Aperis kaj estas dissendita al la membroj la Jarlibro de UEA por la 2002-a jaro. Ĉi-jare ĝi ŝanĝis la multjaran aspekton kaj anstataŭ abstrakta fono sur la kovrilo ŝvebas aerbalono kun surskribo "Esperanto".
La enhavo de la baza movada manlibro restas fidela al la plurjardekaj tradicioj - informoj pri la Asocio, pri Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA, pri TEJO... Kaj, certe, la Delegita Reto, en kiu ĉi-jare oni trovos 1934 delegitojn el 95 landoj.
La okuloj de la multjaraj uzintoj de Jarlibro tuj kaptos aron da novaĵoj ankaŭ en la prezento de la enhavo. Ŝanĝiĝis la litertipo, alimaniere estas prezentitaj la telefonkodoj - sed ĉefe la retadresoj. "Ne estas la mia!" - jen la unuaj reagoj de pluraj. Ja anstataŭ iliaj kutimaj retadresoj estas indikitaj plusendaj adresoj
Bedaŭrinde, la libro aperis kelkajn monatojn pli malfrue ol estis esperite. La Ĝenerala Direktoro de UEA Trevor Steele klarigis la kaŭzojn tiel:
"Pro la ŝanĝiĝo de oficistoj la Jarlibro eĉ ne havis fiksan redaktanton ĝis aprilo. Alia problemo estis, ke informoj senditaj al antaŭaj oficistoj de landaj asocioj ne ĉiam estis facile troveblaj, kaj ni devis en kelkaj kazoj ripeti petojn pri adresoj, estraroj ktp. Ne ĉiu landa asocio respondis tiel rapide, kiel ni esperis. Sed la plej grava kaŭzo de la prokrasto estis la bezono modernigi la datumbazon, kies reformado okupis pli da tempo ol estis planite. Ĉi-jare ni faris serion da mispaŝoj, kiel ofte okazas al novuloj. Tamen ni lernis de tiuj spertoj, kaj venontjare la Jarlibro venos al siaj legantoj multe pli frue. Cetere, la konvertado de la datumbazo montriĝos ege utila en nia estonta agado, ne nur por pretigo de la Jarlibro. Ni baldaŭ anoncos gravajn ŝanĝojn de la financa servo".
La estraro de UEA kaj la Centra Oficejo estas vere ĉagrenitaj pro la okazinta malfruo kaj petas pardonon kaj komprenemon pri tio al la membroj. Ni penos fari, ke tiu malfruo estu la lasta dum la proksimaj jaroj.
Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)
Statistiko 2013: por la lasta fojo malpli da membroj?
Gazetaraj Komunikoj n-ro 539 (2014-04-04)
La lasta aljuĝo de Thorsen-apogo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 436 (2011-12-01)