Kontakto 5/2000 ĵus aperinta havas sur sia kovrilpaĝo cerbon kun satelita disko. La enhavo de la numero estas bunta kiel la informoj, kiujn ni ĉiutage akceptas per niaj cerboj. Debata artikolo de Lai Thi Hai Ly el Vjetnamio traktas la temon lingvo kaj kulturo de paco, kuraĝigante la junularon aktivi pli por la efektivigo de paco. Pekim T. Vaz el Brazilo pledas por la konservado de la riĉeco etna de la mondo per ekzemplo de brazilaj indiĝenoj. David Ferguson raportas el Bruselo pri la estiĝanta malegaleco lingva de Eŭropa Unio. Kaj el Ukrainio Mihail Kordonskij kaj Tatjana Auderskaja analizas la ekeston kaj funkciadon de kluboj surbaze de fikcia klubo de krokodilamantoj.
Geza Kurucz, redaktoro de Juna Amiko, intervjuiĝas en tiu ĉi numero de Kontakto. Tio estas rezulto de reciproka subteno kaj kunlaboro inter Juna Amiko kaj Kontakto, ĉar en la plej freŝa numero de JA aperis intervjuo kun la redaktoro de Kontakto, d-rino Sabira Sta'hlberg. "Kontakto", diras s-ro Kurucz, "estas la pli aĝa frato de Juna Amiko".
Pri niĝeria universitata vivo kaj la danĝero de kultistoj skribas Ogunlowo Emmanuel Olorunfemi; Choe Taesok el Koreio rakontas fabelon tradician; Adokou Planido el Togolando verkis originalan novelon kaj Adrien Durandard, Francio, kontribuas per recepto fromaĝa al la kuireja rubriko.
La facillingvan konkurson en la dua periodo (aprilo-junio) gajnis Saliko el Finnlando per fakta artikolo pri Maneken Pis, statueto en Bruselo. La konkurso daŭras ĝis la fino de la jaro. Krom periodaj gajnantoj oni ankaŭ elektos la plej bonajn sciencan, novelan, fabelan kaj aliajn artikolojn. La gajnintojn atendas valoraj libropremioj.
Abono de Kontakto por 2001 (6 n-roj) kostas 18 EUR por la riĉaj landoj; por la landoj de la t.n. B-tarifo 9 EUR. Grupaj abonoj (ekde 6 ekz.) ĝuas grandan rabaton. Abonojn akceptas la perantoj de UEA kaj la Centra Oficejo.
Jubileanta Kontakto aboneblas rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 489 (2013-02-14)
Aperis la unua Kontakto kun radikale nova vizaĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 406 (2010-12-29)
Rogener Pavinski nova redaktoro de Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 396 (2010-09-16)
Paŭlo Moĵajev nova redaktoro de "Kontakto"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 261 (2007-06-05)
La unua KONTAKTO en 2002
Gazetaraj Komunikoj n-ro 147 (2002-03-01)