Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 69 (2000-02-21)
Internaciaj Ekzamenoj en 1999

La Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA havis 7 sesiojn en 5 landoj en 1999. Ili okazis en San-Francisko, Usono (dum la 30-a Somera Esperanto-Kursaro); Castellon, Hispanio (dum la 58-a Hispana Kongreso); du-foje en Berlino, Germanio (dum la 65-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj kaj la 84-a Universala Kongreso); en Antanarivo, Malagasio; kaj du-foje, septembre kaj decembre, en Lomeo, Togolando.

En la sesio en Hispanio okazis nur la meznivela ekzameno kaj en la septembra sesio en Togolando nur la elementa. En ĉiuj aliaj sesioj eblis ekzameniĝi sur ambaŭ niveloj.

Al la gramatika antaŭtesto de la elementa nivelo aliĝis 34 kandidatoj. Por la efektiva ekzameno estis akceptitaj 20 kandidatoj, el kiuj 16 sukcesis. Al la antaŭtesto de la meza nivelo aliĝis 19 kandidatoj. El ili 16 estis akceptitaj por la ekzameno, kiun 15 sukcese trapasis.

La Internaciaj Ekzamenoj okazas sub la gvido de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI kaj UEA. Por surloka realigo de la sesioj IEK havas ĉ. 60 rajtigitajn ekzamenantojn tra la mondo, sed IEK esperas ankoraŭ plimultigi ilian nombron.

Pli da informoj pri la ekzamenoj oni povas ricevi de la sekretario de IEK: s-ro Hans ten Hagen, Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando; rete: ten.hagen.esperanto@.spamaĵo?wxs.nl. Detala regularo, kun konsiloj kaj specimenaj ekzamentekstoj troviĝas en "Gvdilo al la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA", kiu haveblas ĉe la libroservo de UEA (prezo 3,00 EUR) kaj aliaj bonaj libroservoj.

El Gazetaraj Komunikoj

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia tago de Biciklo, 3 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 882 (2020-06-03)

Mesaĝo de TEO kaj UEA okaze de la Internacia Tago de Teo, 21 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 873 (2020-05-16)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026