Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2025 → multlingva reta ...
Multlingva reta temvortaro helpata per artefarita intelekto
Ilona Koutny , Milan Kolka
Resumo

Por lerni lingvon oni bezonas la uzkuntekston de la vortoj: ekz. verbojn kaj adjektivojn kiujn kutime oni uzas kun iu substantivo. La vortoj de la sama semantika kampo utilas povi paroli pri situacioj (veturado, loĝado, lernado ktp.) kaj kune pli facile enmemorigeblas. La aŭtorino planis priskribi la mondon en diversaj laŭtemaj ĉapitroj de SET (Strukturita Esperanta Temvortaro), kie la akso inter diversaj etnaj lingvoj estas Esperanto, ĝi funkcias kiel interkultura mapilo. La paperaj versioj pretiĝis por la Angla-Esperanta-Hungara vortaro, iuj ĉapitroj ankaŭ por la Germana-Esperanta-Pola versio. La novaj elementoj de SET estas la Anglaj-Esperantaj-Ĉinaj vortaroj (kun kontribuo de ĉinaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj de AMU). Por kolekti la vortojn por la nun ellaborataj versioj (homo, sano, malsanoj) la artefarita intelekto estas jam eluzata. Pretiĝas ankaŭ ĉeĥa versio.

Milan Kolka ellaboras la retan version kiu ebligas pli facilan trarigardon de la vortaj kuntekstoj (post klako de butonoj), necesaj por la ĝusta uzo, la aperigon de la plej gravaj elementoj de la donita temo kaj ankaŭ rapidan retrovon de elementoj. Novaĵo estas la elekteblo de iuj ajn lingvoparoj aŭ triopoj por konsultiĝo (ne nur la originaj versioj). Novaj elementoj estas aldoneblaj kaj novaj lingvoj planataj.

Biografio

Ilona Koutny, profesoro de UAM, studis en la Budapeŝta ELTE (HU) i.a en la Esperanto-fako ĉe prof. Szerdahelyi kaj estis lia posteulo. Post transloĝiĝo al Pollando ŝi fondis la postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn en la Poznana AMU en 1998 kaj la magistrajn studoj en 2022. Ŝi gvidis ankaŭ la hungaran fakon.

Post longa okupiĝo pri komputa lingvistiko, lastatempe ŝi esploras la rilaton inter lingvo kaj kulturo. Ekde 40 jaroj ŝi okupiĝas ankaŭ pri leksikografio: redaktis la Hungaran-Esperantan vortaron (kun István Szerdahelyi, ĉ. 65 mil leksikaj unuoj, 1996); Hungaran-Polan temvortaron (kun koleginoj el AMU, ĉ. 28 mil leksikaj unuoj, 2000); ekde 2002 aperigas diverslingvajn temvortaretojn. Ŝi esploras ankaŭ interkulturan komunikadon.


Milan Kolka, doktoro pri informatiko, programisto ĉe la Teknika Universitato Brno. En 2009 li esperantistiĝis, inter 2021–2024 li partoprenis la postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. Kadre de sia finlaboraĵo li eklaboris pri la elektronika versio de la temvortaroj.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2025 → multlingva reta ...
Supren
UEA, 2026