Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2024 → du tipoj ...
Du tipoj de vokalharmonio en la Konga Lingvo-Areto
Heidi Goes
Resumo

Proto-Bantuo (PB) estas la rekonstruita komuna prapatro de la bantuaj lingvoj. Oni pli facile rekonstruas vortprovizon ol morfologion kaj fonologion. Tamen gravas provi ankaŭ tion rekonstrui. Tio estis unu el la celoj de miaj doktorigaj esploroj (Goes 2022). Esplorante pri la Konga Lingvo-Areto (KLA), vasta lingvaro de regionaj lingvo-variantoj parolata en kvar najbaraj landoj: Angolo inkluzive de Kabindo, la Demokratia Respubliko Kongo, la Respubliko Kongo kaj Gabono, mi celis atingi rezultojn kiuj validas ankaŭ por Proto-Bantuo. Pro tio, granda parto de miaj doktorigaj esploroj pri la lingvo-areto temis pri vokalharmonio. La konkludo estas ke progresema vokalalteca harmonio (pVAH) implikanta verboderivajn sufiksojn ne povas esti rekonstruita al PB nek al la KLA. Aliflanke, vokalharmonio kiel parto de la pli larĝa morfo-fonologio de la prabantua (PB) verba finaĵo * ide uzata por la ĵusa pasinteco estas multe pli kompleksa morfofonologia fenomeno. Certas ke la verba finaĵo * ide ekzistis en PB, sed en la KLA ĝi montras multajn diversajn tipojn, tiel ke necesis esplori kio estis la varianto en Proto-Kikongo.

Ambaŭ tipoj de vokalharmonio estas uzataj en parto de la lingva areto, tiel kiel ankaŭ en aliaj bantuaj lingvoj. Sed la lingvoj apartenantaj al la KLA elstaras pro tio ke ili konsistigas la solan bantuan grupon kiu inkluzivas lingvojn al kiuj mankas progresema Vokalalteca Harmonio sed kiuj tamen montras vokalharmonion en la ĉeesto de refleksoj de la PB verba finaĵo *-ide. Pro tio, la KLA estas escepte bona kazo por esplori pri la instigoj de tiu lasta tipo de vokalharmonio.

Biografio

Heidi Goes (n. 1976) studis afrikajn lingvojn kaj kulturojn en la universitato de Gento, Belgio, kaj verkis licenciulan diplomverkaĵon pri la historio de la Esperanto-movado en Afriko, kun speciala atento al Tanzanio kaj Togolando. En novembro 2014 ŝi ekesploris pri la Konga Lingvo-Areto sine de la sama universitato kie ŝi defendis sian disertacion la 1-an de aprilo 2022.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2024 → du tipoj ...
Supren
UEA, 2026