitato de UEA diskutis pri ĝi unuafoje en la Berlina UK. En Tel-Avivo la Komitato aprobis la novan dokumenton, rajtigante estraranon pri informado, Kalle Kniivilä, zorgi pri ghia redakta finpoluro. La oficiala publikigo okazas en la oktobra numero de la revuo Esperanto kaj en Gazetaraj Komunikoj de UEA. Al la ĉi-lasta la lanĉo de la nova dokumento estas aparte konvena maniero festi sian 100-an numeron.
En la rubriko "Malferme" de la oktobra Esperanto estrarano Kniivilä skribas pri la fono kaj celoj de la Gvidlinioj. Li memorigas pri la Principaro de Frostavallen el 1956: "La ĉefa konkludo de tiu baza dokumento pri informado ne perdis sian aktualecon. Por sukcesa informado necesas profundaj konoj kaj klara konscio pri la valoro de la fenomeno Esperanto. Nur per sufiĉaj scioj oni povas kuraĝe kaj konvinke argumenti kontraŭ eraraj prezentoj. Tial la unua tasko de informanto estas informi sin mem, kaj tiu lernado neniam ĉesas."
Kompare kun la Principaro de Frostavallen, la Gvidlinioj ne enhavas liston de "ĉefaj eraroj" nek instrukciojn pri insignoj kaj vestaĵoj. Kniivilä klarigas, ke pozitiva instigo pli inspiras al sukcesa informado ol listo de malpermesoj. "La Esperanto-movado ne plu estas movado de stranguloj, kiujn oni devas admoni al deca konduto."
Por ke la Gvidlinioj fariĝu kiel eble plej rapide kaj vaste komuna posedaĵo de ĉiuj esperantistoj, la Esperanto-gazetoj k.a. informiloj estas petataj reprodukti la tekston. La Gvidlinioj estas ankaŭ bonega diskutmaterialo por kluboj, progresigaj kursoj kaj Esperanto-aranĝoj.
Ĉia informado pri Esperanto estas senperspektiva, se la celgrupo ne konscias pri la ekzisto de lingva neegaleco kaj la nedemokratieco de la nuna internacia lingva ordo. La unua celo de la informado devas sekve esti ke la ĝenerala publiko malkovru la fundamentan nedemokratiecon de komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn sed postulas de aliaj jarojn da penoj por atingi tamen malperfektan lingvoscion. En la strebado estigi diskuton pri lingva egaleco kaj lingvaj rajtoj troveblas multaj potencialaj aliancanoj kun similaj celoj. Ekzistas multaj sciencaj verkoj pri la efikoj de lingva neegaleco je tutmonda, loka kaj individua niveloj. Indas, ke respondeculoj pri informado bone trastudu la temon. Por ŝanĝi la realaĵojn necesas unue ĝisfunde ekkoni ilin.
Esperanto estas unika fenomeno, kaj antaŭ ĉio necesas ke la esperantistoj mem plene konsciu pri tio. Ĉiu esperantisto povas rakonti pri personaj spertoj kiuj ofte estas tute neimageblaj al eksteruloj. Konkretaj spertoj kaj veraj homoj el foraj landoj estas la plej konvinka rimedo por atentigi la publikon pri la ekzisto de tiu fenomeno. Gravas ja ke la informado ne estu tro abstrakta: imponi povas personaj riĉiĝoj pere de Esperanto, emociaj kaj intelektaj. Informado pri Esperanto devas unuavice esti ĝuste informado, ne propagando. En informado ĉefan rolon havu veraj informoj, ne sloganoj ("Lingvo de paco kaj amikeco", "ĉies dua lingvo" ktp.). Ne ĉiu volas lerni Esperanton, sed multo estas atingita, se oni sukcesas konsciigi pli vastan publikon pri tio ke Esperanto estas vera vivanta lingvo kun parolkomunumo kiu ampleksas la tutan mondon, lingvokomunumo en kiu ĉiu ano povas senti sin plenrajta membro. Jam tio estas revelacio por la plej multaj homoj. Por efike informi pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto necesas ke la esperantistoj mem pli profunde konu la fenomenon Esperanto, kaj sekve pli kuraĝe argumentu kontraŭ eraraj prezentoj.
Nur post kiam la unuaj du celoj estas almenaŭ parte atingitaj, eblas serioze proponi uzon de Esperanto kiel solvon en iuj konkretaj situacioj. Necesas ĉiam konscii ke Esperanto ne estas magia bastoneto, kiu per unu frapo povus forigi ĉiujn problemojn de lingva neegaleco. Antaŭ ol proponi Esperanton en konkreta situacio, necesas ĝisfunde pripensi, kiun precizan rolon Esperanto povus havi, kiaj estus la avantaĝoj kaj malavantaĝoj, kaj kiaj estos la argumentoj de la kontraŭuloj. Sed en kazoj kie la avantaĝoj estas klaraj kaj la kontraŭargumentoj facile refuteblaj, oni kuraĝe faru sian proponon, aŭ se eble, simple ekuzu Esperanton.
Lerni Esperanton volos unuavice homoj kiuj konscias pri la problemoj en la nuntempa internacia lingva ordo aŭ sentas sin altirataj de la tutmonda egaleca lingvokomunumo de la Esperanto-parolantoj. Sekve la plej bona maniero varbi kursanojn estas konsciigi la publikon pri la ekzisto de lingva neegaleco kaj pri la ekzisto de tutmonda, egalece funkcianta lingvokomunumo, en kiu ĉiuj bonvenas. Malmultaj deziros eklerni Esperanton nur pro tio ke ĝi estas relative facila lingvo. Ne la gramatikaj detaloj sed la fakto ke ĉiu povas igi Esperanton sia propra lingvo, igas ĝin unika kaj lerninda.
Unuavicaj celgrupoj: Landaj Asocioj de UEA; internacie agantaj, influ-kapablaj organizaĵoj kaj individuoj kiuj jam interesiĝas pri lingvaj rajtoj, organizaĵoj kaj medioj kie aktualiĝas demandoj pri egaleca komunikado; la informita ĝenerala publiko tutmonde, sed aparte en landoj, kie ne ekzistas organizita Esperanto-movado.
Taskoj: Gvidado de la informa agado je landa nivelo; kontaktoj kun internaciaj organizaĵoj kaj laŭeble informado rekte al la monda publiko; ĝenerala informado en regionoj sen organizita movado. Por subteni la informan agadon je landa nivelo la Informa Fako de UEA strebu regule disponigi al la Landaj Asocioj gazetarajn komunikojn kaj pretajn modelajn artikolojn facile tradukeblajn kaj adapteblajn al lokaj cirkonstancoj. UEA ankaŭ strebu disponigi en siaj Interretaj paĝoj koncizajn respondojn al oftaj demandoj pri Esperanto kaj kolekton de modelaj informiloj diverslingvaj. Ĉe internaciaj organizaĵoj UEA unuavice flegu la rilatojn, informu pri la esperantista agado kiu konformas kun la celoj de la koncernaj organizaĵoj kaj tiel montru la utilon de pluaj kaj pliaj kontaktoj por ambaŭ partioj. UEA ankaŭ laŭeble strebu konsciigi respondeculojn de la organizaĵoj pri la problemoj en la nuna internacia lingva ordo, sed tiuj strebadoj ne malutilu al la bonaj rilatoj kun la koncernaj organizaĵoj. UEA aktive serĉu kontakton kun medioj kie oni diskutas problemojn rilatajn al lingva egaleco kaj tutmonda komunikado, kaj senpasie informu pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto.
Unuavicaj celgrupoj: Lokaj grupoj kaj individuaj membroj de la Asocio; landnivele aŭ internacie agantaj, influ-kapablaj organizaĵoj kaj individuoj kiuj jam interesiĝas pri lingvaj rajtoj; naciaj aŭ lokaj organizaĵoj kaj medioj kie aktualiĝas demandoj pri egaleca komunikado; ĵurnalistoj de tutlandaj amaskomunikiloj kaj la ĝenerala informita publiko.
Taskoj: La ĉefa respondeco pri informa laboro kuŝas ĉe la nacia nivelo. La landa asocio provizu la lokajn grupojn kaj la individuajn membrojn per aktuala kaj profesie produktita inform-materialo, starigu rebat-servon kiu rapide reagu al eraraj prezentoj de Esperanto en tutlandaj kaj lokaj amaskomunikiloj, kaj ĝi aktive kontaktu organizaĵojn kaj individuojn kiuj povas interesiĝi pri egaleca tutmonda komunikado.
Unuavicaj celgrupoj: Lokaj organizaĵoj kaj individuoj kiuj interesiĝas pri lingvaj problemoj, ĵurnalistoj de lokaj amaskomunikiloj kaj la ĝenerala publiko.
Taskoj: Informado pri konkretaj aranĝoj, kontaktoj kun lokaj ĵurnalistoj. La individuaj esperantistoj mem estu pli forte konvinkitaj pri la valoro de la fenomeno Esperanto, kaj ili havu sufiĉajn sciojn por kuraĝe kaj konvinke argumenti kontraŭ eraraj prezentoj. Pli gravas la kvalito ol la kvanto de la informado.
Kontakto 5/2000 ĵus aperinta havas sur sia kovrilpaĝo cerbon kun satelita disko. La enhavo de la numero estas bunta kiel la informoj, kiujn ni ĉiutage akceptas per niaj cerboj. Debata artikolo de Lai Thi Hai Ly el Vjetnamio traktas la temon lingvo kaj kulturo de paco, kuraĝigante la junularon aktivi pli por la efektivigo de paco. Pekim T. Vaz el Brazilo pledas por la konservado de la riĉeco etna de la mondo per ekzemplo de brazilaj indiĝenoj. David Ferguson raportas el Bruselo pri la estiĝanta malegaleco lingva de Eŭropa Unio. Kaj el Ukrainio Mihail Kordonskij kaj Tatjana Auderskaja analizas la ekeston kaj funkciadon de kluboj surbaze de fikcia klubo de krokodilamantoj.
Geza Kurucz, redaktoro de Juna Amiko, intervjuiĝas en tiu ĉi numero de Kontakto. Tio estas rezulto de reciproka subteno kaj kunlaboro inter Juna Amiko kaj Kontakto, ĉar en la plej freŝa numero de JA aperis intervjuo kun la redaktoro de Kontakto, d-rino Sabira Sta'hlberg. "Kontakto", diras s-ro Kurucz, "estas la pli aĝa frato de Juna Amiko".
Pri niĝeria universitata vivo kaj la danĝero de kultistoj skribas Ogunlowo Emmanuel Olorunfemi; Choe Taesok el Koreio rakontas fabelon tradician; Adokou Planido el Togolando verkis originalan novelon kaj Adrien Durandard, Francio, kontribuas per recepto fromaĝa al la kuireja rubriko.
La facillingvan konkurson en la dua periodo (aprilo-junio) gajnis Saliko el Finnlando per fakta artikolo pri Maneken Pis, statueto en Bruselo. La konkurso daŭras ĝis la fino de la jaro. Krom periodaj gajnantoj oni ankaŭ elektos la plej bonajn sciencan, novelan, fabelan kaj aliajn artikolojn. La gajnintojn atendas valoraj libropremioj.
Abono de Kontakto por 2001 (6 n-roj) kostas 18 EUR por la riĉaj landoj; por la landoj de la t.n. B-tarifo 9 EUR. Grupaj abonoj (ekde 6 ekz.) ĝuas grandan rabaton. Abonojn akceptas la perantoj de UEA kaj la Centra Oficejo.
En la serio Diskutkajeroj aperis kvara numero, "La strategio de Esperanto en la nova jarmilo". Ĝia aŭtoro estas Gian Carlo Fighiera, konata itala aktivulo de la Esperanto-movado, iama KKS kaj estrarano de UEA, kaj jam pli ol 30 jarojn prezidanto de la societo Heroldo de Esperanto.
En la nova Diskutkajero Fighiera skizas la celojn de la agado per kaj por Esperanto, la problemaron komunumo/movado, la efektivan kaj dezirindan rolon de UEA kaj kritikojn pri ĝi. La aŭtoro faras konkretajn proponojn pri la evoluigo de la Esperanto-strategio por la proksima estonteco. Por leganto, kiu deziras pli profunde studi la problemaron, Fighiera aldonis utilan bibliografion kaj liston de juraj-politikaj dokumentoj pri la lingva egaleco.
La 24-paĝa kajero kostas 2,25 eŭrojn. Ekde 3 ekz. la libroservo de UEA donas rabaton de 33%.
S-ro Stjepan Mesić, prezidento de la Kroata Respubliko, akceptis la inviton de UEA fariĝi Alta Protektanto de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Zagrebo en 2001. Tiel ankaŭ la venontjara UK ĝuos la plej altan honoron, kiun povas doni la gastiganta lando.
Krom la Alta Protektanteco de la shtatestro, pri la prestiĝo de Esperanto en Kroatio atestas ankaŭ la multnombreco de eminentuloj de la kultura, scienca kaj politika vivo, kiuj akceptis membrecon en la Honora Komitato de la 86-a UK. Estas rimarkinde, ke ili ne nur principe simpatias kun la celoj de la UK, sed multaj el ili jam en antaŭaj okazoj donis konkretan apogon al Esperanto kaj al iniciatoj de Kroata Esperanto-Ligo. Ankaŭ la preparoj de la venontjara UK povis jam profiti de iliaj utilaj konsiloj.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) havas jam longan sperton pri organizado de interesaj kaj aktualaj seminarioj. Nun TEJO turnas sin al grava regiono: Balkanio, kiu lastatempe ofte troviĝis en la gazetaraj rubrikoj tra la mondo. TEJO volas provizi al gejunuloj el la regiono eblecon renkontiĝi, lerni kaj spertiĝi en internacia etoso, kaj instigi ilin al kunlaboro kaj kunagado. La seminarion aŭspicias la Eŭropa Junulara Fondaĵo ĉe la Konsilio de Eŭropo.
Sub la temo "Balkana junulara agado por kulturo de paco" TEJO levos demandojn aktualajn por Balkanio kaj samtempe trejnos aktivulojn pri junulara agado. Por partoprenantoj ne sciantaj Esperanton TEJO organizos paralelan lingvan trejnadon.
Partopreno en TEJO-seminario estas unika ŝanco por junaj aktivuloj trejniĝi kaj spertiĝi pri multaj gravaj aktivecoj. Celgrupo de la seminario estas 18-35-jaraj gejunuloj el Eŭropo, precipe Balkanio, kaj Proksimoriento. Pli ol 35-jaraj interesiĝantoj povas finance subteni la partoprenon de junul(in)o el la regiono.
Limdato de aliĝo estas la 15a de julio 2000.
Venu malkovri Balkanion kaj novajn eblecojn por via Esperanto-agado en internacia junulara etoso!
Pliaj informoj ĉe:
TEJO
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 - 10 - 436 1044
fakso: + 31- 10 - 436 1751
rete:tejo-oficejo @ .spamaĵo?esperanto.org
aŭ ĉe la lokaj organizantoj:
Sabira Stahlberg & Aleksandar Shivarov
rete:kontakto @ .spamaĵo?esperanto.org
kaj:a_shivarov @ .spamaĵo?mailroom.com
Inter la 1-a kaj 8-a de septembro 2000 okazos TEJO-trejnseminario en Varna, Bulgario, pri la temo: "Balkana junulara kunlaboro por kulturo de paco", aparte aktuala sur Balkanoj.
La seminarion subtenas Eŭropa Junulara Fondaĵo (EJF) ĉe Konsilio de Eŭropo. Ĝi celas junajn aktivulojn el Eŭropo, precipe el balkanaj landoj, interesiĝantaj pri internacia kunlaboro kaj komunaj regionaj projektoj. EJF ankaŭ ebligas partoprenon de kelkaj ekstereŭropanoj. TEJO intencas tial speciale inviti esperantistojn el iuj aziaj landoj proksimaj al Bulgario.
Kadre de la seminario okazos trejnadoj en diversaj formoj: prelegoj, vizitoj, laborgrupoj kaj diskutrondoj. Samtempe 10-15 komencantoj partoprenos Esperanto-kurson. Ili ankaŭ partoprenos en la ĝenerala tema programo de la seminario. Kiel ekspertoj kaj prelegantoj rolos ĉefaj TEJO-funkciuloj kaj speciale invititaj fakuloj pri la balkana temo. Detala informletero aperos komence de majo, kaj dissendiĝos kune kun la tria numero de "Kontakto", kiun ricevos ĉiuj membroj de TEJO.
Lokaj organizantoj:
Sabira Sta'hlberg kaj Aleksandar
Ŝivarov
p.k. 405, BG-9000 Varna, Bulgario
tel. +359-52-246
941
fakso: +359-52-246 326
Vicprezidanto de TEJO (seminarioj):
Grigori L. Arosjev
RU-117071, Moskva, ab/ja 31, Rusio
tel. +7-095-476 1472
Oficejo de TEJO:
Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam,
Nederlando
tel. +31-10-436 1044
fakso: +31-10-436 1751
La 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo nombris je la 12-a de aprilo 1030 aliĝintojn el 51 landoj. Sekve la ĉi-jara UK lasis malantaŭ si la du solajn UK-ojn post la dua mondmilito kiuj havis malpli ol mil aliĝintojn: Portlando 1972 (923) kaj Vankuvero 1984 (802).
La lastatempa akceliĝo de la aliĝritmo promesas bonan ŝancon, ke la Tel-Aviva UK grimpos ankoraŭ pli supren en la postmilita kongresa statistiko. Por tio ĝi devos preterpasi almenaŭ la Rejkjavikan UK de 1977, al kiu aliĝis 1199 kongresanoj. Poste sekvas Adelajdo 1997 (1224), Kopenhago 1975 (1227), Ateno 1976 (1266) kaj ankaŭ la UK en 1967, celita okazi en Tel-Avivo sed translokita al Roterdamo (1265).
Laŭ HEROLDO KOMUNIKAS n-ro 49, la LKK de la Tel-Aviva UK "esprimis unuanime la principan aprobon pri la ĉiutaga apero de Heroldo de Esperanto" dum UK.
Mi ĝustigas, ke LKK nenion decidis pri tia afero nek povus decidi, ĉar decido pri ĝi, same kiel ĝenerale pri disdonado de ĉiaj materialoj en UK, apartenas al la kompetenteco de la Estraro de UEA. Tiusence mi siatempe respondis al demando de la redaktorino de HdE.
Amri Wandel
Prezidanto de LKK de la 85-a UK
La libroservo de UEA atingis en 1999 sian plej bonan rezulton dum la 90-aj jaroj. Ĝiaj vendoj sumiĝis je 316 230 guldenoj (EUR 143 499), kio estis 6% pli ol en 1998, kiam temis pri 298 448 guldenoj (EUR 135 430). Kompare kun la antaŭa jaro la vendoj kreskis kaj en la vendejo en Roterdamo kaj en la libroservo dum la UK en Berlino. La sukcesa vendado en Berlino estis rimarkinda, ĉar la UK mem estis iom malpli granda ol en Montpeliero.
La bona rezulto parte sekvis el la vigleco de la propra eldona agado de UEA, kiu laŭ la esploroj de A. Korĵenkov (La Ondo de Esperanto, 2000:2) estis la plej produktema Esperanta eldonisto en 1999. Tio montriĝas ankaŭ en la multeco de UEA-eldonaĵoj inter la plej furoraj titoloj. Du el tri plej pintaj furoraĵoj estis titoloj de UEA.
Unuafoje post 1990 lernolibro estis la plej multe vendita libro. Kiel en 1990, ankaŭ en 1999 temis pri "Saluton!", la aŭtodidakta lernilo de Audrey Childs-Mee, atinginta jam la sesan eldonon. La unua loko de "Hejma vortaro" inter la unuopaj vendoj estas rimarkinda, ĉar la libro aperis nur en oktobro.
Entute la libroservo de UEA vendis 18416 ekz. de 2057 diversaj titoloj de libroj, diskoj aŭ kasedoj (en 1998 respektive 15878 kaj 1853). Insignoj, glumarkoj, skribiloj k.a. etaĵoj ne estas inkluzivitaj en tiu nombro sed jes en la mona vendosumo.
En la du listoj la eldonaĵoj de UEA kaj TEJO estas markitaj per asterisko. La liston de entutaj vendoj ĉefe influas la kvantaj aĉetoj de aliaj libroservoj. Parto de tiuj aĉetoj kompreneble ne atingis individuajn klientojn ankoraŭ pasintjare. Tial estas interesa ankaŭ la alia listo, kompilita surbaze de unuekzempleraj aĉetoj, surlokaj aŭ perpoŝtaj, en la butiko en Roterdamo. La prezoj estas aktualaj vendoprezoj.
A. Vendoj entute:
ekz. / titolo, priskribo, aŭtoro / prezo en eŭroj
441 Saluton!
Esperanto aŭtodidakte. Audrey Childs-Mee* 10,80
387 Pasporta
Servo. Listo de gastigantoj de TEJO* 10,90
348 Hejma vortaro.
Red. Jouko Lindstedt* 7,50
309 Homaj rajtoj: demandoj kaj
respondoj. Leah Levin* 10,90
250 Kio ni estas kaj kion ni
celas? Pri la Praga Manifesto* 5,50
207 Lingva arto. Festlibro
al Auld kaj Boulton. Red. V. Benczik* 16,50
205 Internaciaj
Ekzamenoj de ILEI/UEA* 3,00
188 Internacia Kongresa
Universitato 1999. Red. Michela Lipari* 8,15
131 Ĉiuj kune.
Aktoj de la 1-a Strategia Forumo la de E-Komunumo* 2,15
128 Spirito de Esp-o kaj la "samideanaj" malamikaĵoj. I.
Bociort* 1,50
123 Berlino por turistoj. Ulrich
Becker [elĉerpita]
116 Grosses Woerterbuch Esperanto-Deutsch.
E.-D. Krause 39,00
115 Faktoj kaj fantazioj. Progresiga
legolibro. M. Boulton* 16,35
112 Saluton! (Kasedo por la
lernolibro)* 5,45
112 Slango kaj ĵargono en Esperanto. Wouter
Pilger 3,90
109 Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj.
Goscinny/Uderzo 9,00
106 Por aktiva lingvopolitiko. Aktoj de la
seminario en Praga UK* 7,10
104 Esperanto Sleutel. Nederlanda
ŝlosilo 0,90
102 Esperanto for beginners. M.C.
Butler 1,80
100 Esperanto sen mitoj. Z.M. Sikosek 24,00
100 Monumente pri Esperanto. Hugo Röllinger* 8,15
B. Unuopaj vendoj:
ekz. / titolo, priskribo, aŭtoro / prezo en eŭroj
92 Hejma
vortaro. Red. Jouko Lindstedt* 7,50
82 Slango kaj ĵargono en
Esperanto. Wouter Pilger 3,90
69 Esperanto sen mitoj. Z.M.
Sikosek 24,00
64 Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj. Leah
Levin* 10,90
63 Kio ni estas kaj kion ni celas. Pri la Praga
Manifesto* 5,50
57 Pasporta Servo. Listo de gastigantoj de
TEJO* 10,90
55 La liturgio de l'foiro. Jorge
Camacho 2,70
52 Berlino por turistoj. Ulrich
Becker [elĉerpita]
50 Lingva arto. Festlibro al Auld kaj
Boulton. Red. V. Benczik* 16,50
48 La ŝtona urbo. Anna
Lowenstein
46 Spirito de Esp-o kaj la "samideanaj" malamikaĵoj.
I. Bociort* 1,50
42 Internaciaj Ekzamenoj de
ILEI/UEA* 3,00
39 Faŭsto. J.W. von Goethe, trad. Karl
Schulze 12,90
39 Kulturo kaj evoluo. Mervyn Claxton* 6,80
37 Saluton! Esperanto aŭtodidakte. Audrey Childs-Mee* 10,80
35 Por aktiva lingvopolitiko. Aktoj de la seminario en Praga
UK* 7,10
33 Terminologia gvidilo. Heidi Suonuuti* 5,70
33 Klara vortaro Esperanta-araba. Georgo Abraham* 13,60
32 ... sed estas ne. Persone. (Kompakta disko) 15,00
31 Nova
Esperanta krestomatio. Red. William Auld* 12,30
31 Al lingva
demokratio. Nitobe-simpozio. Red. Fettes/Bolduc* 10,20
La Centra Oficejo de UEA en Roterdamo invitas al sia Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 13-an de majo.
La ĉefgasto de la 12-a Malferma Tago estos la konata movada aganto, eseisto kaj oratoro Gian Carlo Fighiera el Italio. Post ofico de Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (1956-1961) Fighiera faris longan karieron en la internacia turismo kaj kongres-organizado, fine kiel altranga oficisto de Monda Turisma Organizo. Sian multflankan movadan aktivadon li daŭrigis i.a. kiel prezidanto de la eldona societo "Heroldo de Esperanto" ekde 1961, estrarano de UEA kaj en aliaj taskoj. En la Malferma Tago li prelegos pri "La obstakloj kaj ŝancoj survoje de Esperanto en la nova jarmilo".
Ankaŭ ĉi-foje ne mankos senpaga loterio, bazaro de esperantaĵoj, montrado de Esperanto-filmoj, kafumado kaj teumado. Kiel kutime, la libroservo regalos siajn klientojn per rabatitaj prezoj.
TEJO preparas neforgeseblan travivaĵon lige kun la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Honkongo. Temas pri trajna karavano el Moskvo al Honkongo, kiun TEJO organizas kune kun siaj landaj sekcioj en Rusio (REJM) kaj Ĉinio (ĈJEA).
La karavano startos la 17-an de julio, kiam la partoprenantoj renkontiĝos en Moskvo. De tie ili vojaĝos tra Siberio, Mongolio kaj Pekino al la sudĉinia metropolo. Okazos restado en Tomsk (kun partopreno en la junulara tendaro OrSEJT) kaj, laŭ la elekto de la partoprenantoj, aŭ en Mongolio aŭ en Pekino.
Eblas legi en la reto pli detalajn informojn kaj printi paperan aliĝilon. Du GIF-datumaroj estas printeblaj sub la adreso:
kaj baldaŭ ankaŭ en la TEJO-paĝoj:
Bonvolu atenti, ke pro organizaj kialoj oni povas akcepti aliĝojn nur ĝis la 1-a de majo!
Laŭ decido de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la jaro 2001 estos Internacia Jaro de Dialogo inter Civilizoj. La Loka Kongresa Komitato de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo proponis al la estraro de UEA dediĉi la temon de la kongreso al tiu Internacia Jaro.
La estraro unuanime akceptis la proponon de LKK kaj vortumis la temon kiel "Kulturo de dialogo -- Dialogo inter kulturoj".
Ĉiuj konas la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo. Malpli konata estas ĝia anekso en Amsterdamo, kvankam ĝi ekzistas jam de 20 jaroj. Precize en la somero de 1980 ĝi komencis sian funkciadon. Nu... vera oficejo ĝi ne estas. Nur unu ĉambro. Tiaj "oficejoj" abundas en nia movado. Ĉiu aktivulo en Esperanto Nederland havas tian "oficejon": ĉambro kun paperoj kaj maŝinoj.
Tamen, kara leganto, mi bezonas vian atenton por tiu ĉambro en Amsterdamo, kie komenciĝis la novstila afrika agado de UEA en 1980. Bonvolu sekvi min, eniri kaj aŭskulti min. Ne estas loko por eksidi, sed mi klopodos tedi vin mallonge.
Esperanto en Afriko disvastiĝis depost 1980 multe, kaj (ni esperu) definitive. Ne estas malfacile trovi lernantojn en tiu kontinento: ili svarmas en klasĉambro aŭ en mia leterkesto. Multaj estas junaj; ili esperas per tiu nova lingvo ligi kontakton kun la vasta mondo. Precipe kun la riĉa mondo. La mis-supozo ke Esperanto kondukas al postenoj, stipendioj kaj vojaĝoj kaŭzas foje seniluziiĝojn. Sed krom seniluziiĝoj okazis ankaŭ multaj mirakloj. Foje iu aŭ alia mia amiko konfidas al mi, ke Esperanto ŝanĝis lian vivon.
Revuo Esperanto de januaro 1990 publikigis la ĉefartikolon "Por plia jardeko da Esperanto en Afriko". Ĝi resumis la spertojn de unu jardeko kaj skizis la agadprincipojn por sekvonta jardeko. Se vi volas ricevi ĝin, petu ĝin de mi. Se hodiaŭ mi devus verki novan "Por plia jardeko da Esperanto en Afriko", mi verŝajne invitus iujn el miaj afrikaj kolegoj fari tion anstataŭ mi. Ili ekzistas kaj laboras. Ili instalas la movadon en sia kontinento, iuj jam dum dudek jaroj.
Legantoj de la nederlanda Esperanto-revuo Fen-X regule trovis artikolojn de afrikaj aŭtoroj en sia revuo. Ili do jam gustumis tiun kontinenton. Pluraj nederlandaj esperantistoj delonge rilatas "ĝemele" kun afrikanoj, ekzemple en Niĝerio aŭ en Malagasio (Madagaskaro). En Nederlando jam prelegis afrikaj gastoj, ekzemple Jean Codjo, Raoul Hounnake, Gbeglo Koffi. Jean Codjo revenis al sia lando, Benino, kaj ĵus informis min pri siaj mirindaj progresoj tie. Per la helpo de manpleno de germanaj esperantistoj (li vizitis Germanujon dum duonjaro) li instalis oficejeton, kiu jam funkcias kiel retpoŝta stacio por multaj lokaj esperantistoj. Li ĵus konstruis unuklasan lernejon en vilaĝo Codji, kie en oktobro 150 infanoj komencis lerni surpaperigi siajn pensojn kaj esti kleraj por decidi por si mem. Ili samtempe alkutimiĝas al Esperanto, sed ne estas devigataj lerni ĝin. Tia lernejo estas io tre bona kaj fierinda. Kiam alvenos fotoj kaj novaj informoj, tiuj eble vekos pli da subtenemo en Germanujo kaj aliloke.
Subtenado per amika korespondado, per koresponda instruado, kaj... per mono, estas la ŝlosilo por sukcesigi tiun mirindan laboron. Kara leganto, por ne tedi vin tro longe, mi donos al vi mian dezirliston de donacoj por la dudekjara jubileo.
Pri la Revuo Kontakto vi sciu, ke post jardekoj da donaca abonado de proksimume 200 ekz. jare, nun ni devas rompi tiun tradicion. La donacoj al Fondaĵo Afriko tiel akre mankas ke ili ne plu kovras la kreskantan monbezonon. Reage al tio, jam unu nederlanda esperantistino spontanee donacis abonojn de Kontakto kaj de El Popola Ĉinio al ĉiuj kluboj en Madagaskaro. Kompreneble, vi ankaŭ povas sendi vian propran ekzempleron, leginte ĝin, al via afrika korespondanto.
Eble vi ridas, vidante: Lernejo - 50.000 gld. Sed en la prosperega parto de la mondo tiaj sumoj jam ne estas fantaziaj. Foje riĉaj esperantistoj donacas aŭ heredigas grandajn sumojn, ekzemple por aĉeti domon.
Ni devas plu certigi al la afrikaj aktivuloj, ke ilia laboro trovas simpation kaj subtenadon. Vi povas fari tion per donaco al Fondaĵo Afriko de UEA pere de la kotizperanto de UEA en via lando aŭ rekte al iu el la poŝtaj aŭ bankaj kontoj de UEA (vd. Jarlibron 1999, p.37-38.), ne forgesante mencii la celon "por Fondaĵo Afriko".
Se vi deziras pli da informoj aŭ se vi havas konsilojn aŭ proponojn, mi volonte estos je via dispono. Jen mia adreso: Kastelenstraat 231, NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando; telefono kaj fakso + 31 20 6421853.
Hans Bakker Komisiito de UEA pri Afrika Agado
La Ĝenerala Asembleo de UN proklamis la jaron 200 Internacia Jaro por la Kulturo de Paco. Okaze de la 50-a datreveno de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en 1998 grupo da Nobel-pacpremiitoj, i.a. Miĥail Gorbaĉov, Nelson Mandela kaj Ŝimon Peres, projektis tekston de MANIFESTO 2000 POR KULTURO DE PACO KAJ SENPERFORTO, kies ses bazaj principoj estas:
Unesko lanĉis amasmovadon por diskonigi MANIFESTON 2000 kaj por kolekti apogajn subskribojn por ĝi. Ĉiu subskribo estos persona sindevontigo realigi la celojn de MANIFESTO 2000 "en mia ĉiutaga vivo, mia familio, mia laboro, mia komunumo, mia lando kaj mia regiono". La subskriboj estos transdonitaj al la Ĝenerala Asembleo de UN en septembro 2000 kiel esprimo de la monda civila socio por paco kaj senperforto. La celo de Unesko estas kolekti 100 milionojn da subskriboj.
UEA, kies ĉi-jara kongreso en Tel-Avivo estas agnoskita de Unesko kiel Flagŝipa Evento de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, alvokas al ĉiuj esperantistoj, ke ili konatiĝu kun MANIFESTO 2000 kaj subskribu ĝin, kaj ke ili diskonigu ĝin kaj kolektu por ĝi subskribojn kiel eble plej vaste en sia propra vivmedio, inter esperantistoj kaj ĉiuj aliaj.
Oni povas subskribi pere de Interreto: www.uea.org/2000.html aŭ per la Esperanta faldfolio eldonita de UEA kunlabore kun Unesko. La faldfolio enhavas la tekston de MANIFESTO 2000 kaj kuponon por la subskribo. Ĝi estos dissendita kun n-ro 3/2000 de la revuo "Esperanto", sed Esperantaj asocioj, kluboj, gazetoj, organizantoj de eventoj, kaj unuopuloj povas peti ekstrajn ekzemplerojn de la Centra Oficejo, indikante la kvanton.
La Tel-Aviva UK koincidis kun la kulmino de febra politika lukto pri la prezidenta posteno de la kongreslando. Sendepende de la rezulto, la Kongreso ne povis "malvenki", ĉar ambaŭ kandidatoj estis ligitaj al ĝi: Ŝimon Peres estis ĝia Alta Protektanto kaj Moshe Katsav membro de la Honora Komitato. La rilato de Katsav al la UK ekestis jam en junio 1997, kiam li en sia tiama funkcio de vicĉefministro kaj ministro pri turismo akceptis la ĝeneralan direktoron de UEA dum lia esplorvojaĝo al Israelo.
La 31-an de julio, kun malgranda marĝeno kaj fakte surprize, Katsav venkis en la decida balotado. Kun subskriboj de la prezidanto de UEA kaj tiu de LKK, la 85-a UK sendis al li jenan gratulmesaĝon, akceptitan de la kongresanaro per aplaŭdo en la Solena Fermo:
Al la estimata prezidento de Israelo, S-ro Moshe Katsav La 1212 partoprenantoj de la 85-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu estis hodiaŭ fermita en Tel-Avivo, gratulas vin pro via elektiĝo al la alta ofico. Tiu ĉi gratulo estas des pli varma pro la fakto, ke vi estas membro de la Honora Komitato de la Kongreso, kaj pro via persona kontribuo al la decido okazigi la Kongreson en Israelo, kiam kiel ministro pri turismo vi akceptis la ĝeneralan direktoron de UEA, s-ron Osmo Buller. La kongresanoj bondeziras, ke vi sukcesu realigi vian intencon esti prezidento de ĉiuj israelaj civitanoj, preter diferencoj de gento, religio kaj politikaj opinioj, kaj uzi vian influon por helpi la ŝtaton de Israelo progresi sur la malfacila vojo al paco. Grandestime, Hon. Keppel Enderby Q.C.
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio Prof. Amri Wandel
Prezidanto de la Loka Kongresa Komitato
Unu el la plej longedaŭraj konstantaj servoj de UEA, Koresponda Servo Mondskala, spertis ioman kreskon de serĉantoj de korespondamikoj en la jaro 1999. KSM ricevis entute 428 petojn (419 en 1998).
Rimarkinda kresko kompare kun 1998 estis en Francio (de 70 al 96 petoj), Rusio (de 38 al 56), Belgio (de 6 al 12) kaj Ebura Bordo (de 1 al 12), kaj malkresko en Brazilo (de 59 al 39), Irano (de 22 al 8) kaj Japanio (de 5 al nul). El tiuj ciferoj tamen ne eblas fari firmajn konkludojn, ĉar la ŝanĝoj en unuopaj landoj multe dependas de hazardo.
De tempo al tempo ekz. landaj asocioj provas starigi propran korespondan servon. Tio estas malkonsilinda, ĉar malgranda servo ne povas oferti al la petantoj same vastan elekton kiel KSM nek la kompetenton, kiun havas KSM dank' al sia sperto de pli ol 40 jaroj. Por ke ankaŭ tiukampe la limigitaj rimedoj de la Esperanto-movado estu uzataj optimume, estas plej prudente, ke ĉiuj asocioj, instruistoj k.a. kurs-organizantoj uzu la servojn de KSM kaj ke la Esperanto-gazetaro ankoraŭ pli multe diskonigu ilin.
De 1990 KSM estas prizorgata de s-ro Francois Xavier Gilbert. La adreso de KSM estas: B.P. 6, FR-55000 Longeville en Barrois, Francio. Informilon kaj aliĝilon oni povas peti kontraŭ unu respondkupono. Por rekte ricevi adresojn de korespondemuloj, oni sendu du respondkuponojn kun detalaj indikoj pri si mem kaj pri la dezirataj korespondantoj.
Kontakto 4/00 ĵus aperinta temas pri kino - ne tiom pri kinarto kiom pri ĝia socia rolo. Spionfilmoj kaj latinamerikaj telenoveloj formas nian mondbildon, kaj eĉ kaŭzas foje perturbojn sociajn. Ne kredu ĉion, kion vi vidas, atentigas Daniele Vitali en sia artikolo.
Vladka Chvatalova, ĝenerala sekretario de TEJO el Ĉeĥio, vokas en intervjuo al plia engaĝiĝo de esperantistoj en helpado al marĝenigitaj grupoj de la socio. La Taglibro memorigas pri Hiroŝimo, dum ĉefartikole d-ro Helmut Brath, Aŭstrio, rakontas pri la alia flanko de civilizo: civilizaj malsanoj.
Alain Fagot el Nederlando daŭrigas la temon, sed en la komputila mondo: virusoj plagas nin ĉiujn, sed kiel rilati al avertoj pri ili?
Ĉe la distra flanko Shyamar Kumar Paul, Hinda Unio, novelas originale en Esperanto; Aleksandar Ŝivarov, Bulgario, recenzas Merlin; Oguinye Princo-Henriko, Niĝerio, raportas pri afrika futbalĉampionado; kaj aperas ankaŭ la unua gajninto de la Granda Konkurso de Kontakto 2000. Enestas ankaŭ konkursoj kaj Kuirejo kun sekreta recepto pri ĉeĥa delikataĵo, kaj vigla diskuto pri nuklea energio kaj leĝigo de haŝiŝo en la forumo Bumerango.
Abono de KONTAKTO por 2000 (6 n-roj) kostas 18 EUR por la riĉaj landoj; por la landoj de la t.n. B-tarifo 9 EUR. Grupaj abonoj (ekde 6 ekz.) ĝuas grandan rabaton. Abonojn akceptas la perantoj de UEA kaj la Centra Oficejo.
En la Fermo de la Tel-Aviva UK okazis por la 14-a fojo la transdono de unu el la plej prestiĝaj premioj de la Esperanto-movado, Premio Onisaburo Deguĉi de UEA. Tiu premio estis fondita en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto por premii agadon de individuo aŭ organizaĵo, kiu per Esperanto antaŭenigas internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de la instruoj de L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. La premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.
En 2000 la Estraro de UEA aljuĝis la Premion Deguĉi al s-ro Rob Moerbeek el Nederlando pro lia longtempa agado helpe al triamondaj esperantistoj kaj por handikapitoj, precipe blinduloj. Dum multaj jaroj li faris tion kune kun sia edzino Nora, forpasinta en 1998, konata aktivulo de la blindula Esperanto-movado. Profesie Rob Moerbeek jam ekde 1969 laboras en la Centra Oficejo de UEA.
La Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA havis 7 sesiojn en 5 landoj en 1999. Ili okazis en San-Francisko, Usono (dum la 30-a Somera Esperanto-Kursaro); Castellon, Hispanio (dum la 58-a Hispana Kongreso); du-foje en Berlino, Germanio (dum la 65-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj kaj la 84-a Universala Kongreso); en Antanarivo, Malagasio; kaj du-foje, septembre kaj decembre, en Lomeo, Togolando.
En la sesio en Hispanio okazis nur la meznivela ekzameno kaj en la septembra sesio en Togolando nur la elementa. En ĉiuj aliaj sesioj eblis ekzameniĝi sur ambaŭ niveloj.
Al la gramatika antaŭtesto de la elementa nivelo aliĝis 34 kandidatoj. Por la efektiva ekzameno estis akceptitaj 20 kandidatoj, el kiuj 16 sukcesis. Al la antaŭtesto de la meza nivelo aliĝis 19 kandidatoj. El ili 16 estis akceptitaj por la ekzameno, kiun 15 sukcese trapasis.
La Internaciaj Ekzamenoj okazas sub la gvido de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI kaj UEA. Por surloka realigo de la sesioj IEK havas ĉ. 60 rajtigitajn ekzamenantojn tra la mondo, sed IEK esperas ankoraŭ plimultigi ilian nombron.
Pli da informoj pri la ekzamenoj oni povas ricevi de la sekretario de
IEK: s-ro Hans ten Hagen, Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard,
Nederlando; rete:
La plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo, spertis 14-procentan kreskon en unu jaro. La ĵus aperinta listo de gastigantoj enhavas 1075 adresojn en 76 landoj. En 1999 la libreto nombris 945 adresojn. Plej multe da gastigantoj (91) estas en Rusio, dum geografie la reto estas plej densa en Francio kun 61 lokoj. La vera metropolo de Pasporta Servo estas Multan en Pakistano, kie 17 gastigantoj atendas vizitantojn.
En la bele presita 187-paĝa poŝlibro troviĝas, krom la adresoj kaj aliaj informoj pri la gastigantoj, ankaŭ mapoj kun indikoj pri ĉiuj lokoj kun gastigantoj, tiel ke eblas facile plani sian vojaĝon. Enestas ankaŭ reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo, aliaj utilaj adresoj kaj fragmentoj el la vojaĝrakonto de Amanda Higley el Usono kiu dum pli ol unu jaro en 1999 kaj 2000 vagadis tra Eŭropo.
Per Pasporta Servo vojaĝantaj esperantistoj, kiuj membras en ĝi, rajtas je senpaga tranoktado ĉe la gastigantoj. Membro de Pasporta Servo estas ĉiu kiu posedas la adreslibron. Gastigantoj ricevas la libron senpage, aliaj povas aĉeti ĝin.
La ideon pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, prezentis la argentinano Ruben Feldman Gonzalez en 1966. La unua adresaro laŭ la nuna sistemo aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Faŭ pioniroj troviĝas inter la gastigantoj ankaŭ en la plej nova eldono, kies amplekso fariĝis jam 27-obla kompare kun la unua listo de 40 adresoj. La administranto de tiu ĉi servo de TEJO estas Derk Ederveen el Nederlando.
La adresaro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA. La prezo estas 10,90 eŭroj plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton.
La kampanjo de Unesko por kolekti subskribojn al Manifesto 2000 ankoraŭ malproksimas de la originala celo de 100 milionoj da nomoj transdonotaj al la Ĝenerala Asembleo de UN kiel apogo de la monda civila socio por kulturo de paco kaj senperforto. Ĝis la fino de aŭgusto la subskriboj nombris 22 milionojn. Sekve Unesko alvokas streĉi la fortojn por tamen atingi la celon ankorau en tiu ĉi jaro, proklamita kiel Internacia Jaro por Kulturo de Paco kaj Senperforto.
Ankaŭ UEA alvokis subskribi la Manifeston, kies Esperantan tradukon UEA eldonis kiel belan faldfolion kaj kiun ankaŭ multaj Esperanto-gazetoj jam aperigis. Eblas subskribi ankaŭ en Interreto ĉe www.uea.org/2000.html. Ĝis la 4-a de septembro UEA ricevis entute 4709 subskribojn, el kiuj 3352 papere kaj 1357 rete. Por ke la nombro fariĝu multe pli granda, UEA instigas la Esperanto-organizaĵojn kaj unuopajn esperantistojn pli aktive ol ĝis nun diskonigi la Manifeston 2000 kaj kolekti subskribojn.
Tiuj kiuj ne povas subskribi la Manifeston en Interreto, povas peti de UEA la faldfolion, kiun oni kompreneble rajtas ankaŭ mem multobligi. Esperanto-gazetoj estas petataj presi la tekston de Manifesto 2000 kun kupono por sendi sian subskribon al UEA.
Ne temas pri aparta kampanjo de UEA sed pri partopreno en la ĝenerala kampanjo de Unesko. Tial esperantistoj kolektu subskribojn ne nur de aliaj esperantistoj sed de ĉiuj homoj en sia medio. Bonega okazo por tio estos la Ago-Tago la 7-an de oktobro, kiam oni povos diskonigi nacilingvan tradukon de Manifesto 2000 kaj kolekti subskribojn por ĝi. Ankaŭ la ne-esperantistajn subskribojn oni sendu al UEA.
| LANDO | Papere | Rete | Sume |
| Afganio | 0 | 1 | 1 |
| Albanio | 14 | 0 | 14 |
| Alĝerio | 1 | 1 | 2 |
| Antiloj | 1 | 0 | 1 |
| Argentino | 159 | 7 | 166 |
| Aŭstralio | 19 | 11 | 30 |
| Aŭstrio | 11 | 16 | 27 |
| Belgio | 52 | 66 | 118 |
| Benino | 1 | 13 | 14 |
| Bjelorusio | 1 | 0 | 1 |
| Bosnio-Hercegovino | 55 | 0 | 55 |
| Brazilo | 818 | 119 | 937 |
| Britio | 25 | 40 | 65 |
| Bulgario | 70 | 6 | 76 |
| Ĉeĥio | 321 | 7 | 328 |
| Ĉinio | 18 | 11 | 29 |
| Danio | 15 | 15 | 30 |
| Ebura Bordo | 1 | 0 | 1 |
| Estonio | 1 | 0 | 1 |
| Fiĝio | 0 | 1 | 1 |
| Finnlando | 27 | 16 | 43 |
| Francio | 155 | 356 | 511 |
| Ganao | 2 | 1 | 3 |
| Germanio | 83 | 64 | 147 |
| Greklando | 2 | 0 | 2 |
| Hinda Unio | 9 | 4 | 13 |
| Hispanio | 12 | 13 | 25 |
| Hungario | 37 | 12 | 49 |
| Irano | 25 | 27 | 52 |
| Irlando | 1 | 4 | 5 |
| Islando | 1 | 2 | 3 |
| Israelo | 4 | 4 | 8 |
| Italio | 490 | 55 | 545 |
| Japanio | 18 | 21 | 39 |
| Jugoslavio | 84 | 4 | 88 |
| Kanado | 2 | 4 | 6 |
| Kazaĥio | 1 | 1 | 2 |
| Kenjo | 1 | 0 | 1 |
| Kolombio | 1 | 39 | 40 |
| Kongo, Dem.Resp. | 4 | 0 | 4 |
| Korea Resp. | 1 | 15 | 16 |
| Kroatio | 14 | 2 | 16 |
| Kubo | 8 | 0 | 8 |
| Latvio | 0 | 1 | 1 |
| Libano | 0 | 2 | 2 |
| Libio | 1 | 0 | 1 |
| Litovio | 5 | 4 | 9 |
| Luksemburgio | 1 | 2 | 3 |
| Madagaskaro | 1 | 0 | 1 |
| Malto | 0 | 1 | 1 |
| Meksiko | 0 | 1 | 1 |
| Nederlando | 88 | 33 | 121 |
| Nepalo | 25 | 0 | 25 |
| Niĝerio | 3 | 0 | 3 |
| Nikaragvo | 1 | 0 | 1 |
| Norvegio | 3 | 11 | 14 |
| Nov-Zelando | 0 | 4 | 4 |
| Pakistano | 3 | 56 | 59 |
| Pollando | 71 | 8 | 79 |
| Portugalio | 1 | 5 | 6 |
| Rumanio | 10 | 104 | 114 |
| Ruslando | 247 | 46 | 293 |
| San-Marino | 0 | 1 | 1 |
| Senegalio | 2 | 0 | 2 |
| Slovakio | 128 | 14 | 142 |
| Sud-Afriko | 0 | 4 | 4 |
| Svedio | 17 | 18 | 35 |
| Svislando | 63 | 9 | 72 |
| Taĝikio | 1 | 0 | 1 |
| Tajlando | 1 | 1 | 2 |
| Tanzanio | 16 | 1 | 17 |
| Togolando | 41 | 3 | 44 |
| Turkio | 1 | 0 | 1 |
| Ukrainio | 0 | 18 | 18 |
| Usono | 9 | 41 | 50 |
| Uzbekio | 3 | 0 | 3 |
| Venezuelo | 0 | 1 | 1 |
| Vjetnamio | 44 | 10 | 54 |
| Zambio | 1 | 0 | 1 |
| TOTALE | 3352 | 1357 | 4709 |
En la lastaj jaroj UEA sisteme evoluigis sian agadon en diversaj mondopartoj laŭ la principo, ke iliajn specifajn problemojn kaj cirkonstancojn plej bone konas lokaj aktivuloj. Sekve la Estraro de UEA nomumis specialajn komisionojn por mondopartoj, kies tasko estas kunordigi disvastigon de Esperanto kaj la agadon de jam ekzistantaj Esperanto-organizaĵoj, kaj konsili la Estraron de UEA. La komisionoj konsistas plejparte aŭ tute el esperantistoj de la koncerna mondoparto.
Ĝis nun funkciis komisionoj por Afriko, Ameriko, Azio kaj arabaj landoj. Kiel kvina aldoniĝis al ili ĵus Oceania Komisiono, kun Brian Fox el Nov-Zelando kiel kunordiganto. Aliaj membroj estas Rosalie Schultz, Dietrich Weidmann, Kep Enderby kaj Renato Corsetti.
La adreso de la kunordiganto estas: Brian Fox, 634 South Titirangi Road,
Auckland 1007, Nov-Zelando. Ĉiu kiu havas intereson pri disvastigado de
Esperanto en la pacifika regiono, aŭ havas indikojn pri esperantistoj
loĝantaj tie, bv. kontakti la komisionon. Krom poŝte, eblas kontakti ĝin
ankaŭ rete per
La unua numero de Kontakto en 2000 temas pri lingvoj - lingvaj festivaloj, lingvopolitiko kaj brazilaj indiĝenaj lingvoj. *Lingva ĝangalo* tekstas la kovrilo de tiu ĉi numero, dediĉita al unu el la plej popularaj temoj de la Esperanta publiko.
Sandra Schweder, volontulo de TEJO, priskribas novajn projektojn rilate al lingvopolitiko, kuraĝigante junajn sciencistojn partopreni en terminologia kaj esplora laboro rilate al Esperanto. Jekaterina Jevlampieva, lingvisto el Ĉeboksaro, priskribas en ampleksa artikolo la novan fenomenon Lingvaj Festivaloj, kiuj jam de kvar jaroj okazas en ŝia urbo. Lingva Festivalo, ŝi argumentas, varbas por lernado de Esperanto multe pli da homoj ol faras seriozaj prelegoj dum jaroj.
Intervjuato estas Natalie Schuchart, Germanio/Svislando, kiu studis la ĉinan lingvon kaj rakontas pri siaj spertoj pri studado en Ĉinio. Sudameriko reprezentiĝas per interesa artikolo de Pekim T. Vaz pri indiĝenaj lingvoj en Brazilo kaj la historio de Brazilo.
Kjell H. Ullestad, Norvegio, vojaĝis al la Feroaj Insuloj, dum Konstantin Krysakov, Rusio, verkis amnovelon por Kontakto. Enestas ankaŭ la jam tradiciaj rubrikoj *Kuirejo* (kun facilaj receptoj), *Bazaro* (ĉi-foje kun konsilo al klubestroj), facila *Enigmo* kaj *Komikso*. Nova rubriko ekde 2000 estas *IJK*, kiu rakontas la fontojn de iuj tradicioj en la junulara Esperanto-movado.
Novaĵo ankaŭ estas, ke la listo de facilaj vortoj por Kontakto ĉi-jare aperas sur aparta folio. Kontakto krome anoncas Grandan Konkurson pri originala facillingva verkado. Por kvar limdatoj eblas sendi al Kontakto tre facilajn kaj facilajn artikolojn. Premiiĝos la plej bonaj laŭfake, laŭperiode kaj por la tuta jaro. Multaj valoraj premioj estas antaŭvidataj kaj la premiitaj verkoj aperos en Kontakto. Pliaj informoj dorsflanke de la facila listo en Kontakto 1/00.
Kontakto estas aparte bona kiel instruilo de kursoj. Abono de tiu ĉi plej populara junulara revuo en Esperanto por 2000 (6 n-roj) kostas 18 eŭrojn por la riĉaj landoj; por la landoj de la t.n. B-tarifo 9 eŭrojn. Grupaj abonoj (ekde 6 ekz.)grandan rabaton. Abonojn akceptas la perantoj de UEA kaj la Centra Oficejo.
La septembra numero de la revuo "Esperanto" raportas amplekse pri la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo. Abundaj fotoj, multaj el ili plenkoloraj, akompanas artikolojn kaj noticojn pri la laborkunsidoj de la gvidorganoj de UEA kaj de multaj fakaj asocioj, pri la Strategia Forumo, pri sciencaj, esperantologiaj kaj interlingvistikaj aranĝoj, pri artaj programeroj ktp. En la numero aperas ankaŭ la prelego de prof. Humphrey Tonkin pri la kongresa temo, "Lingvo kaj la kulturo de paco", kaj artikolo pri la Internacia Infana Kongreseto.
Oni povas peti ekzempleron de la numero ĉe la Centra Oficejo de UEA kontraŭ unu respondkupono.
Kvindek membroj de Kroata Esperanto-Ligo entreprenas okaze de la Ago-tago 4-tagan kurson pri turismo. La kurson organizas la agentejo Generalturist, la ĉefagentejo de la 86-a UK, de la 7a ĝis la 10a de oktobro 2000. Pri diversaj aspektoj de la turisma fako prelegos pluraj profesoroj. La kurso finiĝos per ekskurso al Varazdin, unu el la kongresaj ekskursceloj. Dum la ekskurso la kursanoj lernos pri praktiko de grupgvidado.
La 29an de oktobro okazos buŝaj ekzamenoj. La sukcesintoj ricevos diplomojn kiuj rajtigos labori en turisma fako en la nivelo de turismaj akompanantoj. La turisma kurso por esperantistoj-helpantoj de UK en Zagrebo estas senpaga, je la kosto de la turisma agentejo.
Krome, ekde la 13a de oktobro okazos tri lingvaj kursoj en la Zagreba Esperanto-Societo "Bude Borjan" por kontribui al lingva perfektiĝo de la helpantoj de la 86a UK.
Unu jaron post sia antaua rondvojaĝo en Japanio Kep Enderby denove gastos ĉe japanaj esperantistoj. La prezidanto de UEA partoprenos, kune kun sia edzino, la 87-an Japanan Esperanto-Kongreson en Kumamoto (13-15 oktobro).
La kongresanoj havos okazon aŭdi prelegon de prezidanto Enderby almenaŭ pri tri diversaj temoj: "Stato de la Esperanto-movado en Aŭstralio", "Kial angloparolanto agas por Esperanto" kaj "Kial Kep Enderby, prezidanto de UEA, denaska angloparolanto, esperantistiĝis kaj restas esperantisto".
Krom prelegoj, la programo inkluzivos vizitojn al la urbodomo por saluti la vicurbestron, al la Televizia Kompanio de Kumamoto, al la vicestro de la Prefektujo Kumamoto ĉe la Prefekta Domo kaj al la tagĵurnalo "Kumamoto Nichinichi Shinbunsha".
Estrarano de UEA, d-ro Petro Chrdle, kiu kunordigas la funkciadon de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo, dissendis al cento da plej diversaj organizaĵoj kaj instancoj inviton al ĝia tria kunsido. Ĝi okazos en la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo, lunde, la 31-an de julio, de 14h00 ĝis 18h00.
La Strategia Forumo estas malferma al ĉiuj organizaĵoj, kiuj uzas por sia agado Esperanton, sendepende de la celo. En ĝi ĉiuj kunvenantaj organizaĵoj estas egalrajtaj senrigarde al iliaj grandeco kaj agadkampo. Iliaj celoj povas esti plej diversaj, eĉ malaj inter si, sed ili dividas minimume unu komunan trajton: praktikan uzadon de la internacia lingvo Esperanto, kaj sekve ili komune kreas, vole-nevole, la Esperanto-komunumon.
La Strategia Forumo, iniciatita kadre de Kampanjo 2000, kunsidis unuafoje en la Montpeliera UK en 1998, kie la prelegoj havis ĝeneralan karakteron. En la dua kunsido en Berlino la prelegantoj traktis la Esperanto-komunumon el diversaj fakdirektoj, nome scienca-kultura, industria-profesia kaj jura. En Tel-Avivo kompletiĝos tiu dua etapo per prelegoj el vidpunktoj spirita kaj tiu de profesia uzanto de Esperanto. Grandan parton de la tempo oni kompreneble dediĉos al diskutado.
La materialojn de la Berlina kaj Tel-Aviva kunsidoj oni planas eldoni en unu kajero. Tiuj de Montpeliero jam aperis sub la nomo "Ĉiuj kune" en la serio Esperanto-dokumentoj.
Kiel la trian etapon de la Strategia Forumo d-ro Chrdle antaŭvidas serĉadon de komunaj projektoj aŭ agoj, tiel ke ekde la Zagreba UK ĉiu kunsido havu konkretan temon, ekz. turismo, interreto aŭ la rolo kaj perspektivoj de Esperanto-centroj. Tamen, la forumanoj kompreneble estos liberaj elekti en Tel-Avivo ankaŭ alian formon por sia posta kunlaboro.
D-ro Chrdle emfazas, ke la partopreno en la Strategia Forumo estas tute
libera al ĉiaj organizaĵoj kaj ne postulas akcepton de iaj tezoj aŭ
kondiĉoj. Ankaŭ tiuj, kiuj eventuale ne ricevis skriban inviton, estas
bonvenaj sendi sian reprezentanton. Por faciligi la preparojn, estas helpe,
se oni anoncos la nomon de sia reprezentanto antaŭ la 20-a de julio al
d-ro Petro Chrdle: poŝte (Anglicka' 878, CZ-252 29 Dobrichovice,
Ĉeĥio), fakse (+ 420 2 991 2126) aŭ rete (
Ankaŭ en 1999, por la 13-a sinsekva jaro, UEA havis pli ol 7000 individuajn membrojn, nome 7074 en 119 landoj. Tiu nombro estis je 286 malpli alta ol en 1998. Pli forte malkreskis la nombro de aligitaj membroj: de 12812 en 1998 al 12096 en 1999. La suma membronombro de UEA sekve falis el 20172 al 19170, t.e. per 1002 membroj.
La perdo de individuaj membroj okazis ĉefe en la kategorio Membro kun Jarlibro, dum la nombro de la membroj ricevantaj la revuon "Esperanto" apenaŭ ŝanĝiĝis. La falo de MJ-membroj sekvis el la influo de la UK al la samjara membrostatistiko. Tiu en Berlino estis konsiderinde malpli granda ol tiu en 1998 en Montpeliero. Inter la francaj kongresanoj de 1998 estis 208, kiuj membriĝis en UEA nur tiujare sed ne plu en 1999. Ankaŭ en Ruslando (-58) kaj Rumanio (-44) la individuaj membroj malmultiĝis unuavice pro tio, ke ili sendis multe malpli da kongresanoj al Berlino ol al Montpeliero.
Aliflanke, kvankam en la lando de la koncerna UK la individuaj membroj kutime plimultiĝas, pasintjare tiu regulo spertis escepton: en Germanio la individuaj membroj malkreskis per 15. Tio verŝajne indikas, ke en Germanio la esperantistaro estas altgrade organizita kadre de UEA kaj ĝia landa asocio, dum en Francio granda parto troviĝas en SAT kaj sekve inter ili UEA ricevis multajn kongresjarajn membrojn en 1998.
La plej pozitivan evoluon de la individua membraro registris Brazilo kaj Svedio, en kiuj okazis kresko de respektive 41 kaj 27.
En 20 landoj estis pli ol po 100 individuaj membroj: Francio (686), Germanio (587), Brazilo (552), Japanio (409), Usono (389), Nederlando (349), Svedio (255), Italio (253), Finnlando (234), Britio (230), Hispanio (190), Ĉinio (187), Belgio (185), Ruslando (170), Pollando (150), Svislando (134), Hungario (122), Kroatio (109), Danio (108) kaj Ĉeĥio (102).
Rimarkinde estas, ke unuafoje de post 1990 kreskis la nombro de dumvivaj membroj (+17). Evidente la dumviva membriĝo ricevis specialan allogon ĉe la sojlo de nova jarmilo. Tiu "jarmila efekto" ŝajnas plu daŭri ankaŭ en la nuna jaro, en kiu la tuta nombro de individuaj membroj estos sub granda premo fali sub la limon de 7000 rezulte de malgranda UK. Des pli urĝa do estas la bezono efikigi la membrovarbadon ĉi-jare.
La nombro de aligitaj membroj malkreskas jam tutan jardekon. Ili estas tiuj membroj de la aliĝintaj landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA. Pli ol 200 aligitajn membrojn nombris Germanio (1079), Japanio (1062), Ĉinio (963), Italio (895), Svedio (686), Britio (510), Belgio (504), Usono (429), Pollando (330), Hispanio (329), Nederlando (293), Norvegio (292), Greklando (271), Portugalio (268), Brazilo (265), Hungario (232), Finnlando (213), Kroatio (210) kaj Slovakio (207).
En la jaro 2000 la aligita membraro ŝajnas finfine denove kreski. Jam pli ol triono de la landaj asocioj pagis por aligitaj membroj ĝis la komenco de aprilo. La ĝisnuna nombro superas per 923 la nombron, por kiu la samaj asocioj pagis pasintjare. Kun tia evoluo estas eble, ke la tuta membraro de UEA en 2000 denove superos 20 000.
| 1998 | 1999 | |
| Membro kun Gvidlibro | 435 | 510 |
| Membro kun Jarlibro | 1859 | 1528 |
| Membro-Abonanto | 3405 | 3404 |
| Juna Membro kun Jarlibro | 452 | 450 |
| Juna Membro-Abonanto | 260 | 220 |
| Dumviva Membro | 859 | 876 |
| Juna Dumviva Membro | 17 | 17 |
| Honora Membro | 61 | 57 |
| Honora Patrono | 12 | 12 |
| INDIVIDUAJ MEMBROJ | 7360 | 7074 |
| Aligitaj membroj | 10853 | 10447 |
| Junaj aligitaj membroj | 1959 | 1649 |
| MEMBROJ ENTUTE | 20172 | 19170 |
| Societo Zamenhof | 224 | 224 |
| Abonoj "Esperanto" | 195 | 185 |
| Kolektivaj ab. "Esperanto" | 121 | 119 |
| Abonoj "Kontakto" | 405 | 408 |
| Kolektivaj ab. "Kontakto" | 465 | 352 |
| Patronoj de TEJO | 100 | 96 |
| Dumvivaj Patronoj de TEJO | 13 | 14 |
| KOTIZOJ ENTUTE | 21825 | 20568 |
Rim. La statistiko reprezentas la staton je 12 aprilo 2000. Definitivaj ciferoj aperos en la Estrara Raporto pri 1999, aperonta en la junia numero de "Esperanto".
Junulara vilaĝo Hadassim provizas idealan kaj plene ekipitan lokon por la 33a Internacia Infana Kongreseto (IIK). Ĝi situas 30 km de Tel-Avivo. La infanoj vizitos la Universalan Kongreson vendred-matene (28a julio), kadre de tut-taga ekskurso en Tel-Avivo kaj partoprenos en la Tago de la Lernejo.
La dekseso da partoprenontoj aĝas inter 6 kaj 16 jaroj, averaĝe 12, el Francio, Germanio, Hungario, Israelo, Japanio, Kroatio, Norvegio kaj Rumanio. Partopreno de kelkaj dependos je ekstera subteno. Manke de ĉi-jara ILEI-gimnazio, fondaĵo de la Ligo kontribuis, kiel ankaŭ aliaj amikoj de IIK. Donaco al la Gepatra Kaso de la UK helpos ilian kuneston.
Partoprenontoj prezentas sin kaj siajn familiojn kaj mondojn per tekstoj kaj desegnaĵoj en la hejmpaĝo de IIK. Vizitu tion tra la paĝoj de UEA, sub Servoj/Kongresoj, aŭ ĉe la rekta adreso: www.geocities.com/amik99_1999.
En la programa sekcio de la hejmpaĝo vi trovos kvizeton pri bestoj, taŭgan por etuloj (5-9-jaraj), kun kaŝ-vortoj. Ni dum la IIK okazigos grandiozajn kvizojn (infanoj pretigos kelkajn). Hejmpaĝe ni antaŭprezentas komunan ludon kiun realigos la pli aĝaj infanoj en IIK; la grupo ricevas urbocentran konstruaĵon kaj monsumon. Ili rajtas starigi magazenon kun ses fakoj, restoracio kaj amuzejo. Ili kune planos la tuton, decidante nomon kaj sloganon por la vendejo, desegnante uniformojn, elektante varojn kaj fine aktorante televidan reklamon.
Gvidantoj estos Ankica Tisljar (organizonto de IIK en 2001) kaj la konstanta komisiito Stefan MacGill. Helpanto estos Anna-Maria Pinter kaj tri infanoj pli ol 13-jaraj (IIK-veteranoj!).
Aldone al pli formalaj eroj ni lasos liberan tempon por ludi, sporti kaj naĝi. Ni ekskursos unu tagon al la akvo-parko Shfajim. Multaj partoprenontoj estas muzikemaj kaj teatremaj. Do, ni atendas instigan semajnon kune!
Aliĝoj ankoraŭ eblas; aliĝu tra la hejmpaĝo, aŭ ĉe la komisiito:
Stefan MacGill, Bethlen G. u 2, HU-2030 Erd, Hungario. Rete:
Kompleta katalogo de libroj, diskoj, kasedoj, vidbendoj, insignoj k.a. varoj vendataj de la Libroservo de UEA estas nun konsultebla en TTT ĉe www.uea.org/katalogo. Kun 4100 titoloj la sortimento estas senkompare la plej granda en Esperantujo.
En la reta katalogo oni povas serĉi librojn laŭ kategorio, titolo, aŭtoro, tradukinto kaj traduklingvo. Oni povas tre facile elekti la deziratajn varojn, kompili mendon kaj sendi ĝin al la Libroservo de UEA, kiu tuj plenumos ĝin.
La katalogo estas regule aktualigata, dum la libroforma katalogo, aperonta en oktobro, ne-eviteble iom post iom malaktualiĝos.
La enretigo de la katalogo estis teknike realigebla dank' al la kompetenta volontula laboro de Michiel Meeuwissen el Nederlando.
Pro multaj demandoj, UEA rememorigas ke laŭ la siatempa decido de la Estraro de UEA, la Esperanta Ago-Tago ĉiujare estas la unua sabato de oktobro. Sekve la Ago-Tago 2000 estos la 7-a de oktobro.
Preskaŭ kvar monatojn antaŭ la komenco de la 85-a UK en Tel-Avivo estas jam evidente, ke ĝi havos pli ol mil aliĝintojn. Ĝis la 3-a de aprilo estis registritaj 975 aliĝintoj el 51 landoj. En tiu nombro mankas parto de aliĝoj, kiujn perantoj de UEA ricevis fine de marto kaj kiuj ankoraŭ ne povis atingi la Centran Oficejon.
Japanio transprenis de Germanio kun granda marĝeno la unuan lokon. Estas 193 aliĝintoj el Japanio kaj 105 el Germanio. Aliaj landoj en la pinta deko estas Francio (63), Israelo (62), Pollando (57), Nederlando (52), Italio (41), Usono (30), Brazilo (29), Rusio (27) kaj Kroatio (23).
La tria ĉi-jara numero de KONTAKTO ĉeftemas pri urba vivo. Prezentiĝas du metropoloj gastigontaj kongresojn ĉi-jare: Tel-Avivo, kiu organizas Universalan Kongreson de UEA, kaj Honkongo, kie okazos la Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Ambaŭ urboj kun hektika vivo kaj multaj vidindaĵoj en multkultura medio.
Paralele al ili prezentiĝas duobla urbo - aŭ ĉu du urboj? Ruben Feldman Gonzalez, kunfondinto de Pasporta Servo kaj fondinto de la Meksika Filio de AIS priskribas la vivon en la usona Kaleksiko kiu limas kun meksika Meksikali, kaj debatas limojn eksterajn kaj internajn. Kontraste al la urba temo Robert Dismas, Tanzanio, priskribas vilaĝan vivon surbaze de propraj spertoj.
Plie, IKEL-prezidanto Daniele Vitali en ekskluziva intervjuo por KONTAKTO rakontas pri siaj multflankaj interesoj, i.a. fonetiko, tolkienologio kaj etnismo. Elstaras ankaŭ artikolo de rolfo, interretano, pri la fenomeno tempo. Ne maltrafenda por ajna uzanto de la Interreto!
KONTAKTO, pro siaj facillingvaj artikoloj kaj varia enhavo, aparte bone taŭgas por kursoj kaj kluboj. KONTAKTO regule informas kaj analizas sociajn kaj kulturajn fenomenojn, kaj provizas distron al legantoj de ĉiu aĝo. Ĉi-jare KONTAKTO okazigas konkurson pri facillingva verkado kun multaj interesaj kaj valoraj premioj (vidu KONTAKTO 1/00 kaj 3/00). Partoprenu ankaŭ vi!
Abono de KONTAKTO por 2000 (6 n-roj) kostas 18 EUR por la riĉaj landoj; por la landoj de la t.n. B-tarifo 9 EUR. Grupaj abonoj (ekde 6 ekz.) ĝuas grandan rabaton. Abonojn akceptas la perantoj de UEA kaj la Centra Oficejo.
Flagŝipa Evento de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo (25 julio - 1 aŭgusto 2000) registris fine de februaro 778 aliĝintojn el 49 landoj.
Pinte de la statistiko staras Germanio (95), Japanio (79), Francio (59), Israelo (57), Pollando (55), Nederlando (48), Italio (37), Usono (29), Brazilo (26), Rusio (21), Korea Respubliko kaj Svedio (po 18).
Aperis ĵus KONTAKTO 2/2000.
KONTAKTO temas ĉi-foje pri ekologio kaj Esperanto-kulturo. Ĉefrolas la forceja efekto en informiva kaj alarmiga artikolo de Daniele Vitali, Italio/Luksemburgio. "Ni tuj devas agi", diras Vitali, "alikaze ni baldaŭ ĉiuj subakviĝos".
Alternativon kaj eblan solvon al la ekologia krizo prezentas Adrien Durandard, Francio. "Se ni ne baldaŭ lernos uzi la varmon de la suno, nuklea energio estos la plej taŭga energiofonto por nia planedo", argumentas Durandard, "ĉar ĝi apenaŭ poluas la aeron kaj tiel ne kontribuas al la forceja efekto".
Du E-rok-grupoj prezentiĝas en KONTAKTO ĉi-foje: jam furora PERSONE
el Svedio kaj nova DOLĈAMAR el Finnlando. Intervjuiĝas la
ĉeforganizantino de Kultura Esperanto-Festivalo (17-23 julio en Finnlando,
vidu
Krome en KONTAKTO aperas artikolo pri rifuĝintoj en Afriko, eseo pri birdoj, kaj la kutimaj Enigmo, Bumerango (por opinioj de legantoj), originala novelo kaj multaj aliaj interesaĵoj. KONTAKTO, pro siaj facillingvaj artikoloj kaj varia enhavo, aparte bone taugas por kursoj kaj kluboj.
KONTAKTO regule informas kaj analizas sociajn kaj kulturajn fenomenojn, kaj provizas distron al legantoj de ĉiu aĝo. Ĉi-jare KONTAKTO okazigas konkurson pri facillingva verkado kun multaj interesaj kaj valoraj premioj (vidu KONTAKTO 1/00).
Abono de KONTAKTO por 2000 (6 n-roj) kostas 18 eŭrojn por la riĉaj landoj; por la landoj de la t.n. B-tarifo 9 eŭrojn. Grupaj abonoj (ekde 6 ekz.) ĝuas grandan rabaton. Abonojn akceptas la perantoj de UEA kaj la Centra Oficejo.
Vidu ankau www.esperanto.org/tejo
Päätalo-Instituto, trejnejo de amatoraj verkistoj en la nordfinnlanda komunumo Taivalkoski, festis sian 10-an datrevenon per seminario pri la pozicio de la finna lingvo kaj literaturo la 6-an kaj 7-an de julio.
Ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kiu en sia tiama posteno de kultursekretario de Taivalkoski estis kunfondinto de la instituto, faris enkondukan prelegon pri la pozicio de malgrandaj lingvoj en la mondo kaj pri la danĝeroj minacantaj ilian ekzistadon. La seminarianoj krome aŭdis prelegojn de verkistoj, eldonistoj kaj kulturaj agantoj el Finnlando kaj Ruslanda Karelio. Apartan atenton oni donis al la pozicio de la finna lingvo ĝuste en Karelio, kie post la disfalo de Sovetio ekz. la nombro de finnalingvaj gazetoj kolapsis kaj multaj finnaj verkistoj elmigris al Finnlando.
Päätalo-Instituto, kiu en siaj unuaj jaroj estis gvidata de Reima Rannikko, delegito de UEA en la najbara komunumo Suomussalmi, lanĉis okaze de sia festo ankaŭ gvidlibron por finnaj verk-amantoj. En oktobro la Instituto anoncos la rezultojn de sia tradicia fabelkonkurso, kiu ĉi-jare unuafoje inkluzivis branĉon ankaŭ por fabeloj en Esperanto. La Esperanta branĉo tiom sukcesis, ke ĝi okazos ankaŭ en estonteco.
Kiel plia signo pri la atento al la unika fenomeno de Universalaj Kongresoj de Esperanto ĉe ne-esperantistaj kongres-organizantoj, la revuo "International Meetings News" de Internacia Konferenca kaj Kongresa Asocio (ICCA) dediĉis la unuan paĝon de la junia ĉi-jara numero al intervjuo kun Nikola Rašić, Konstanta Kongresa Sekretario de UEA kaj membro de la Klientara Konsilio de ICCA.
La intervjuo temas pri la problemoj en elektado de taŭga kongresejo por granda kongreso kiel UK. Rašić lanĉas la ideon, ke ICCA klopodu evoluigi ian formon de taksado, kiu plifaciligus la komparadon pri avantaĝoj kaj malavantaĝoj inter diversaj kongrescentroj. Menciindas, ke la pasintjare starigita Klientara Konsilio de ICCA rezultis el iniciato de Rašić.
Kun plezuro mi transdonas korajn salutojn al la partoprenantoj kaj organizantoj de la 85-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Tel-Avivo sub la temo "Lingvo kaj la Kulturo de Paco". Efektive, Esperanto estas lingvo de paco, kreita por forĝi kompreniĝon inter ĉiuj homoj.
Estas ege konvene diskuti pri "Lingvo kaj la Kulturo de Paco" en la jaro 2000, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj Internacia Jaro por la Kulturo de Paco. Unesko vidas lingvon kiel vere la ĉefan rimedon de dialogo, kaj dialogo akcelas interkompreniĝon. Lernado de lingvoj, de lingvoj de aliaj popoloj kaj aliaj kulturoj, estas valora kontribuo al "la laboro por antaŭenigi reciprokan konon kaj interkomprenon de popoloj", kiel difinas la bazajn celojn de Unesko ĝia konstitucio. Lingvolernado malfermas la pordojn de komunikado kun aliaj kaj prezentas ŝancojn krei novajn ligojn de interkompreno kaj amikeco. Jen ankaŭ la kialo, pro kiu lastatempa rezolucio de la Interparlamenta Unio alvokas la ŝtatojn kuraĝigi siajn civitanoj lerni lingvojn. Lingvoj, kiel vehikloj por pacaj rilatoj inter la nacioj de la mondo, estas instrumentoj de kulturo de paco nun, kiam tutmondiĝo mallongigas distancojn kaj pliefikigas komunikilojn.
Estas evidente, ke por praktike realigi kulturon de paco bazitan sur respekto al la vivo kaj digno de ĉiu homo, sur senperforto, sur kultura diverseco kaj sur dialogo sen fanatikismo, lingvo estas unu el la plej taŭgaj iloj. La fakto ke la lingvo de tiu ĉi internacia kongreso estas Esperanto, atestas pri la bona volo de ĉiuj partoprenantoj el tiom da landoj kaj pri la forto de la Esperanto-movado, kiu ĉiam aktivis por starigi kontaktojn inter diversaj popoloj, kontribuante al internaciaj kompreniĝo kaj paco per forigo de lingvaj baroj.
Mi gratulas Universalan Esperanto-Asocion pro tiu ĉi iniciato kaj, esperante ke la dialogo disvolvita ĉi tie helpos akceli la pacprocezon kaj amikajn rilatojn en tiu ĉi regiono, mi deziras al la Kongreso plenan sukceson.
Koichiro Matsuura
UEA denove havas kotizperanton en Britio. Ekde la kotizjaro 2001 pri tiu tasko zorgas s-ro Geoffrey Sutton, konata al multaj i.a. kiel iama redaktoro de la revuo Esperanto kaj tradukinto de la libro Kio estas demokratio?.
Britaj esperantistoj povas direkti siajn pagojn al la nova peranto je la adreso: Geoffrey H. Sutton, 17 Partridge Road, Aylsham, Norwich NR11 6DQ.
UEA nun sisteme okupiĝas pri plidensigo de sia reto de kotizperantoj, ne nur en landoj kie peranto mankas. Interesitoj pri la tasko, per kiu diligentuloj eĉ povas iom enspezi, bv. kontakti la Direktoron de la Centra Oficejo.
Praga Manifesto de la movado por la internacia lingvo Esperanto. Rotterdam: UEA, 2000. 19p. ISBN 92 9017 069 7. 21cm. Prezo: EUR 2,10. Triona rabato ekde 3 ekzempleroj.
Dum la Universala Kongreso en Prago en 1996 estis lanĉita Praga Manifesto de la movado por la internacia lingvo, pli simple nomata Praga Manifesto, kiu en konciza formo prezentas la celojn de la Esperanto-movado. Ĉar la Manifesto estis celita por la ekstera publiko, ĝi estis verkita en stilo, kiu faris ĝin aparte taŭga por informado.
Intertempe la Manifesto estis tradukita jam al kelkdeko da lingvoj. Landaj Esperanto-asocioj, lokaj kluboj aŭ individuaj esperantistoj eldonis ĝin en plej diversaj formoj kaj ĝi krome aperis en multaj nacilingvaj gazetoj.
Por la Jarmila Forumo okazinta ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko en majo, UEA presis kajeron kun la originala Esperanto-teksto de la Manifesto kaj ĝia traduko al la ses oficialaj lingvoj de UN: angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa. Mallonga akompana teksto en ĉiuj lingvoj klarigas la fonon de la Manifesto.
La bel-aspekta kajero estis sukcese utiligata jam en pluraj konferencoj kaj ekspozicioj. Ĉiu interesito povas mendi ĝin de la libroservo de UEA.
Kurso de Esperanto, Lingvo Internacia. Georgo Abraham (1916). Rotterdam: UEA, 2000. 130p. ISBN 92 9017 071 9. 21cm. EUR 6,90. Triona rabato ekde tri ekz.
Lernolibro de Esperanto por arablingvanoj estis de longe dolore bezonata. Kelkaj tiaj siatempe aperis, la unua jam en 1907, sed post la elĉerpiĝo de la lernolibro de Nassif Isaac el 1970 arabaj interesitoj estis devigitaj uzi alilingvajn materialojn. UEA alfrontis tiun problemon kiel bremson al la lastatempa agado por disvastigi Esperanton en la araba mondo. Ekde nun tiu agado povas disvolviĝi pli facile dank' al la nova Kurso de Esperanto, Lingvo Internacia de Georgo Abraham, ĵus eldonita de UEA.
La nova 130-paĝa libro konsistas el tri partoj: dek-leciona kurso kun ekzercoj, legaĵaro kaj konciza vortareto Esperanto-araba. La libro estis prespretigita de la Instituto Sabz Andishan en Irano, kiu kompostis ankaŭ la pli frue aperintan Klara vortaro Esperanto-araba de Abraham kaj nun pretigas la alidirektan, pli ampleksan vortaron de la sama aŭtoro.
La lernolibro de Abraham aperis kadre de Kampanjo 2000. La eldonon subtenis s-ro Heinz Schindler el Germanio kaj Subvencio Cigno.
Laŭ invito de UEA dek-kvino da elstaraj agantoj por Esperanto en Eŭropo, precipe ĉe la instancoj de Eŭropa Unio, kunvenis en Roterdamo la 25-an kaj 26-an de novembro por klopodi kunordigi la plurajn iniciatojn, kiuj okazas en ĉi tiu kampo.
La ĉefaj priparolitaj temoj estis la agado de Eŭropa Esperanto-Unio, la agado de la brusela Laborgrupo pri la Lingva Problemo en EU (tute aparte la projekto NEIGHBOUR), la partopreno de esperantistoj en la Eŭropa Jaro de Lingvoj 2001, kaj ebla starigo de Esperanto-oficejo en Bruselo.
Multaj ideoj kaj agad-direktoj estis funde analizitaj. Tio helpis ekkompreni la celojn de la malsamaj agantoj, kio estas nepra kondiĉo por kunordiĝi kaj subteni unu la aliajn, anstataŭ konfuzi eŭropajn esperantistojn per kontraŭdiraj mesaĝoj kaj iniciatoj.
La planoj por la Eŭropa Jaro de Lingvoj 2001 antaŭeniras relative kontentige. La esperantistaro ricevos baldaŭ pliajn informojn pri ĝi per apartaj komunikoj.
La projekto NEIGHBOUR troviĝas nun en repripensa fazo. Ĝi akiras trajtojn de scienca projekto, kies realigado devos esti en la manoj de ne-esperantistaj sciencistoj kaj de la eŭropaj instancoj.
Komenciĝis la esplorado de la eblecoj trovi en Bruselo taŭgan ejon kaj precipe taŭgan deĵoranton por oficejo, kies labor-enhavo restas ankoraŭ pli precize difinenda.
Pri Eŭropa Esperanto-Unio estis prezentitaj ideoj por doni al ĝi pli da forto en la kampoj de reprezenteco de la eŭropaj esperantistoj, firma kunligo kun la landaj asocioj en EU kaj agad-kapablo ĝenerale.
Ĉiuj diskutitaj ideoj trovos konkretigon en la venonta periodo, tiel ke oni povas rigardi al la ĵusa kunveno kiel al promesoplena etapo sur la vojo al pli efika agado por Esperanto en Eŭropo. La kunveno rekonfirmis la utilon de konsultiĝoj pri specifaj laborkampoj kaj la oportunecon okazigi tiajn lige kun la Malferma Tago de la CO. Unuafoje oni spertis tion en novembro 1999, kiam UEA invitis al simila kunsido lingvopolitikajn fakulojn.
La lasta numero de revuo Kontakto por la jaro 2000 temas pri egaleco. Egaleco inter viroj kaj virinoj, inter filoj kaj filinoj, inter la riĉula mondo kaj la malriĉula, kaj egaleco por handikapuloj en la socio estas kelkaj el la temoj, kiujn tiu ĉi numero pritraktas.
Jean Codjo, Princo-Henriko Oguinye, Gbeglo Koffi kaj Ahmed Chourar el Afriko, Probal Dasgupto kaj Gotou Humihiko el Azio kaj multaj aliaj priskribas la sociojn, en kiuj ili vivas. La perspektivo de la artikoloj estas -- kiel kutime en Kontakto -- interna, kio donas al la leganto rektan enrigardon al la temaro kaj la vivo.
La temo de egaleco jam de longe estas diskutata en junularaj rondoj. Jena numero de Kontakto provizas ampleksan materialon por plua diskuto kaj pripensado. Laŭ propono de TEJO-prezidanto Sjoerd Bosga aldoniĝis kvar temaj paĝoj, kiuj ricevis la pikan nomon "Kakto". Kakto aperos ekde nun laŭbezone unufoje jare kaj ĝi ĉiam okupiĝos pri iu "dorna" temo.
Ankaŭ la kutimaj rubrikoj estas ĉi-foje tre aktualaj: intervjuito estas Hokan Lundberg, Svedio, kiu en septembro ĉi-jare fariĝis kunordiganto de la Eksteraj Rilatoj de TEJO. Hokan estas profesia komputilisto kaj jam organizis unu seminarion pri Esperanto kaj Interreto, E@I ("E ĉe I").
La venonta TEJO-seminario pri Lingva Ĉielarko (en Budapeŝto marte 2001) prezentiĝas en amuza formo, kaj recenziĝas la fama verko de Tahar Ben Jelloun, "Paĉjo, kio estas rasismo?" same kiel la disko de la furora bando Dolĉamar el Finnlando. Krome aperas Demandulineto, kiu volas scii i.a. kial oni ne festas Kristnaskon trifoje jare, kaj en la Kontakto-Kuirejo ni lernas kuiri italajn Krostoli.
Estas jam tempo reaboni al Kontakto por 2001. La kotizoj aperas
en Kontakto, revuo Esperanto, en Gazetaraj Komunikoj de
UEA 96 (00-09-29) kaj aliloke. Pliaj informoj pri Kontakto ĉe la
Centra Oficejo, <
Alta Protektanto: La prezidento de Respubliko Kroatio, Stjepan Mesić akceptis esti la Alta Protektanto de la 86-a UK, enirante tiel la riĉan liston de ŝtatestroj en tiu funkcio kaj simbolante la vastan subtenon al Esperanto en Kroatio.
Poŝtmarko: La kroata poŝto omaĝos la 86-an UK per porokaza poŝtmarko. Temos pri la unua UK-rilata poŝtmarko de post 1990.
Kongresejoj: Oni kongresos paralele en du lokoj: la eleganta koncertejo "Vatroslav Lisinski" kaj la proksima Elektroteknika Fakultato. Kelkaj programeroj okazos ankaŭ aliloke.
Vizoj: Indas jam nun esplori ĉe la plej proksima kroata ambasado/konsulejo kiuj vizo-kondiĉoj validas por oniaj lando kaj kazo. La kondiĉoj povos rapide ŝanĝiĝi. La aliĝintoj kiuj bezonos vizon, ricevos oficialan invitilon.
Internacia Kongresa Universitato: La rektoro de la 54-a IKU estos akademiano Dalibor Brozović. Prelegemuloj bv. noti la limdaton por kandidatiĝo: 15-a de januaro 2001.
Loĝado: Zagrebo abundas je altklasaj hoteloj kun relative moderaj prezoj (40 ĝis 120 EUR). Studentaj loĝejoj, sufiĉe proksimaj al la kongresejoj kaj kun komforto de 2- kaj 3-stelaj hoteloj, kostos 20 ĝis 40 EUR. Estos ankaŭ malpli kostaj loĝeblecoj por grupoj kaj gejunuloj (detaloj ĉe la konstanta adreso). Plenaj informoj kun mendiloj troviĝos en la Dua Bulteno.
Ekskursoj: Oni antaŭvidas tri antaŭ- kaj post-kongresajn ekskursojn, ĉefe laŭ la rava kroata marbordo: Istrio kaj Kvarnero, Meza Adriatiko kun arkipelago Kornati, Suda Adriatiko kun Dubrovnik. Inter la tuttagaj ekskursoj elstaras la famegaj Lagoj de Plitvice, Kumrovec (la naskiĝloko de Tito), la montara Zagorje-regiono kaj la cikonia vilaĝo Ĉikoŝ.
Junulara programo: Interesitoj kaj amasloĝemuloj
kontaktu la lokan prizorganton: Irina Barac, Ozaljska 112, HR-10000 Zagreb
(irina.barac@ yahoo.com aŭ
Infana Kongreseto: IIK akceptas E-lingvajn infanojn
6-13-jarajn. Ĝis la jarfino validas favoraj kotizoj. Oni bv. kontakti la
komisiiton Stefan MacGill (Bethlen u. 2, HU-2030 Erd, Hungario
(
Dua Bulteno: Dua Bulteno, kun detaloj pri ekskursoj kaj loĝeblecoj kaj kun aliaj utilaj informoj por kongresontoj, aperos januare. Ĝin ricevos nur la aliĝintoj.
Materialoj: Kolora afiŝo haveblas ĉe LKK kaj ĉe la libroservo de UEA por 2,70 EUR. Por mendoj ĝis 5 ekz. aldoniĝas afranko de 5 EUR. Ĉe UEA estas mendeblaj ankaŭ belaj glumarkoj (1,20 EUR por 10-marka folio). La Unua Bulteno kaj urba prospekto riceveblas laŭpete senpage ĉe UEA.
Aliĝoj: Ĝis la 25-a de oktobro estis 325 aliĝoj el 40 landoj. Kvankam la unua granda aliĝ-ondo venos jarfine, la pintaj landoj verŝajne jam nun distingiĝas. Apud Kroatio (26) temas pri Germanio (33), Japanio (16), Nederlando (15), Francio (14), Brazilo (13), Italio (11) kaj Pollando (10).
Kotizoj: Ĝis la jarfino validas jenaj kotizoj (ĉiuj sumoj en eŭroj): Individua membro de UEA (IM): 120 [landoj de tarifo B: 90]; ne-IM: 150 [112]; junulo/kunulo/handikapito/komitatano: 60 [45]; samaj kategorioj por ne-IM: 90 [67]. Por landoj de iama Jugoslavio (krom Slovenio) validas aparta tarifo.
En la oktobra numero de la konata revuo El Popola Ĉinio estas anonco pri la ĉesigo de ĝia eldonado en la ĝisnuna papera formo. Estonte la revuo aperos nur en la elektronika reto, kie ĝi estos senpage rigardebla.
Ĉar dum 50 jaroj EPĈ fariĝis tre konata kaj ŝatata inter esperantistoj, mi petas ĉiujn abonantojn kaj ŝatantojn de tiu revuo, ke ili bonvolu skribi al la ĉina ambasadejo en sia lando por esprimi sian bedaŭron kaj sian deziron plu ricevi la revuon ankaŭ en la nuna formo.
La letero estu pozitive vortumita, tio estas: ĝi emfazu la altan kvaliton de la revuo, ĝian utilecon por ekkoni Ĉinujon kaj ĉinajn problemojn. kaj la ĝeneralan ŝaton de ĝi fare de la legantoj, ktp. Fine de la letero oni esprimu la deziron, ke la kompetenta registara instanco repripensu la decidon kaj ebligu pluan aperon de la papera versio de El Popola Ĉinio.
Mi ankaŭ instigas ĉiujn, kiuj havas tiun eblecon, regule mem legi kaj diskonigi al aliaj la retan version de EPĈ ĉe www.china.org.cn por montri ankaŭ tiel la popularecon de la revuo inter esperantistoj.
Dankon pro via kunlaboro!
Renato Corsetti
Vicprezidanto de UEA
La lada tambureto. Gunter Grass. El la germana trad. Tomasz Chmielik. Bielsko-Biala: KLEKS, 2000. 533p. ISBN 83 7194 079 3. 21cm. Bind. Serio Oriento-Okcidento n-ro 33. Prezo: EUR 36,00. Triona rabato ekde 3 ekzempleroj ĉe la Libroservo de UEA.
Mejloŝtona verko en la postmilita germana literaturo, La lada tambureto de la Nobel-premiito Gunter Grass, estas nun legebla en Esperanto. Tradukis ĝin Tomasz Chmielik kaj eldonis KLEKS, firmao de Georgo Handzlik, kiu apud pollingvaj verkoj lastatempe aperigis plurajn librojn en grafike altkvalita vesto ankaŭ en Esperanto. La tradukinto kaj la eldoninto lanĉis la libron en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 25-an de novembro, kien ili portis ĝin laŭvorte rekte el la presejo, pretiginta la unuan kvanton en la tago antaŭ la Malferma Tago.
La apero de La lada tambureto (Die Blechtrommel) en 1959 skuis ne nur la literaturan mondon sed ankaŭ pli vaste la germanan socion. Dum jaroj ĝi estis objekto de kritikaj atakoj, sed samtempe oni tradukis ĝin en dekojn da lingvoj. Hodiaŭ ĝi estas rekonita kiel la plej grava verko de la germana literaturo post la dua mondmilito. Poeto H.M. Enzensberger karakterizis ĝin: "Ĝi estas sagao de la Libera Urbo Gdansko, poezia provo savi antaŭ forgeso tiun malgrandan mondon, en kiu vivis kune poloj kaj germanoj, judoj kaj kaŝuboj." La aŭtoro mem naskiĝis en Gdansko en 1927 kaj pasigis tie siajn infanaĝon kaj fruan junecon.
Per La lada tambureto la eldonejo KLEKS partoprenas en la Serio Oriento- Okcidento, en kiu ekde 1961 aperas reprezentaj verkoj de naciaj literaturoj el diversaj partoj de la mondo. La Serio estas aŭspiciata de UEA, kies estraro decidas pri la akcepto de novaj verkoj en ĝi. Per la Serio UEA kontribuas al la programo de Unesko por reciproka aprezado de kulturoj de Oriento kaj Okcidento.
La prelegaro de la Internacia Kongresa Universitato okupis la unuan lokon en la furorlisto de la kongresa libroservo ĉiujare post sia unua apero en la Adelajda UK en 1997. En Tel-Avivo ĝi vendiĝis en 48 ekz. La dua plej populara verko en la ĉi-jara UK estis "Pri internacia lingvo dum jarcentoj" kun 38 venditaj ekzemplerojn. Tiu ĉi kolekto de eldiroj de sciencistoj, politikistoj k.a. famuloj, kompilita de Isaj Dratwer, estis ekster la merkato pli ol dek jarojn, sed en Tel-Avivo UEA akiris la ankoraŭ restantan kvanton kaj povis relanĉi tiun interesan verkon.
Ĉar la Tel-Aviva UK estis malpli grandnombra ol averaĝe, ankaŭ la suma rezulto de la vendoj, 21500 eŭroj, ne povis konkurenci kun tiuj en Berlino en 1999 kaj Montpeliero en 1998, respektive 59000 kaj 50000 eŭroj. Ĝi tamen multe superis la vendojn en la same granda UK en Adelajdo en 1997, kies rezulto estis 13600 eŭroj. Pro longa flugo kaj pli longtempa restado en la kongreslando ol kutime, en Adelajdo averaĝa kongresano ne emis plipezigi sian valizon per libroj. En Tel-Avivo la individua aĉetkonduto ne diferencis de tiu en eŭropaj UK-oj, spite al la ĝenerala multekosteco de la lando. La kongresanoj elspezis en la libroservo averaĝe 22 eŭrojn. En Berlino temis pri 24 kaj en Montpeliero pri 21 eŭroj.
| Ekz. | Titolo kaj autoro | Prezo en EUR |
|
| IKU-prelegaro 2000, red. M.
Lipari* | 7,80 |
| | Pri
internacia lingvo dum jarcentoj, I. Dratwer | 12,00 |
| | Paĉjo, kio estas rasismo? Tahar
Ben Jelloun* | 6,55 |
| | Hejma
vortaro, red. Jouko Lindstedt* | 7,55 |
| | Internaciaj ekzamenoj de
ILEI/UEA* | 3,00 |
| | Kio estas
demokratio? D. Beetham, K. Boyle* | 9,99 |
| | Pasporta servo 2000,
TEJO* | 10,99 |
| | Winnie-la-Pu, A.A, Milne* | 12,33 |
| | Astronomia almanako
2000 | 7,88 |
| | En la
komenco estas la vorto, G. Mattos | 9,99 |
| | Esperantaj sinonimoj, Jaan
Ojalo* | 7,22 |
| | Esperanto
per iom malpli ol 500 vortoj, A. Kerbel | 7,55 |
| | Israelo ne ĉesas kanti
(kasedo) | 7,55 |
| | Plena
vortaro Esperanta-hebrea, J. Murjan | 30,00 |
| | Saluton! Esperanto aŭtodidakte,
A. Childs-Mee* | 10,88 |
| | Aforismoj, E. Tvarozek | 2,77 |
| | Anekdotoj pri famaj homoj, E.
Tvarozek | 4,22 |
| | Kompendio
de la Esperanta gramatiko, M. Manner-Mamuzic | 12,00 |
| | Lito apud la fenestro, Betty
Salt* | 4,88 |
| | La
tempesto, W. Shakespeare | 4,10 |
(Asterisko indikas eldonaĵon de UEA/TEJO. La prezoj estas la normalaj vendoprezoj ĉe UEA. En la UK la prezoj estis en sikloj kaj en kelkaj kazoj rondigitaj malsupren aŭ por-okaze rabatitaj.)
En la Zagreba UK okazos la 54-a sesio de Internacia Kongresa
Universitato, kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aŭ personoj kun
simila kvalifiko. Ili estas invitataj sendi siajn prelegproponojn al la
sekretario de la UEA-komisiono pri IKU, prof. d-ro H.M. Maitzen
(Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1230 Wien, Aŭstrio --
La propono enhavu prelegresumon (maksimume 200 vortoj) kaj biografion kun persona bibliografio. Necesas aldoni ankaŭ taŭgan foton por publikigo. La prelego laŭeble (ne devige) rilatu al la kongresa temo, "Kulturo de dialogo -- dialogo inter kulturoj". La elektitaj prelegontoj ricevos modestan honorarion, sed ne repagon de kostoj. Ĉiu prelegonto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenaj estas junaj kvalifikitaj kandidatoj kaj tiuj kiuj antaŭe ne prelegis en IKU.
Limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de januaro 2001.
Ĉe la Libroservo de UEA haveblas ankoraŭ la prelegaroj de la Berlina kaj Tel-Aviva IKU-sesioj (po EUR 7,80).
Ekde 1994 la Estraro de UEA asignas Subvencion Cigno al projekto, kiu kontribuas al disvastiĝo de Esperanto en la Tria Mondo. La subvencion financas la japana esperantisto Etsuo Miyoshi kaj ĝi valoras 500 000 japanajn enojn (ĉ. EUR 4900).
La ĉi-jaran subvencion ricevis la projekto Indiĝenaj Dialogoj, lanĉita antaŭ du jaroj kun la celo krei komunikan reton inter organizaĵoj de indiĝenaj popoloj per la uzo de interreto kaj Esperanto. Tiu ĉi komplete novspeca projekto estas ne nur unu el la plej kuraĝaj sed ankaŭ unu el la plej sukcesaj Esperanto-rilataj projektoj de multaj jaroj. Ĝi ne estas movada projekto, ĉar la disvastigo de Esperanto ne estas ĝia celo sed rimedo por realigi la celatan komunikan reton. La projekton iniciatis ges-roj Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge el Nederlando. Kadre de ĝi okazis jam du kursoj en Nederlando kaj regionaj kursoj en Barato, Kostariko, Burkina Faso kaj Rusio (Komilando). UEA aŭspicias la projekton ekde la komenco.
La 7-an de septembro 1999 fondiĝis la dissendolisto "Esperantonouv" dediĉita al Gazetaraj Komunikoj de UEA en la franca lingvo.
Ĉiuduonmonate aŭ iom pli ofte, oni sendas Gazetarajn Komunikojn de UEA al ne-esperantistoj, sed ankaŭ al franclingvaj esperantistoj. El la originalaj Esperantlingvaj komunikoj estas selektataj tiuj, kies enhavo povus interesi la unuavice ne-esperantistajn legantojn. Oni tamen konservas la originalan numeradon de UEA. Ĝis nun estis senditaj 15 komunikoj en 1999 kaj 11 en 2000. Se iu deziras ricevi ankaŭ aliajn el la originalaj komunikoj, tio eblas, ĉar oni tradukas ĉiujn el ili.
La listo havas ĝis nun 46 aliĝintojn laŭ jenaj kategorioj:
- 7 funkciuloj de Unesko el la sidejo en Parizo;
- 6 funkciuloj de
Unesko ekster la sidejo (Bejruto, Kairo, Dakaro, Ĝenevo, Kebekio, Parizo);
- 8 Naciaj Unesko-komisionoj (Francio, Libano, Luksemburgio, Malio,
Maŭ9ritanio, Senegalio, Svisio, Vjetnamio);
- 8 ne-registaraj
organizaĵoj ligitaj aŭ ne al Unesko;
- 6 el UEA kaj reprezentantoj
de UEA ĉe Unesko;
- 5 Landaj E-Asocioj (Belgio, Francio, Svisio kaj
Vjetnamio);
- 4 franclingvaj esperantistoj;
- 2 nekonatoj el
Libano kaj Belgio, kiuj mem enskribiĝis.
Kalle Kniivila", estrarano de UEA pri informado, kaj Vincent Charlot,
reprezentanto de UEA ĉe Unesko, estas la respondeculoj de la
dissendolisto. Kiu deziras aliĝi, bv. reti al
Gazetaraj Komunikoj de UEA estas tradukataj ankaŭ en la anglan kaj hispanan lingvojn, kaj aliaj lingvoj eble sekvos.
Mireille Grosjean, Ĝeneva reprezentanto de UEA ĉe UN kaj tiu de ILEI ĉe la Internacia Buroo de Edukado de Unesko, partoprenis kongreson de Internacia Asocio de Edukistoj por Monda Paco, kiu okazis 8-13 julio en la Unesko-domo en Parizo kun 460 kongresanoj el la tuta mondo.
La programo konsistis el rondaj tabloj matene kaj pli etaj laborgrupoj posttagmeze. Grosjean raportas, ke kiel kutime en tiaj kongresoj, neformalaj kontaktoj ekster la oficialaj programeroj estis ege valoraj. En la komputila ĉambro ŝi anoncis sur la muro 5 adresojn de TTT-paĝoj pri Esperanto, kaj ĉe la enirejo ŝi metis varbilojn pri la lingvo.
La gvidantaro de la Asocio invitis Grosjean al la Internacia Kunordiga Grupo, simila organo kiel la Komitato en UEA. Grosjean akceptis la inviton kaj eniris la organon kiel reprezentanto de UEA kaj ILEI.
DE TAJGO AL MINARETOJ. Aktoraĵo laŭ la taglibreto de Ada Sikorska- Fighiera. Jadwiga Gibczynska. Rotterdam: UEA 2000. 18p. ISBN 92-9017-070-0. 21cm. Prezo: 3,00 EUR. (Triona rabato ekde 3 ekz.)
UEA lanĉis en la kongresa libroservo de la Tel-Aviva UK sian plej novan eldonaĵon, "De tajgo al minaretoj". Temas pri aktoraĵo surbaze de la samnoma taglibreto de Ada Sikorska-Fighiera, kiun la elstara pola aktorino Jadwiga Gibczynska adaptis al monodramo. Gibczynska jam kelkfoje prezentis sian verkon sur scenejo, i.a. en la Adelajda UK en 1997.
La taglibreto, kies proza versio aperis ĉe Esperantotur en 1991, estas persona atesto pri kruelaĵoj de la dua mondmilito. Ada Sikorska fariĝis ilia viktimo kiel 10-jara knabino en la pola urbo Lvovo, de kie ŝi -- filino de pola generalo -- estis deportita kun siaj patrino kaj fratino al Siberio. Fine ŝi sukcesis forlasi Sovetion kaj tra Irano, Libano kaj Britio reveni al Pollando. Jadwiga Gibczynska transformis la taglibreton en teatraĵon, en kiu instruistino Helena Terlecka, mem reala figuro kiel Onjo Lunja en la originala taglibreto, legas kaj komentarias la tekston de la juna Ada post la milito.
Fine de marto la Centra Oficejo de UEA ricevis dikan pakaĵon el Pakistano kun 487 subskriboj al la Manifesto de Prago, kolektitaj de Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA). Pasintjare PakEsA jam sendis 719 subskribojn.
La 31-an de marto 2000 la subskribaj apogoj al tiu ĉefa dokumento de la moderna Esperanto-movado nombris jam 13437. Pliajn subskribojn oni povas daŭre sendi al UEA, de kiu eblas peti subskriboformularojn, sed sian apogon al la Manifesto eblas anonci ankaŭ per ordinara letero.
La Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, Nikola Rašić, partoprenis la 23-an kaj 24-an de majo en EIBTM, la Eŭropa Ideoborso de Turismo kaj Renkontiĝoj, en Ĝenevo. Temas pri la plej granda foiro de kongresa industrio en la mondo, ĉi-jare kun 2500 ekspoziciantoj el 130 landoj. KKS de UEA havis multajn utilajn kontaktojn kun kongresejoj, turismaj oficejoj kaj flugkompanioj de la jam elektitaj aŭ ankoraŭ potencialaj lokoj de estontaj UK-oj.
Dum EIBTM kunsidis ankaŭ la Klientara Konsilio de Internacia Konferenca kaj Kongresa Asocio (ICCA). Rašić estas membro de la Konsilio kaj partoprenis ĝian Ĝenevan kunsidon, dediĉitan ĉefe al la evoluigo kaj strukturigo de tiu nova organo, fondita pasintjare laŭ iniciato de UEA.
Krome, de la 20-a ĝis la 23-a de majo okazis kadre de EIBTM la 4-a Forumo de Junaj Profesiuloj, kun 30 partoprenantoj el 15 landoj. Laŭ invito de ICCA la Forumon partoprenis Clay Magalhães, asistanto de la Kongresa Fako de UEA. La partoprenantoj estis trejnataj pri efikaj planado kaj realigo de kongresorganizado. La gekolegojn de Magalhaes ege impresis liaj informoj pri la Universalaj Kongresoj, kun partoprenantoj el dekoj da landoj sed kun Esperanto kiel sola laborlingvo. Apenaŭ imagebla oni trovis la fakton, ke malgraŭ sia multnombreco la UK-oj estas organizataj ĉefe de volontuloj kun nur unu plentempa oficisto, dank' al kio la aliĝkotizoj de UK-oj estas tre malaltaj kompare kun aliaj kongresoj.
La vojaĝ- kaj restadkostojn de ambaŭ UEA-oficistoj kovris ICCA.
Saluton al vi, Estimataj Gesinjoroj, saluton al vi, Geamikoj, venintaj de tre diversaj, proksimaj kaj malproksimaj lokoj sur nia terglobo, por kongresi, ĉe la sojlo de miljaroj, en la patrolando de popolo, ene de kiu la Iniciatinto de nia Lingvo serĉis iam siajn antikvajn originojn.
Vi venis kongresi al la patrolando de Abrahamo, de Jakobo, de Moseo kaj de Kristo, sed ankaŭ patrolando de Hillelo, teologo vivinta tie antaŭ ĝuste du miljaroj, filozofo kies ideoj inspiris iamaniere la ZAMENHOFajn.
Vi venis al la sankta lando de tri grandaj religioj, lando de Dio, "kiun ĉiuj malsame prezentas, sed ĉiuj egale en koro (Lin) sentas".
Vi alvenis tien en la Jaro de Kulturo de Paco, do, laŭ la difino de Unesko, jaro de la kompreno, de la toleremo kaj de la solidareco inter la popoloj kaj inter iliaj kulturoj. Kulturo de Paco, siginifanta kulturon de valoroj, de kondutoj, gvidantaj senperforte al universala justeco garantionta al ĉiu ajn la vivantan realecon de homaj rajtoj. Kulturo de Paco, kontraŭstaranta la minacon de pereo de la diverseco de nia spirita heredaĵo, kies postlason ni ŝuldas al la estontaj generacioj.
Vi venis por debati la rolon de la LINGVO ene de tiu KULTURO de PACO, debati la rolon de la LINGVO kiel vehiklo de la kultura diverseco, diverseco prezentanta substancan faktoron de la spirita riĉeco de la homaro. Vi venis por debati la rolon de la LINGVO NEŬTRALA, lingvo ne ambicianta anstataŭi iun ajn lingvon nacian, ŝirmon de nacia kulturo, tamen, en ĝia rolo de LINGVO INTERNACIA, kontribuanta al la kompreno kaj, pere de kompreno, al la toleremo de kulturo de la najbaro, LINGVO servanta tiamaniere la ĉefajn faktorojn de la KULTURO de PACO.
Ĉar nia LINGVO NEŬTRALA portas en si implicite la ZAMENHOFan idealon de toleremo kaj de la amikeco, de la frateco interhoma. La vortoj de lia "Preĝo sub la Verda Standardo":
...kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj,
ni ĉiuj de Di' estas filoj...
sonas tie ĉi ankoraŭ pli forte.
En la nomo de la familianoj ZAMENHOF mi deziras al la 85-a Universala Kongreso de Esperanto plenan sukceson kaj fortan eĥon tra la mondo, hodiaŭ, same kiel hieraŭ, kulturon de paco soifanta.
D-ro Zdravko Jelenović, kulturkonsilanto de Stjepan Mesić, prezidento de Respubliko Kroatio, akceptis reprezentantojn de la Loka Kongresa Komitato de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en la Oficejo de la Prezidento la 10-an de majo. La delegacion gvidis akademiano Dalibor Brozović, prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Spomenka Stimeć kaj Dalibor Seatović informis la konsilanton pri la evoluo de la preparlaboroj por la UK kaj pri la kontribuo de Esperanto al la internacia diskonigo de la kroata kulturo. La kulturperadaj atingoj dum naŭ jardekoj de Esperanto en Kroatio estas ne malgrandaj.
Esperantistoj dankis ke la prezidento Stjepan Mesić akceptis fariĝi Alta Protektanto de la 86-a Universala Kongreso okazonta en Zagrebo en 2001. D-ro Stanko Nick, eksterapolitika konsilanto de la prezidento, estas aktiva membro de la Honora Komitato de la Zagreba UK, pri kio d-ro Jelenovic esprimis apartan kontenton.
La 20-an de januaro, kiam plejmulto de la aliĝoj ĝis la fino de la unua aliĝperiodo estis jam registrita, la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo nombris 685 aliĝintojn el 47 landoj. Sekve la ritmo de aliĝoj kompareblas kun tiu de la Adelajda UK en 1997, kies fina nombro estis 1224.
La pinton de la statistiko konsistigas Germanio (76), Japanio (71), Pollando (55), Israelo (54), Francio (49), Nederlando (45), Italio (27), Usono (25) kaj Brazilo (20).
Por plenumi la celojn de Esperanto necesas alfronti konfliktojn kaj antaŭjuĝojn kaj utiligi la lingvon por krei kondiĉojn de paco kaj kompreniĝo.
Tiucele ni, partoprenantoj de la 1-a Seminario por Arabaj Esperantistoj en Amano, Jordanujo, de la 22-a ĝis la 24-a de julio 2000, diskutinte pri la temo "Tutmondiĝo kaj la arabaj landoj", proponas al la membraro de UEA la jenajn realigindajn punktojn:
1) UEA okupiĝu pri disvastigo de Esperanto precipe en landoj, kie ne ekzistas lokaj fortoj;
2) Niaj fortoj estas limigitaj kaj sekve ni koncentru nian agadon ĉefe (kvankam ne ekskluzive) je unu-du el la arabaj landoj. Parto de nia celo estu krei en tiuj landoj arabajn esperantistojn kapablajn siavice disvastigi la lingvon en pliaj arabaj landoj;
3) Jordanujo kiel facile alirebla lando kun favoraj kondiĉoj estu unu el tiuj landoj;
4) Komencaj paŝoj estu:
a) pretigo de taŭgaj arablingvaj
inform-materialoj;
b) organizado de kurso en Jordanujo per utiligo
de lokaj fortoj kaj internacia helpo;
c) komunikado kun
universitatuloj en la koncernaj landoj cele al organizado de komunik-reto
kaj eventuale de kunveno de fakuloj pri lingvaj kaj kulturaj problemoj kun
internacia partopreno por i.a. informi la fakulojn pri la valoro de
Esperanto kiel universitata stud-objekto;
ĉ) konversacioj inter la
Araba Komisiono de UEA kaj israelaj esperantistoj pri la manieroj laŭ kiuj
ili povus helpi en tiu ĉi iniciato.
Amano, la 24-an de julio 2000
En la Tel-Aviva UK estis venditaj la lastaj ekzempleroj de la unua eldono de "Hejma vortaro", aperinta en oktobro pasintjare. Dum naŭ monatoj estis venditaj 703 ekzempleroj. Sekve "Hejma vortaro" superis alian furoraĵon, la ZEO-libron "Monumente pri Esperanto", kies debito en la unuaj naŭ monatoj post la apero estis 644 ekz.
Por ke la populara libro estu konstante aĉetebla, UEA represis senŝanĝe la unuan eldonon. "Hejma vortaro" estas do daŭre havebla por la prezo de 7,50 eŭroj. Per ĝia vendado oni apogas la agadon de Rondo Familia, kiu estas komisiono de UEA por kunligi familiojn kies hejma lingvo estas Esperanto.
Se la antaŭa Infana Kongreseto estis de maro kaj naĝoj, la sekva en Zagrebo (21-28 julio 2001) estos de arboj kaj grimpoj. La renovigita kongresejo situas sur monto-flanko, ĉirkaŭata de arbaro, nekrutaj herbejoj kaj belaj promen-aleoj. Kaj tamen, la kongresejo "Grad Mladih" (urbo de gejunuloj) troviĝas ene de la urbaj limoj de Zagrebo, atingebla en 30 minutoj de la centro per urbaj trafikiloj.
La kongresejo estas speciale konstruita por vizitoj de junularaj grupoj al Zagrebo. La diversgrandaj ĉambroj estas en apartaj kabanoj, ĉiu kun propraj necesejoj kaj duŝejoj. Ni loĝos en kabanoj kun du plurlitaj ĉambroj, kaj krome unu por gvidantoj. En la komplekso ne estos aliaj gastoj, do, ni povos libere uzi la sportajn terenojn: por piedpilko, korbopilko, tabloteniso, minigolfo, gimnastiko ktp. Estas ludejo por etuloj. Se vi estos lacaj de ludado, atendos vin klasĉambroj en eta lernejo aŭ scenejo de intima teatro. Ni preparos laborgrupojn pri manlaboroj, desegnado, pupfarado, preparo de prezentaĵoj kaj kvizoj, pretigo de la kongresa bulteno kaj simile. Ni promenos, kreos muzikon kaj aktoros. Ni volonte akceptos viajn ideojn kaj proponojn.
Kongresetanoj ekskursos unutage al urba bestoĝardeno, al interesa teknika muzeo, kiu enhavas interalie viv-grandan kvazaŭ-minejon, ekspozicion pri elektraj malkovraĵoj kaj planetarion kun Esperanto-parolanta klariganto. Dua tuttaga ekskurso portos la infanojn ekster Zagrebon, verŝajne al mezepokaj kasteloj.
La programo disvolviĝos sub prizorgo de profesie kvalifikitaj gvidantoj. IIK okazos paralele kun la samurba Universala Kongreso. Pro la proksimeco, ambaŭdirektaj vizitoj estas planataj. Infanoj venos al UK, gepatroj povos komune viziti unufoje la kongreseton.
IIK havas propran hejmpaĝon, kie partoprenontoj prezentas sin per tekstoj, fotoj kaj verkoj kun desegnaĵoj. Aperas raportoj pri antaŭaj kongresetoj. Troveblas didaktika materialo uzebla de kiu ajn. Vizitu ĝin tra la hejmpaĝo de UEA, sub Servoj/Kongresoj.
Bonvenas infanoj kapablaj kaj pretaj paroli Esperanton, inter 6- kaj 13-jaraj. Egale ĉu ili akiris la lingvon familie, lerneje aŭ alimaniere. Egale ĉu la gepatroj partoprenos UK aŭ ne. Se anonciĝos gepatroj de adoleskuloj (13-17-jaraj), ni pretos pretigi apartan paralelan programon por ili kun propraj gvidantoj, kun nur kelkaj konvenaj komunaj programeroj kun la IIK-anoj. Petu aliĝilon por kondiĉoj kaj organizaj informoj!
Aliĝu frue; lasu viajn infanojn ĝui semajnon en unika Esperanta etoso!
La aliĝo kovras kostojn de loĝigo, manĝoj, transporto kaj ekskursoj:
| Ĝis 30 sept. 2000 | 109 EUR |
| Ĝis 31 dec. 2000 | 129 EUR |
| Ĝis 31 mar. 2001 | 149 EUR |
| Ĝis 15 majo 2001 | 169 EUR |
| Poste | 179 EUR |
Rabato de 15% por infanoj post la unua el unu familio.
Eblas aliĝi elektronike pere de la hejmpaĝo. Paperan aliĝilon oni povas
peti de la komisiito: Stefan MacGill, Bethlen G, u 2, HU-2030 Erd, Hungario
<
Aliĝilojn oni sendu al la komisiito, sed pagojn al la Centra Oficejo de UEA.
Esperantaj sinonimoj. Jaan Ojalo. Rotterdam: UEA, 1999 (3-a korektita eld.). 96p. ISBN 92 9017 67 0. 19cm. Prezo: EUR 7,20. (Triona rabato ekde 3 ekz.)
Ofte oni sentas la bezonon vigligi kaj variigi sian stilon per uzo de sinonimoj aŭ de preskaŭsinonimoj. Por helpi en tio, Jaan Ojalo kompilis la vortaron Esperantaj sinonimoj., kies unua eldono aperis en Estonio en 1985 kaj la dua ĉe UEA en 1993. La populara libro eliris ĵus en tria, korektita eldono.
Esperantaj sinonimoj estas bazita sur Plena Ilustrita Vortaro kaj enhavas 1925 kapvortojn. La serĉadon de vortoj simpligas krome 5500-vorta indekso. Temas pri taŭga fonto por ĉiu, kiu volas pliriĉigi sian vortostokon.
Jaan Ojalo (1914) estas elstara aktivulo de la estona Esperanto-movado kaj Honora Membro de UEA. Li estas aŭtoro de multaj lerniloj kaj de granda estona-Esperanta vortaro aperinta en 1999.
Ministrino pri turismo Pave Zupan-Ruskoviĉ akceptis la 27-an de novembro trimembran delegacion de LKK de la Zagreba UK kaj informiĝis pri preparoj por la kongreso.
La ministrino konatiĝis kun la kongresa temo, kun turismaj prospektoj pri Kroatio en Esperanto (kvar pri Zagrebo kaj po unu pri la urboj Osijek, Varazdin, Djurdjevac), kun Esperanto-poŝtmarko eldonita en 1997 kaj tiu preparata por 2001 kaj kun la Esperanto-monero. Ŝi promesis helpi pri klopodoj eldoni geografian mapon de Kroatio en Esperanto por la kongresanoj kaj favore traktis plurajn aliajn petojn de LKK. Faruk Islamoviĉ, LKK-ano pri ekskursoj, informis ŝin pri la ekskursa programo de la 86-a UK.
La ministrino, kiu mem lernis Esperanton en lerneja tempo en Dubrovnik, akceptis inviton fariĝi membro de la Honora Komitato de UK. Por la Dua Bulteno ŝi kontribuos per bonveniga saluto. (Spomenka Stimec)
Kunlige kun la neceso ke ĉiuj membroj diskutu pri la nova labor-plano de UEA, naskiĝis la ideo vastigi al la tuta jaro per la teĥnikaj rimedoj nun haveblaj la tradiciajn kunvenojn okazantajn dum la UK, kiam membroj de UEA rajtas fari demandojn pri la estrara raporto aŭ ĝeneralajn demandojn al la estraro.
Tiel estas kreita la listo <
Se vi estas individua membro de UEA (la informo estos kontrolita de la
direktoro de la CO), vi rajtas aliĝi per mesaĝo al
La listo estos daŭre sekvata de almenaŭ unu estrarano de UEA (en la komenco la ĝenerala sekretario: Mikela Lipari), kaj shi respondos kolektive chiun duan semajnon, krom pri esceptaj kaj gravaj temoj.
Validas la reguloj:
Aliĝu, se vi estas individua membro, kaj ĝuu ĝin.
Renato Corsetti
Vicprezidanto de UEA
Internacia Tago de Tradukado: pledoj de UEA ĉe UN pri valorigo de lingva diverseco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 759 (2018-09-30)
La danĝera lingvo en nova eldono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 621 (2016-07-15)
Lingva simpozio traktis la celojn por daŭripova evoluigo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 611 (2016-05-03)
UEA ĉe UN pri lingvaj rajtoj, UK kaj Zamenhof-datreveno
Gazetaraj Komunikoj n-ro 597 (2015-11-27)
Temo de la 101-a UK: "Socia justeco — lingva justeco"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 590 (2015-10-15)