Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 72 (2000-03-06)
Saluton! kaj Hejma Vortaro venkis en la furora vendojaro

La libroservo de UEA atingis en 1999 sian plej bonan rezulton dum la 90-aj jaroj. Ĝiaj vendoj sumiĝis je 316 230 guldenoj (EUR 143 499), kio estis 6% pli ol en 1998, kiam temis pri 298 448 guldenoj (EUR 135 430). Kompare kun la antaŭa jaro la vendoj kreskis kaj en la vendejo en Roterdamo kaj en la libroservo dum la UK en Berlino. La sukcesa vendado en Berlino estis rimarkinda, ĉar la UK mem estis iom malpli granda ol en Montpeliero.

La bona rezulto parte sekvis el la vigleco de la propra eldona agado de UEA, kiu laŭ la esploroj de A. Korĵenkov (La Ondo de Esperanto, 2000:2) estis la plej produktema Esperanta eldonisto en 1999. Tio montriĝas ankaŭ en la multeco de UEA-eldonaĵoj inter la plej furoraj titoloj. Du el tri plej pintaj furoraĵoj estis titoloj de UEA.

Unuafoje post 1990 lernolibro estis la plej multe vendita libro. Kiel en 1990, ankaŭ en 1999 temis pri "Saluton!", la aŭtodidakta lernilo de Audrey Childs-Mee, atinginta jam la sesan eldonon. La unua loko de "Hejma vortaro" inter la unuopaj vendoj estas rimarkinda, ĉar la libro aperis nur en oktobro.

Entute la libroservo de UEA vendis 18416 ekz. de 2057 diversaj titoloj de libroj, diskoj aŭ kasedoj (en 1998 respektive 15878 kaj 1853). Insignoj, glumarkoj, skribiloj k.a. etaĵoj ne estas inkluzivitaj en tiu nombro sed jes en la mona vendosumo.

En la du listoj la eldonaĵoj de UEA kaj TEJO estas markitaj per asterisko. La liston de entutaj vendoj ĉefe influas la kvantaj aĉetoj de aliaj libroservoj. Parto de tiuj aĉetoj kompreneble ne atingis individuajn klientojn ankoraŭ pasintjare. Tial estas interesa ankaŭ la alia listo, kompilita surbaze de unuekzempleraj aĉetoj, surlokaj aŭ perpoŝtaj, en la butiko en Roterdamo. La prezoj estas aktualaj vendoprezoj.

A. Vendoj entute:

ekz. / titolo, priskribo, aŭtoro / prezo en eŭroj
441  Saluton! Esperanto aŭtodidakte. Audrey Childs-Mee*  10,80
387  Pasporta Servo. Listo de gastigantoj de TEJO*  10,90
348  Hejma vortaro. Red. Jouko Lindstedt*  7,50
309  Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj. Leah Levin*  10,90
250  Kio ni estas kaj kion ni celas? Pri la Praga Manifesto*  5,50
207  Lingva arto. Festlibro al Auld kaj Boulton. Red. V. Benczik*  16,50
205  Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA*  3,00
188  Internacia Kongresa Universitato 1999. Red. Michela Lipari*  8,15
131  Ĉiuj kune. Aktoj de la 1-a Strategia Forumo la de E-Komunumo*  2,15
128  Spirito de Esp-o kaj la "samideanaj" malamikaĵoj. I. Bociort*  1,50
123  Berlino por turistoj. Ulrich Becker  [elĉerpita]
116  Grosses Woerterbuch Esperanto-Deutsch. E.-D. Krause  39,00
115  Faktoj kaj fantazioj. Progresiga legolibro. M. Boulton*  16,35
112  Saluton! (Kasedo por la lernolibro)*  5,45
112  Slango kaj ĵargono en Esperanto. Wouter Pilger  3,90
109  Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj. Goscinny/Uderzo  9,00
106  Por aktiva lingvopolitiko. Aktoj de la seminario en Praga UK*  7,10
104  Esperanto Sleutel. Nederlanda ŝlosilo  0,90
102  Esperanto for beginners. M.C. Butler  1,80
100  Esperanto sen mitoj. Z.M. Sikosek  24,00
100  Monumente pri Esperanto. Hugo Röllinger*  8,15

B. Unuopaj vendoj:

ekz. / titolo, priskribo, aŭtoro / prezo en eŭroj
92  Hejma vortaro. Red. Jouko Lindstedt*  7,50
82  Slango kaj ĵargono en Esperanto. Wouter Pilger  3,90
69  Esperanto sen mitoj. Z.M. Sikosek  24,00
64  Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj. Leah Levin*  10,90
63  Kio ni estas kaj kion ni celas. Pri la Praga Manifesto*  5,50
57  Pasporta Servo. Listo de gastigantoj de TEJO*  10,90
55  La liturgio de l'foiro. Jorge Camacho  2,70
52  Berlino por turistoj. Ulrich Becker  [elĉerpita]
50  Lingva arto. Festlibro al Auld kaj Boulton. Red. V. Benczik*  16,50
48  La ŝtona urbo. Anna Lowenstein
46  Spirito de Esp-o kaj la "samideanaj" malamikaĵoj. I. Bociort*  1,50
42  Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA*  3,00
39  Faŭsto. J.W. von Goethe, trad. Karl Schulze  12,90
39  Kulturo kaj evoluo. Mervyn Claxton*  6,80
37  Saluton! Esperanto aŭtodidakte. Audrey Childs-Mee*  10,80
35  Por aktiva lingvopolitiko. Aktoj de la seminario en Praga UK*  7,10
33  Terminologia gvidilo. Heidi Suonuuti*  5,70
33  Klara vortaro Esperanta-araba. Georgo Abraham*  13,60
32  ... sed estas ne. Persone. (Kompakta disko)  15,00
31  Nova Esperanta krestomatio. Red. William Auld*  12,30
31  Al lingva demokratio. Nitobe-simpozio. Red. Fettes/Bolduc*  10,20

El Gazetaraj Komunikoj

Konrad Andrzejuk venkis en la Oratora Konkurso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 512 (2013-07-29)

Libroservo de UEA en 2012: "Poŝamiko" la plej furora
Gazetaraj Komunikoj n-ro 491 (2013-03-01)

"Vojaĝo en Esperanto-lando" denove la plej furora
Gazetaraj Komunikoj n-ro 283 (2008-02-25)

Furoraĵoj de la Kongresa Libroservo 2003
Gazetaraj Komunikoj n-ro 171 (2003-10-18)

Salutoj kaj salutparoladoj en UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 169 (2003-09-16)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026