La Reta Kinejo de UEA proponas tri filmojn, kiuj konatigas la vivon de Ivo Lapenna en tre persona maniero. Temas pri la prelegoj, kiujn prof. Carlo Minnaja kaj prof. Duncan Charters faris en la Malferma Tago de la Centra Oficejo la 28-an de novembro pri siaj kontaktoj kaj renkontiĝoj kun Lapenna .
Carlo Minnaja, prezidanto de la Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna, faris sian prelegon en du partoj, kiuj ambaŭ daŭras iom pli ol 50 minutojn. Denaska esperantisto, li konatiĝis kun Lapenna jam kiel knabo, ĉar la movada eminentulo estis proksima amiko de liaj gepatroj. Poste la kontaktoj daŭris ankaŭ kiel movada kunlaboro, i.a. kiam Minnaja estis estrarano de TEJO kaj eĉ anstataŭis Lapenna kiel festparolanto en la la Tokia UK. Duncan Charters, vicprezidanto de ILEI, elstarigis en sia 30-minuta prelego la kontribuon de Lapenna por antaŭenigi la lernejan instruadon de Esperanto kaj por seriozigi la informadon kaj dokumentadon pri Esperanto. Interesa komunaĵo de la prelegantoj estas, ke ili iam venkis en la Oratora Konkurso de UEA kaj sekve iliaj nomoj estis gravuritaj sur la Pokalo Ivo Lapenna.
La prelegoj estas spekteblaj ĉe
http://www.ipernity.com/doc/97850/home/video
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)
UEA invitas prelegi en la 72-a IKU-sesio en Lahtio: nova limdato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 778 (2019-01-23)
Tri novaj Honoraj Membroj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 747 (2018-08-09)
UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Lisbono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 704 (2017-09-25)