Kvindeko da valoraj libroj, periodaĵoj k.a. interesaĵoj atendos kolektantojn en la aŭkcio de la Bjalistoka UK, kiu okazos sub la gvido de Humphrey Tonkin vendredon, la 31-an julio. Tiuj, kiuj ne kongresos, povas konkursi retpoŝte pri dek eroj de la aŭkcio. Kiam la surloka ofertado en la UK haltos je iu prezo, oni kontrolos, ĉu estis ricevita rete pli alta oferto por la koncerna objekto. En tia kazo la surloka proponinto rajtos ankoraŭ plialtigi sian oferton. Se gajnos la reta proponinto kaj la aŭkciaĵo devos esti sendita poŝte, necesos aldone pagi la sendokostojn, krom se la prezo de la aŭkciaĵo superos 100 eŭrojn.
Retaj ofertoj eblas pri jenaj aŭkciaĵoj:
- Jezyk miedzynarodowy. La Unua Libro, pola eldono. Dr. Esperanto. Warszawa 1887. Bind.; malmola kromkovrilo. Minimuma prezo: € 500.
- Kastelo de Prelongo. H. Vallienne. 515p. Paris 1907. Bind. Minimuma prezo: € 250.
- Sinjoro Tadeo. A. Mickiewicz, trad. A. Grabowski. 8+304p. Warszawa 1918. Bind. Kun ekslibriso kaj aŭtografo de H.J. Bulthuis. Minimuma prezo: € 100.
- Princo Serebrjanij. A. Tolstoj, trad. M. Ŝidlovskaja. 288p. Moskva 1912. Bind.
- Retoriko. Ivo Lapenna. Kun aŭtografo de la aŭtoro. 215p. Parizo 1950. Bind.
- Fine mi komprenas la radion! Eŭgeno Aisberg. 140p. Budapest 1934.
- Internacia Scienca Revuo. Jaro 1908. 12 numeroj. 400p. Bind.
- Literatura Mondo. 3-a + 4-a jaroj + n-ro 1 de la 5-a jaro (1924-1926). 360p. Bind.
- La Praktiko. Jaro 1933 (2-a jaro). 12 n-roj. 192p. Bind.
- Kongresnumero 1 de la 95-a UK en Havano.
La ofertoj estu senditaj plej laste la 20-an de julio al la adreso
Tri filmitaj prelegoj pri Ivo Lapenna en la reto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 354 (2009-12-31)
Revuo "Esperanto" en la reto ankaŭ por Membroj kun Jarlibro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 352 (2009-12-23)
IKU en Bjalistoko: kremo el 30 proponoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 321 (2009-04-15)
IKU-libro 2006 en la reto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 249 (2006-11-29)
Dojeno de la Delegita Reto festos 100-jariĝon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 230 (2006-03-22)