Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 321 (2009-04-15)
IKU en Bjalistoko: kremo el 30 proponoj

La membroj de la Komsiono de UEA pri la Internacia Kongresa Universitato (IKU) havis ĉi-jare nekutime multe da laboro, ĉar ili devis ekspertizi entute 30 prelegproponojn por la 62-a sesio de IKU en la 94-a UK en Bjalistoko (25 julio – 1 aŭgusto 2009). La Estraro de UEA, kiu aprobis la finan programon de IKU, sekvis la rekomendon de la Komisiono. 

La Bjalistoka IKU-sesio konsistos el jenaj prelegoj:   

Tomasz Chmielik: Kvin urboj de fratoj Goskind;

Barbara Despiney: Pol-litova Unio: respubliko de multaj nacioj;

Nicolau Dols Salas: Perspektivoj en fonetika kaj fonologia esplorado de Esperanto;

Mark Fettes: Ĉu eblas kultivi imagipovon? Enkonduko en radikalan edukteorion kaj praktikon;

Mauro La Torre: Nombrado: ila, vorta, cifera;

Árpád Máthé: Esperantistaj redaktoroj de Zamenhof kaj aliaj pioniroj ĝis la nuntempaj;

Otto Prytz: La invento de la jubileulo Louis Braille - daŭrigebla kaj daŭriginda;

Tsvi Sadan (Tsuguya Sasaki): Socilingvistika komparo de du diasporaj lingvoj, la jida kaj Esperanto, en Interreto;

Amri Wandel: Teleskopoj - de Galileo ĝis la spacteleskopo.
 

La prelegoj de Nicolau Dols Salas, Tsvi Sadan kaj Amri Wandel estos samtempe kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). La tradicio de kunlaboro inter IKU kaj AIS komenciĝis en la Tamperea UK en 1995. Ĉiu dumkongresa AIS-kurso konsistas el tri prelegoj, el kiuj la unua estas IKU-prelego, sekvata de du daŭrigaj prelegoj, en kiuj la preleganto prezentas sian temon pli profunde kaj vaste. 

La prelegtekstoj aperos kiel t.n. IKU-libro, lanĉota en la UK. En la Libroservo de UEA estas ankoraŭ haveblaj IKU-libroj de kelkaj antaŭaj jaroj. Pluraj IKU-libroj kaj la resumoj de la ĉi-jaraj prelegoj estas konsulteblaj ankaŭ en la kongresa retejo: 

 http://www.uea.org/dokumentoj/IKU/index.html