
Esperanto-Asocio de Britio eldonis en 2022–2024 Esperante sep klasikajn mumin-librojn de Tove Jansson (1914–2001), tradukitajn de Sten Johansson. Kune ili estas la plej grava esperantigo de finnlanda literaturo post Kalevala kaj Sep fratoj, kaj samtempe inter la plej gravaj esperantigoj de literaturo svedlingva.
La famo de la muminoj kiel infana literaturo kaŝas la fakton, ke la sep libroj formas heterogenan serion. Dum la unua, Kometo en Muminvalo, estas karakterizebla kiel porinfana fabelo, la du lastaj, La patro kaj la maro kaj (precipe) Malfrue novembre, teme kaj rakonte similas al romanoj por plenkreskuloj, kvankam supraĵe en ili rolas fabelaj estuloj. En la kvar libroj inter ĉi tiuj unua kaj lastaj (Ĉapelo de sorĉisto, Memoroj de Muminpatro, Somermeza dramo, Vintro en Muminvalo) eblas observi poioman turniĝon for de la infanlibra tradicio.
La leganta celgrupo de la mumin-tekstoj estas esplorebla el du malsamaj perspektivoj. Interne de la tekstoj oni povas apliki la literatursciencan nocion de implicita leganto, kiun difinas la strukturoj kaj markiloj en la tekstoj mem. Ekster la tekstoj oni povas observi la tutan verkistan karieron de Jansson, kiu konscie klopodis por distancigi sin de la rolo de nura porinfana verkisto. Post kiam la muminoj forlasis sian idilian Muminvalon en La patro kaj la maro, en Malfrue novembre aperas nur la valo sen la muminoj mem, el kies mondo la aŭtorino milde forskribas sin – kaj ankaŭ la plenkreskan leganton. Poste ŝi verkis plurajn sukcesajn romanojn kaj novelarojn por plenkreskuloj.
Jouko Lindstedt. Naskiĝis en 1955. Studis en la Universitatoj de Helsinko kaj Sofio, doktoriĝis en 1985. Profesoro pri slava filologio en la Universitato de Helsinko 1985–2020. Aperigis studojn pri la bulgara kaj makedona lingvoj, la malnova Slavono, Balkanio kiel lingva areo, la denaskiĝo kaj spontanea ŝanĝiĝo de Esperanto. Loĝas en Lahtio. Membro de Akademio de Esperanto 1998–2025. Prezidanto de la estraro de la finna Fondumo Esperanto 2001–2024. Rektoro de IKU en Tampereo (1995) kaj Lahtio (2019). Partoprenis en la KER-laborgrupo de Akademio de Esperanto pri la C2-nivelaj ekzamenoj 2022–2024. Ricevis la titolon La Esperantisto de la Jaro 2000 (kun Hans Bakker kaj Mauro La Torre). Ricevis trian premion kaj honoran mencion en la branĉo Poezio de la Belartaj Konkursoj de UEA 2023.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)