Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2025 → la revolucia ...
La revolucia vidpunkto de Jean-Jacques Rousseau pri lingvo kaj politiko
Philippe Planchon
Resumo

Jean-Jacques Rousseau (1712-1778) estis franclingva filozofo, kiu profunde modifis nian modernan konceptaron. Li enkondukis tute novan aliron por diversaj aspektoj de la homaj socioj, interalie pri pedagogio, pri demokratio, pri la deveno de la homaro, pri antropologiaj demandoj, pri la rilato inter racio kaj sento, ktp. La plej grava malkovro de tiu aŭtoro estas la ekzisto de paradoksoj en la homa socio, danke al kiuj li proponas revolucian metodon por kompreni la situacion de la homaro. La prelego aparte konsideros la uzon de tiuj ideoj por la studo de la lingvoj kaj de la politikaj sistemoj tra eseo, kiun Rousseau verkis pri tiu temo (Essai sur l'origine des langues). Kiel Rousseau pritraktis la devenon de la lingvoj? Kiel li konsideras la evoluon de la lingvoj? Kio estas la paradoksa rilato inter la lingvo kaj la socia vivo? Kial tiu rilato malsimpligas la politikan vivon en la homaj socioj?

Biografio

Philippe Planchon estas asocia profesoro (maître de conférence), instruisto kaj esploristo pri lingvistiko, en la Universitato de Tours en Francio, kie li estas membro de la lingvistika laboratorio LLL (UMR 7270 - CNRS). Komence, li studis filozofion kaj lingvistikon, kaj faris magistran diplomlaboraĵon pri Jean-Jacques Rousseau, kaj doktoran disertaĵon en lingvistiko laŭ la enonciativa (eldira) teorio de Culioli. Nuntempe, li esploras tiujn demandojn pri Esperanto kaj pri interlingvistiko, kun aparta atento pri la deveno kaj diverseco de la lingvoj laŭ lingvistika kaj filozofia vidpunktoj.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2025 → la revolucia ...
Supren
UEA, 2026