
La tute unua prelego, kiun mi vizitis komencante miajn studojn de klasika filologio en Brno, estis tiu de la fama kembriĝa profesoro John Chadwick, unu el la deĉifrintoj de la kreta skribo „Linear B“. Al Brno invitis lin lia kunlaboranto kaj amiko prof. Antonín Bartoněk, ĉe kiu mi sekve studis kaj doktoriĝis. Ankaŭ li estis internacie estimata specialisto pri skriboj kaj kulturoj de Mikeno kaj Kreto, aŭtoro de la grava „Handbuch des mykenischen Griechisch“ (Manlibro de la mikena greka lingvo), poligloto, membro de multaj internaciaj societoj kaj gastprofesoro de grandaj univerzitatoj. Li instruis dum sia tuta vivo en Brno, edukinte generaciojn de klasikaj filologoj.
La revolucia malkovro, en kiu mia profesoro kunagis, estis la nova datumo de la greka skribo. Ĝis la 1950-aj jaroj oni kredis, ke la grekoj dekomence estis skribintaj per alfabeto adaptita el la fenica skribo ĉ. 850-800 a.K. Neniu suspektis, ke jam ĉ. 1450 a.K., kiam Mikeno koloniigis Kreton, la grekoj adaptis la lokan (ĝis nun nedeĉifritan) skribon indikotan „Linear A“, kaj ekskribis sian lingvon en „Linear B“. Ili do scipovis skribi jam ĉ. 600 jarojn pli frue ol konate! Kiam arĥeologo Arthur Evans elfosis la unuajn argiltabelojn en la palaco de Knossos komence de la 20-a jarcento, li jes ja rekonis sur ili diversajn skribojn, sed nesukcesis deĉifri ilin. Kiam en 1952 juna arĥitekto Michael Ventris publikigis sian supozon, ke la „Linear B“ estis servinta al la greka lingvo, la fakuloj hezitis kredi tion. Kun helpo de profesiaj filologoj, i.a. John Chadwick kaj Antonín Bartoněk, oni konvinke pruvis tiun sensacian fakton.
En mia prelego, mi uzos publikaĵojn de mia profesoro kaj aliajn fontojn por vidigi historion de malkovro de la pragrekaj kulturo kaj civilizo, mi parolos pri mitologiaj rakontoj, pri arkeologiaj kaj filologiaj hipotezoj, historiaj enigmoj, supozoj kaj faktoj.
Věra BARANDOVSKÁ-FRANK ĉeĥino, klasika filologo studinta en Brno, profesorino de la Akademio Internacia de la Sciencoj. Instruis en universitatoj en Ĉeĥio, Slovakio, Rumanio, Germanio kaj ĉe la Interlingvistikaj Studoj de Poznań (PL). Ŝi laboris kiel eldonistino kaj redaktorino en Paderborn (D). Estas membro de GIL (Gesellschaft für Interlinguistik, Berlino). Ŝi engaĝiĝas en la novlatina movado, estas poligloto, verkis ĉ. 130 publikaĵojn.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)