La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) estas sendependa internacia institucio dediĉita al scienca esplorado kaj edukado. Ĝi estis fondita en 1983 de Prof. Helmar Frank en San-Marino kaj celas antaŭenigi internacian kunlaboron en diversaj kampoj de la sciencoj, evitante la lingvajn barojn kiuj ofte malfaciligas internacian kunlaboron. Unu el la plej gravaj karakterizaĵoj de AIS estas ĝia uzado de Esperanto kiel ĉefa laborlingvo, kio faciligas komprenon kaj kunlaboron inter sciencistoj el diversaj landoj kaj lingvogrupoj. AIS disvolvis sistemon de akademiaj titoloj kaj gradoj, kiuj estas kompareblaj al tiuj de tradiciaj universitatoj. Kvankam AIS ne estas oficiale agnoskita de registaroj, ĝiaj diplomoj estas respektataj ene de la Esperanto-komunumo kaj en certaj akademiaj rondoj. En 2020 AIS ĉesigis la juran kontakton kun San-Marino, kaj de tiam ĝia jura personeco restas en Germanio.
AIS konsistas el pluraj fakultatoj, kiuj kovras larĝan gamon de sciencaj kaj homsciencaj fakoj, inkluzive de natursciencoj, sociosciencoj, lingvistiko, kaj filozofio. La informoj pri AIS aperas en ĝia retejo www.ais-sanmarino.org.
AIS organizas diversajn konferencojn, simpoziojn kaj kursojn en pluraj landoj, precipe en Eŭropo, dum kiuj studentoj kaj profesoroj interŝanĝas sciojn, prezentas esplorojn kaj partoprenas en kursoj.
De 1985 AIS okazigis dekojn da Sciencaj Universitataj Studadsesioj (SUS). Ekde 2017, sub la prezidanteco de Amri Wandel SUS okazas en nova formo. Dum antaŭe ili okazis ĉefe en universitatoj aŭ aliaj akademiaj institucioj kaj la organiza laboro estis farita de AIS, ekde 2017 la universitataj sesioj okazas kadre de internaciaj Esperanto-renkontiĝoj, kiel BET, la Germana Kongreso kaj la Itala Kongreso.
AIS ankaŭ subtenas eldonadon sciencaj verkoj, ofte en Esperanto, tiel kontribuante al la disvastigo de scio kaj al la evoluo de la lingvo kiel taŭga ilo por akademia laboro. Ĉiun duan jaron AIS organizas konkurson de la plej bonaj sciencaj libroj eldonitaj en Esperanto, nomata Premio Pirlot.
AIS kunlaboras kun UEA kaj la Internacia Kongresa Universitato (IKU) ekde 1995, kiam estis subskribita kontrakto inter UEA kaj AIS. Tri el la kutime naŭ IKU-prelegoj estas samtempe AIS-kursoj, kun 2-3 prelegoj. En la IKU-AIS kursoj foje okazas ekzamenoj kies partoprenantoj ricevas atestojn de AIS. La tekstoj de IKU aperas libroforme kaj haveblas ankaŭ rete ekde 1998, sed ekde 2021 la IKU-libro estas eldonata kunlabore de UEA kaj AIS kaj enhavas ankaŭ la tekstojn de SUS. Aldone al la IKU-AIS kursoj kiuj okazas dum la Universala Kongreso, AIS okazigas la Internacian Vintran Universitaton (IVU) dum la (nordhemisfera) vintro. Ĝi okazas ĉiujare ekde 2006 kadre de la jarfinaj kunvenoj en Germanio (Internacia Festivalo kaj ekde 2014 Luminesk’ kaj Novjara Renkontiĝo). Kutime ĝi havas 3-7 prelegojn kaj kursojn, ofte okazas ekzamenoj kaj oni ricevas atestojn.