Temas pri grava etapo en la koloniigo de la Afrika kontinento kiu forte influis la historion de multaj landoj. Oni nomas ĝin ankaŭ la Berlina Kongo-Konferenco, kaj ne nur en Kongolando ĝi restas konata kiel simbolo de imperiismo. Ĉu Bismark, kiu invitis al la konferenco, estis la spirita majstro de koloniismo, dispeciganto de tuta kontinento kiel lin montris fama karikaturo? Kiun influon ĝi havis al Afriko, kiun al Eŭropo?
En la jaro 2024, certe tiu kongreso estos memorigata pro la ronda datreveno, ĝi inspiros debatojn. Mi interesiĝas pri ĝi kiel germana diplomato kiu servis en diversaj Afrikaj landoj, inter alie en Tanzanio kaj en DR Kongo. La kolonitempo ŝajnas al ni malproksima kaj fremda kun sia rasisma kredo pri la supera civilizacio, sed en la nuntempo plifortiĝas la deziro prilumigi ĝin, sanigi malnovajn vundojn. Al tio mi volas kontribui, UK en Afriko bone taŭgas por diskuti pri koloniismo kaj senkoloniigo.
Horst Gruner (n. 1959) estas germana ambasadoro en Libreville, Gabono. Sian laborvivon en eksterlanda servo li pasigis plejparte en Afrikaj landoj: Tanzanio, Alĝerio, Kamerunio, Ekvatora Gvineo, DR Kongolando, Sieraleono. Historion li ĉie spertis kiel grava ŝlosilo por kompreno de Afrikaj socioj, des pli ĉar Germanio postlasis spurojn el la koloniisma tempo en diversaj landoj. Li diplomiĝis pri geografio en Frankfurt ĉe Majno.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)