Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 93 (2000-09-04)
Unu jaro da Gazetaraj Komunikoj de UEA en la franca

La 7-an de septembro 1999 fondiĝis la dissendolisto "Esperantonouv" dediĉita al Gazetaraj Komunikoj de UEA en la franca lingvo.

Ĉiuduonmonate aŭ iom pli ofte, oni sendas Gazetarajn Komunikojn de UEA al ne-esperantistoj, sed ankaŭ al franclingvaj esperantistoj. El la originalaj Esperantlingvaj komunikoj estas selektataj tiuj, kies enhavo povus interesi la unuavice ne-esperantistajn legantojn. Oni tamen konservas la originalan numeradon de UEA. Ĝis nun estis senditaj 15 komunikoj en 1999 kaj 11 en 2000. Se iu deziras ricevi ankaŭ aliajn el la originalaj komunikoj, tio eblas, ĉar oni tradukas ĉiujn el ili.

La listo havas ĝis nun 46 aliĝintojn laŭ jenaj kategorioj:

- 7 funkciuloj de Unesko el la sidejo en Parizo;
- 6 funkciuloj de Unesko ekster la sidejo (Bejruto, Kairo, Dakaro, Ĝenevo, Kebekio, Parizo);
- 8 Naciaj Unesko-komisionoj (Francio, Libano, Luksemburgio, Malio, Maŭ9ritanio, Senegalio, Svisio, Vjetnamio);
- 8 ne-registaraj organizaĵoj ligitaj aŭ ne al Unesko;
- 6 el UEA kaj reprezentantoj de UEA ĉe Unesko;
- 5 Landaj E-Asocioj (Belgio, Francio, Svisio kaj Vjetnamio);
- 4 franclingvaj esperantistoj;
- 2 nekonatoj el Libano kaj Belgio, kiuj mem enskribiĝis.

Kalle Kniivila", estrarano de UEA pri informado, kaj Vincent Charlot, reprezentanto de UEA ĉe Unesko, estas la respondeculoj de la dissendolisto. Kiu deziras aliĝi, bv. reti al esperant@.spamaĵo?worldnet.fr.

Gazetaraj Komunikoj de UEA estas tradukataj ankaŭ en la anglan kaj hispanan lingvojn, kaj aliaj lingvoj eble sekvos.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026