Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2024 → astrofiziko por ...
Astrofiziko por laikoj
Amri Wandel
Resumo

Per ekzemploj facile komprenblaj al ĉiu ni lernos kiel Astronomio – la plej antikva scienco kiu temas pri mezurado de la ĉielaj objektoj, evoluis kaj naskis la astrofizikon – unu el la plej novaj sciencoj, kiu esploras la funkciadon de steloj kaj la universo laŭ fizikaj reguloj. En la unua prelego ni lernos pri astronomiaj distancoj, la kosma distanc-skalo, la kvalitoj de steloj kaj ilia evoluo kaj pri la historio de la universo. En la dua prelego ni lernos simplajn kalkulojn: kiel mezuri kaj taksi distancojn, temperaturojn kaj larĝecojn de steloj kaj planedoj.

Biografio

Amri Wandel estas profesoro pri astrofiziko en la Univer­sitato de Jerusalemo. Esploras astrobiologion kaj nigrajn truojn. Prezidanto de la Israela societo por Astrobiologio kaj membro de la Internacia Astrono­mia Unio. Kreis kaj instruis kursojn pri astrofiziko al ĉ. 4000 studentoj. Verkis lernolibrojn pri astrofiziko en la hebrea (2021) kaj la angla (2024). Vicprezidanto de UEA kaj estrarano pri Scien­ca kaj Faka Agado. Prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj. Membro de la Akademio de E-o (ekde 1992). Iama prezidanto de TEJO. Verkinto de la libro La Kosmo kaj Ni (2001,2005, 2017, 2022). IKU-sekretario kaj redaktoro de la IKU-libroj (1998-2023).

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2024 → astrofiziko por ...
Supren
UEA, 2026