Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 101 (2000-10-17)
Internacia Kongresa Universitato vokas prelegontojn

En la Zagreba UK okazos la 54-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aŭ personoj kun simila kvalifiko. Ili estas invitataj sendi siajn prelegproponojn al la sekretario de la UEA-komisiono pri IKU, prof. d-ro H.M. Maitzen (Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1230 Wien, Aŭstrio -- maitzen@.spamaĵo?astro.univie.ac.at) kun kopio al la Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando (info@.spamaĵo?uea.org).

La propono enhavu prelegresumon (maksimume 200 vortoj) kaj biografion kun persona bibliografio. Necesas aldoni ankaŭ taŭgan foton por publikigo. La prelego laŭeble (ne devige) rilatu al la kongresa temo, "Kulturo de dialogo -- dialogo inter kulturoj". La elektitaj prelegontoj ricevos modestan honorarion, sed ne repagon de kostoj. Ĉiu prelegonto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenaj estas junaj kvalifikitaj kandidatoj kaj tiuj kiuj antaŭe ne prelegis en IKU.

Limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de januaro 2001.

Ĉe la Libroservo de UEA haveblas ankoraŭ la prelegaroj de la Berlina kaj Tel-Aviva IKU-sesioj (po EUR 7,80).

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026