Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2024 → la mpemba-efiko
La Mpemba-efiko
Jesper Lykke Jacobsen
Resumo

Erasto Mpemba (1950-2023) estis tanzania ĉasgardisto, kiu dum sia infaneco malkovris interesan fizikan fenomenon. En 1963, por perlabori iom da poŝmono li preparis glaciaĵon en sia mezlernejo, sed por ŝpari tempon li rekte metis la varman preparaĵon en la frostujon, sen atendi ke ĝi unue malvarmiĝu. Li konstatis, ke glaso da varma preparaĵo frostiĝis pli rapide ol glaso da malvarma preparaĵo, observaĵo ŝajne absurda. Kelkajn jarojn poste li havis la okazon demandi la kialon al la brita fizikisto Denis Osborne, kiu gastlekciis en lia lernejo. Tiu ĉi miris pri la demando, sed poste sukcesis reprodukti la fenomenon, kiu nun estas tutmonde konata kiel la Mpemba-efiko. En 1969 ili kune verkis publikaĵon pri la fenomeno por la scienca revuo Physics Education.

Dum la postaj jaroj estis proponitaj multaj malsamaj kaj kelkfoje kontraŭdiraj teoriaj klarigoj de la Mpemba-efiko. Oni ankaŭ malkovris analogan fenomenon en relative simplaj modeloj de fizikaj sistemoj ekster ekvilibro. Plej lastatempe estis malkovrita kvantuma varianto de la Mpemba-efiko. En 2023, la jaro de la forpaso de Erasto Mpemba, estis publikigita en la prestiĝa revuo Physical Review Letters, studo pri la kvantuma Mpemba-efiko, kiu supozeble povus utile por konstrui pli rapidan kvantuman komputilon.

En mia prelego mi omaĝos al Mpemba, prezentante kaj la klasikan kaj kvantuman variantojn de la nun fama efiko, kiu portas lian nomon.

Biografio

Jesper Lykke Jacobsen (1971), profesoro pri teoria fiziko ĉe Sorbono kaj École Normale Supérieure (Parizo). Scienca konsilisto por la franca Atomenergia Komisariato (Saclay). Aŭtoro de ĉirkaŭ 170 sciencaj publikiĝoj, specialisto pri konforma kvantuma kampteorio kaj ties apliko al modeloj de statistika fiziko. Gvidis 17 doktoriĝajn studentojn. Laŭreato de la premio Paul Langevin (2016) kaj honora membro de Institut Universitaire de France. Membro de Akademio de Esperanto de 2019.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2024 → la mpemba-efiko
Supren
UEA, 2026