UEA ĵus eldonis du novajn librojn: "Esperanta frazeologio" de Sabine Fiedler kaj "Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj", kies originalo estis eldonita deEBLUL, la Eŭropa Buroo por Malpli Uzataj Lingvoj.
Ĉu Esperanto havas ankaŭ sukajn parolturnojn, bildecajn komparojn, idiomaĵojn, proverbojn, stereotipajn formulojn? Ĉu en la projekto, kiun Zamenhof proponis al la mondo, estis indikoj kiel esprimi emociojn, kiel montri diversajn "tonojn" (sarkasmon, laŭdon, intimecon)? Ĉu parolantoj transprenas la bildesprimojn el siaj gepatraj lingvoj aŭ ĉu Esperanto dum sia komunika historio kapablis krei sufiĉe originajn proprajn bildojn? Se nacilingvaj apartenaĵoj regas, ĉu la internacia komprenebleco de la komuna lingvo devas suferi?
Sabine Fiedler, germana specialistino pri la angla lingvo kaj aktiva esperantistino, esploras tiujn demandojn kaj aliajn, kiuj devus interesi ĉiun amanton de nia lingvo kaj literaturo. Ŝia studo baziĝas sur legado de la ĉefaj Esperantaj periodaĵoj, de beletro (originala kaj tradukita) kaj ankaŭ sur la parola lingvo. El sia iom nekutima vidpunkto la libro atentigas pri la eble unika taŭgeco de Esperanto kiel transkultura, translingva komunikilo.
La nuna libro baziĝas sur la pli ampleksa germanlingva disertaĵo de la aŭtorino. Ĝi enhavas 140 paĝojn da teksto kaj profesnivelajn bibliografion kaj indeksojn.
Kosto: EUR 19,80, triona rabato por mendo de almenaŭ tri.
EBLUL (oficiala anglalingva titolo: European Bureau for Lesser Used Languages) atentigas nin, ke en Eŭropo almenaŭ 50 milionoj da homoj parolas unu el tiuj malpli uzataj lingvoj (kaj la nombro ne inkluzivas enmigrintojn). La ĵus eldonita Diskutlibro argumentas, ke lingva diverseco estas malpli en Eŭropo ol en la aliaj kontinentoj, sed aldonendas, ke la centoj da indiĝenaj lingvoj de Nordameriko kaj Aŭstralio grandparte malaperis aŭ estas mortantaj. La libreto aliras tiujn lingvojn el diversaj vidpunktoj (ekzemple, la fakta ekzisto kaj funkcio de la lingvoj, la homrajta kaj jura flankoj) en formo de demando/aserto kaj respondo. Sed oni povus resumi per unu frazo: tiuj lingvoj pliriĉigas la vivon de siaj uzantoj, kaj estus domaĝe ilin perdi - kaj tiu perdo bedaŭrinde eblas. Evidente jen kampo, kiu interesas ankaŭ nin esperantistojn.
La libro havas 60 lukspaperajn paĝojn plaĉe ilustritajn. Ĝi kostas EUR 7,50, kaj la sama regulo pri rabato validas.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
MondaFest’ 2020: Sonlibro “Vi estas mia heroo” lanĉita kaj venontaj eventoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 891 (2020-07-04)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)