Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 108 (2000-12-06)
Tutjara membrokunveno de UEA en la reto

Kunlige kun la neceso ke ĉiuj membroj diskutu pri la nova labor-plano de UEA, naskiĝis la ideo vastigi al la tuta jaro per la teĥnikaj rimedoj nun haveblaj la tradiciajn kunvenojn okazantajn dum la UK, kiam membroj de UEA rajtas fari demandojn pri la estrara raporto aŭ ĝeneralajn demandojn al la estraro.

Tiel estas kreita la listo <individuaj-membroj@.spamaĵo?egroups.com> per kiu la individuaj membroj de UEA povos, ĝuste kiel dum la kunvenoj en la UK, diskuti pri ĉiuj aspektoj de la agado de UEA.

Se vi estas individua membro de UEA (la informo estos kontrolita de la direktoro de la CO), vi rajtas aliĝi per mesaĝo al reto@.spamaĵo?uea.org en kiu vi menciu vian nomon kaj vian UEA-kodon. Se vi ne memoras vian kodon, aldonu vian adreson.

La listo estos daŭre sekvata de almenaŭ unu estrarano de UEA (en la komenco la ĝenerala sekretario: Mikela Lipari), kaj shi respondos kolektive chiun duan semajnon, krom pri esceptaj kaj gravaj temoj.

Validas la reguloj:

  • mallongaj mesaĝoj
  • malpermeso pri personaj insultoj
  • respekto de la statuto de UEA, kiam temas pri la pritraktotaj temoj.

Aliĝu, se vi estas individua membro, kaj ĝuu ĝin.

Renato Corsetti
Vicprezidanto de UEA

El Gazetaraj Komunikoj

Tri filmitaj prelegoj pri Ivo Lapenna en la reto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 354 (2009-12-31)

Revuo "Esperanto" en la reto ankaŭ por Membroj kun Jarlibro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 352 (2009-12-23)

La kremo de la Bjalistoka aŭkcio ankaŭ en la reto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 331 (2009-06-23)

IKU-libro 2006 en la reto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 249 (2006-11-29)

Dojeno de la Delegita Reto festos 100-jariĝon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 230 (2006-03-22)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026