Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2025 → la teknologio ...
La teknologio de Spacvojaĝado kaj spacesplorado: de Sputnik ĝis spacteleskopo Webb kaj Artemis
Amri Wandel
Resumo

Ni trarigardos la evoluon de spacteknologio, kiu komenciĝis per la unua modesta satelito Sputnik, sed ene de unu jardeko atingis Lunon, post du jardekoj la planedon Marso kaj sekve ĉiujn planedojn de nia sunsistemo. Paralele satelitaj spacteleskopoj esploradis la universon, kulminante per la spacteleskopoj Hubble (1990) kaj Webb (2022). Tria direkto estis la vojaĝado de homoj en la la spaco, de Jurij Gagarin kiu unua ĉirkaŭis Teron, la astronaŭtoj de programo Apolo sur la luno, la spacstacioj Mir kaj ISS kaj la plano revenigi homojn al Luno en 2026 per la projekto Artemis. Fine ni aŭdos pri estontaj teknologioj de spacvojaĝado kaj spacesplorado, per kiuj ni eventuale estonte atingos aliajn sunsistemojn kaj serĉos en ili signojn de vivo.

Biografio

Amri Wandel estas profesoro pri astrofiziko en la Univer­sitato de Jerusalemo. Esploras astrobiologion kaj nigrajn truojn. Prezidanto de la Israela societo por Astrobiologio kaj membro de la Internacia Astrono­mia Unio. Kreis kaj instruis kursojn pri astrofiziko al ĉ. 4000 studentoj. Verkis lernolibrojn pri astrofiziko en la hebrea (2021) kaj la angla (2024). Vicprezidanto de UEA kaj estrarano pri Scien­ca kaj Faka Agado. Prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj. Membro de la Akademio de E-o (ekde 1992). Iama prezidanto de TEJO. Verkinto de la libro La Kosmo kaj Ni (2001,2005, 2017, 2022). IKU-sekretario kaj redaktoro de la IKU-libroj (1998-2024).

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2025 → la teknologio ...
Supren
UEA, 2026