Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 85 (2000-07-17)
Esperantista partopreno en packongreso de edukistoj

Mireille Grosjean, Ĝeneva reprezentanto de UEA ĉe UN kaj tiu de ILEI ĉe la Internacia Buroo de Edukado de Unesko, partoprenis kongreson de Internacia Asocio de Edukistoj por Monda Paco, kiu okazis 8-13 julio en la Unesko-domo en Parizo kun 460 kongresanoj el la tuta mondo.

La programo konsistis el rondaj tabloj matene kaj pli etaj laborgrupoj posttagmeze. Grosjean raportas, ke kiel kutime en tiaj kongresoj, neformalaj kontaktoj ekster la oficialaj programeroj estis ege valoraj. En la komputila ĉambro ŝi anoncis sur la muro 5 adresojn de TTT-paĝoj pri Esperanto, kaj ĉe la enirejo ŝi metis varbilojn pri la lingvo.

La gvidantaro de la Asocio invitis Grosjean al la Internacia Kunordiga Grupo, simila organo kiel la Komitato en UEA. Grosjean akceptis la inviton kaj eniris la organon kiel reprezentanto de UEA kaj ILEI.

El Gazetaraj Komunikoj

Esperantista partopreno sur tri scenejoj de Monda Socia Forumo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 222 (2006-01-19)

Esperantista partopreno en terminologia somerakademio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 92 (2000-08-25)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026