Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2024 → afrika filozofio ...
Afrika filozofio hodiaŭ kaj estonte
Maciej St. Zięba
Resumo

Oni parolas pri afrika filozofio nur de 1944. La prelego prezentos la kvar ĉefajn fluojn de filozofia praktiko en subsahara Afriko: etnofilozofion, saĝulan (aŭ saĝecan) filozofion, naci-ideologian filozofion kaj profesian filozofion, kaj la disputojn inter la universalistoj kaj apartistoj pri kiel afrika filozofio gardu sian tradician identecon, kaj gajnu universalan rekonon kiel racia scio. Tiam la prelego proponos al afrikaj filozofoj novan aliron en ĉi tiu afero:

  1. akcepti filozofion kiel vivmetodon kaj spiritan ekzercadon, surbaze de teorio, kiu ampleksas vizion kaj racian argumentadon - vizion enradikiĝintan en la komuna fono de la mythos de la kulturo, kiel diskutite per la logos de la kulturo – tiel akceptante onian enkorpigon kaj senton de aparteno al socio kaj al la mondo;
  2. forĵeti anglo-amerikan kritikan „sciencan” modelon de analiza filozofio, kaj la francan erudician „ĵurnalistan” modelon de soci-politika filozofio kiel la ununurajn komparfonojn, solajn akcepteblajn metodojn kaj komparmodelojn, kaj serĉi analogiojn ankaŭ en ne-okcidentaj filozofioj (ĉina, hindia);
  3. anstataŭigi la aksioman linean pruvrimedon per aliro fraktaleca, sinoptika, harmoniiga.

Metaforo de grimpado de Kilimanĝaro estos uzata.

Biografio

Maciej St. Zięba (n. 1957). Profesoro pri filozofioj, religioj kaj lingvoj de Oriento. Studis, efektivigis esplorojn, kaj instruadis (je ĉiuj edukadniveloj) en Pollando, Francio, Norvegio, Kanado, Italio, Tajvano, Hindio kaj Ĉinio, ĉefe en la Katolika Universitato de Lublino, kaj lastatempe (2018-2022) en la Esperanto-fako de la Universitato Zaozhuang. Samtempe (1991-2023) laboris kiel oficisto de la konsula kaj regiona servoj de Pollando. Esperantiĝis en 1975, de 1987 membro de UEA. Prelegis dum SUS en Bjalistoko (1990), IKU en Seulo (2017). Aŭtoro de pli ol 200 publikaĵoj.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2024 → afrika filozofio ...
Supren
UEA, 2026