Homoj devas havi multon komunan, por ke ilia kompreno kongruu. kio estas, ekzemple, granda apartamento, multekosta restoracio, peza valizo. Kompare kun adjektivoj, nombrinformoj ŝajnas esti fidindaj kaj objektivaj: 100 kvadrataj metroj, 200 eŭroj, 25 kilogramoj. Tamen, eĉ ili povas konduki al miskompreno kaj distordi nian percepton de la realo. Kial ni tiom facile fidas ilian "precizecon"? Kio igas grafikaĵojn, diagramojn kaj tiun ĉarman novan aferon - informpanelojn - tiel konvinkaj?
Dum la prelego ni esploros, kiel nombrinformoj kaj iliaj bildigoj povas "trompi" nin, analizos iliajn kaŝitajn kaptilojn kaj donos al vi komprenon pri kiel orientiĝi en la mondo de datumoj. La prelego celas homojn, kiuj ne konsideras laboron kun nombroj kiel parton de sia profesio, sed volas pli bone kompreni, kiel bildigoj kaj kalkuloj influas nian percepton. Sen komplikaj terminoj kaj preskaŭ sen formuloj — nur klareco, utilaj ekzemploj kaj iom da analitiko.
Ekaterina Bebenina naskiĝis en Moskvo en 1977. Mi estas magistrino de kibernetiko AIS, inĝeniero pri aŭtomatigo, Doktoro kaj doktoro habilita pri pedagogiaj sciencoj. Enkadre de la habilitiĝo, mi ellaboris sian propran metodon por labori kun rangigoj. La disertacio estis agnoskita kiel unu el la plej bonaj en Rusio pri pedagogiko en tiu jaro. Miaj sciencaj interesoj inkluzivas metodojn kaj limojn de la uzo de rangolistoj en la socia sfero; latentajn indikilojn, prilaboradon, bildigon kaj prezentadon de nombraj informoj, inkluzive de grandaj datumoj.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)