Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 148 (2002-05-25)
Integriĝi jes, asimiliĝi ne
Prezidanto kaj vicprezidanto de UEA vizitis Litovujon

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kaj la vic-prezidanto, Lee Chong-Yeong, vizitis Litovujon de la 12-a ĝis la 17-a de majo por rendevui litovajn registarajn instancojn por atentigi ilin pri la signifo de UK 2005 en Vilnius kaj por peti iniciatan rolon de la litova registaro por Esperanto enlande kaj en internaciaj organizaĵoj.

La unua rendevuo estis kun S-ro Antanas VALIONIS, la ministro pri eksterlandaj aferoj. Parolante pri la aliĝo de Litovujo, malgranda lando, al Eŭropa Unio, kaj parolinte pri la lingva problemo de EU, li firme diris, ". . . en EU, Litovujo pretas integriĝi, sed ne asimiliĝi", kaj favore konsideras Esperanton. La UEA-delegitaro tute konsentis lian determinon, ĉar ĝi precize kongruas kun la etoso de la neŭtrala lingvo.

Ĉe la rendevuo kun S-ino Asta DIRMAITE, la ĝenerala sekretario de la Litova Nacia Komisiono de UNESKO, ŝi promesis pozitive konsideri la proponon de UEA pri la rezolucio de UNESKO favore al Esperanto. Al S-ro Valentinas MILAKNIS, la ĝenerala direktoro de Litovia Nacia Radio kaj Televido, la UEA-delegitaro sugestis radio-elsendon en Esperanto tra interreto. Dum la rendevuo de Prof. Benediktas JUODKA, rektoro de la Vilniusa Universitato, li promesis konsideri aldoni Esperanton kiel unu el la elekteblaj kursoj. Li ankaŭ diris ke estos bona ideo esplorstudi lingvistikan komparon inter litova lingvo kaj Esperanto. S-ro Algirdas MONKEVICIUS, la ministro pri edukado kaj scienco, montris intereson pri eksperimento pri la propedeutika valoro de Esperanto, kiel sugestita de la UEA-delegitaro. Kun S-ro Arturas PAULAUSKAS, prezidanto de Litovia Parlamento, kaj tri vic-prezidantoj, la rolo de Litovujo kiel estonta lmembro de Eŭropa Parlamento pri la lingvaj problemoj en EU estis diskutita. S-ro Alvytis LUKOSEVICIUS, direktoro de Ŝtata Turisma Departmento akceptis la sugeston de UEA delegito, ke turisma broŝuro okaze de la 2005 UK en Vilnius estu eldonita en Esperanto. Urbestroj de Vilnius kaj Kaunas ankau promesis simile. Kun s-ro Gediminas DALINKEVICIUS, prezidanto de parlamenta komitato pri homaj rajtoj, lingvaj aspektoj de homaj rajtoj estis priparolita.

Dum la vizito okazis du gazetaraj konferencoj, unu ĉe la parlamento kaj unu ĉe inkluzive de BNS (Balta Novaĵo-Servo).

La tuta programo estis perfekte organizita de S-ro Povilas Jegorovas, prezidanto, kaj S-rino Irena Alijoshiute, la sekretario de Litova Esperanto-Asocio, kaj aktive partoprenita de Litova parlamentano S-ro Stasys KRUZINAUSKAS, tre bona esperantisto. Renkontiĝoj kun esperantistoj en Vilnius (ĉkirkaŭ 50) kaj Kaunas (ĉirkaŭ 40) estis agrablaj.

LEE Chong-Yeong, vic-prezidanto de UEA

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/148a1

N-ro 155 (2002-07-19)
Mondfederistoj voĉdonis por Esperanto

La 24-a Monda Kongreso de la Mondfederista Movado (World Federalist Movement [WFM]), kiu kunsidis en Londono, Britujo, de la 11-a ĝis la 15-a de julio 2002, akceptis la ĉi-sekvan rezolucion pri Esperanto:

KONSIDERANTE KE demokrata monda federacio postulas la interŝanĝon de ideoj inter ĉiuj en la monda komunumo,

KONSIDERANTE KE la Esperanto-movado subtenas la mondfederistajn idealojn de mondcivitaneco kaj egalaj rajtoj por ĉiuj membroj de la monda komunumo,

KONSIDERANTE KE ĉi tiu organizaĵo en la jaro 1977 alprenis rezolucion, kiu indikas ke mondfederistoj devus uzi Esperanton,

KONSIDERANTE KE la Mondfederista Movado estas membro de la Koalicio por Internacia Help-lingvo,

Ni rezolucias

ke la Mondfederista Movado kuraĝigu siajn membrojn lerni la nenacian lingvon Esperanton.

(Anglalingva originalo

WHEREAS a democratic world federation requires the exchange of ideas among everyone in the world community,

WHEREAS the Esperanto movement supports the World Federalist ideals of world citizenship and the equal rights of all members of the world community,

WHEREAS this organization [WFM] in 1977 adopted a resolution supporting the use of Esperanto by World Federalists,

WHEREAS the World Federalist Movement is a member of the Coalition for an International Aŭiliary Language,

BE IT RESOLVED THAT the World Federalist Movement encourage its members to learn the non-national language Esperanto.)

La laboro por akceptigi ĉi tiun rezolucion pri Esperanto (kiu estas la dua en tiu medio), komenciĝis proksimume antaŭ unu jaro, pro iniciato de konataj esperantistoj-mondfederistoj, Etsuo Miyoshi kaj Ron Glossop. Universala Esperanto-Asocio helpis ilin tra la tuta jaro, kaj aranĝis por ili surlokan subtenon fare de la britaj esperantistoj, kaj provizis ilin per materialo por disdoni.

Okazis speciala kongresa evento dum la vespero antaŭ la voĉ-dono pri "Esperanto kaj Mondfederismo", kiun proksimume sesdek personoj ĉeestis. David Thornell, Prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo, prezidis. Parolojn prezentis Etsuo Miyoshi, David Kelso, Charles Rowe, kaj Ron Glossop. Sekvis diskuto pri Esperanto kaj ĝia rilato al la Mondfederista Movado.

David Kelso (Direktoro de la Brita Esperanto-Asocio) ĉef-rolis kiel organizanto de la esperantista partopreno. Sabate Norah Brown kaj David Kelso starigis budon kaj deĵoris en ĝi por informi la kongresanojn pri Esperanto.

Renato Corsetti,
renato.corsetti @ uniroma1.it

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/155a1

N-ro 154 (2002-07-16)
Fondaĵo Eŭropo ĉe UEA

Jardeka strebo de eŭropaj esperantistoj realiĝis. La estraro de Universala Esperanto-Asocio ĵus aprobis la starigon de la Fondaĵo Eŭropo ĉe UEA.

Kiel ĉiuj fondaĵoj ankaŭ ĉi tiu kolektos la kontribuojn de esperantistoj, kiuj aparte aprobas la agadon en Eŭropo kaj ĉe eŭropaj instancoj. Aparte la subteno iros al la nove kreita Komunikad-Centro en Bruselo, kiu dum nur kelkaj monatoj jam pruvis sian utilecon.

La tuj elspezeblaj donacoj kaj la rento de la Kapitalo Eŭropo, kiu akumuliĝos tra la jaroj, estos uzata interkonsente kun Eŭropa Esperanto-Unio.

Por esperantistoj validas la kutimaj reguloj por pagi al UEA kun la indiko "por Fondaĵo Eŭropo".

Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo, retadreso: renato.corsetti @ uniroma1.it

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/154a1

N-ro 144 (2002-01-24)
Nova Ĝenerala Direktoro eklaboris

Trevor Steele, nova aganta ĝenerala direktoro de UEA, ekoficis ekde la 1-a de januaro 2002.

Li estas entute la kvina, kiu okupas la plej superan oficistan postenon de UEA ekde 1955, kiam la Centra Oficejo translokiĝis de Britio al Roterdamo.

Trevor Steele, konata E-lingva verkisto, laŭ reciproka interkonsento kun la Oficeja komisiono de la Estraro de UEA, estas nomumita por la periodo de unu jaro, dum kiu unu el liaj ĉefaj taskoj estos la harmoniigo de interrilatoj inter la Oficejo kaj la Estraro.

Steele rajtas ankaŭ kandidati por la posteno de konstanta Ĝenerala Direktoro, kiu devos esti elektita en 2002. Intertempe li ankaŭ kontribuos al organiza restrukturigo kaj teknika modernigo de la CO.

Paralele kun tio okazas la iom-po-ioma foriro de kelkaj antaŭaj oficistoj: ekde marto ne plu laboros en la CO Istvan Ertl, la antaŭa redaktoro de "Esperanto", kiu ricevis novan laboron en Bruselo ĉe internacia neregistara organizo. La nova redaktoro, Stano Marĉek, Slovakio, pretigos la revuon hejme, rete alsendante ĝin al Roterdamo por presigo kaj ekspedado (la januara numero - la unua redaktita de Marĉek, jam estas prespreta).

Teorie la 10-an de januaro finiĝis la deĵorperiodo de Pasquale Zapelli, la direktoro de la Oficejo. Tamen li plulaboros ghis la fino de januaro, helpante pri renovigo de la komputila sistemo de la Oficejo.

Parte plenigos la aperantan vakuon Ionel Onet, rumandevena usonano, kiu post plenumo de necesaj formalaĵoj venos al Nederlando por transpreni la UEA-libroservon de Simo Milojeviĉ.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/144a1

N-ro 153 (2002-07-04)
Membraro de UEA en 2001

En 2001 por la membreco en UEA pagis esperantistoj el 122 landoj, i.a. 6428 individuaj kaj 14889 aligitaj, kio sume estas 21317 membroj. La tendenco de la IM malkreski daŭras, kvankam tre modere en 2001. Ĉi-jare ĝi estas, ĉiukaze, kontraŭita de la kresko de aligitaj membroj, tiel ke la saldo estas pozitiva. Estas tro da faktoroj implikitaj, pro kiuj estas tre malfacile eltiri pozitivan juĝon el ĉi tiu pozitiva saldo, kiu ŝuldiĝas ĉefe al la abrupta kresko de aligitaj membroj en unu lando kaj al modestaj kreskoj en aliaj landoj.

Por kompletigi la bildon ni informu pri tio, ke la individuaj membroj de UEA je la 1-a de julio estis 5365. Je la sama dato de 2001 ili estis 6127. Por havi fidindan ideon pri la suma nombro de individuaj membroj en 2002, tamen, estas necese atendi la UK-on dum kiu multaj membroj aliĝas.

Renato Corsetti, Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina, Italujo, renato.corsetti @ uniroma1.it

Aldone:

La membraro de UEA en 2001 laŭlande

Lando individuaj
membroj
aligitaj
membroj
sume
Alĝerio 6 0 6
Albanio 16 0 16
Angolo 1 0 1
Argentino 57 120 177
Armenio 10 80 90
Aŭstralio 55 150 205
Aŭstrio 47 20 67
Azerbajĝano 1 0 1
Barejno 1 0 1
Belgio 164 550 714
Belizo 1 0 1
Benino 7 80 87
Bjelorusio 9 0 9
Bolivio 1 0 1
Bosnio-Hercegovino 48 60 108
Brazilo 517 1074 1591
Britio 193 506 699
Bulgario 76 140 216
Burundio 1 0 1
Ĉeĥio 88 880 968
Ĉilio 5 11 16
Ĉinio 94 1050 1144
Danio 84 149 233
Dominika Respubliko 1 0 1
Ebura Bordo 2 0 2
Egiptio 2 0 2
Ekvadoro 1 0 1
Estonio 31 25 56
Filipinoj 1 0 1
Finnlando 204 198 402
Francio 675 420 1095
Ganao 8 0 8
Germanio 555 649 1199
Grekio 19 194 213
Gvatemalo 8 0 8
Haitio 1 0 1
Hinda Unio 23 70 93
Hispanio 143 347 490
Honduro 2 0 2
Honkongo 4 0 4
Hungario 104 220 324
Indonezio 3 0 3
Irako 1 0 1
Irano 67 60 127
Irlando 14 50 64
Islando 28 52 80
Israelo 86 120 206
Italio 218 856 1074
Japanio 363 1072 1435
Jordanio 7 0 7
Jugoslavio 45 80 125
Kamerunio 7 0 7
Kanado 66 120 186
Kanarioj 7 0 7
Kartvelio 2 0 2
Kazaĥio 5 0 5
Kolombio 29 96 125
Komoroj 1 0 1
Kongo (Dem. Resp.) 11 50 61
Korea (Resp.) 45 205 250
Kostariko 13 19 32
Kroatio 161 89 250
Kubo 55 100 155
Kuvajto 1 0 1
Latvio 18 58 76
Libano 2 0 2
Litovio 33 1003 1036
Luksemburgio 13 90 103
Madagaskaro 6 50 56
Makedonio 16 25 41
Malajzio 4 0 4
Malto 4 46 50
Meksiko 15 13 28
Moldavio 1 0 1
Mongolio 5 0 5
Nederlando 321 292 613
Nepalo 12 0 12
Nioerio 17 0 17
Nikaragvo 4 0 4
Norvegio 65 275 340
Nov-Kalendonio 1 0 1
Nov-Zelando 31 34 65
Pakistano 23 98 121
Panamo 3 0 3
Papua Nov-Gvineo 2 0 2
Paragvajo 1 0 1
Peruo 6 25 31
Pollando 125 381 506
Portugalio 16 280 296
Reunio 2 0 2
Ruando 1 0 1
Rumanio 44 75 119
Rusio 141 162 303
Salvadoro 6 0 6
San-Marino 1 0 1
Sauda Arabio 1 0 1
Senegalio 1 0 1
Singapuro 3 0 3
Sirio 1 0 1
Slovakio 31 116 146
Slovenio 18 142 160
Srilanko 3 0 3
Sud-Afriko 9 42 51
Svedio 195 600 795
Svisio 121 85 206
Taĝikio 2 0 2
Tajlando 1 0 1
Ĉinio (Tajvano) 3 0 3
Tanzanio 22 0 22
Togolando 50 250 300
Tunizio 2 0 2
Turkio 6 0 6
Ugando 1 0 1
Ukrainio 48 156 204
Unuiĝintaj Arabaj Emirejoj 2 0 2
Urugvajo 8 30 38
Usono 371 430 801
Uzbekio 8 0 8
Venezuelo 21 19 40
Vjetnamio 57 150 207
Zambio 2 0 2
Zimbabvo 1 0 1
122 landoj 6428 14889 21317
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/153a1

N-ro 152 (2002-06-27)
La agado de la Brusela Komunikad-centro

La Brusela Komunikad-centro konkrete kontribuas al la tri agaddirektoj de la Strategia Laborplano 2001-2010 de UEA: profesiiĝo, tutmondiĝo kaj plijuniĝo. Ĝi liveras lingvopolitikajn informojn al esperantlingvaj ttt-ejoj, kunlaboras kun Landaj Asocioj kaj informas pri lingva politiko. Pere de la retlisto "rebato" ĝi instigas esperantistojn al pripensita reago, publikigas leterojn en mondaj gazetoj, atentigas nome de UEA, EEU kaj LA-oj pri lingva malegaleco (gazetaraj komunikoj, respondoj al ĵurnalistoj, ttt-ejo por ĵurnalistoj kaj politikistoj www.lingvo.org).

Informado pri konkretaj problemoj malfermas pordojn al funkciuloj kaj ĵurnalistoj, ankaŭ rilate al nia lingvo. Tiel eblas eviti ke oni ne tro rapide fermu la pordon pro antaŭaj spertoj pri tro postulemaj petoj kaj projektoj, neadekvataj rezoluciproponoj, amatorecaj intervenoj ĉe funkciuloj kaj politikistoj.

Dum kelkaj monatoj la centro kreis zorge elektitajn adresarojn de 5000 retpoŝtaj adresoj de germanaj politikistoj kaj ĵurnalistoj, 4000 hispanaj, 1000 flandraj, 500 nederlandaj, 800 italaj, 300 svedaj ktp. La Komunikad-centro disponigas al belgaj kaj italaj esperantistaj agantoj "Resumojn de artikoloj" pri la lingva problemo kaj "Informojn pri Lingvaj Politiko" por interesigi politikistojn kaj ĵurnalistojn pri la lingva problemo kaj por altiri vizitantojn al la ttt-ejoj de la asocioj.

Unu el la temoj de la gazetaraj komunikoj, kun klaraj starpunktoj de UEA kaj aliaj Esperanto-organizoj, estis pri "Lingva diskriminacio ĉe internaciaj organizoj", kiuj postulas denaskan scipovon de la angla por postenoj oficiale malfermitaj al ĉiuj civitanoj. La Komunikad-centro preparis oficialan plendon de UEA ĉe la Eŭropa Popoldefendanto rilate lingvan diskriminacion. La Komisiono nun repripensas sian antaŭan starpunkton pri dunganoncoj. Politikistoj kaj ĵurnalistoj telefonis al Esperanto-asocioj por ekscii pli, la germana televido ARD faris intervjuon pri la temo kun la direktoro de la Komunikad-centro, David Ferguson. Estas du pliaj parlamentaj demandoj pri lingva diskriminacio: "Deviga uzado de la angla ĉe Eŭropa Komisiono kadre de la SAPARD-programo" kaj "Oficiala plendo ĉe la Eŭropa Popoldefendanto".

La Komunikad-centro instigas aliajn LA-ojn kaj esperantistojn al kunlaboro. Temoj de la estontaj gazetaraj komunikoj estos "Internaciaj studentoj en anglalingvaj landoj" (ĉefe Usono, Britujo, kaj Aŭstralio), "Instruado de la angla", "Kosto kaj kvalito de anglaj kursoj", "La angla sur produketiketoj", "La angla en dunganoncoj", kaj "Eŭropaj patentoj".

Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo renato.corsetti @ uniroma1.it

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/152a1

N-ro 156 (2002-08-12)
Kongresa rezolucio de UK-87

La 87-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Fortalezo (Brazilo) de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2002 kun 1484 partoprenantoj el 58 landoj, kun la temo "Diverseco - ŝanco ne minaco",

Konstatas, ke la daŭranta integriĝo tutmonda kondukis al pozitivaj rezultoj, ekzemple internaciaj instrumentoj pri homaj rajtoj, sed ankaŭ al malegalecoj kaj al la ĉiam pli rapida perdiĝo de malgrandaj lingvoj kaj kulturoj,

Gratulas UNESKOn pro ties agado sur la kampo de lingva kaj kultura diverseco, ekzemple per la Tago de la Patrina Lingvo je la 21a de februaro ĉiujare, kaj aparte bonvenigas, ke la Ĝenerala Konferenco alprenis je la 2a de novembro 2001 Universalan Deklaracion pri Kultura Diverseco,

Konstatas, ke la principoj kaj celoj de UNESKO en tiu kampo kongruas kun la idealoj de la movado por Esperanto, kiu celas per neŭtrala komunikilo transponti la kulturojn, tiel kreante forumon por egaleca interŝanĝo de kulturaj valoroj,

Atentigas en tiu kunteksto pri la graveco de la lingva dimensio de kultura diverseco, kaj substrekas la pretecon de la Esperanto-movado kunlabori kun ĉiuj organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri la kultura dimensio en internaciaj aferoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/156a1

N-ro 151 (2002-06-24)
Soros kaj Esperanto

Nova biografio de la usona financisto kaj filantropo George Soros, verkita de Michael T. Kaufman (Soros: The Life and Times of a Messianic Billionaire, New York: Knopf, 2002), abunde dokumentas la ligojn inter tiu familio kaj Esperanto. La patro, Tivadar, estis aktiva esperantisto, kaj unu el la fondintoj de la revuo Literatura Mondo en Budapeŝto en 1922. "Esperanto enkorpigis kaj respegulis la internaciismon, kontraŭsektismon kaj kosmopolitecon, kiujn Tivadar estimis," skribas Kaufman. "Tiun ĝeneralan vidpunkton ankaŭ George Soros poste montris en la propra pasio al 'malfermaj socioj', kvankam sen la entuziasmo de la patro pri lingvoreformo."

La verko de Kaufman utiligas kiel ĉefan fonton de informoj pri tiu ĉi temo la novan eldonon de "Maskerado ĉirkaŭ la morto", la memuaro de Tivadar Soros, eldonita de UEA en 2001, sub redakto de Humphrey Tonkin. Tiu verko estas aĉetebla de la Libroservo de UEA (24 eŭroj) kaj ĉe ĉiuj ĉefaj Esperanto-libroservoj.

La nova eldono de Maskerado estis ankaŭ tradukita de Tonkin el Esperanto en la anglan lingvon, kaj aperis en Britio (Edinburgh: Canongate) kaj Usono (New York: Arcade Publishing). Aperis ankaŭ tradukoj en la rusan kaj turkan, kaj estas en preparo germana, hungara kaj ĉeha tradukoj. La gazetara reeĥo pro tiu ĉi eldona aktiveco estas granda, kun oftaj mencioj de Esperanto en tute pozitivaj kuntekstoj.

Humphrey Tonkin

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/151a1

N-ro 157 (2002-08-27)
Mesaĝo de Unesko al la 87-a Universala Kongreso de Esperanto

Mi havas la honoron direkti miajn salutvortojn al la partoprenantoj de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo, Brazilo.

Unesko donas apartan gravecon al la antaŭenigo de kulturo de paco inter la popoloj. Ni estas konvinkitaj, ke nur pli bona interkompreniĝo inter la popoloj kaj pri la diversaj aspektoj de ilia kulturo povos kontribui al tiu celo. Unesko dankas Universalan Esperanto-Asocion pro ĝia fideleco esprimi la idealojn de nia organizaĵo en siaj diversaj aranĝoj tra la mondo.

Fakte, neregistara organizaĵo, kiel la via, laboras en la sama spirito de niaj celoj kaj partoprenas de multaj jaroj en la klopodo antaŭenigi kulturon de paco.

Pli bona interkompreniĝo inter la popoloj ne koncepteblas sen kultura interŝanĝo realigata pere de lingvo. Lingvo samtempe estas la garantio de kultura historio kaj la komunikilo, kiu ebligas, ke kulturoj iru unu al la alia, ke kreiĝu pontoj inter malsamaj pensmanieroj kaj per tio, ke estu atingita reciproka pliriĉiĝo, kaj lingva, kaj spirita, por iri la direkton de kulturo de paco. Danke al la komenca konsciiĝo pri lingvaj malsimilaĵoj fine oni konsciiĝas pri la kulturaj diversecoj kaj okazas ilia akcepto.

La laboro de Unesko pri edukado, interkomunikado kaj kulturo strebas subteni multlingvecon kaj ŝirmi lingvan diversecon en la nuna tutmondiĝo; valorigado de diverseco, tamen, ne estu preteksto al perforto; tute male tion konceptas nia organizaĵo nur kiel toleremon kaj spiritan pliriĉiĝon, por lukti kontraŭ konfliktoj. Tio konsistigas kunligon de niaj du lingvaj sintenoj, kiuj evidente trafas saman fincelon tra la mondo, tio estas pli bona interkomunikiĝo kaj interkono inter civilizoj.

Mi esprimas bondezirojn por plena sukceso de via nuna kongreso.

John Daniel

Asista Ĝenerala Direktoro pri Edukado

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/157a1

N-ro 150 (2002-06-14)
La ret-listo "Rebato": bela ekzemplo pri tio, kion oni povas fari

Don Harlow estas usona esperantisto kun multaj ideoj kaj, ĉefe, kun la energio por realigi ilin. Antaŭ kelkaj monatoj li (re-)starigis la ret-liston rebato@.spamaĵo?yahoogroups.com">rebato@.spamaĵo?yahoogroups.com, kiu komencis funkcii kiel disvastiganto de artikoloj pri (ĝenerale 'kontraŭ') Esperanto, por ke esperantistoj tra la mondo reagu al ili prefere en la lingvo de la ĵurnalo, foje en aliaj lingvoj, foje en Esperanto kun traduko al nacia lingvo.

En ĉi tiuj monatoj UEA atente sekvis la evoluon de tiu listo, ĉar ĝi perfekte kongruas kun la labor-plana linio: "Informado". Okazis, ke ĝi akiris 102 listanojn, kaj ke ĝi kaŭzis plurajn centojn da reagoj, el kiuj almenaŭ pluraj dekoj aperis en tre gravaj gazetoj tra la mondo.

Oni ne povas citi nomojn por eviti ofendi la necititajn, sed la elito de la esperantistaro, se mi rajtas tion diri, estas inter la reagantoj, kaj ili faras unuarangan laboron.

Jen tri finaj konsideroj:

  • ofte la listo sukcesas okupiĝi nur pri artikoloj en grandaj lingvoj (angla, franca, hispana, portugala, foje germana). Estus la kazo aliĝi al ĝi por informi ankaŭ pri artikoloj en aliaj lingvoj.
  • se vi havas iom da libera tempo, kaj se vi kapablas informi pri Esperanto, aliĝu al tiu listo per malplena mesaĝo al rebato-subscribe@.spamaĵo?yahoogroups.com">rebato-subscribe@.spamaĵo?yahoogroups.com, kaj kunlaboru;
  • ankaŭ estus interese krei tiajn reago-listojn enlande (ekzemple en Pollando por polaj gazetoj). Mi scias, ke kelkaj landoj funkciigas tiajn reag-servojn, sed ne multaj.

Renato Corsetti

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/150a1

N-ro 149 (2002-06-02)
La Ĝenerala Direktoro kaj redaktoro - ne plu provizoraj

Trevor Steele restos la ĝenerala direktoro de UEA ankaŭ dum minimume sekvaj 3 jaroj. Tian decidon unuanime akceptis la estraranoj de UEA dum la maja kunsido en Roterdamo. Sekve de la decido el lia titolo elfalas la vorto Aganta. Ĝi indikis, ke li okupas la postenon provizore, ĉar oni elektis lin en la situacio de tempa premo kaj nesufiĉa anoncado pri la posteno. Nun oni plene konvinkiĝis, ke Trevor Steele estas la homo, kiun bezonas UEA en nunaj cirkonstancoj.

Daŭrigon de la kontrakto por 2003-a jaro ricevis ankaŭ la nova redaktoro de la revuo "Esperanto" Stano Marĉek.

La agadoj de ambaŭ dum la unuaj monatoj de tiu ĉi jaro estis karakterizitaj kiel "etaj mirakloj": Trevor sukcesis ekvilibrigi, normaligi kaj parte progresigi la situacion en la Centra Oficejo, Stano - akuratigi kaj plivigligi la revuon "Esperanto".

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/149a1

N-ro 158 (2002-09-16)
Alvoko partopreni en la Ago-tago-2002

Karaj aktivuloj de landaj E-movadoj!

Jen denove venis la aŭtuno, denove proksimiĝas la tempo de la tradicia Ago-tago - ĉi-jare la 5-an de oktobro.

Se vi jam decidis, kion vi faros dum ĝi bonvolu sciigi pri tio al Andrej Grigorjevskij, estrarano de UEA pri informado - andreo @ mailru.com. Surbaze de tio estos kompilita komuna listo de planataj agadoj, kiun vi povos mencii dum intervjuoj al gazetaro, ĝi utilos ankaŭ por scii, ke vi agas tiutage ne solaj.

Se vi ankoraŭ ne decidis, kion okazigi, jen kelkaj sugestoj, akumulitaj el diversaj fontoj (nenio nova, tamen eble io al vi utilos):

Plej multaj homoj en verŝajne ajna lando ne scias, kio estas Esperanto. El tiuj, kiuj scias, pluraj pensas, ke tio estas fiaskinta projekto, ne plu uzata aŭ eĉ neniam uzita. Tial se danke al via aktiveco dum la Ago-tago tiu situacio iomete ŝanĝiĝos pozitivdirekte, tio estos tre bona atingo.

* Vi povas i.a. okazigi surstratan manifestacion - al kiu necesas nepre inviti reprezentantojn de amaskomunikiloj, dum kiu oni disdonu informfoliojn pri Esperanto, rakontu pri ĝi al interesiĝantoj. Preferindas, ke la manifestacio havu klarajn sloganojn.

* Vi povas organizi ekspoziciojn de E-libroj en lokaj bibliotekoj. Por tio havu pli fortan efikon, nepre klopodu sciigi pri ili al la amaskomunikiloj.

* Vi povas dispendigi informfoliojn pri E-o en publikaj lokoj, i.a. en bibliotekoj, lernejoj, universitatoj. Se ili pendos relative longe, ilia efiko povas esti eĉ pli granda ol de unuhora manifestacio.

* Vi povas interkonsenti pri intervjuoj, anoncoj, informaj programoj en viaj lokaj televidoj, radiostacioj, ĵurnaloj. Lokaj amaskomunikiloj estas la plej legataj!

Kaj certe, vi povas fari eĉ pli grandiozajn agadojn. Pliaj sugestoj estas bonvenaj! Pliaj agadoj - des pli!

Andrej Grigorjevskij,
estrarano de UEA pri informado

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/158a1

N-ro 147 (2002-04-25)
UEA plendas ĉe Eŭropa mediatoro Jacob Soderman kontraŭ lingva diskriminacio en internaciaj organizoj

Eŭropaj organizoj rezervas pli kaj pli da postenoj, oficiale malfermitaj al ĉiuj civitanoj, al denaskaj parolantoj de la angla. Nur tiuj homoj, kiuj denaske scipovas la anglan, ĉu apartenantaj al sociaj elitoj, ĉu apartenantaj al anglalingvaj nacioj kaj landoj, povas kandidatiĝi por multaj postenoj Eŭropaj kaj en internaciaj organizoj. "Ni nun havas liston de 400 diskriminaciaj dunganoncoj fare de Eŭropaj organizoj kaj firmaoj en Bruselo. En la tuta mondo estas multe pli da tiaspecaj anoncoj," klarigas Renato Corsetti (la prezidanto de UEA).

Eŭropa Komisiono agnoskas la juran problemon. "Postuli denaskan scipovon de la angla povas esti konsiderata kiel diskriminacia," opinias Anna Diamantopoulou, membro de Eŭropa Komisiono respondeca pri laboro kaj egalaj ŝancoj. Respondante al demando de itala Eŭropa parlamentano Vitaliano Gemelli, ankaŭ membro de Eŭropa Komisiono Viviane Reding, respondeca pri kulturo kaj edukado, agnoskis kazon de lingva diskriminacio ĉe la Komisiona oficejo por la Eŭropa programo Sokrates, Leonardo kaj Junularo. Laŭ UEA, lingva diskriminacio estas grava atako kontraŭ kontraŭ la dua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

UEA bedaŭras ke Eŭropa Komisiono ĝis nun oficiale nur agnoskas respondecon por Teknikaj Helpoficejoj, organizoj rekte dependaj de la Komisiono. "Tamen Eŭropa Komisiono financas amason da Eŭropaj organizoj kiuj regule dunganoncas nur por denaskaj parolantoj de la angla." Ekde du jaroj, UEA kune kun Eŭropa Esperanto-Unio (www.lingvo.org) sekvas lingvan diskriminacion ĉe internaciaj organizoj kaj firmaoj. Multaj dunganoncoj por denaskaj parolantoj de la angla estas faritaj de Eŭropaj organizoj financitaj plene aŭ parte de Eŭropa Komisiono. Preskaŭ neniam aperas dunganoncoj por denaskaj parolantoj de aliaj lingvoj.

"Spite al multaj neoficialaj plendoj en la Eŭropa Parlamento, Eŭropa Komisiono ankoraŭ financas amason de Eŭropaj organizoj en Bruselo, kiuj rezervas postenojn por denaskaj parolantoj de la angla," diras Corsetti. "Ekde la komenco de la jaro kvindeko de gravaj Eŭropaj organizoj rezervis postenojn por denaskaj parolantoj de la angla. Inter ili estas eĉ oficiala servo de Eŭropa Komisiono - la projekto "Jean Monnet" kiu promocias la Eŭropan "spiriton" ĉe universitatoj."

Pasintjare, dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj, klare sonis kondamnoj de lingva diskriminacio, interalie de la belga ministrino Laurette Onkelinx, respondeca pri egalŝancoj, kaj diversaj anoj de Eŭropa Komisiono (listo de parlamentaj demandoj). Tamen la praktiko daŭras en 2002 kaj Eŭropa Komisiono daŭre financas tiajn organizojn en Bruselo, kiuj rezervas postenojn por denaskaj parolantoj de la angla. Nun la prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, prof. Renato Corsetti oficiale plendas pri lingva diskriminacio al la Eŭropa Mediatoro, Jacob Soderman (www.euro-ombudsman.eu.int). "La ĉefa celo de la oficiala plendo estas kontraŭi diskriminacion surbaze de la denaska lingvo fare de internaciaj organizoj, t.e. la postulo ke kandidatoj denaske scipovu la anglan."

"Multaj politikistoj ne volas neŭtralajn kaj egalajn solvojn kiel, ekzemple, Esperanton. Tamen ili devas respondi al kaj respondeci pri la kreskanta problemo de lingva diskriminacio kontraŭ nedenaskaj parolantoj de la angla," klarigas Corsetti. Li tute ne estas kontenta ankaŭ pri la lasta respondo E-3572/01 de Anna Diamantopoulou, ano de Eŭropa Komisiono respondeca pri sociaj aferoj. "Ŝi nun permesas al Eŭropaj organizoj postuli "English mother tongue or equivalent" (La angla denaske aŭ samnivele). Kompreneble, tio estas la samo kaj fakte signifas, ke Eŭropaj organizoj nun nur invitos denaskajn parolantojn de la angla."

La plendo pri lingva diskriminacio fare de Universala Esperanto-Asocio celas ke la Eŭropa Komisiono:

1) agnosku la diskriminacian naturon de diverstipaj dunganoncoj, kiuj estas oficiale malfermataj al ĉiuj civitanoj, sed neoficiale rezervataj al denaskaj parolantoj de la angla ["English mother tongue", "English native speaker", "English mother tongue or equivalent", ktp].

2) certigu ke ĝi ne plu financos tiujn organizojn kaj firmaojn, kiuj diskriminacias kontraŭ nedenaskaj parolantoj de la angla.

3) studu kaj esploru rimedojn kaj metodojn eviti lingvan diskriminacion fare de organizoj plene kaj parte financitaj de ĝi.

La oficiala plendo ĉe la Eŭropa Mediatoro rilatas nur al tiuj dunganoncoj, kiuj postulas denaskan scipovon de la angla. "Tamen eĉ pli da Eŭropaj organizoj, kaj centoj da firmaoj laborante kun Eŭropa Komisiono en Bruselo, postulas "perfektan" scipovon de la angla kaj poste nur invitas denaskajn parolantojn de la lingvo de Ŝekspiro," klarigas Corsetti. Eŭropa Komisiono ankoraŭ insistas ke lingva diskriminacio fare de Eŭropaj organizoj, eĉ se plene financataj de Eŭropa Komisiono, estas "nur" belga problemo pro tio ke Eŭropaj organizoj kaj firmaoj estas konstituataj laŭ belgaj leĝoj. "Oficistoj ĉe Eŭropa Komisiono bone komprenas ke belgaj inspektoroj havas nek monon nek tempon por solvi la problemon de lingva diskriminacio fare de Eŭropaj organizoj en Bruselo."

Por pli da informoj, listo kaj ekzemploj de dunganoncoj bv. kontakti:

Dafydd ap Fergus, Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio (www.lingvo.org; kontakto@.spamaĵo?lingvo.org)

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/147a1

N-ro 159 (2002-10-11)
Novstila Jarlibro - ĉu lasta malfruo?

Aperis kaj estas dissendita al la membroj la Jarlibro de UEA por la 2002-a jaro. Ĉi-jare ĝi ŝanĝis la multjaran aspekton kaj anstataŭ abstrakta fono sur la kovrilo ŝvebas aerbalono kun surskribo "Esperanto".

La enhavo de la baza movada manlibro restas fidela al la plurjardekaj tradicioj - informoj pri la Asocio, pri Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA, pri TEJO... Kaj, certe, la Delegita Reto, en kiu ĉi-jare oni trovos 1934 delegitojn el 95 landoj.

La okuloj de la multjaraj uzintoj de Jarlibro tuj kaptos aron da novaĵoj ankaŭ en la prezento de la enhavo. Ŝanĝiĝis la litertipo, alimaniere estas prezentitaj la telefonkodoj - sed ĉefe la retadresoj. "Ne estas la mia!" - jen la unuaj reagoj de pluraj. Ja anstataŭ iliaj kutimaj retadresoj estas indikitaj plusendaj adresoj kodo@.spamaĵo?uea.org. Tia adreso, kies unua parto kreiĝas el la UEA-kodo de la membro, redirektas la senditan al ĝi poŝton al la aktuala retadreso, registrita en la datumbazoj de UEA. La CO esperas, ke la redirektaj retadresoj estos pli oportunaj kaj fidindaj ol sufiĉe efemeraj oficaj aŭ hejmaj retadresoj, pluraj el kiuj malvalidiĝas baldaŭ post la publikigo de la nova Jarlibro - jen pro ŝanĝo de retprovizanto, jen pro tro granda kvanto da spamo, jen pro misfunkcioj de la antaŭa poŝtservilo, jen pro multaj aliaj kialoj.

Bedaŭrinde, la libro aperis kelkajn monatojn pli malfrue ol estis esperite. La Ĝenerala Direktoro de UEA Trevor Steele klarigis la kaŭzojn tiel:

"Pro la ŝanĝiĝo de oficistoj la Jarlibro eĉ ne havis fiksan redaktanton ĝis aprilo. Alia problemo estis, ke informoj senditaj al antaŭaj oficistoj de landaj asocioj ne ĉiam estis facile troveblaj, kaj ni devis en kelkaj kazoj ripeti petojn pri adresoj, estraroj ktp. Ne ĉiu landa asocio respondis tiel rapide, kiel ni esperis. Sed la plej grava kaŭzo de la prokrasto estis la bezono modernigi la datumbazon, kies reformado okupis pli da tempo ol estis planite. Ĉi-jare ni faris serion da mispaŝoj, kiel ofte okazas al novuloj. Tamen ni lernis de tiuj spertoj, kaj venontjare la Jarlibro venos al siaj legantoj multe pli frue. Cetere, la konvertado de la datumbazo montriĝos ege utila en nia estonta agado, ne nur por pretigo de la Jarlibro. Ni baldaŭ anoncos gravajn ŝanĝojn de la financa servo".

La estraro de UEA kaj la Centra Oficejo estas vere ĉagrenitaj pro la okazinta malfruo kaj petas pardonon kaj komprenemon pri tio al la membroj. Ni penos fari, ke tiu malfruo estu la lasta dum la proksimaj jaroj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/159a1

N-ro 160 (2002-11-23)
E-libroj en publikaj bibliotekoj

Jam baldaŭ venos la 15-a de decembro, kiu krom la Zamenhof-tago estas ankaŭ Tago de E-libroj. Kiel vi, via E-asocio, via E-grupo planas partopreni en tiu ĉi tago?

Por havi ideojn eble helpos jena rakonto pri iama interesa iniciato en Brazilo, pri kiu responde al demando de Renato Corsetti informis la iniciatinto, Luiz Alberto de Oliveira Coelho, UEA-delegito:

***

"Antaŭ multaj jaroj - ĉefe en la fruaj 90-aj - mi entreprenis ion tian: havigon de E-libraro (inter 8 kaj 30) al publikaj bibliotekoj, principe laŭ kategorioj: vortaroj, libroj pri informo, lego, lerno kaj literaturo kaj ankaŭ katalogo. Al kelkaj kun revukolektoj. ... Mi mem do provizis publikajn bibliotekojn de mia kaj de ties proksimaj urboj, Paraiba do Sul (3), kaj de Tres Rios (4), Guarara (1), Sao Jose do Vale do Rio Preto (1), Sapucaia (1) kaj Paty do Alferes (1), entute 11. ... Pri rezultoj: la bibliotekistoj verŝajne rezignis plu diri ke Esperanto mortis. Mi kontaktis tri memlernintojn. La librojn oni ne forigis rubujen post ioma tempo, kiel atendeble. Malaperis kelkaj titoloj, ĉefe lernolibraj.

La E-libroj ne troviĝas dise, sed en kolekto, kvazaŭ "E-sekcio" en ĉiuj ĉi menciitaj bibliotekoj".

***

Bonvolu atenti pri tiu iniciato, kiam vi diskutos pri la planoj por la Zamenhof-tago/Tago de E-Libro!

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/160a1

N-ro 147 (2002-03-01)
Marta Esperanto: nun akurate!

La marta numero de la revuo Esperanto estas finpresita kaj jam dissendiĝas al la abonantaro en 115 landoj. Per tio la nova redaktoro Stano Marĉek atingis plenan reakuratigon de la revuo!

Jen la enhavlisto de la marta numero:

  • MALFERME: Kial mi kredas je Esperanto? (Claude Piron)
  • TEJO en 2002: Ĉu nova sento? (Holger Boss)
  • Eŭro, Eŭropa Unio kaj Esperanto (Ulrich Matthias)
  • Aktualeco de Zamenhofaj pensoj (Jean Marin)
  • Elstaraj Agadoj 2001 (Andrej Grigorjevskij)
  • LINGVA DISKRIMINACIO: English native speakers only! (Dafydd ap Ferguss)
  • KALENDARO 2002.
  • TRA LA MONDO: La 2-a Monda Socia Forumo. La 18-a Aŭstralia Somerkursaro. Fama korea gazeto. Argentina retkurso. Malfrue en Madrido. Muzeo en Samarkando. Ganao, Togolando, Benino. E-afiŝoj en Pollando. Expolangues 2002. Unika libro pri arto. Kuba E-Festivalo. La Saenzpenja EK.
  • RECENZO: Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes inLeipzig (Westsachsen) Teil I und II (Alberto Fernandez).
  • LOKE: Makedonio. Svedio. Grekio. Moskvo. Mongolio. Vatikano. Togolando.Kolombio. Kuriozaĵo el Rio.
  • FAKE: Vikipedio. Biciklistoj. Esperanta televido. Pasporta Servo. Televido.Fervojistoj.
  • PERSONE: Jans. Binda. Schmitt. Mesiĉ. Takehara. Nomura. Young-Tae.
  • FORPASOJ.
  • KRUCENIGMA KONKURSO (Stano Marĉek).
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/147a1

N-ro 146 (2002-02-24)
Universala Kongreso 2002 en Fortaleza: evoluoj kaj praktikaj informoj
La Dua Bulteno aperis

Bela 32-paĝa, riĉe ilustrita kongresa broŝuro kun detala oferto pri loĝado kaj ekskursoj aperis kaj estas dissendita al ĉiuj ĝisnunaj aliĝintoj, al la kongresaj perantoj, pluraj landaj asocioj, kluboj kaj oficejoj kaj al la plej multaj movadaj gazetoj. Cetere ĝi estas plene konsultebla rete (vd. sube).

Retpaĝoj

La retpaĝoj de UEA (www.uea.org) evoluas ĉiutage, kaj aparte tion oni povas diri pri la kongresaj paĝoj. Ĉe la adreso http://www.uea.org/kongresoj oni povas trovi vere ĉiujn informojn bezonatajn pri la kongreso. Lastatempe aldoniĝis ankaŭ la kompleta Dua Bulteno kun ĉiuj informoj pri loĝado kaj ekskursoj kaj pluraj ceteraj utilaj informoj. Tre utila aparte por tiuj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis, sed tamen unue dezirus konsulti la oferton kaj la eblojn pri loĝado, ekskursoj kaj vojaĝoj.

Aliĝoj progresas regule

Ĝis la 20-a de februaro aliĝis 783 personoj el 48 landoj. La plej multaj venas el Brazilo mem kaj el Francio, Germanio, Japanio, Belgio, Nederlando kaj Usono. Tiuj ciferoj tre similas al aliaj aliĝstatistikoj de neeŭropaj kongresoj: Vankuvero, Adelajdo, k.s.

Infana kongreseto:

Ankoraŭ estas liberaj lokoj por la 35-a IIK, kiu okazos en belega naturrezervejo "Sapiranga". Kotizoj ĝis la fino de marto: 165 EŬR (120 por B-landoj). Informoj kaj aliĝoj ĉe Stefan MacGill (stefan.macgill@.spamaĵo?galamb.net) kaj ĉe la CO.

Flugoj al Fortalezo

Kun la Dua Bulteno foriris ankaŭ tre riĉa kaj varia oferto pri flugoj el Eŭropo kaj Japanio. La ofertoj estas konsulteblaj rete ĉe http://www.uea.org/esperanto/index_kongres.html. Indas mencii ankaŭ ke ekzistas aparte taŭga oferto flugi rekte de Amsterdamo al Fortalezo, kontraŭ ege modesta prezo (ek)de EUR 849. Tiu flugo trafikas nur unu foje semajne, kaj ĉiam nur vendrede.

Internaj flugoj

Plej rekomendindas tamen flugi per Varig, ĉefe se oni planas iom vojaĝi en Brazilo mem. La posedantoj de internaciaj flugbiletoj de Varig (kaj nur ili) estas rajtigitaj uzi Brazil-Pass, kio estas kompleto de 5 biletoj por internaj flugoj kontraŭ ege malalta prezo, pluroble pli favora ol se oni aĉetas la biletojn loze aŭ alimaniere. Tiujn biletojn porvas por vi aranĝi ankaŭ nia flug-servo ĉe la CO de UEA. Kompreneble, vi ĉiam povas kontakti ankaŭ vian kutiman agentejon.

Kunvenoj kaj budoj

Pluraj Fakaj Asocioj kaj diversaj movadaj kaj nemovadaj instancoj povas utiligi la kongreson kiel okazejon por siaj apartaj kunvenoj, kaj la plimulto de ili jam ricevis mendilojn por tiuj kunsidoj. La mendilojn oni devas resendi ĝis la 1-a de marto.

Kotizoj:

Ĝis la fino marto validas jenaj kotizoj (en EUR) por individuaj membroj (IM) de UEA (parenteze la sumo por B-landoj kaj Brazilo/Latinameriko): 150 (112/90); kunulo/junulo/handikapito/komitatano 75 (56/50); ne-IM 187 (140/110), ne-IM kunulo/.ktp. 112 (84/70).

Novaj adresoj:

Post la rekonstruo de la komputila sistemo ĉe UEA la kongresa fako uzas plurajn novajn adresojn. La kongreso uzos du adresoj, kongresoj@.spamaĵo?co.uea.org - por la ĝeneralaj kaj organizaj demandoj, kaj uk.mendoj@.spamaĵo?co.uea.org. Por ĉio kio koncernas mendojn, flugojn kaj financajn aferojn. Oni atendas, ke tio plirapidigos kaj plibonigos la kongresajn servojn.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/146a1

N-ro 161 (2002-12-12)
"Maskerado" hungarlingve

Ekde 2000 sinsekve publikiĝis en Britio, Usono, Turkio, Rusio kaj Germanio diversaj eldonoj de "Maskerado ĉirkaŭ la morto", origine Esperantlingva memoraĵo de Tivadar Soros pri la Holokaŭstaj jaroj 1944-45, kies duan E-eldonon (UEA, 2001) redaktis Humphrey Tonkin. La hungara traduko de István Ertl, "Álarcban", aperis ĉe la Budapeŝta eldonejo Trezor, estrata de Vilmos Benczik, meze de novembro 2002 - tiel ke ĝiaj 2500 ekzempleroj trafos pintan librosezonon jarfinan.

La hungara versio baziĝas sur ne malpli ol kvar fontotekstoj: krom la du Esperantaj eldonoj de "Maskerado" (1965, Stafeto; 2001, UEA) ĝi prenis en konsideron ankaŭ fruan manuskriptan angligon fare de Sophie Bogyo, kaj precipe la modernan anglan tradukon (2000) de Tonkin. Enhave ĝi estas pli riĉa ol ajna ĝisnuna eldono, ĉar ĝia notaro kaj bibliografio estis ampleksigitaj ĝis la enpresejigo en oktobro.

Ĝuste en la librofinaj notoj abunde menciiĝas Esperanto, ekz. la fakto ke George Soros en 1947 forlasis Hungarion danke al la eblo vojaĝi al la UK en Berno, post kiu li partoprenis en konferenco de TJO (posta TEJO) en Ipswich, proponante projekton de bicikla vojaĝo tra Eŭropo por propagandi Esperanton.

Restas vidi ĉu la ĵusa literatura Nobel-premio al Imre Kertesz, verkisto same hungara kaj juda kiel Tivadar Soros (kaj praktike sam-aĝa kiel ties mondfama filo George Soros), kreskigos ĉe la publiko la intereson pri tiu ĉi verko kapabla siamaniere helpi la hungaran legantaron, ĝuste laŭ la ripete esprimata deziro de Kertesz, konfrontiĝi kun ankoraŭ profunde traktenda periodo el sia pasinteco.

István Ertl

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/161a1

N-ro 145 (2002-02-12)
La revuo Esperanto regajnas aperritmon!

Konstante malfruanta revuo ne ĝojigas. Tial estis agrabla surprizo por la okcident-eŭropaj abonantoj trovi la januaran numeron (1-2002) en siaj poŝtkestoj jam komence de februaro. Pli longe daŭris (daŭros) la poŝta sendado al aliaj mondopartoj, sed ankaŭ tien la revuo venis (venos) signife pli frue ol la antaŭaj kajeroj.

Preskaŭ samtempe la novan redaktoron Stano Marĉek komencis atingadi rete kaj fakse senditaj reeĥoj de la legantoj, kiuj gratulis lin pri la evidenta sukceso. Unu el ili, Ulrich Mattias (Germanio), skribis:

"Estis granda ĝojo por mi ricevi la novan numeron de la revuo Esperanto. Senteblas en ĝi freŝa vento; mi plene konsentas pri ĉiuj viaj - evidente jam sukcese ekrealigitaj - ideoj por igi la revuon pli bela, pli vigla kaj pli alloga ankaŭ por esperantistoj sen gravaj movadaj funkcioj".

Intertempe Stano Marĉek preparis por la legantoj novan surprizon: la februara numero estis finredaktita plene laŭ la antaŭe anoncita aperritmo - la 10-an de februaro kaj tuj forsendiĝis al presejo! Tio signifas, ke ĝi enpoŝtiĝos jam fine de februaro.

La enhavon kaj du artikolojn el la februara numero oni povas legi rete, en la ttt-ejo www.uea.org, parto "Revuo Esperanto". Tie oni povas trovi ankaŭ la plenan elektronikan kopion de la januara kajero en formato PDF.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/145a1

N-ro 162 (2002-12-16)
Gravaj anoncoj en nacilingvaj gazetoj

Kunlige kun la pinto-konferenco de la Konsilantaro de la Eŭropa Unio en Kopenhago aperis tutpaĝa anonco pri la lingva egaleco kaj Esperanto en European Voice (13/12/2002). European Voice estas anglalingva gazeto multe legatata de politikistoj kaj ĵurnalistoj en Bruselo. La gazeto ankaŭ estas disdonita al ĉiuj partoprenantoj en la pinto-konferenco de la Konsilantaro de la Eŭropa Unio en Kopenhago.

En la sama tago aperis anonco en la dana en la kopenhaga gazeto Politiken kaj en la antaŭa tago en alia dana gazeto Berlingske Tidende. Ankaŭ ĉi tiuj anoncoj pli specife celantaj danajn politikistojn kaj la danan publikon parolas pri la lingva diskriminacio en Eŭropo kaj pri la neceso forigi ĝin.

La anoncoj estis eblaj pro la malavara subteno de japana esperantisto, Etsuo Mijoŝi, al UEA por tiu celo. Ĉar temis pri Eŭropo, la konkreta laboro por realigi la anoncojn estis farata de Eŭropa Esperanto-Unio kaj de la Brusela Komunikad-Centro.

Estas ankoraŭ tro frue por taksi la efikon de la anoncoj, sed certe temas pri klopodo rekte alparoli politikistojn kaj publikon pri lingva diskriminacio kaj pri Esperanto kiel justa solvo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/162a1

N-ro 163 (2002-12-18)
Nova rezolucio de neregistaraj organizoj favore al Esperanto

CONGO (Konferenco de Negistaraj Organizaĵoj), la unuiĝo de la organizaĵoj en oficialaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj, 9-13-an de decembro 2002 kunvenigis siajn membrojn por la azia kunsido, Azia Civil-Socia Forumo (ACSF 2002) en UN-domo en Bangkok, Tajlando. En la forumo partoprenis vicprezidanto de UEA Prof. LEE Chong-Yeong.

Laŭ la speciala peto de Prof. Lee la 11-an de decembro al la programo de ACSF estis aldonita aparta ronda tablo pri "Lingvo kaj Homaj Rajtoj". La kunsido estis prezidita de S-ino Hui Lu, reprezentanto de la Ĝeneva Oficejo de la UN-ĉefkomisiito por Homaj Rajtoj. Ĉirkaŭ 40 reprezentantoj de diversaj neregistaraj organizaĵoj partoprenis la kunsidon, kiu okazis konkurence kun 4 aliaj kunsidoj. Inter la partoprenintoj estis S-ro Nikhil Chandavarkar, Konsilanto de la Konsilantaro pri Ekonomio kaj Sociaj Aferoj (EKOSOK), UN, Nov-Jorko. Prof. Lee prelegis dum 30 minutoj pri "Lingvo kaj Internaciaj Homaj Rajtoj", poste dum ĉirkaŭ 1-horo okazis diskuto. Rezulte la grupo akceptis kaj transdonis al la organizantoj rekomendojn favorajn por Esperanto. La rekomendoj estos inkluzikvitaj en la plena raporto de ACSF 2002.

La konkluda parto de la rekomendoj diras:

"... Ronda tablo III, "Lingvo kaj Homaj Rajtoj ... rekomendas, ke:

1. UN, speciale EKOSOK (Ekonomia kaj Socia Konsilantaro), enmetu la tagorderon "Lingvo kaj Homaj Rajtoj" en tagordon de unu el ĝiaj venontaj asembleoj, por diskuti la mondan lingvan politikon, lingvajn aspektojn de homaj rajtoj, kaj la administran neefikecon kaŭzitan de lingva malsameco, kun la celo konsideri novan internacian lingvan ordon,

2. Komisiono de UN por Homaj Rajtoj establu laborgrupon por studi la problemojn de lingvaj homaj rajtoj kaj la malobservado de homaj rajtoj pro lingva malegaleco kaj maljusteco, kaj

3. Internaciaj neregistaraj organizaĵoj subtenu la agadon de la Koalicio por Internacia Helplingvo de Neregistaraj Organizaĵj, kaj konsideru eksperimente en ilia ĉiutaga komunikado kun iliaj internaciaj membroj uzon de etne neŭtrala internacia helplingvo, kiel Esperanto."

Prof. LEE Chong-Yeong


(Suplemente: la originala teksto de la rekomendoj)

RECOMMENDATIONS

Under the theme "Human Rights", the Round Table III, "Language and Human Rights", of the CONGO Asian Civil Society Forum 2002, convened on 11 December;

Noting that Article 2 of the UN Universal Declaration of Human Rights, which says, "Everyone is entitled to all the rights and freedoms set forth in this Declaration, without distinction of any kind, such as race, colour, sex, language, religion, ..."

Agreeing that human rights cannot be complete without observation of language rights which are essential for linguistically democratic and equitable communications,

Considering that the present world language order, which is unfairly favorable to a particular ethnic language, accelerates violation of international linguistic human rights,

Recalling the resolution made by the "Language and Human Rights" Sub-theme session of the 1999 Seoul International NGO Conference, which suggested UN to consider the issues of linguistic aspects of human rights during one of its ECOSOC sessions,

Recalling the resolution of 1985 Unesco General Assembly (Sophia), which recommended the member governments to encourage teaching of Esperanto to promote international understanding and the international NGOs to consider the possibility of the use of Esperanto as a means for the spreading of information among its members,

Recommends that;

1. UN, ECOSOC in particular, place "Language and Human Rights" on the agenda of one of its forthcoming meetings, to discuss the global linguistic politics, linguistic aspects of human rights, and administrative inefficiency caused by language differences, with a view to consider a new international language order.

2. UN Commission for Human Rights set up a working group to study the problems of linguistic human rights and violation of human rights caused by linguistic inequality and injustice, and

3. International NGOs support the activities of NGO Coalition for International Aŭiliary Language, and may consider experimenting in their work the use of ethnically neutral international aŭiliary language, such as Esperanto.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/163a1

N-ro 158 (2002-09-16)
Nova reta servo de UEA

La kvarlitera UEA-kodo ekde nun estas pli ol datumbaza indiko. Dank'al Joost Witteveen, la prizorganto de la oficejaj komputiloj, ĝi akiris plian funkcion - la retadresan.

Ĉiu individua membro de UEA, kies retadreson la CO posedas, ricevis personan adreson en la domajno uea.org, komenciĝantan per la kvarlitera UEA-kodo. Do, ekzemple ĉar la prezidanto de UEA Renato Corsetti havas kodon 'retk-v', li ricevis personan adreson retk@.spamaĵo?uea.org.

La adreso estas nur plusenda, oni ne ricevas propran poŝtkeston en la servilo de UEA, ajna poŝto veninta al ĝi simple redirektiĝas al la baza retadreso de la UEA-membro, sciata de la CO-datumbazo.

Tre gravas noti, ke la poŝto venanta al la personaj uea-retadresoj, estas kontrolata pri Esperanteco! Ne E-aj leteroj ne estas plusendataj. La filtrado okazas surbaze de relative simpla kontrolo: se en la letero estas almenaŭ unu el kvin jenaj "magiaj" vortoj - Esperanto, saluton, estas, dankon, bonvolu - ĝi estas plusendata. Alikaze al la sendinto venas afabla E-lingva aŭtomata respondo (i.a. meze de la teksto mencianta la "magiajn vortojn"), ke ne-Esperantaj leteroj ne estas plusendataj.

Tamen, se la filtrado ne plaĉas, oni rajtas ĝin forŝalti. Peti pri tio vi povas, sendante mesaĝon al la sekretario de la CO Atie van Zeist sekretario@.spamaĵo?co.uea.org. Al la sama adreso vi estas petataj anonci, se via baza retadreso ŝanĝiĝis.

UEA petas zorgeme uzi la servon - ne uzi ĝin por amasaj sendadoj al esperantistoj, ne plusendi per ĝi grandegajn dosierojn.

La celo de la servo estas plifaciligi kontaktojn inter UEA-membroj kaj amikan kunlaboron. Ĝi estis kreita kadre de laboroj pri plia enretigo de UEA-agado kaj ĝiaj servoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/158a2

N-ro 153 (2002-07-04)
Vojaĝo en Esperanto-lando

Tiel nomiĝas la eminenta verko de akademiano Boris Kolker, ĵus eldonita de UEA. La libro apartenas al malofta ĝenro de perfektigaj kursoj de Esperanto, kiuj pro klaraj kialoj estas multe malpli oftaj ol la startigaj lerniloj. Aparte ĝin elstarigas la fakto, ke ĝi estas samtempe gvidlibro pri la Esperanta kulturo.

"La ambiciaj celoj de tiu ĉi neordinara lernolibro estas instrui krean regadon de la literatura lingvo kaj kreskigi emocian ligitecon al Esperanto", - skribis Boris Kolker, prezentante la libron.

Tio estas la dua eldono de la libro, radikale relaborita kaj internaciigita. La instruado okazas per la uzo de verkoj de Ludoviko Zamenhof, Claude Piron, Istvan Nemere, Julio Baghy, John Wells, Marjorie Boulton, Albert Goodheir, Emilja Lapenna, Cezaro Rossetti, Lorjak, Kalomano Kalocsay kaj dudeko da aliaj konataj kaj ne tre konataj, sed interesaj aŭtoroj.

La tekstojn akompanas E-temaj fotoj, zorge elektitaj el la foto-arkivo de la Centra Oficejo.

La antaŭa Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller, dum kies direktorado la libro komencis prepariĝi al la presado, skribis pri ĝi tiel: "La libro estas abunde ilustrita kaj fakte ne ekzistas alia libro por simila celo, kiu povas rivali kun ĝi. ... Mi nur bedaŭras, ke la libro ne povis aperi jam dum mia oficperiodo..."

Lin reeĥas Trevor Steele, kiu daŭrigis la laboron pri la preparado de la eldono: "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas certe la plej riĉe ilustrita originala libro en nia eldonhistorio".

La libro ekde la 4-a de julio akireblas en la Libroservo de UEA.

Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2002. 291 p. Prezo: EUR 18 ,00. Triona rabato ekde 3 ekzempleroj.

Kelkaj lecionoj el la libro troviĝas en la reto: http://www.esperanto.mv.ru/Vojaĝo/index.html

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/153a2

N-ro 159 (2002-10-11)
Korektoj pri la membrostatistiko

La CO informas, ke la statistiko de UEA pri la asociaj membroj, anoncita en julio ne estis ĝusta. Aŭ pli konkrete: ĝi ne estis ĝusta vidpunkte de la tradicia metodo kalkuli la asociajn membrojn. Laŭ tiu metodo oni kalkulas la asociajn membrojn ne en tiu jaro por kiu la landaj asocioj pagis, sed en tiu dum kiu venis la mono. Laŭ la tradicia kalkulmetodo la tuta membraro en 2001 devus esti 19263, sed ne la anoncitaj 21317.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/159a2

N-ro 157 (2002-08-27)
Gratulo de L. C. Zaleski-Zamenhof

Al la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza

Sinjoro Prezidanto

Gesinjoroj Honoraj Gastoj

Estimataj Gekongresanoj

Saluton al vi, karaj Geamikoj kunvenintaj por kongresi en la bela kaj gastama urbo FORTALEZA. Ne ĉeestante mi mem persone, mi tamen troviĝas tie kun vi per mia koro kaj per miaj pensoj.

Iam diris la Filozofo: "Homo estas vivanta speco kreita por la diverseco; mi ne kapablus estiĝi mi mem se la Alia ne ekzistus". Ĝuste pri tiu diverseco vi proponas debati: pri la diverseco kiu ne plu devas esti minaco, sed estas ŝanco, estas bezono: diverseco la homaron ĉiaspece riĉiganta.

Brazilo, lando, kiun mi havis la ŝancon ekkoni kaj tuj ekami, ŝajnas esti la lando perfekte taŭga por viaj debatoj. Ĝi ja estas la lando de plej multenombra diverseco: diverseco de la naturo, diverseco de gentoj tie vivantaj, diverseco de kulturoj, de kutimoj, de vivmanieroj; la lando fiere ĝuanta sian diversecon, la lando kies diversnatura loĝantaro emas al la "granda rondo familia".

Ni bone memoru, ke diverseco malkomprenata, tial maltolerata, tial malamon generanta, estis, laŭ la legendo, rimarkita de la juna LUDOVIKO, tial inspirita krei ilon de interhoma toleremo. Nia lingvo internacia trovas sian fonton en la volo kompreni kaj estimi diversecon de la Alia, por ke tiu diverseco ne plu estu minaco sed fariĝu nia granda ŝanco.

Mi deziras al viaj debatoj fruktodonajn konkludojn kun tutmonda eĥo; mi deziras ke la Kongreso estu plua paŝo antaŭen sur la vojo disvastigi niajn noblajn idealojn.

Louis C. Zaleski-Zamenhof

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/157a2

N-ro 156 (2002-08-12)
Nova reta servo - Abonu.com

La 26-an de julio, je la 115-jariĝo de Esperanto estis malfermita por prova uzado Informa Kanalo www.Abonu.com, preparita de UEA. La provperiodo daŭros ĝis la 15-a de septembro, ĝis kiam estos elkaptataj diversaj mistajpoj kaj misfunkcioj kaj ankaŭ farataj kelkaj plibonigoj.

Abonu.com celas servi kiel gastigejo por informaj retlistoj, retaj gazetoj, gazetaraj komunikoj, novaĵoj de ttt-ejoj kaj similaj informaj publikaĵoj. (La plej unua servo de Abonu.com jam iĝis regula dissendado de la Kongresaj Kurieroj de la 87-a UK en Fortaleza, kiuj tiel ricevis pliajn dekojn da legantoj tutmonde).

Inter la ĉefaj avantaĝoj de Abonu.com atentindas ĝia plena E-lingveco - pluraj centoj de ĝiaj paĝoj kaj teknikaj mesaĝoj estas plene tradukitaj en Esperanton de la rusia originalo - tre sukcesa profesia reta servo kun pli ol unu miliono da abonantoj.

Ne malpli gravas subtenado de la plej oftaj kodigoj de retaj E-tekstoj: UTF-8, Latin-3, surogatoj kun iksoj kaj kontrolsignoj (^). Abonante ion ajn en Abonu.com oni mem elektas en kiu formato (HTML, teksto, formatoj por PDA, poŝtelefonoj kaj pejĝiloj) kaj kodigo oni deziras ricevi la leterojn de retlistoj, ne dependante de la teknikaj eblecoj de aliaj abonantoj de la sama retlisto. La venantaj leteroj aŭtomate kovertiĝos kaj atingos la abonanton en la preferata varianto. Necesas atentigi, ke malgraŭ ke temas pri retlistoj, Abonu.com ne estas E-versio de Yahoogroups.com. En Abonu.com oni ne povas krei diskutajn listoj, sed nur informajn, kiujn preparas unu aŭtoro aŭ unu redakcia teamo. I.a. tial Abonu.com nomiĝas Informa Kanalo. Ni kredas, ke la Informa Kanalo:

  • estos speciale utila por redaktoroj de neretaj E-gazetoj, kiuj deziras disponigi ilin al la reta abonantaro*;
  • multe helpus ankaŭ al retaj E-gazetoj, aperantaj nur en retpaĝaroj - ĝi permesus al ili grave plimultigi la legantaron;
  • helpus por tiuj informiloj, kiuj jam estas dissendataj per la retpoŝto, kontaktigante ilin kun vere interesita publiko - sen la bezono spame disanonci sin al ĉiuj konataj retadresoj de e-istoj;
  • permesus por kreintoj de E-ttt-ejoj teni konstantan kontakton kun la vizitantaro, informante tiun pri evoluoj kaj ŝanĝoj en la ttt-ejoj;
  • subtenus la aŭtorojn de diverstemaj retaj kursoj, kiuj ŝatus prezenti ilin en la formo de regule dissendataj lecionoj;
  • plifaciligus retan agadon por E-organizoj, dezirantaj informi la membrojn kaj la E-mondon pri siaj novaĵoj;
  • donus la eblecon rapide krei verajn retajn gazetojn por tiuj, kiuj ŝatus regule dissendi informojn pri novaĵoj de propraj landoj, regionoj, pri iliaj kulturaj kaj sociaj eventoj;
  • kaj tiel farus por ĉiam pli multnombraj esperantistoj-retanoj la retan E-vivon pli interesa kaj informoriĉa.

... Kaj ĉar ĝis la 15-a de semptembro la retejo estos en la etapo de publika provado, vi estas petataj informi pri ĉiuj malklaraj lokoj, pri ĉiuj eblaj eraroj kaj misatentaĵoj al andreo @ abonu.com. Al la sama adreso estas invitataj sinturni tiuj, kiuj deziras krei en Abonu.com proprajn retlistojn kaj bezonas por tio pliajn klarigojn kaj subtenon.

(*Momente temas nur pri senpagaj abonoj, sed estonte paralele aperos ebleco lanĉi pagataj retlistojn, tiel solvante la problemon de profesiaj E-periodaĵoj, kiuj ne povas permesi al si senpagan retan aperigon).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/156a2

N-ro 160 (2002-11-23)
Statistikoj pri la plusendaj retadresoj

Kiel informis la administranto de la retpoŝta servo de UEA.ORG Joost Wittenveen, jam 74 retadresoj de UEA-delegitoj, publikigitaj en la Jarlibro 2002 restas nun validaj nur dank'al tio, ke por ili estis indikitaj plusendaj adresoj en UEA.ORG. Do, iliaj hejmaj aŭ oficaj retadresoj ŝanĝiĝis jam post finredakto kaj presigo de la Jarlibro, sed alsendinte la novan retadreson al la CO oni denove iĝis kontakteblaj retpoŝte.

Entute nun estas aktivaj 1375 plusendaj retadresoj - tio inkluzivas 1071 adresojn de delegitoj, kiuj estis enkondukitaj aŭtomate kaj 304 adresojn de aliaj UEA-membroj, kiuj mem petis la CO-on funkciigi iliajn plusendajn adresojn en UEA.ORG.

Apenaŭ eblas diri, ke la servo jam estas aktive uzata - nun ĝin ĉiutage preterpasas averaĝe 173 leteroj, kio kompareblas al unu-dutaga poŝto de multaj aktivaj retanoj, tamen tiu averaĝo konstante kreskas.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/160a2

N-ro 161 (2002-12-12)
Revuo Esperanto - presota en Slovakio

Ekde la januara numero revuo Esperanto estos presata en Slovakio - pli rapide, pli malmultekoste kaj eĉ iom pli kvalite ol antaŭe.

Tio interalie signifas, ke Stano Marĉek, la redaktoro de la revuo, ekde nun estos prizorganta ĝian preparadon de la kolektado de la informoj ĝis la enpoŝtigo. Nur la provlegado okazos, kiel antaŭe, en Roterdamo.

Alia novaĵo pri la revuo estas, ke en la nova jaro ĉiu membro-abonanto de UEA rajtos mendi aldone al la papera revuo ankaŭ ĝian elektronikan version - kiu povas esti en la formatoj PDF, simpla teksto aŭ HTML. La elektronika versio estos liverata tuj post la finredakto de ĉiu numero kaj tiel atingados la membrojn je unu-du semajnoj pli frue. Por mendi la elektronikan version oni skribu al reto @ uea.org, indikante sian UEA-kodon.

Eksperimente la elektronika versio estas abonebla ankaŭ por nemembroj, sed nur se ili loĝas en B-landoj. La kosto de la servo por ili estas fiksita kiel duonigita B-landa abonkotizo: 7,50 euroj. La abonojn akceptas UEA-perantoj en ĉiuj landoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/161a2

N-ro 154 (2002-07-16)
Novaj libroj

UEA ĵus eldonis du novajn librojn: "Esperanta frazeologio" de Sabine Fiedler kaj "Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj", kies originalo estis eldonita deEBLUL, la Eŭropa Buroo por Malpli Uzataj Lingvoj.

ESPERANTA FRAZEOLOGIO

Esperanta frazeologio de Sabine FiedlerĈu Esperanto havas ankaŭ sukajn parolturnojn, bildecajn komparojn, idiomaĵojn, proverbojn, stereotipajn formulojn? Ĉu en la projekto, kiun Zamenhof proponis al la mondo, estis indikoj kiel esprimi emociojn, kiel montri diversajn "tonojn" (sarkasmon, laŭdon, intimecon)? Ĉu parolantoj transprenas la bildesprimojn el siaj gepatraj lingvoj aŭ ĉu Esperanto dum sia komunika historio kapablis krei sufiĉe originajn proprajn bildojn? Se nacilingvaj apartenaĵoj regas, ĉu la internacia komprenebleco de la komuna lingvo devas suferi?

Sabine Fiedler, germana specialistino pri la angla lingvo kaj aktiva esperantistino, esploras tiujn demandojn kaj aliajn, kiuj devus interesi ĉiun amanton de nia lingvo kaj literaturo. Ŝia studo baziĝas sur legado de la ĉefaj Esperantaj periodaĵoj, de beletro (originala kaj tradukita) kaj ankaŭ sur la parola lingvo. El sia iom nekutima vidpunkto la libro atentigas pri la eble unika taŭgeco de Esperanto kiel transkultura, translingva komunikilo.

La nuna libro baziĝas sur la pli ampleksa germanlingva disertaĵo de la aŭtorino. Ĝi enhavas 140 paĝojn da teksto kaj profesnivelajn bibliografion kaj indeksojn.

Kosto: EUR 19,80, triona rabato por mendo de almenaŭ tri.

DISKUTLIBRO PRI MALPLI UZATAJ LINGVOJ

Diskutlibro pri malpli uzataj lingvojEBLUL (oficiala anglalingva titolo: European Bureau for Lesser Used Languages) atentigas nin, ke en Eŭropo almenaŭ 50 milionoj da homoj parolas unu el tiuj malpli uzataj lingvoj (kaj la nombro ne inkluzivas enmigrintojn). La ĵus eldonita Diskutlibro argumentas, ke lingva diverseco estas malpli en Eŭropo ol en la aliaj kontinentoj, sed aldonendas, ke la centoj da indiĝenaj lingvoj de Nordameriko kaj Aŭstralio grandparte malaperis aŭ estas mortantaj. La libreto aliras tiujn lingvojn el diversaj vidpunktoj (ekzemple, la fakta ekzisto kaj funkcio de la lingvoj, la homrajta kaj jura flankoj) en formo de demando/aserto kaj respondo. Sed oni povus resumi per unu frazo: tiuj lingvoj pliriĉigas la vivon de siaj uzantoj, kaj estus domaĝe ilin perdi - kaj tiu perdo bedaŭrinde eblas. Evidente jen kampo, kiu interesas ankaŭ nin esperantistojn.

La libro havas 60 lukspaperajn paĝojn plaĉe ilustritajn. Ĝi kostas EUR 7,50, kaj la sama regulo pri rabato validas.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/154a2

N-ro 144 (2002-01-24)
Post Fortalezo kaj Gotenburgo, UK iros al Pekino kaj Vilniuso

La Estraro de UEA, kunveninta en Roterdamo 11-13 de januaro 2002, interalie decidis principe pri la estontaj Universalaj Kongresoj.

Por 2004 la Estraro akceptis la inviton de Ĉina Esperanto-Ligo okazigi Universalan Kongreson en Pekino. Oni antaŭvidas subtenon de la ĉina registaro kaj entuziasman kunlaboron de la ĉinaj movadanoj.

Por 2005 estis akceptita la invito de Litova E-Asocio. Tiam la 90-a Universala Kongreso de Esperanto gastos en la ĉefurbo de Litovio, Vilniuso. Ĉar en 2005 estos la centjara jubileo de la 1-a UK (tamen ne temos pri la 100-a UK, ĉar en kelkaj jaroj la kongresoj ne okazis pro la mondmilitoj) oni antaŭvidas specialan antaŭkongresan programon en Bulonjo-sur-maro, Francio. Bulonjo mem estas tro malgranda por gastigi modernan UK.

Siaflanke Litovio, proksime ligita kun la historio de Esperanto, kun elstare amasa E-movado, prezentas tre favorajn kondiĉojn kaj ŝtatan subtenon.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/144a2

N-ro 151 (2002-06-24)
Nova PIV

Nova Plena Ilustrita Vortaro jam estas akirebla de la libroservo de UEA.

La nova eldono, kiunĉefredaktis Michel Duc-Goninaz, estas funde reviziita kaj aktualigita, kun ilustraĵoj lokigitaj ne plu en la lastaj paĝoj, sed enkorpigitaj en la teksto mem. Formato: 150x255 mm, 1265 paĝoj. Eldonis SAT.

La Librsoservo de UEA vendas ĝin kontraŭ EUR 78,00 plus la kutimaj aldonaĵoj -- 10% sendokostoj; 6% imposto (nur por EU-landoj). Por mendoj de 3 ekz. samtempe (al la sama adreso) la LS donas sesonan rabaton (16,66%).

La foto de la nova PIV estas farita de Joost Witteveen

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/151a2

N-ro 150 (2002-06-14)
Nova Esperanto-dokumento aperis

UEA aperigis novan kajeron el la serio "Esperanto-dokumentoj". Tio estas artikolo de Robert Phillipson "Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj" , kiu analizas kiel iuj naciaj lingvoj iĝis "internaciaj". Estas traktata la temo de egalecaj lingvaj rajtoj rilate al la praktiko de multlingveco en la Ligo de Nacioj, la Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio. Phillipson atentigas, ke la nuna lingvopolitiko de EU estas "inercio", senkonsulta transiro al trilingva, dulingva, au eĉ unulingva sistemo.

La ED estas 37-a, kaj ĝi estas akirebla de la CO de UEA - ĉi-foje nur en Esperanto.

Dezirantojn traduki la artikolon en aliajn lingvojn oni invitas anonci sin ĉe roy@.spamaĵo?co.uea.org.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/150a2

N-ro 149 (2002-06-02)
Fondaĵo Saliko restariĝas virtuale, sed la premio Saliko - reale

La Fondaĵo Saliko, siatempe starigita de la gefratoj Peter kaj Eliza Weide, memore al Edith kaj August Weide, ĉesis funkcii kiel fondaĵo ĉe UEA pasintjare, sed nun ĝi restariĝas virtuale. Alivorte daŭre ekzistas la premio Saliko, kiu subtenas la instruadon de Esperanto, precipe en landoj sen organizita movado, kaj ĝi normale konsistas el 2.000 eŭroj, kiuj povas esti dividataj inter pluraj subtenindaj celoj.

La finan decidon faras la gefratoj Weide, sed malgrandan nombron da kandidataj publikaĵoj/aktivecoj estas proponata al ili fare de komisiono starigita de la estraro de UEA. La komisiono konsistas el:

  • la estrarano pri edukado de UEA, Gbeglo Koffi;
  • la prezidanto de ILEI, Mauro la Torre;
  • la Ĝenerala Direktoro de UEA, Trevor Steele.

Bonvolu tra la jaro sendi viajn proponojn rete al Gbeglo Koffi, esp.togo@.spamaĵo?cafe.tg aŭ papere al Trevor Steele, ĉe Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg, 176, NL-3015 BJ - Rotterdam, Nederlando.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/149a2

N-ro 145 (2002-02-12)
Kiel peti subvenciojn de UEA?

La Estraro de UEA kaj la Centra Oficejo regule ricevas petojn pri subtenado de diversaj E-projektoj. Ofte tiuj petoj estas subtenindaj kaj subtenataj, sed eĉ pli ofte evidentiĝas, ke la subvencipetantoj ne klare imagas la renkontajn postulojn de UEA. Tial dum la januara kunsido de la Estraro estis akceptita regularo "Kriterioj kaj procedo por elekto de finance subtenotaj projektoj". Ĝi rilatas al ĉiuj projektoj, en kiuj la kontribuo de UEA devus superi 500 eŭrojn.

La unua kriterio por la subteno de iu projekto estas deklarita ĝia utileco por la E-movado. Oni krome notas prioritatecon de projektoj, en kiuj la subvencipetantoj mem finance partoprenas.

En la procedo elstaras postulo, ke la subvenciota projekto estu prezentita al UEA ses monatojn antaŭ la komenciĝo. Oni firme anoncas, ke jam komenciĝintaj sen antaŭa interkonsento projektoj ne estos traktataj.

La plena teksto de la regularo troveblas en la parto "Dokumentoj" de la retejo www.uea.org aŭ estas petebla de Ans Bakker, ans.bakker@.spamaĵo?esperanto.org, la estrarano de UEA pri financoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/145a2

N-ro 148 (2002-05-25)
Oratora konkurso de UEA

La Oratora Konkurso de UEA invitas partoprenantojn por la dua fojo ekde de la 86-a UK en Zagrebo. Ĝi okazos dum la 87-Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza.

Temoj

- Kial mi agadas por Esperanto ? - Egaleco de seksoj - Ĉu Esperanto en evolulandoj? - Lingvaj Homaj Rajtoj

Partoprenantoj

Rajtas partopreni ĉiuj gejunuloj ĝis 28-jaraj, kiuj aliĝis al la kongreso. La partopreno en la konkurso estas senpaga, sed ĉiu kandidato devas, minimume unu tagon antaŭ la tago de la konkurso, sin skribe anonci al: - la LKK : "Michelson" michelson@.spamaĵo?bol.com.br aŭ - la prezidanto de la juĝkomisiono: Adonis SALIBA Rua Corinto, 543 ap. 81-B CEP 05586-060 - Sao Paulo (SP) Brasil E-poŝto : esperanto@.spamaĵo?astrale.com

Okazigo

La Konkurso okazos publike, sub prezido de la prezidanto de la Komisiono kaj en la ĉeesto de la du pliaj membroj de la juĝkomisiono. La Oratora Konkurso okazos en la Internacia Lingvo. La kandidatoj devas paroli pri unu el la supraj temoj libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. Ĉiu kandidato rajtas paroli dum proksimume 10 minutoj, sed la Komisiono povas, depende de la nombro de kandidatoj, longigi aŭ mallongigi tiun limtempon. La prezidanto de la Komisiono anoncas, antaŭ la komenciĝo de la konkurso, la decidon de la Komisiono rilate la daŭron de ĉiu parolado. La Komisiono juĝas la paroladojn el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La konkurso okazos la kongresan ĵaŭdon, de la 12-a ĝis la 13-a horo. La nomo de la salono aperos en la kongresa libro.

Premioj

Ili estas tre valoraj libroj. La gajnintoj ricevos ankaŭ diplomojn kaj iliaj nomoj estos proklamitaj dum unu el la kongresaj kunsidoj kaj publikigitaj en la oficiala organo de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/148a2

N-ro 147 (2002-03-01)
La unua KONTAKTO en 2002

Ĵus aperis la unua ĉi-jara numero de KONTAKTO (2002:1). Ĝi malfermiĝas per la rakonto, kiel Esperanto helpas travivi en la sepjara milito kontraŭ ajdoso (aŭtoro - Marcelo Silva dos SANTOS, Brazilo). KONTAKTO esprimas kondolencojn okaze de la forpaso de sia konstanta kunlaboranto - s-ro Robert ROZE - kaj publikigas unu el liaj lastaj artikoloj pri taŭrobatalado en Francio. Ghenerala sekretario de TEJO - Jekaterina IGNATJEVA - donas intervjuon, kun multe da atento dediĉita al Internacia movado de lingvaj festivaloj. Tiun temon daŭrigas la artikolo pri la unuaj spertoj en organizado de LF-j.

La distra parto de KONTAKTO komenciĝas per la granda artikolo pri kurioza veturo de la botelo, enoceanigita ĉe la kanada marbordo kaj trovita sur Havajo (aŭtoro - Olga DU TEMPLE, Kanado). La artikolon suplementas informo pri la Havaja insularo. Kiel kutime, KONTAKTO enhavas kuir-recepton, enigmon, reagojn, facillingvajn tekstojn kaj la liston de la vortoj por verkado de tiaj tekstoj. KONTAKTO lanĉas ankaŭ novan rubrikon - "internacia superstiĉologio", kaj alvokas kontribui per ĉi-temaj artikoloj.

Tiu ĉi numero estas la unua numero sub la redaktado de s-ino Eugenia ZVEREVA, Ukrainio. KONTAKTO aboneblas ĉe la Centra Oficejo de UEA aŭ ĉe la landaj perantoj. Por kolektivaj abonoj (ekde 6 ekz.) ekzistas granda rabato.

(verkis E. Zvereva, kontakto@.spamaĵo?tejo.org)

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/147a2

N-ro 154 (2002-07-16)
Reta aliĝilo por UK 2003

En la retejo www.uea.org aperis la unuaj informoj kaj la reta aliĝilo por la UK 2003 en Gotenburgo. Unuafoje en la praktiko de UEA tiu varianto de aliĝado estos menciita ankaŭ en la tradicia papera UK-aliĝilo.

Por aliĝi pere de ĝi iru al "Kongresoj" - "88-a UK" - "reta aliĝilo". Estas elŝutebla ankaŭ versio en formato PDF.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/154a3

N-ro 144 (2002-01-24)
Komunikada Centro en Bruselo

Baldaŭ en Bruselo aperos Komunikada Centro, kiun intencas starigi Eŭropa Esperanto-Unio (www.lingvo.org) kunlabore kun kelkaj eŭropaj E-asocioj. Ĝi situos maksimume proksime al exropaj instancoj, fondaĵoj, miloj da diverslandaj ĵurnalistoj kaj internaciaj neregistaraj organizoj.

La celo de la Centro estos profesinivele informi la eŭropajn kaj ankaŭ tutmondajn amaskomunikilojn pri la lingvaj problemoj, faktoj de lingva diskriminacio, proponante sekve de tio informojn pri la ekzistanta solvo prezentata de Esperanto.

La motoro de la ideo kaj la ĉefa laborforto en la komenca stadio estos brusela ĵurnalisto David Ferguson, kimrodevena irlandano, bone orientiĝanta en la brusela Babelo.

Dum la ĵus okazinta kunsido de la Estraro de UEA estis akceptita decido provizi la Centron per garantia sumo de 19 mil eŭroj, tiel ebligante ĝian baldaŭan ekfunkcion. Tio estas granda parto de la antaŭvidata ĉi-jara buĝeto, la ceterajn rimedojn devos kontribui Eŭropa E-Unio, Flandra E-Ligo, Esperanto Nederland kaj aliaj kunlaborantaj asocioj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/144a3

N-ro 145 (2002-02-12)
Pasquale foriris... liaj aferoj daŭre fariĝas

Multegajn membrojn de UEA konsternis kaj ŝokis pasintjara samtempa demisio de tri kernaj oficistoj de la Centra Oficejo de UEA. La unua el la triopo foriris Osmo Buller, la antaŭa Ĝenerala Direktoro (fine de decembro 2001), ekde la unua de januaro 2002 ĉesis esti la redaktoro de la revuo Esperanto Istvan Ertl (kiu tamen persone ĉeestos en la Oficejo ĝis la unua de marto) kaj jen komence de februaro foriris Pasquale Zapelli, la direktoro de la Oficejo.

Ne multaj scias, ke Pasquale estis iucence la atlanto, kiu tenis la tutan Oficejon sur siaj ŝultroj: li mastrumis, li riparis, li traktis kun provizantoj, kaj plej grave - li prizorgis la komputilan sistemon. Ne ĉiuj verŝajne ankaŭ scias, ke li laboris en la Oficejo pli ol 16 jarojn, kio signifas enorman sperton... sed ankaŭ grandan laciĝon de la sama vivstilo kaj samaj problemoj.

Unu el la lastaj agadoj de Pasquale en la Oficejo estis instalado de moderna komputila sistemo (la antaŭa estis baze kreita en 1992-a jaro). Li sukcesis fini nur la unuan etapon, sed la sekvan - kiu postulus ankaŭ modernigon de la programaro, devos fari jam aliaj homoj*.

Feliĉe tiuj homoj jam estis trovitaj kaj forirante Pasquale lasis la modernigan taskon al teamo de junaj kaj ideplenaj aktivuloj de iniciato "Esperanto@Interreto", kunordigata de TEJO-estrarano Hokan Lundberg (Svedio). Estas planate rearanĝi la oficejajn datumbazojn, kunligi kelkajn partojn de la interna oficeja reto kun Interreto, estas diskutataj planoj pri sekura aliro al la personkontoj, reta versio de la Delegita Reto k.t.p.

*(Noto: tio estos des pli defia tasko, ke samtempe kun Pasquale demisiis post dujardeka volontula misio de komputilara prizorgo de la CO nederlanda E-aktivulo kaj spertega programisto Fred De Geus. Dum lastaj jaroj li kunlaboris ĉefe pro amika rilato al Pasquale kaj ne volis daŭrigi post lia foriro).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/145a3

N-ro 160 (2002-11-23)
Kio furoris en Fortaleza?

Plej multe oni aĉetis portugallingajn vortarojn de E.M. Machado kaj J. Paluzie-Borrell (160 kaj 80 venditaj ekzempleroj respektive). Tuj poste sekvas la nova eldono de UEA - "Vojaĝo en Esperanto-lando" de B. Kolker (54 ekz.) kaj alia UEA-eldono - Baza Esperanta Radikaro de W.Pilger (50).

Se oni tamen atentas la prezojn de la furoraĵoj, tiukaze la senduba ĉampiono de la libroservo estis la nova Plena Ilustrita Vortaro, eldonita de SAT. Da ĝi estis vendite 30 ekzempleroj, ĉar nur tiom oni sukcesis alveturigi.

Plene la statistiko pri la plej amasaj vendoj de la kongresa libroservo aperas en la novembra kajero de la revuo Esperanto.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/160a3

N-ro 159 (2002-10-11)
Esperanto.net: pli ol 30 mil monate!

Pasis kvar monatoj ekde la momento, kiam komence de junio la retejo Esperanto.net estis refunkciigita sub la administrado de UEA. Dum tiu tempo en ĝi estis registritaj 125 mil vizitoj - averaĝe ĉ. 1000 vizitoj ĉiutage. Monaton post monato la kvanto de la vizitantoj kreskas kaj en septembro da tiuj jam estis ĉ. 32 mil!

Ĉe serĉado de vorto "Esperanto" la retejo estas montrata sur la unua pozicio de la plej grandaj serĉmaŝinoj kiel Google, AltaVista, Yahoo! kaj kelkaj aliaj.

La retejo nun prezentas informojn pri Esperanto en 57 lingvoj de la mondo kaj ilia nombro daŭre kreskas.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/159a3

N-ro 147 (2002-03-01)
Nova "komptutila" oficisto en la CO

La renovigatan skipon de la Centra Oficejo fine de februaro eniris 32-jara nederlandano Joost Witteveen, doktoro pri fiziko kaj sperta komputilisto. Li transprenos la zorgadon pri la komptutilaro de la Oficejo kaj intense okupiĝos pri ĝia modernigo.

Joost komencis kunlabori kun la CO enkadre de volontula grupo de junaj komputilistoj ekde la fino de januaro kaj baldaŭ tiom profunde entreniĝis en la agadon, ke Trevor Steel, la aganta Ĝenerala Direktoro, eĉ sukcesis persvadi lin eklabori por la Oficejo plentempe.

En la pluaj informoj vi jam povas senti rezultojn de lia entuziasma aktivado.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/147a3

N-ro 158 (2002-09-16)
El la Kongresa Komuniko pri UK en Gotenburgo

Tre bela kaj informplena kolora broŝuro kun detala urbomapo, kun multaj utilaj detaloj, estas dissendita al ĉiuj individuaj membroj de UEA, kongresaj perantoj kaj al la landaj asocioj. Centra Oficejo de UEA sendos ĝin volonte kaj senpage ankaŭ al via grupo aŭ loka klubo, tuj post la akcepto de via peto. Se vi organizas iun E-aranĝon la Unua Bulteno estas la plej taŭga enmetaĵo en la dokumentujon de via aranĝo: bv. tiam peti pli grandajn kvantojn.

Jam estas produktita bela afiŝo (formato A1) de la UK-2003 en Gotenburgo. Ĝi estas havebla ĉe la Centra Oficejo kontraŭ pago de sendokostoj (3 EUR).

La kongresa glumarko estas ideala surgluaĵo por viaj kovertoj, dum tiu ĉi gotenburga jaro. Mendeblaj ĉe la Libroservo de UEA (1 folio kun 12 markoj) kontraŭ 1,2 EUR (plus la sendokostoj).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/158a3

N-ro 157 (2002-08-27)
Tutmonda fabelkonkurso invitas infanojn verki

La literatura edukejo Päätalo-Instituto en Taivalkoski, Finnlando, havas por la tria fojo Esperanto-branĉon en sia fabelkonkurso, kiu okazas ekde 1993 kaj estas la plej konata en sia speco en la lando. La Instituto estas nomita laŭ Kalle Päätalo (1919-2000), populara verkisto naskiĝinta en Taivalkoski, kaj ĝia direktoro estas Osmo Buller.

La konkurso estas aŭspiciata de UEA.

Estas tri kategorioj:

  • A: infanoj ĝis 9-jaraj;
  • B: 10-11-jaraj;
  • C: 12-14-jaraj.

Rajtas partopreni individuoj aŭ grupoj (ekz. lernejaj klasoj). Individuaj kaj grupaj verkoj estos taksitaj aparte. La longeco de la verkoj ne estas fiksita. En la skribado aŭ tajpado plenkreskulo rajtas teknike helpi laŭ sia konscienco. La konkursaĵoj alvenu ĝis la 20-a de septembro 2002 ĉe la adreso:

Päätalo-Instituto PL 39 FI- 93401 TAIVALKOSKI, Finnlando

Oni skribu sur la koverto la vorton "Fabelkonkurso". Oni uzu kaŝnomon kaj menciu, ĉu temas pri grupo aŭ unuopulo. La nomo, adreso, naskiĝdato kaj (se eble) telefonnumero aŭ retadreso de la konkursanto estu en aparta koverteto. Pli da informoj ĉe la komisiito:

S-ino Aini Vaaraniemi Vaarajarventie 26 A FI-93590 VANHALA, Finnlando

Rete: aini.vaaraniemi@.spamaĵo?pp.inet.fi

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/157a3

N-ro 150 (2002-06-14)
Esperanto.net reviviĝas

Esperanto.net - unu el la plej konataj E-retejoj estis en junio 2002 vekita el preskaŭ dujara dormado. La rajton por ĝia administrado transprenis UEA kaj nun internacia teamo de volontuloj, kunvokita de la Asocio, ĝisdatigas kaj modernigas tiun gravan TTT-ejon.

La plej grava atento estas donata al la kolekto de ligiloj al nacilingvaj informoj pri Esperanto - da ili jam estas 50 kaj tiu kvanto ĉiutage pligrandiĝas. Granda laboro estas bezonata ankaŭ pri Virtuala E-Biblioteko, kiu situas en la retejo. Tiujn labordirektojn kuratoras Xavier Godivier Godivier@.spamaĵo?netcourrier.com, konata pro publikigataj de li retaj varbiloj "Esperanto-panorama" (http://esperanto-panorama.net) kaj kunordigado de E-lingva plenigo de la reta katalogo DMOZ (http://dmoz.org/World/Esperanto) kaj kelkaj aliaj interesaj retprojektoj.

Lin helpas aŭ laboras pri propraj projektoj volontuloj de Koreio, Germanio, Japanio kaj Rusio. Dezirantoj aliĝi al la teamo aŭ proponi proprajn projektojn bonvolu kontakti Andrej Grigorjevskij, estraranon de UEA pri informado.

La retejo estis lanĉita en 1996-a jaro de konata E-eldonisto Torben Kehlet. Post lia morto la retejo dum du jaroj restis neflegata kaj nur en majo 2002 la heredantoj de Torben Kehlet kaj UEA subskribis kontrakton, laŭ kiu la domajnnomo daŭre apartenos al la familio, sed la administrado de la TTT-ejo transiras al UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/150a3

N-ro 159 (2002-10-11)
Fortalezo: kiom da ni estis?

Kiel jam estis anoncite por la 87-a UK en Fortaleza aliĝis entute 1483 personoj. El 1483 aliĝintoj reale venis kaj partoprenis 1076 (73%). El ili 621 (58%) estis brazilanoj kaj 455 (42%) reprezentis la ceteran mondon. Inter la nevenintaj 307 la proporcio estas inversa: ne venis 129 aliĝintaj brazilanoj kaj 178 alilandanoj.

(Laŭ informo de la Konstanta Kongresa Sekretario Nikola Raŝiĉ).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/159a4

N-ro 147 (2002-03-01)
Volontuloj-komputilistoj invitatas!

Por plibonigi la komputilajn aferojn ĉe CO, fondiĝis la projekto `COreto'. La celo de la projekto estas plibonigi/plifaciligi la uzadon de la datumbazoj de UEA (membrara, banka, kongresa, libroserva).

Ni invitas interesitojn aliĝi al la dissendolisto COreto, ĉe: http://co.uea.org/mailman/listinfo/coreto

Ĉefaj planoj de la projekto estas:

  • meti la datenojn en SQL datumbazo.
  • ebligi (almenaŭ al CO-anoj) aliron al la datumbazo per simpla retumilo.
  • Por tio, ni uzos ĉefe mmbase, jsp.

Ni aparte invitas spertulojn pri tiaj teknikoj aliĝi al la dissendolisto `coreto', sed la listo estas abonebla por ĉiuj.

(verkis Joost Witteveen, joostie@.spamaĵo?komputilo.org)

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/147a4

N-ro 145 (2002-02-12)
Elstaraj agadoj 2001

Komence de januaro 2002 en kelkaj movadaj retlistoj okazis enketado pri la plej elstaraj E-agadoj de la pasinta jaro. Sume en tiuj retlistoj partoprenas pli ol 500 esperantistoj. El ili voĉdonis 17 personoj, tamen el 14 landoj, i.a. de Tajvano, Suda Afriko, Malto, Usono kaj pluraj eŭropaj landoj.

Plej multajn voĉojn ricevis:

1. Projekto Indiĝenaj Dialogoj - 11 (La projekto antaŭvidas instruadon de Esperanto al reprezentantoj de indiĝenaj nacioj tutmonde, kiuj rezulte povas interkomuniki pere de Interreto en unu komuna lingvo pri komunaj por ili problemoj. Kadre de la projekto jam okazis kelkaj sukcesaj kursoj en diversaj mondpartoj).

2-3. La movado de lingvaj festivaloj - 8 (Lingva Festivalo estas aranĝo por ĝenerala publiko, kadre de kiu oni rakontas pri diversaj lingvoj de la mondo kaj ties kulturoj. La origina ideo apartenis al usonano Dennis Keefe, kiu efektivigis ĝin en Tours, Francio. Nun la festivaloj okazas en pluraj landoj, kun la plej grava - en Ĉeboksary, Rusio. La internacian movadon rimarkeble helpis disvastigi pasintjara TEJO-seminario "Lingva Ĉielarko", en Budapeŝto).

2-3. E-Euroscola - 8 (La projekto de ILEI, kadre de kiu infanoj de diversaj landoj de Eŭropa Unio partoprenis interkulturan kunlaborprogramon, kiu inkluzivis kunvenon en la Eŭropa Parlamento en Strasburgo).

4. eLibrejo ĉe Esperanto.nu - 7 (Lanĉita la 13-an de junio 2001, eLibrejo enhavas centojn da elektronikaj E-libroj. 18 mil kopioj de tiuj estis elŝutitaj de ĝi dum ses sekvaj monatoj).

Krome estis menciitaj:

5-7. La agado de Kolombia Esperanto-Ligo (Pro elstare aktiva agado malgraŭ malfacilega politika kaj ekonomia situacio de la lando)

5-7. Universala Kongreso de Esperanto (Pro ĝia daŭra signifo por la monda E-movado)

5-7. La projekto Interkulturo (ĉiuj po 6 voĉoj) (La projekto de ILEI enhavas interkulturan konatiĝon de lernejaj klasoj de la tuta mondo pere de Interreto kaj Esperanto).

8. E-ŝildoj en Brazila stacidomo - 4 (Nove konstruita busa stacio en Rondonpolis, Brazilo, ricevis indikilojn en Esperanto sekve de vasta tutmonda subtenkampanjo - venis pli ol 1000 retmesaĝoj el 70 landoj).

Ĉi-subaj agadoj ricevis po 3 voĉoj:

Kaj tiuj ĉi - po 2:

  • "Zamenhofa enketado" en Rusio
  • UNESKO-kampanjo
  • Afrika agado
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/145a4

N-ro 154 (2002-07-16)
Nova PIV - furoro de la Libroservo?

Nova Plena Ilustrita Vortaro, veninta al la libroservo de UEA fine de junio, aktive vendiĝas sendepende de la prezo. Ĉiutage estas vendataj 3-5 ekzempleroj de la vortaro, eldonita de SAT. Entute dum la pasintaj tri semajnoj estis venditaj 80 vortaroj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/154a4

N-ro 147 (2002-03-01)
Novaj retadresoj en la CO

Ekfunkciis novaj retadresoj de la oficistoj en la Centra Oficejo de UEA/TEJO. Dank'al la nova sistemo oni ekde nun uzos ne unu komunan retadreson, konstante plenŝtopatan per plurtemaj mesaĝoj, sed eblos senpere atingi la konkretajn respondeculojn.

La plej gravaj novaj adresoj estas jenaj:

Kaze de iuj misfunkcioj bonvolu uzi adreson admin@.spamaĵo?co.uea.org.

La komuna adreso por UEA restas la antaŭa - info@.spamaĵo?uea.org - kiu nun ekvivalentos al la nova adreso uea@.spamaĵo?co.uea.org kaj la poŝto de ambaŭ venos al la sama poŝtkesto.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/147a5

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026