
Inter la grandaj eldonaj atingoj de la jaro 2022 estis aperigo de la plena esperantlingva poezia verkaro de Marjorie Boulton (1924-2017), en du volumoj sub redakto de Edmund Grimley Evans. Tiu aperigo prezentas bonan momenton por rerigardi al la atingoj de tiu ĉi elstara Esperanto-poeto kaj ŝiaj multaj kontribuoj al la Esperanto-movado. Inter la poetoj kiujn ŝi plej multe admiris estis William Shakespeare. Dum multaj jaroj ŝi laboris super traduko de unu el la malfruaj dramoj de tiu poeto – Koriolano – sed ne sukcesis ĝin fini. Tion lastatempe faris la nuna preleganto, kiu samtempe forte admiras ŝian tradukon kaj scivolas kial ŝi neniam kompletigis ĝin.
Humphrey Tonkin estas emerita prezidanto de la Universitato de Hartford, Usono, kaj emerita profesoro pri angla literaturo. Jam de multaj jaroj li aktivas en la Esperanto-movado, kiel prezidanto de sinsekve TEJO kaj UEA kaj kiel esperantologo kaj tradukanto (de, interalie, du Ŝekspiraj dramoj). Li naskiĝis en Britio, diplomiĝis ĉe Kembriĝo kaj Harvard, kaj loĝas nun en Usono.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)