Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2024 → datado de ...
Datado de la fosilia registro aŭ Ĉu ni vere kunvenas proksime de la homara lulilo?
Orlando E. Raola
Resumo

La streboj de pluraj fakoj (arkeologio, paleontologio, geokronologio) kuniĝas por konstrui nian kreskantan scion pri la pasinteco de la planedo kaj pri la estiĝo kaj evoluo de la homaro. Por atingi validajn konkludojn ili uzas la rezultojn akiritajn de alia grava fako: analiza kemio kaj radiokemio. En tiu ĉi prelego, ni esploros la plej disvastiĝintajn metodojn por absoluta kaj relativa datado kaj donos ekzemplojn de ilia apliko al homaj restaĵoj kaj artefaktoj kolektitaj en diversaj partoj de Afriko. Tiuj informoj esence kontribuas al la nuntempa debato pri la deveno de la homaro, jen de iu specifa valo de Edeno proksime de nia kunvenejo en Orienta Afriko, jen kiel pli lastatempe kelkaj konjektas, de lokoj dise troviĝantaj tra la tuta afrika kontinento.

Biografio

Naskiĝis en Havano (1955). Doktoro pri Kemio (UC Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College. Esplorinteresoj rilataj al x-radia absorbada spektroskopio kaj al neŭtrona difraktado kaj ilia apkikado al studo de diversaj materialoj je la nanometra skalo kaj al mediprotektado. Esperantisto ekde 1984. Preleganto por la 75a UK, preleganto en la Internacia Kongresa Universitato de la 88a UK (Goteburgo), en Havano en la 95a UK kaj en Bonaero en la 99a. UK, 100ª Lillo kaj 101ª en Nitro, 102a UK en Seulo kaj 104a en Lahti. Ekloĝis en Usono en 1994, kaj tuj ekaktivis en la loka (San Franciska golfo), Kaliforia kaj tutlanda movadoj. Prezidanto de la landa asocio Esperanto-USA (2010 ĝis nun) Instruis en Somera Kursaro ĉe Universitato de Kalifornio San Diego (2010). Elektita al la Akademio de Esperanto (2016). Organizanto de la Esperantologia Konferenco kadre de la UK-oj ekde 2015. Membro de la Estraro de UEA en la periodo 2019-22.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2024 → datado de ...
Supren
UEA, 2026