Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 68 (2000-02-18)
Komisiono por agado en Oceanio

En la lastaj jaroj UEA sisteme evoluigis sian agadon en diversaj mondopartoj laŭ la principo, ke iliajn specifajn problemojn kaj cirkonstancojn plej bone konas lokaj aktivuloj. Sekve la Estraro de UEA nomumis specialajn komisionojn por mondopartoj, kies tasko estas kunordigi disvastigon de Esperanto kaj la agadon de jam ekzistantaj Esperanto-organizaĵoj, kaj konsili la Estraron de UEA. La komisionoj konsistas plejparte aŭ tute el esperantistoj de la koncerna mondoparto.

Ĝis nun funkciis komisionoj por Afriko, Ameriko, Azio kaj arabaj landoj. Kiel kvina aldoniĝis al ili ĵus Oceania Komisiono, kun Brian Fox el Nov-Zelando kiel kunordiganto. Aliaj membroj estas Rosalie Schultz, Dietrich Weidmann, Kep Enderby kaj Renato Corsetti.

La adreso de la kunordiganto estas: Brian Fox, 634 South Titirangi Road, Auckland 1007, Nov-Zelando. Ĉiu kiu havas intereson pri disvastigado de Esperanto en la pacifika regiono, aŭ havas indikojn pri esperantistoj loĝantaj tie, bv. kontakti la komisionon. Krom poŝte, eblas kontakti ĝin ankaŭ rete per oceanio@.spamaĵo?egroups.com.

El Gazetaraj Komunikoj

Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)

La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2019-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 826 (2019-09-21)

Afrika Komisiono de UEA: alvoko por kandidatoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 821 (2019-08-28)

La Azia-Oceania Komisiono de UEA renovigis sin
Gazetaraj Komunikoj n-ro 807 (2019-06-18)

50 jaroj da elstara agado: honorigo de ESF
Gazetaraj Komunikoj n-ro 751 (2018-08-17)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026