Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 104 (2000-11-11)
Egaleca Kontakto kun kakto

La lasta numero de revuo Kontakto por la jaro 2000 temas pri egaleco. Egaleco inter viroj kaj virinoj, inter filoj kaj filinoj, inter la riĉula mondo kaj la malriĉula, kaj egaleco por handikapuloj en la socio estas kelkaj el la temoj, kiujn tiu ĉi numero pritraktas.

Jean Codjo, Princo-Henriko Oguinye, Gbeglo Koffi kaj Ahmed Chourar el Afriko, Probal Dasgupto kaj Gotou Humihiko el Azio kaj multaj aliaj priskribas la sociojn, en kiuj ili vivas. La perspektivo de la artikoloj estas -- kiel kutime en Kontakto -- interna, kio donas al la leganto rektan enrigardon al la temaro kaj la vivo.

La temo de egaleco jam de longe estas diskutata en junularaj rondoj. Jena numero de Kontakto provizas ampleksan materialon por plua diskuto kaj pripensado. Laŭ propono de TEJO-prezidanto Sjoerd Bosga aldoniĝis kvar temaj paĝoj, kiuj ricevis la pikan nomon "Kakto". Kakto aperos ekde nun laŭbezone unufoje jare kaj ĝi ĉiam okupiĝos pri iu "dorna" temo.

Ankaŭ la kutimaj rubrikoj estas ĉi-foje tre aktualaj: intervjuito estas Hokan Lundberg, Svedio, kiu en septembro ĉi-jare fariĝis kunordiganto de la Eksteraj Rilatoj de TEJO. Hokan estas profesia komputilisto kaj jam organizis unu seminarion pri Esperanto kaj Interreto, E@I ("E ĉe I").

La venonta TEJO-seminario pri Lingva Ĉielarko (en Budapeŝto marte 2001) prezentiĝas en amuza formo, kaj recenziĝas la fama verko de Tahar Ben Jelloun, "Paĉjo, kio estas rasismo?" same kiel la disko de la furora bando Dolĉamar el Finnlando. Krome aperas Demandulineto, kiu volas scii i.a. kial oni ne festas Kristnaskon trifoje jare, kaj en la Kontakto-Kuirejo ni lernas kuiri italajn Krostoli.

Estas jam tempo reaboni al Kontakto por 2001. La kotizoj aperas en Kontakto, revuo Esperanto, en Gazetaraj Komunikoj de UEA 96 (00-09-29) kaj aliloke. Pliaj informoj pri Kontakto ĉe la Centra Oficejo, <info@.spamaĵo?uea.org> kaj sur la retpaĝo de TEJO.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026