Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2023 → novaj esploroj ...
Novaj esploroj pri la Serĉo de Ekstertera Vivo: eksterplanedoj, NIFOJ kaj SETI
Amri Wandel
Resumo

En la lasta jardeko la serĉo de ekster-tera vivo, kiu antaŭe estis konsiderata rande de sciencfikcio, impone progresis. Interalie la spacteleskopo Kepler trovis milojn da eksterplanedoj sur kiuj la nova spacteleskopo James Webb povos trovi signojn de vivo en foraj sunsistemoj. La mistera objekto Oumuamua, vizitis nian sunsistemon en 2017 spronante novan impeton pri Ne Identigitaj Aeraj Fenomenoj (antaŭe nomitaj NIFOj) kun lastatempaj raportoj de la usona registaro kaj novaj esploroj pri la Fermi-Pardokso kaj pri la Serĉo de Ekster-Tera Inteligenteco (SETI).

Biografio

Amri Wandel estas profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo. Esploras astrobiologion, nigrajn truojn kaj aktivajn galaksiojn. Prezidanto de la Israela societo por Astrobiologio kaj membro de la Internacia Astronomia Unio. En Esperantujo li estas vicprezidanto de UEA kaj estrarano pri Scienca kaj Faka Agado (kvinan fojon ekde 1995). Prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj (ekde 2016) kaj membro de la Akademio de E-o (ekde 1992). Iama prezidanto de TEJO (1981-1983) kaj ĝia honora prezidanto, iama prezidanto de E-ligo en Israelo kaj redaktoro de ĝia bulteno Israela E-isto (2008-2018). Verkinto de la libroj "La Kosmo kaj Ni" (en Esperanto 2001,2005, 2017, 2022) kaj "Astrofiziko kaj vivo en la universo" (en la hebrea, 2021) kaj "Astrobiologio por ne-sciencistoj" en la angla, 2023). Ofta kontribuanto al la Internacia Kongresa Universitato, ĝia sekretario (ekde 2006) kaj redaktoro de la plimulto de la IKU-libroj (1998-2022).

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2023 → novaj esploroj ...
Supren
UEA, 2026