
En la ĉi-jara kongresurbo Brno troviĝas la Tugendhat-Vilao, konstruaĵo desegnita de la arĥitekto Mies van der Rohe. La triopo Mies, Gropius kaj Le Corbusier estas konsiderataj la plej gravaj pioniroj de modernismo en la arĥitekturo post la unua mondmilito. Tiu kurento fluis al la brutalismo, kies apogeo okazis inter la 1950-aj kaj 1970-aj jaroj sub la ĉefinfluo de Le Corbusier. Komuna trajto de multaj brutalismaj projektoj (kiel "Plan Voisin") aŭ finfaritaj konstruaĵoj estas la koncentriĝo de multe da homoj en grandega kaj anonimiga strukturo konsistanta el similaj aŭ eĉ identaj loĝunuoj. Kiel tia medio influas la homan konduton kaj sociologion? Por respondi al tio John Calhoun komencis en 1947 serion da studoj, en kiuj li eksponis ratojn aŭ musojn al similaj vivkondiĉoj. Li konstruis plurajn “musuniversojn”, nome brutalismajn nubskrapulojn je musa skalo, en kiuj li observadis plurmilajn loĝantojn dum pluraj jaroj. La prelego prezentas liajn konstatojn pri rompiĝo de sociaj strukturoj en la musuniversoj kaj komparas ilin al similaj spertoj pri homoj.
Jesper Lykke Jacobsen (1971), profesoro pri teoria fiziko ĉe Sorbono kaj École Normale Supérieure (Parizo). Scienca konsilisto por la franca Atomenergia Komisariato (Saclay). Aŭtoro de ĉirkaŭ 180 sciencaj publikiĝoj, specialisto pri konforma kvantuma kampteorio kaj ties apliko al modeloj de statistika fiziko. Gvidis 18 doktoriĝajn studentojn. Laŭreato de la premio Paul Langevin (2016) kaj honora membro de Institut Universitaire de France. Membro de Akademio de Esperanto de 2019.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)